La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Vi estas duonulo Peregrino, ĉu? — li demandis. — Oni informis min, ke vi ĵuris servi la Mastron kaj la Urbon. Bonvenon! — Li etendis sian manon kaj Grinĉjo akceptis ĝin. — Mi nomiĝas Beregondo, filo de Baranoro. Mi ne postenas ĉi-matene, kaj oni sendis min por instrui al vi la pasvortojn kaj informi vin pri kelkaj el la multaj aferoj, kiujn vi sendube volos ekkoni. Kaj miaflanke, mi deziras ankaŭ lerni pri vi. Ĉar neniam antaŭe mi vidis duonulon en tiu ĉi lando kaj malgraŭ tio, ke ni aŭdis onidirojn pri ili, malmulto estas rakontita pri ili en la historioj al ni konataj. Cetere, vi estas amiko de Mitrandiro. Ĉu vi konas lin bone?
— Nu, — diris Grinĉjo. — Mi sciis pri li dum mia tuta mallonga vivo, kiel oni povus diri; kaj lastatempe mi longe vojaĝis kun li. Sed multo legindas en tiu libro, kaj mi ne rajtas pretendi, ke mi vidis pli ol unu-du paĝojn. Tamen eble mi konas lin tiel bone, kiel iu ajn, krom malmultaj. Aragorno estis la sola en nia Kunularo, mi opinias, kiu vere konis lin.
— Aragorno? — diris Beregondo. — Kiu li estas?
— Ho, — balbutis Grinĉjo, — estas iu, kiu iris kun ni. Mi pensas, ke li nun estas en Rohano.
— Vi estis en Rohano, mi aŭdis. Estas multo, pri kio mi volus demandi vin ankaŭ pri tiu lando; ĉar ni investas multon el nia malgranda espero en ties popolo. Sed mi forgesas pri mia komisio, kiu estis unue respondi tion, kion vi volas demandi. Kion vi volas scii, mastro Peregrino?
— Nu ja, — diris Grinĉjo, — se mi risku tion diri, iom brula demando en mia menso nuntempe koncernas, nu, kio pri matenrnanĝo kaj tiel plu? Mi volas diri, kiam estas la manĝohoroj, se vi komprenas min, kaj kie estas la manĝoĉambro, se tio ekzistas? Kaj la tavernoj? Mi gvatis, sed eĉ unu tian mi ne vidis, dum ni trarajdis, kvankam min subtenis espero pri gluto da biero tuj, kiam ni atingos la hejmojn de homoj saĝaj kaj ĝentilaj. Beregondo rigardis lin serioze.
— Sperta kampanjinto, mi konstatas, — li diris. — Oni diras, ke tiuj, kiuj iras milite en malproksimo, ĉiam antaŭvidas venontan esperon pri manĝaĵoj kaj trinkaĵoj; kvankam mi mem ne vojaĝis multe. Do hodiaŭ vi ankoraŭ ne manĝis, ĉu?
— Nu jes, se paroli ĝentile, jes, — diris Grinĉjo. — Sed ne pli ol tason da vino kaj unu-du blankajn kuketojn pro la afablo de via Mastro; sed kontraŭ tio li torturis min dum horo da demandoj, kaj tio estas laboro malsatiga.
— Ĉetable etuloj povas plenumi bravaĵojn grandajn, ni diras, — ridis Beregondo. — Sed vi ĉesigis vian faston tiel bone, kiel iu ajn viro en la Citadelo, kaj pli honore. Tio ĉi estas fortikaĵo kaj gardoturego kaj nun militpretas. Ni leviĝas pli frue ol la suno kaj glutas manĝeton en la griza lumo, kaj iras al niaj postenoj je la malferma horo. Sed ne malesperu! — li ridis denove, vidante la konsterniĝon sur la vizaĝo de Grinĉjo. — Tiuj, kiuj havis pezan deĵoron, glutas ion por refreŝigi sian forton en mezmateno. Poste okazas tagmanĝo, je tagmezo aŭ iom poste laŭ eblecoj de l’ deĵorado; kaj oni kuniĝas por vespermanĝo kaj tia plezuro, kia ankoraŭ eblas ĉirkaŭ la horo de la sunsubiro. Venu! Ni iom promenos kaj poste iros trovi iom da nutraĵo, kaj manĝos kaj trinkos sur la remparo, kaj videsploros la belan matenon.
— Momenton! — diris Grinĉjo hontruĝiĝante. — Avido aŭ malsato, se vi konsentas ĝentili, forigis jenon el mia menso. Sed Gandalfo, kiun vi nomas Mitrandiro, petis, ke mi prizorgu lian ĉevalon Ombrofakso, grandan ĉevalon el Rohano, la plej ŝatatan posedaĵon de la reĝo, oni diras, kvankam li donacis ĝin al Mitrandiro pro ties servoj. Mi opinias, ke ĝia nova mastro amas tiun beston pli sincere ol li amas multajn homojn, kaj se lia bonkoro estas iel valora por tiu ĉi urbo, vi traktu Ombrofakson kun plena honoro: kun pli granda afableco ol vi traktis tiun ĉi hobiton, se tio eblas.
— Ĉu hobito? — diris Beregondo.
— Tiel ni nomas nin, — diris Grinĉjo.
— Mi ĝojas ekscii tion, — diris Beregondo, — ĉar mi jam rajtas diri, ke fremdaj prononcoj ne malbeligas amikecajn parolojn, kaj hobitoj estas popolo amike parola. Sed venu! Vi konatigos al mi tiun bravan ĉevalon. Bestojn mi amas, kaj ni malofte vidas ilin en tiu ĉi ŝtona urbo; sed miaj prapatroj devenis de la montaj valoj, kaj antaŭ tio de Itilio. Sed ne timu! La vizito estos mallonga, nura ĝentila saluto, kaj de tie ni iros al la provizejoj.
Grinĉjo trovis, ke Ombrofakso estis bone enstaligita kaj prizorgita. Ĉar en la sesa rondo estis kelkaj bonstataj staloj, kie estis lokitaj pluraj rapidaj ĉevaloj, proksime al la loĝejoj de la mesaĝistoj de la Mastro: kurieroj ĉiam pretaj ekiri pro urĝa ordono de Denetoro aŭ ties ĉefaj komandantoj. Sed nuntempe ĉiuj ĉevaloj kaj rajdistoj estis for.
Ombrofakso henis kaj turnis sian kapon, kiam Grinĉjo eniris la stalon.
— Bonan matenon! — diris Grinĉjo. — Gandalfo venos kiel eble plej baldaŭ. Li estas okupata, sed li sendas saluton, kaj mia tasko estas certigi, ke ĉio estas en ordo ĉe vi; dum vi ripozas, espereble, post viaj longaj laboroj.
Ombrofakso skuis sian kapon kaj stamfis. Sed ĝi permesis, ke Beregondo karesu ĝian kapon milde kaj karesu ĝiajn flankegojn.
— Ĝi aspektas, kvazaŭ ĝi avidus vetkuron kaj ne nove venintus post longa vojaĝo, — diris Beregondo. — Kiom ĝi estas forta kaj fiera! Kie estas ĝia jungaĵo? Ĝi devus esti riĉa kaj belega.
— Neniu estas por ĝi sufiĉe riĉa aŭ belega, — diris Grinĉjo. — Ĝi volas neniom. Se ĝi konsentas porti vin, ĝi tion faras; kaj se ne, nu, neniu buŝfero, brido, vipo aŭ ligaĵo malsovaĝigos ĝin. Adiaŭ, Ombrofakso! Paciencu. Batalo venas.
Ombrofakso levis sian kapon kaj henis tiel, ke la staloj skuiĝis, kaj ili kovris siajn orelojn. Poste ili adiaŭis, certiĝinte, ke la manĝujo estis kontentige plenigita.
— Kaj nun al nia manĝujo, — diris Beregondo, kaj li gvidis Grinĉjon ree al la citadelo, kaj al pordo en la norda flanko de la turego. Tie ili malsupreniris laŭ longa malvarmeta ŝtuparo en larĝan aleon lamplumigitan. En la flankaj muroj estis giĉetoj, el kiuj unu estis malfermita.
— Tio ĉi estas la varejo kaj provizejo de mia gardista trupo, — diris Beregondo. — Saluton, Targono! — li vokis tra la giĉeto. — Estas ankoraŭ frue, sed jen estas nova veninto, kiun la Mastro akceptis en sian servistaron. Li rajdis longe kaj granddistance kun strikta zono, kaj li forte laboris ĉi-matene kaj li malsatas. Donu, kion vi havas.
Ili ricevis panon, kaj buteron, kaj fromaĝon, kaj pomojn: tiuj lastaj estis el fino de l’ vintra provizo, sulketaj sed bonstataj kaj dolĉaj; kaj ledan ujon da freŝe verŝita biero, kaj lignajn telerojn kaj tasojn. Ĉion ili enigis en vimenan korbon kaj regrimpis al la sunlumo; kaj Beregondo kondukis Grinĉjon al loko ĉe la orienta ekstremo de l’ granda elpuŝita remparo, kie troviĝis embrazuro en la muro kun ŝtona sidloko sub la sojlo. De tie ili povis elrigardi al la mateno super la mondo. Ili manĝis kaj trinkis; kaj ili parolis jen pri Gondoro kaj ties moroj kaj kutimoj, jen pri la Provinco kaj la strangaj landoj, vizititaj de Grinĉjo. Kaj ĉiam dum la interparolo Beregondo pli kaj pli miris kaj rigardis kun granda surprizo al la hobito, svinganta siajn mallongajn krurojn, dum li sidis surseĝe, aŭ stariĝis piedpinte por gapi trans la sojlon al la terenoj sube.
— Mi ne volas kaŝi antaŭ vi, mastro Peregrino, — diris Beregondo, — ke al ni vi aspektas preskaŭ kiel unu el niaj infanoj, knabo proksimume naŭsomera; kaj tamen vi spertis danĝerojn kaj vidis mirindaĵojn, kiajn povus prifanfaroni malmultaj el niaj grizbarbuloj. Mi pensis, ke estis kaprico de nia Mastro havigi al si noblan paĝion, laŭ kutimoj de la prareĝoj, oni diras. Sed mi konstatas, ke ne estas tiel, kaj vi devas pardoni mian stultecon.
— Mi pardonas, — diris Grinĉjo. — Kvankam vi ne tre eraras. Mi estas ankoraŭ ne multe pli ol knabo laŭ la kalkulado en mia propra popolo, kaj pasos pluaj kvar jaroj ĝis mi “maturiĝos”, kiel ni diras en la Provinco. Sed ne ĝenu vin pri mi. Venu rigardi kaj diru al mi, kion mi vidas.