La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Grinĉjo neniam forgesis tiun horon en la granda halego sub la trapikaj okuloj de la Mastro de Gondoro, trafite ĉiam denove per ties sagacaj demandoj, kaj konscia la tutan tempon pri Gandalfo apude, kiu rigardis kaj aŭskultis, kaj (tion sentis Grinĉjo) bridis kreskantajn koleron kaj senpaciencon. Kiam finiĝis la horo, kaj Denetoro denove sonorigis la gongon, Grinĉjo sentis sin elĉerpita. “Ne povas esti pli malfrue ol la naŭa horo, — li pensis. — Mi povus nun konsumi tri matenmanĝojn sinsekve”.
— Konduku la mastron Mitrandiro al la loĝejo pretigita por li, — diris Denetoro, — kaj lia kunulo rajtas loĝi kun li provizore, se li volas. Sed estu konate, ke mi ĵure servistigis lin, kaj oni nomos lin Peregrino, filo de Paladino, kaj instruos al li la malpli gravajn pasvortojn. Sendu mesaĝon al la komandantoj, ke ili kunvenu kun mi ĉi tie, laŭeble baldaŭ post sonorigo de la tria horo.
» Kaj ankaŭ vi, moŝto Mitrandiro, venu, kiel kaj kiam vi volos. Neniu malhelpos vian alvenon al mi iam ajn, krom nur dum miaj mallongaj dormohoroj. Lasu fordreniĝi vian koleron pro la malsaĝo de maljunulo, kaj poste revenu por min konsoli!
— Ĉu malsaĝo? — diris Gandalfo. — Ne, estra moŝto, la saĝo forlasos vin nur kune kun la vivo. Vi kapablas uzi eĉ vian doloron kiel mantelon. Ĉu vi opinias, ke mi ne komprenas vian celon: enketi dum horo iun, kiu plej malmulton scias, dum mi sidas proksime?
— Se vi tion komprenas, tiam estu kontenta, — respondis Denetoro. — Tia fiero estus fola, kia malŝatus helpon kaj konsilojn laŭbezone; sed vi disdonas tiajn donacojn laŭ viaj propraj intencoj. Tamen la Mastro de Gondoro neniam estos perilo de aliulaj celoj, kiel ajn indaj. Kaj al li neniu celo pli altas en la mondo, kia ĝi nun estas, ol la bono de Gondoro; kaj regado de Gondoro, moŝto, estas mia kaj de neniu aliulo, krom se la reĝo revenus.
— Krom se la reĝo revenus? — diris Gandalfo. — Nu, mia moŝta Reganto, via tasko estas konservi iom da regno ĝis tiu okazaĵo, kiun malmultaj jam atendas vidi. Por tiu tasko vi ricevos tiom da helpo, kiom vi bonvolos peti. Sed tion ĉi mi volas diri: regado de neniu regno estas mia, nek de Gondoro, nek de alia, ĉu granda aŭ malgranda. Sed mia zorgo estas ĉiuj indaj aferoj, kiuj troviĝas en danĝero pro la nuna stato de la mondo. Kaj miaparte mi ne tute fiaskos rilate mian taskon, eĉ se Gondoro pereus, se io ajn trapasos tiun ĉi nokton, kio kapablos plu beliĝi aŭ frukti kaj flori denove en la venontaj tagoj. Ĉar ankaŭ mi estas reganto. Ĉu vi ne sciis? — kaj post tio li sin turnis kaj forpaŝis el la halego, dum Grinĉjo kuris apude.
Gandalfo ne rigardis Grinĉjon nek ion diris al li dum la foriro. Ilia gvidanto ekiris kun ili de la halega pordo, kaj poste kondukis ilin tra la Korto de l’ Fontano en vojeton inter altaj ŝtonkonstruaĵoj. Post kelkaj turniĝoj ili alvenis domon proksiman al la citadela muro je la norda flanko, ne malproksime de l’ ŝultro kiu ligis la deklivon al la monto. Interne, sur la unua etaĝo super la strato laŭ larĝa skulptita ŝtuparo, li montris al ili belan ĉambron lumplenan kaj aerumatan, kun bonkvalitaj tapetoj el malbrila ora muaro senbrodaĵa. Ĝi estis malabunde meblita, havante nur tableton, du seĝojn kaj benkon; sed ambaŭflanke troviĝis kurtenitaj alkovoj kaj bone kovritaj litoj interne kun ujoj kaj pelvoj por sinlavado. Troviĝis tri altaj mallarĝaj fenestroj, kiuj frontis norden tra la granda kurbiĝo de Anduino, ankoraŭ vualita per nebuleto, al Emin Muilo kaj Raŭroso malproksimaj. Grinĉjo devis grimpi sur la benkon por elrigardi trans la profunda ŝtona sojlo.
— Ĉu vi koleras pri mi, Gandalfo? — li demandis, kiam ilia gvidinto eliris kaj fermis la pordon. — Mi faris laŭeble plej bone.
— Tion vi ja faris! — diris Gandalfo, subite ekridante; kaj li stariĝis apud Grinĉjo, ĉirkaŭante per sia brako la ŝultrojn de la hobito, kaj elrigardante tra la fenestro.
Grinĉjo rigardis iom mire la vizaĝon jam proksiman al sia propra, ĉar tiu rido sonis gaja kaj senzorga. Tamen sur la vizaĝo de la sorĉisto li vidis komence nur sulketojn de zorgo kaj malĝojo; kvankam rigardinte pli atente li perceptis, ke sub ĉio ĉi estis granda ĝojo: fontano da amuziĝo sufiĉa por ridigi tutan regnon, se ĝi elŝprucus.
— Efektive, vi faris laŭeble plej bone, — diris la sorĉisto, — kaj mi esperas, ke pasos longa tempo antaŭ ol vi denove trovos vin en tia malfacila situacio inter du tiel timigaj maljunuloj. Tamen la Mastro de Gondoro eksciis per vi pli ol vi eble supozis, Grinĉjo. Vi ne povis kaŝi la fakton, ke Boromiro ne estris la Kunularon ekde Morio, kaj ke inter vi troviĝis iu alte honorinda kiu venos al Minaso Tirit; kaj ke tiu portis faman glavon. La homoj en Gondoro multe pripensas la historiojn pri la pratempo; kaj Denetoro longe meditis pri la rimaĵo kaj pri la vortoj plago de Isilduro, de kiam foriris Boromiro.
» Nuntempe li ne similas aliajn homojn, Grinĉjo, kaj kia ajn estis lia deveno de patro al filo, hazarde la sango de Okcidentio fluas preskaŭ seninterrompe en li; tia estas lia alia filo, Faramiro, kaj tamen ne Boromiro, kiun li pleje amis. Li estas longvida. Li povas percepti, se al tio li klinas sian volon, multon el tio, kio trapasas la mensojn de la homoj, eĉ tiujn kiuj loĝas malproksime. Estas malfacile trompi lin, kaj danĝere tion provi.
» Memoru tion! Ĉar nun vi estas ĵurita al lia servado. Mi ne scias, kio enkapigis aŭ enkorigis al vi tion. Sed estis bone farite. Mi tion ne malhelpis, ĉar malavaran faron devus ne bremsi malvarma konsilo. Tio kortuŝis lin, kiel ĝi ankaŭ (mi rajtu diri) plaĉis al lia humoro. Kaj almenaŭ vi jam rajtas libere vagadi laŭvole en Minaso Tirit — kiam vi ne deĵoros. Ĉar ekzistas alia flanko de la afero. Li rajtas ordoni al vi, kaj tion li ne forgesos. Estu pli singarda!
Li silentiĝis kaj suspiris.
— Nu, ne necesas mediti pri morgaŭaj eblaj okazaĵoj. Ekzemple, morgaŭ certe alportos pli malbonan ol hodiaŭ, dum multaj venontaj tagoj. Kaj nenion plu mi povas fari por plibonigi tion. La ludtabulo estas starigita, kaj la ludpecoj moviĝas. Unu peco, kiun mi tre deziras trovi, estas Faramiro, jam la heredonto de Denetoro. Al mi ŝajnas, ke li ne estas en la urbo; sed mankis al mi tempo ekserĉi novaĵojn. Mi devas eliri, Grinĉjo. Mi devas ĉeesti tiun konsilion de komandantoj kaj ekscii, kiom mi povos. Sed estas la vico de la Malamiko fari movon, kaj li tuj komencos sian plenan ludon. Kaj peonoj probable spertos tiom el ĝi kiom iu ajn, Peregrino, filo de Paladino, soldato de Gondoro. Akrigu vian klingon! — Gandalfo iris al la pordo, kaj tie li turnis sin. — Mi hastas, Grinĉjo. Komplezu al mi, kiam vi eliros. Eĉ antaŭ ol ripozi, se vi ne estas tro laca. Iru trovi Ombrofakson kaj konstatu kiel ĝi estas enstaligita. Ĉi tieaj homoj afable traktas bestojn, ĉar ili estas popolo bona kaj saĝa, sed ili malpli lertas ol iuj rilate ĉevalojn.
Tion dirinte Gandalfo eliris; kaj ĝuste kiam li faris tion, aŭdiĝis klara belsona sonorilo en la turo de la citadelo. Trifoje ĝi batis, kiel arĝento sur la aero, kaj ĉesis: la tria horo post la leviĝo de la suno.
Post minuto Grinĉjo iris al la pordo kaj malsupren laŭ la ŝtuparo kaj ĉirkaŭrigardis sur la strato. La suno nun brilis varme kaj hele, kaj la turoj kaj altaj domoj ĵetis longajn klare difinitajn ombrojn okcidenten. Alte en la blua aero monto Mindoluino levis sian blankan kreston kaj neĝan mantelon. Armitoj iris tien-reen sur la vojoj de la urbo, kvazaŭ irante je la horsonoro al ŝanĝiĝo de postenoj kaj devoj.
— La naŭa horo mi nomus tion en la Provinco, — diris Grinĉjo voĉe al si. — Ĝusta tempo por agrabla matenmanĝo apud malfermita fenestro en printempa sunlumo. Kaj kiom plaĉus al mi matenmanĝo! Ĉu ĉi tieaj homoj iam manĝas tion, aŭ ĉu ĝi finiĝis? Kaj kiam ili tagmanĝas, kaj kie?
Baldaŭ li rimarkis viron, nigre kaj blanke vestitan, kiu iris laŭ la mallarĝa strateto el la centro de la citadelo al li. Grinĉjo sentis sin soleca kaj decidis alparoli la viron; sed tio ne necesis. La viro venis rekte al li.