Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 230 231 232 233 234 235 236 237 238 ... 322
Перейти на страницу:

— Estas, — diris Gandalfo. — Unu el la du. La alia estas kun Teodeno en Rohano kaj eble sekvos poste. Duonuloj ili estas, kiel vi vidas, tamen tiu ĉi ne estas tiu, pri kiu parolis la profetaĵo.

— Tamen duonulo, — diris Denetoro minaceme, — kaj malmulte mi amas tiun nomon, de kiam venis tiuj malbenindaj vortoj ĝeni niajn interkonsilojn kaj forlogi mian filon al tiu malprudenta komisio kaj lia morto. Mia Boromiro! Nun ni bezonas vin. Faramiro devintus iri anstataŭe.

— Li irus, — diris Gandalfo. — Ne maljustu pro via doloro! Boromiro pretendis la komision kaj ne permesis, ke iu alia akceptu ĝin. Li estis homo mastrema, kaj preninto de ĉio, kion li volis. Ni longe vojaĝis kun li kaj eksciis multe pri liaj humoroj. Sed vi parolas pri lia morto. Vi ricevis malbonan novaĵon tiurilate antaŭ ol ni alvenis, ĉu?

— Tion ĉi mi ricevis, — diris Denetoro, kaj formetinte sian bastonon li levis de sia sino tion, kion li alrigardis. Po unumane li suprentenis duonojn de granda korno trarompita meze: ura kornego arĝente ornamita.

— Tio estas la korno, kiun Boromiro ĉiam kunportis! — kriis Grinĉjo.

— Vere, — diris Denetoro. — Kaj miavice mi portis ĝin, kaj same faris ĉiu pliaĝa filo de nia domo, fore en la prajarojn antaŭ ol malaperis la reĝoj, de kiam Vorondilo, la patro de Mardilo, ĉasis urojn de Aravo en la foraj kampoj de Rhuno. Mi aŭdis malklare ĝin sonoranta ĉe la norda limregiono antaŭ dek tri tagoj, kaj la Rivero portis ĝin al mi, rompitan: ĝi ne plu sonoros. — Li paŭzis kaj sekvis peza silento. Subite li turnis sian malhelan rigardon al Grinĉjo. — Kion vi diras pri tio, duonulo?

— Dek tri, dek tri tagoj, — hezitis Grinĉjo. — Jes, mi opinias, ke estas tiel. Jes, mi staris apud li, kiam li blovis la kornon. Sed nenia helpo venis. Nur pli da orkoj.

— Do, — diris Denetoro, akre rigardante la vizaĝon de Grinĉjo. — Vi ĉeestis, ĉu? Rakontu pli! Kial ne venis helpo? Kaj kiel eskapis vi, tamen ne li, tiom potenca homo li estis, dum nur orkoj kontraŭis lin.

Grinĉjo ruĝiĝis kaj forgesis sian timon.

— Homo plej potenca estas mortigebla per unu sago, — li diris, — kaj Boromiron trapikis multaj. Kiam mi lastfoje vidis lin, li kolapsis apud arbo kaj eltiris nigrapluman sagon el sia flanko. Tiam mi svenis kaj estis kaptita. Mi ne plu vidis lin, kaj scias nenion pli. Sed mi honoras lian memoron, ĉar li estis kuraĝega. Li mortis por savi nin, mian parencon Gajadokon kaj min, embuskitajn en la arbaro de soldatoj de la Malhela Mastro; kaj kvankam li pereis kaj malsukcesis, mia dankemo ne malpliiĝas.

Tiam Grinĉjo rigardis la maljunulon rekte en la okulojn, ĉar fiero ekmoviĝis strange en li, ankoraŭ pikita de la malestimo kaj suspektemo de tiu malvarma voĉo.

— Ne grandan servon, sendube, supozas trovi tiel grava estro de homoj en hobito, duonulo el la norda Provinco; sed tia, kia ĝi estas, mi volas ĝin proponi, page al mia ŝuldo. — Forskuinte sian grizan mantelon, Grinĉjo elingigis sian glaveton kaj metis ĝin antaŭ la piedojn de Denetoro.

Pala rideto, kiel ekbrilo de malvarma sunlumo en vintra vespero, trapasis la vizaĝon de la maljunulo; sed li klinis sian kapon kaj etendis sian manon, flankenmetante la pecojn de la korno.

— Donu al mi la armilon! — li diris.

Grinĉjo levis ĝin kaj prezentis al li la tenilon. — De kie venis ĝi? Multaj, multaj jaroj surkuŝas ĝin. Certe tio ĉi estas klingo farita de nia parencaro en la nordo dum la malproksima pasinteco.

— Ĝi alvenis el la dolmenoj, kiuj troviĝas ĉe la limoj de mia lando, — diris Grinĉjo. — Sed tie nun loĝas nur malicaj fantomoj, kaj mi ne volonte pli rakontos pri ili.

— Mi konstatas, ke strangaj rakontoj plektiĝas ĉirkaŭ vi, — diris Denetoro, — kaj ankoraŭfoje evidentiĝas, ke povas trompi aspekto de homo, aŭ de duonulo. Vian servon mi akceptas. Ĉar vin ne timigas vortoj; kaj via parolo estas ĝentila, eĉ se ĝi sonas strange al ni en la sudo. Kaj ni bezonas ĉiujn personojn ĝentilajn, ĉu grandajn ĉu malgrandajn, en la venontaj tagoj. Ĵuru al mi nun!

— Enmanigu la tenilon, — diris Gandalfo, — kaj ripetu post la Reganto, se vi estas certa pri tio ĉi.

— Mi estas, — diris Grinĉjo.

La maljunulo kuŝigis la glavon laŭlonge de sia sino, kaj Grinĉjo metis manon al la tenilo, kaj diris malrapide post Denetoro.

— Jen mi ĵuras lojalecon kaj servadon al Gondoro, kaj al la Mastro kaj Reganto de la regno, por paroli kaj silenti, por fari kaj nefari, por veni kaj iri, en manko aŭ malmanko, dum paco aŭ milito, vivante aŭ mortante, ekde tiu ĉi horo, ĝis mia mastro min liberigos, aŭ morto trafos min, aŭ la mondo finiĝos. Tion diras mi, Peregrino, filo de Paladino, el la Provinco de la Duonuloj.

— Kaj tion aŭdas mi, Denetoro, filo de Ekteliono, Mastro de Gondoro, reganta nome de la Alta Reĝo, kaj mi tion ne forgesos, nek malsukcesos rekompenci tion, kio estas donita: lojalecon kun amo, kuraĝon kun honoro, ĵurorompon kun venĝo.

Grinĉjo rericevis sian glavon kaj eningigis ĝin.

— Kaj nun, — diris Denetoro, — jen mia unua ordono al vi: parolu kaj ne silentu! Rakontu al mi vian plenan historion, kaj certigu, ke vi memoras ĉion eblan pri mia filo Boromiro. Sidiĝu jam kaj komencu!

— Parolante li frapis arĝentan gongeton, kiu staris apud lia piedapogilo, kaj tuj paŝis antaŭen servistoj. Grinĉjo konstatis, ke tiuj staris en alkovoj ambaŭflanke de la pordo, neviditaj kiam envenis li kaj Gandalfo.

— Alportu vinon kaj manĝaĵon kaj seĝojn por la gastoj, — diris Denetoro, — kaj certigu, ke neniu ĝenu nin dum unu horo.

— Nur tiom da tempo mi disponas, ĉar multaj aliaj aferoj estas traktendaj, — li diris al Gandalfo. — Multe pli gravaj, eble ŝajnos, kaj tamen por mi malpli urĝaj. Sed eble ni povos denove interparoli tagofine.

— Eĉ pli frue, espereble, — diris Gandalfo. — Ĉar mi rajdis ĉi tien el Isengardo cent kvindek leŭgojn laŭ rapideco de vento ne nur por alporti al vi unu malgrandan batalanton, kiom ajn ĝentilan. Ĉu signifas nenion al vi, ke Teodeno travivis grandan batalon, kaj ke Isengardo estas venkita, kaj ke mi rompis la bastonon de Sarumano?

— Tio signifas al mi multon. Sed mi jam scias sufiĉe pri tiuj faritaĵoj por miaj propraj planoj kontraŭ la minaco en la oriento. — Li turnis siajn malhelajn okulojn al Gandalfo, kaj nun Grinĉjo vidis similecon inter la du, kaj li sentis streĉitecon inter ili, preskaŭ kvazaŭ li vidus linion da subbrula fajro tirata de okulo al okulo, kiu eble ekflamus subite.

Efektive Denetoro aspektis multe pli granda sorĉisto ol Gandalfo, pli reĝeca, bela, kaj potenca; kaj pli maljuna. Tamen per sentumo alia ol vido Grinĉjo perceptis, ke Gandalfo posedas pli grandan potencon, kaj pli profundan saĝon, kaj majeston vualitan. Kaj li estas pli maljuna, multe pli maljuna. “Kiom pli aĝa?” — li scivolis, kaj poste li pensis, kiel strange estas ke li neniam antaŭe pensis pri tio. Arbobarbo diris ion pri sorĉistoj, sed eĉ tiam li ne taksis Gandalfon unu el ili. Kio estas Gandalfo? En kiuj malproksimaj tempo kaj loko li venis en la mondon, kaj kiam li forlasos ĝin? Kaj tiam ĉesis lia meditado, kaj li vidis, ke Denetoro kaj Gandalfo daŭre rigardas l’ okulojn unu de la alia, kvazaŭ legante la menson de l’ alia. Sed estis Denetoro, kiu la unua forturnis sian rigardon.

— Jes, — li diris; — ĉar malgraŭ tio, ke la ŝtonoj estas perditaj, onidire, tamen la Mastroj de Gondoro pli akre vidas ol homoj malpli gravaj, kaj multaj mesaĝoj venas al ili.

Poste venis viroj portantaj seĝon kaj malaltan tabureton, kaj unu alportis pleton kun arĝenta pokalo, tasoj kaj blankaj kukoj. Grinĉjo sidiĝis, sed li ne povis forturni sian rigardon de la maljuna Reganto. Ĉu estis tiel, aŭ tion li nur imagis, ke parolante pri la Ŝtonoj subita ekbrilo en lia okulo trafis la vizaĝon de Grinĉjo?

— Nun rakontu al mi vian historion, mia lojalulo, — diris Denetoro, duone afable, duone moke. — Ĉar la vortoj de iu, al kiu amikiĝis mia filo, estos vere bonvenaj.

1 ... 230 231 232 233 234 235 236 237 238 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)