La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Fortika citadelo ĝi ja estis, kaj ne venkebla per amaso da malamikoj, dum enestis iuj kapablaj teni armilojn; krom se iu malamiko povus veni de malantaŭe kaj grimpi la pli malaltajn randojn de Mindoluino, kaj tiel alveni la mallarĝan ŝultron kiu ligis la Monton de Gardado kun la montara pasejo. Sed tiu ŝultro, kiu supreniĝis ĝis alteco de la kvina muro, estis barita per grandaj remparoj eĉ ĝis la krutegaĵo kiu superpendis ĝian okcidentan ekstremon; kaj en tiu spaco staris la domoj kaj kupolaj tomboj de forpasintaj reĝoj kaj regantoj, eterne silentaj inter la monto kaj la turego.
Ĉiam pli mirigite Grinĉjo gapis al la granda ŝtonurbo, pli vasta kaj pli impona ol io ajn pri kio li imagis; pli granda kaj pli fortika ol Isengardo, kaj multe pli bela. Tamen ĝi estis efektive jaron post jaro kadukiĝanta; kaj jam al ĝi mankis duono de la homoj, kiuj povus loĝi tie senĝene. Sur ĉiu strato ili pasis iun grandan domon aŭ korton, super kies pordoj kaj arkitaj trairejoj estis ĉizitaj multaj belaj literoj strange kaj antikve formitaj: nomoj, Grinĉjo konjektis, de eminentuloj kaj parencaroj, kiuj iam loĝis tie; kaj tamen nun ili estis silentaj, kaj neniuj paŝoj bruis sur la larĝaj pavimoj, nek aŭdiĝis en ties haloj voĉoj, nek elrigardis vizaĝo tra pordo aŭ malplena fenestro.
Fine ili eliris el la ombro al la sepa pordo kaj la varma suno, malsupren brilanta trans la rivero; dum Frodo marŝis en valetoj de Itilio, ĉi tie ardis sur la glataj muroj kaj fortikaj pilastroj, kaj la granda arkaĵo kun ĉefŝtono ĉizita laŭ similaĵo de kronita kaj reĝeca kapo. Gandalfo elseliĝis, ĉar al neniu ĉevalo estis permesite eniri la Citadelon, kaj Ombrofakso konsentis forkondukiĝi pro mallaŭta vorto de sia mastro.
La gardantoj de la pordo estis vestitaj nigre, kaj iliaj kaskoj estis strangformaj, altvertaj, kun longaj vangoŝirmiloj strikte proksimaj al la vizaĝo, kaj super la vangoŝirmiloj estis lokitaj la blankaj flugiloj de marbirdoj; sed la kaskoj ekbrilis arĝentflame, ĉar ili estis efektive faritaj el mitrilo, heredaĵoj el la gloro de l’ malnova tempo. Sur la nigraj kiteloj estis blanke brodita po arbo floranta kvazaŭ neĝe sub arĝenta krono kaj steloj multpintaj. Tio estis la livreo de la heredintoj de Elendilo, kaj neniu portis tion en la tuta Gondoro krom la gardistoj de la Citadelo antaŭ la Korto de l’ Fontano, kie iam kreskis la Blanka Arbo.
Jam ŝajnis, ke informo pri ilia alveno anticipis ilin; kaj tuj ili estis enlasitaj, silente kaj senkondiĉe. Rapide Gandalfo transpaŝis la blanke pavimitan korton. Dolĉa fontano tie ŝprucis en la matena sunlumo, kaj razeno helverda ĉirkaŭis ĝin; sed meze, klinita super la lageto, staris mortinta arbo, kaj la falantaj akveroj gutis malgaje de ĝiaj malfekundaj kaj rompitaj branĉoj reen en la klaran akvon.
Grinĉjo ekrigardis ĝin dum li rapidis post Gandalfo. Ĝi aspektas morne, li pensis, kaj li scivolis, kial la mortinta arbo estis lasita sur tiu loko, kie ĉio alia estis bone prizorgita.
La vortoj murmuritaj de Gandalfo revenis al lia menso. Kaj poste li troviĝis ĉe la pordo de la halego sub la brilanta turo; kaj malantaŭ la sorĉisto li preterpasis la altajn silentajn pordogardistojn kaj eniris la friskajn reeĥajn ombrojn de la domo el ŝtono.
Ili marŝis laŭ pavimita koridoro, longa kaj vaka, kaj dumire Gandalfo alparolis mallaŭte Grinĉjon.
— Zorgu pri viaj vortoj, mastro Peregrino! Malkonvenas la okazo por hobita impertinento. Teodeno estas bonkora maljunulo. Denetoro estas alispeca, fiera kaj subtila, homo de pli gravaj deveno kaj potenco, kvankam oni ne titolas lin reĝo. Sed li alparolos pli multe vin, kaj multe pridemandos vin, ĉar vi povos rakonti al li pri lia filo Boromiro. Li amis tiun profunde: eble tro profunde; kaj tiom pli ĉar ili malsimilis unu la alian. Sed sub kovro de tiu amo li supozos pli facile ekscii per vi tion, kion li volas, prefere ol per mi. Ne sciigu al li pli ol necesas, kaj lasu netuŝita la temon de la komisio de Frodo. Mi traktos tion ĝustatempe. Kaj ankaŭ diru nenion pri Aragorno, krom se necesos.
— Kial? Kio misas pri Paŝegulo? — Grinĉjo flustris. — Li intencis veni ĉi tien, ĉu ne? Kaj eble li mem baldaŭ alvenos.
— Eble, eble, — diris Gandalfo. — Kvankam se li venos, probable tio okazos laŭ maniero, kiun neniu antaŭvidas, eĉ ne Denetoro. Estos pli bone tiel. Li almenaŭ prefere venu neheroldita de ni. — Gandalfo haltis antaŭ alta pordo el polurita metalo. — Vidu, mastro Grinĉjo, mankas nun tempo por instrui vin pri la historio de Gondoro; kvankam eble estintus pli bone, se vi lernus ion pri ĝi dum vi ankoraŭ serĉis birdajn nestojn kaj vagadis dum la kursotempo en arbaroj de la Provinco. Faru laŭ mia ordono! Ne tre saĝe estas, kiam oni alportas sciigon al potenca reganto pri la morto de ties heredonto, tro priparoli la alvenon de iu kiu, se li venos, pretendos la reĝecon. Ĉu tio sufiĉas?
— Ĉu la reĝecon? — diris Grinĉjo mirigite.
— Jes, — diris Gandalfo. — Se vi marŝis tiom da tagoj kun fermitaj oreloj kaj dormanta menso, jam vekiĝu!
Li frapis sur la pordon.
La pordo malfermiĝis, sed neniu malferminto vidiĝis. Grinĉjo enrigardis grandan halegon. Ĝin lumigis profundaj fenestroj en la larĝaj aloj ambaŭflanke, malantaŭ la vicoj de altaj pilastroj, kiuj subtenis la plafonon. Monolitoj el nigra marmoro, ili leviĝis ĝis grandaj kapiteloj ĉizitaj laŭ multaj strangaj formoj de bestoj kaj folioj; kaj multe pli supre en ombro la larĝa kupolo brilis malhele ora, enkrustita per fluaj aĵuraĵoj multkoloraj. Neniuj tapetoj nek amasiĝintaj kurtenoj, nek ajnaj objektoj el teksaĵo aŭ ligno vidiĝis en tiu longa solena halego; sed inter la pilastroj staris silenta aro de altaj skulptaĵoj ĉizitaj el malvarma ŝtono.
Subite Grinĉjo memoris pri la ĉizitaj rokoj de Argonato, kaj imponiĝo inundis lin, kiam li rigardis tiun avenuon de reĝoj delonge mortintaj. Ĉe la fora ekstremo sur podio multŝtupa estis alta trono sub baldakeno el marmoro farita kiel kronforma kasko; post ĝi estis ĉizita sur la muro kaj enkrustita de gemoj bildo de arbo floranta. Sed la trono estis vaka. Sube de la podio, sur la plej malsupra ŝtupo, kiu estis larĝa kaj profunda, estis ŝtona seĝo, nigra kaj senornama, kaj sur ĝi sidis maljunulo rigardanta sian sinon. En lia mano estis blanka bastono kun ora tubero. Li ne suprenrigardis. Solene ili trapaŝis la longan plankon al li, ĝis ili staris je tri paŝoj de lia tabureto. Tiam Gandalfo ekparolis.
— Saluton, Mastro kaj Reganto de Minaso Tirit, Denetoro, filo de Ekteliono! Mi venis kun konsiloj kaj novaĵoj en tiu ĉi malhela horo.
Tiam la maljunulo suprenrigardis. Grinĉjo vidis lian ĉizitecan vizaĝon kun ties fieraj ostoj kaj haŭto ebureca, kaj la longan kurban nazon inter la malhelaj profundaj okuloj; kaj li estis memorigita malpli pri Boromiro ol pri Aragorno.
— Ja la horo estas malhela, — diris la maljunulo, — kaj en tiaj tempoj vi kutimas veni, Mitrandiro. Sed malgraŭ tio, ke ĉiuj signoj antaŭdiras, ke la malfortuno de Gondoro proksimiĝas, malpli trafas min nun tiu mallumo ol mia propra mallumo. Estas dirite al mi, ke vi kunportas iun, kiu vidis mian filon morti. Ĉu jen li?