La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Ĉu soldato? — diris Ingoldo dubeme, kaj la ceteraj ridis.
— Soldato! — kriis Grinĉjo, jam komplete vigligita. — Ĉu soldato! Tute ne! Mi estas hobito kaj ne pli kuraĝa ol mi estas soldata, krom eble de tempo al tempo pro neceso. Ne permesu, ke Gandalfo vin trompu!
— Multaj plenumintoj de kuraĝaj agoj eble neniom pli dirus, — diris Ingoldo. — Sed kio estas hobito?
— Duonulo, — respondis Gandalfo. — Ne, ne tiu pri kiu oni rakontis, — li aldonis, vidante miron sur la vizaĝoj de l’ homoj. — Ne tiu, sed parenco lia.
— Jes, kaj iu, kiu vojaĝis kun li, — diris Grinĉjo. — Kaj Boromiro el via urbo estis kun ni, kaj li savis min en la neĝoj de la nordo, kaj en la fino li estis mortigita min defendante kontraŭ multaj malamikoj.
— Lasu tion! — diris Gandalfo. — Informon pri tiu doloraĵo oni devus unuavice sciigi al lia patro.
— Tio estas jam divenita, — diris Ingoldo, — ĉar okazis ĉi tie lastatempe strangaj antaŭsignoj. Sed trapasu nun rapide! Ĉar la Reganto de Minaso Tirit avidas renkonti iun ajn, kiu alportas la plej lastajn informojn pri lia filo, ĉu tiu estas homo aŭ...
— Hobito, — diris Grinĉjo. — Malmulte da servado mi povos proponi al via estro, sed kion mi kapablas, tion mi plenumos, memorante la bravan Boromiron.
— Fartu bone! — diris Ingoldo, kaj la homoj liberigis la vojon al Ombrofakso, kaj tiu trapasis mallarĝan pordon en la muro. — Ke vi portu al Denetoro bonajn konsilojn dum lia bezono kaj al ni ĉiuj, Mitrandiro! — Ingoldo kriis. — Sed vi venas kun sciigoj pri malĝojo kaj danĝero, laŭ, oni diras, via kutimo.
— Pro tio ke mi venas malofte, nur kiam mia helpo estas bezonata, — respondis Gandalfo. — Kaj koncerne konsilojn, al vi mi volas diri, ke tro malfrue vi riparas la muron de Pelenoro. Kuraĝo estos jam via plej bona defendo kontraŭ la ŝtormo proksimiĝanta — tio kaj tiom da espero, kiom mi alportas. Ĉar ne ĉiuj informoj, kiujn mi alportas, estas misaj. Sed lasu viajn trulojn kaj akrigu viajn glavojn!
— La laboro estos finita antaŭ la vespero, — diris Ingoldo. — Tiu ĉi estas la lasta murparto pretigota por defendo: la malplej aperta por atako, ĉar ĝi frontas niajn amikojn el Rohano. Ĉu vi scias ion pri ili? Ĉu ili sekvos la alvokon, laŭ via opinio?
— Jes, ili venos. Sed ili spertis multajn batalojn malantaŭ viaj dorsoj. Nek tiu ĉi vojo, nek iu ajn vojo frontas sekurecon. Estu atentaj! Se ne ekzistus Gandalfo Ŝtormkorvo, vi estus vidintaj amason da malamikoj venantaj el Anorieno kaj neniujn rajdistojn de Rohano. Kaj tio eĉ nun povos okazi. Fartu bone, kaj ne doram!
Gandalfo nun trapasis en la larĝan terenon post Ramaso Ekor. Tiel la gondoranoj nomis la limmuron, kiun ili penege konstruis, post kiam Itilio submetiĝis al la ombro de la Malamiko. Tra dek leŭgoj aŭ pli ĝi etendiĝis de la montara subo kaj tiom reen, enfermante per sia barilo la kampojn de Pelenoro: belaj kaj fekundaj urborandoj sur la longaj deklivoj kaj terasoj descendantaj al la profundaj niveloj de Anduino. Ĉe sia plej fora punkto de la Granda Pordego de l’ urbo, nord-oriente, la muro malproksimis kvar leŭgojn, kaj tie de brovumanta bordo ĝi superrigardis la longajn ebenaĵojn apud la rivero, kaj oni konstruis ĝin alta kaj fortika; ĉar tiuloke, sur murhava digvojo, la vojo alvenis de la travadejoj kaj pontoj de Osgiliado kaj trapasis gardatan pordon inter krenelitaj turoj. Plej proksime la muro troviĝis malmulte pli ol unu leŭgon de la urbo, kaj tio estis sud-oriente. Tie Anduino, fluante laŭ larĝa kurbo ĉirkaŭ la montetoj de Emin Arneno en Suda Itilio direktiĝis abrupte okcidenten, kaj leviĝis la limmuro sur ĝia vera rando; kaj sube kuŝis la kajoj kaj albordiĝejoj de Harlondo por boatoj, kiuj venis laŭ la rivero de la sudaj provincoj.
La regiono estis riĉa, kun larĝaj kultivaĵoj kaj multaj fruktarbaroj, kaj troviĝis parceloj kun sekigejoj kaj grenejoj, ŝafejoj kaj staloj, kaj multaj rojoj tra la verdo ondetantaj de l’ altejoj ĝis Anduino. Tamen la paŝtistoj kaj terkulturistoj tie loĝantaj estis malmultaj, kaj la pliparto de la gondoranoj loĝis en la sep cirkloj de la urbo, aŭ en la altaj valoj de la montaraj limoj en Losarnaĥo, aŭ pli sude en bela Lebenino kun ties kvin rapidaj riveretoj. Tie loĝis hardita popolo inter la montoj kaj la maro. Oni taksis ilin homoj el Gondoro, tamen ilia sango estis miksita, kaj inter ili estis malaltaj brunhaŭtuloj, kies prapatroj devenis de la forgesitoj, kiuj loĝis en ombro de la montoj dum la Malhelaj Jaroj antaŭ la alveno de la reĝoj. Sed poste, en la granda feŭdo Belfalaso, loĝis princo Imrahilo en sia kastelo Dol Amroto apud la maro, kaj li estis altrasa, kaj ankaŭ lia popolo: altkreskaj fieraj homoj kun okuloj margrizaj.
Nun kiam rajdis Gandalfo kelkan tempon, taglumo plifortiĝis sur la ĉielo, kaj Grinĉjo vigligis sin kaj rigardis supren. Maldekstre kuŝis nebuletomaro, leviĝanta ĝis morna ombro en la oriento; sed dekstre grandaj montaroj suprenstreĉis siajn vertojn, etendiĝante de la okcidento al kruta kaj subita ekstremo, kvazaŭ dum kreado de la lando la rivero trarompus grandan barilon, eltranĉante potencan valon por esti tereno de batalado kaj debatoj en venontaj tempoj. Kaj tie, kie la Blankaj Montoj de Eredo Nimrajs alvenis sian finon, li vidis, kiel promesis Gandalfo, la malhelan amason de monto Mindoluino, la profunde purpurajn ombrojn de ties altaj valetoj, kaj ĝian altan facon blankiĝanta en la naskiĝanta tago. Kaj sur ties elpuŝita genuo estis la Gardata Urbo, kun ĝiaj sep ŝtonaj muroj tiel fortaj kaj malnovaj, ke ĝi ŝajnis ne konstruita, sed elfosita de gigantoj el la ostoj de la tero.
Ĝuste kiam Grinĉjo mire rigardis ilin, la muroj ŝanĝiĝis de baŭma grizo al blanko, malforte ruĝiĝante en la aŭroro; kaj subite la suno grimpis super la orientan ombron kaj elpuŝis radion, kiu frapis la facon de la urbo. Tiam Grinĉjo laŭte ekkriis, ĉar la Turego de Ektelipno, staranta alta interne de la plej supra muro, elradiis antaŭ la ĉielo, ekbrilante kiel pikilo perla kaj arĝenta, alta kaj svelta kaj belforma, kaj ties pinto ekbrilis kvazaŭ ĝi estus farita el kristaloj; kaj blankaj standardoj malvolviĝis kaj bloviĝis sur la krenelaro en la matena venteto, kaj alte kaj fore li aŭdis klaran sonoron kvazaŭ de arĝentaj trumpetoj.
Tiel Gandalfo kaj Peregrino rajdis al la Granda Pordego de Gondoro ĉe leviĝo de la suno, kaj la feraj pordoklapoj rulmalfermiĝis antaŭ ili.
— Mitrandiro! Mitrandiro! — homoj kriis. — Jam ni scias, ke la ŝtormo estas proksima!
— Ĝi venos tuj, — diris Gandalfo. — Mi rajdis sur ties flugiloj. Lasu min pasi! Mi devas veni al via Reganto Denetoro, dum daŭras lia regado. Kio ajn okazos, vi alvenis la finon de tiu Gondoro, kiun vi konis. Lasu min pasi!
Tiam la homoj retroiris pro la ordonemo de lia voĉo kaj ne plu pridemandis lin, kvankam ili gapis mirante al la hobito sidanta antaŭ li kaj al la ĉevalo kiu portis lin. Ĉar la urbanoj tre malmulte utiligis ĉevalojn kaj tiujn oni malofte vidis sur la stratoj, krom nur tiujn rajdatajn de la kurieroj de ilia reganto. Kaj ili diris: “Nepre tiu estas unu el la grandaj ĉevaloj de la reĝo de Rohano, ĉu ne? Eble la rohananoj baldaŭ venos por nin plifortigi”. Sed Ombrofakso paŝis fiere laŭ la longa serpentuma vojo.
Ĉar la formo de Minaso Tirit estis tia, ke ĝi estis konstruita je sep niveloj, unuope elfositaj sur la monto, kaj ĉirkaŭ ĉiu el ili estis metita muro, kaj en ĉiu muro estis pordo. Sed la pordoj ne estis metitaj en vico: la Granda Pordego en la Urba Muro troviĝis ĉe la orienta punkto de la rondiro, sed la plej proksima frontis duone suden, kaj la tria duone norden, kaj tiel tien-reen supren; tiel ke la pavimita vojo, kiu grimpis al la Citadelo turniĝis jen tien jen alien tra la faco de la monteto. Kaj ĉiufoje kiam ĝi pasis la linion de la Granda Pordego ĝi trairis arkan tunelon, penetrante vastan roktrumon kies enorma elpuŝiĝo disduigis ĉiujn cirklojn de la urbo krom la unua. Ĉar parte laŭ la praa formo de la monteto, parte pro la potencaj faklerto kaj laboro en la pratempo, elstariĝis el la malantaŭo de la larĝa korto malantaŭ la Pordego turanta ŝtonbastiono, kies eĝo, akra kiel ŝipa kilo, frontis orienten. Supren ĝi leviĝis ĝis la nivelo de la plej supra cirklo, kaj tie ĝin kronis krenelaro; tiel ke personoj en la Citadelo povis, kiel maristoj sur monteca ŝipo, malsupren rigardi al la Granda Pordego sepcent futojn sube. Ankaŭ la enirejo de la Citadelo frontis orienten, sed estis elfosita en la kerno de la roko; de tie longa lamplumita deklivo etendiĝis supren al la sepa pordo. Tiel oni fine atingis la Altan Korton, kaj la Placon de l’ Fontano antaŭ la subaĵo de la Blanka Turego: alta kaj belforma ĝi estis, cent kvindek klaftojn de la bazo ĝis la pinto, kie flosis la standardo de la Regantoj je mil futoj super la ebenaĵo.