Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 227 228 229 230 231 232 233 234 235 ... 322
Перейти на страницу:

La sciiĝo, ke lia mastro ankoraŭ vivas, stimulis lin al lasta klopodo preter pensoj pri laceco. Li vidis nenion antaŭe, ĉar tiu ĉi nova koridoro tordiĝis kaj turniĝis konstante; sed li opiniis, ke li proksimiĝas al la du orkoj: ties voĉoj denove malforiĝis. Nun ili ŝajnis sufiĉe proksimaj.

— Tion mi intencas fari, — diris Ŝagrato kolere. — Meti lin tute alte en la plej supra ĉambro.

— Por kio? — graŭlis Gorbago. — Ĉu vi ne havas karcerojn sube?

— Li estu neatingebla, mi diras al vi, — respondis Ŝagrato. — Komprenite, ĉu? Li estas valora. Mi ne senescepte fidas miajn knabojn, kaj el la viaj mi fidas neniun; ankaŭ ne vin, kiam vi avidegas amuzaĵon. Li estos tie, kie mi deziras lin, kaj kien vi ne venos, se vi ne restos ĝentila. Al la supro, mi diras. Tie li estos sekura.

— Ĉu vere? — diris Sam. — Vi forgesas pri la granda elfa batalisto, kiu ĉirkaŭvagas! — Dirinte tion, li kuregis ĉirkaŭ la lastan angulon, nur por konstati, ke pro iu trompo de la tunelo aŭ de la aŭdkapablo havigita de la Ringo li mistaksis la distancon.

La du orkaj figuroj estis ankoraŭ iom antaŭe. Li jam povis vidi ilin, nigrajn kaj stumpajn fone de ruĝa brilego. La koridoro iris rekte finfine, supren laŭ deklivo; kaj ĉe la ekstremo, larĝe malfermita, estis granda pordoparo, kondukanta supozeble al profundaj ĉambroj fore sub la alta korno de la turego. La orkoj kun sia ŝarĝo jam eniris. Gorbago kaj Ŝagrato proksimiĝis al la pordego.

Sam aŭdis eksplodon de raŭka kantado, blekantaj kornoj kaj gongobatado, hida bruego. Gorbago kaj Ŝagrato estis jam sur la sojlo.

Sam kriegis kaj svingis Pikilon, sed lian etan voĉon dronigis la tumulto. Neniu atentis lin.

La granda pordego krake fermiĝis. Bum. La feraj fermstangoj falis en sian pozicion interne. Klak. La pordego estis fermita. Sam ĵetis sin kontraŭ la riglitajn latunajn bendojn kaj falis senkonscia al la tero. Li troviĝis ekstere en la mallumo. Frodo vivis, sed estis kaptita de la malamikoj.

LA KVINA LIBRO

1. Isengardo, 2. Ŭestfaldo, 3. Profundaĵo de Helmo, 4. Tol Brandiro, 5. Kairo Andros, 6. Norda Itilio, 7. Uduno, 8. Minaso Morgul, 9. Minaso Tirit, 10. Losarnaĥo, 11. Ereĥo, 12. Lamedono, 13. Tolfalaso

1

Minaso Tirit

Grinĉjo elrigardis de la ŝirmo de l’ mantelo de Gandalfo. Li scivolis, ĉu li vekiĝis aŭ plu dormas, daŭre en la rapidmova sonĝo, en kiu li estis tiom longe volvita ekde kiam komenciĝis la granda rajdado. La malhela mondo preterrapidegis, kaj vento laŭte kantis en liaj oreloj. Li povis vidi nenion escepte de la girantaj steloj, kaj fore dekstre vastajn ombrojn kontraŭ la ĉielo, kie la montoj de la sudo marŝis preterpaŝe. Dormeme li klopodis kalkuli la tempojn kaj etapojn de la vojaĝo, sed lia memoro duondormis kaj malcertis.

Okazis la unua rajdado terure rapida kaj senhalta, kaj poste en la aŭroro li vidis palan ekbrilon oran, kaj ili alvenis silentan urbon kaj la grandan senhoman domon sur monteto. Kaj apenaŭ ili atingis ties ŝirmon, jen la flugilhava ombro denove preterpasis supre, kaj homoj velkis pro timo. Sed Gandalfo alparolis lin per mallaŭtaj vortoj, kaj li dormis en angulo, lace sed maltrankvile, malklare konscia pri venoj kaj iroj kaj pri homoj parolantaj kaj Gandalfo ordonanta. Kaj poste rajdado, rajdado en la nokto. Jen estis la dua, ne, la tria nokto post kiam li enrigardis la Ŝtonon. Kaj pro tiu hida memoraĵo li plene vekiĝis kaj ektremis, kaj la bruo de la vento pleniĝis de voĉoj minacaj.

Lumo ĉendiĝis sur la ĉielo, ekflagro de flava fajro post malhelaj bariloj. Grinĉjo retrokaŭris, momente timoplena, scivolante en kiun timigan landon Gandalfo portas lin. Li frotis siajn okulojn kaj ekvidis, ke tio estas la luno leviĝanta super la orientaj ombroj, preskaŭ jam tute plena. Do la nokto ankoraŭ ne maljunis, kaj dum horoj daŭros la malhela vojaĝo. Li ekmoviĝis kaj parolis.

— Kie ni estas, Gandalfo?

— En la regno Gondoro, — la sorĉisto respondis. — La provinco Anorieno ankoraŭ preterpasas.

Regis denove silento dum kelka tempo. Post subite Grinĉjo ekkriis:

— Kio estas tio? Vidu! Fajro, ruĝa fajro! Ĉu en tiu ĉi lando estas drakoj? Vidu, jen alia!

Responde Gandalfo laŭte kriis al sia ĉevalo:

— Ek, Ombrofakso! Necesas rapidi. Mallonga estas la tempo. Vidu! La signalfajroj de Gondoro flamas vokante helpon. Milito ekbrulas. Vidu, jen la fajro sur Amono Din, kaj flamo sur Ejlenaĥo; kaj jen ili rapidas okcidenten: Nardolo, Erelaso, Min-Rimono, Kalenhado, kaj Halifirieno rande de Rohano.

Sed Ombrofakso paŭzis dumpaŝe, malrapidante al promeno, kaj poste ĝi levis sian kapon kaj henis. Kaj el la mallumo venis responda henado; kaj baldaŭ aŭdiĝis tondrado de hufoj, kaj tri rajdantoj albalaiĝis kaj pasis kiel flugantaj fantomoj antaŭ la luno kaj malaperis okcidenten. Tiam Ombrofakso kuntiriĝe pretigis sin kaj forsaltis, kaj la nokto trafluis ĝin kvazaŭ muĝa vento.

Grinĉjo denove dormemiĝis kaj malmulte atentis Gandalfon, dum tiu rakontis al li pri la moroj de Gondoro, kaj kiel la Reganto de la urbo konstruigis signalfajrojn sur la pintoj de marĝenaj montetoj laŭlonge de ambaŭ flankoj de la granda montaro kaj konservis postenojn tiuloke, kie freŝaj ĉevaloj ĉiam pretis por porti liajn mesaĝistojn al Rohano en la nordo, aŭ al Belfalaso en la sudo.

— Jam delonge ne flamis la signalfajroj de la nordo, — li diris, — kaj dum la antikvaj tagoj de Gondoro ili ne estis bezonataj, ĉar oni havis la Sep Ŝtonojn.

Grinĉjo ekmoviĝis maltrankvile.

— Dormu denove kaj ne timu! — diris Gandalfo. — Ĉar vi iras ne kiel Frodo al Mordoro, sed al Minaso Tirit, kaj tie vi estos tiel sekura, kiel oni povas esti nuntempe. Se Gondoro falos, aŭ la Ringo estos kaptita, poste la Provinco estos nenia rifuĝejo.

— Vi ne komfortigas min, — diris Grinĉjo, tamen dormo tragrimpis lin. La lasta afero, kiun li memoris antaŭ ol li profunde ekdormis, estis ekvido de altaj blankaj montopintoj, glimantaj kvazaŭ ŝvebantaj insuloj super la nuboj, dum ilin trafis la lumo de la okcidentira luno. Li scivolis, kie estas Frodo, ĉu li estas jam en Mordoro, aŭ ĉu li mortis; kaj li ne sciis, ke Frodo de tre malproksime rigardas tiun saman lunon, dum ĝi subeniras malantaŭ Gondoro antaŭ alveno de la tago.

Grinĉjo vekiĝis aŭdante voĉojn. Alia tago de sinkaŝo kaj nokto de vojaĝado jam forrapidis. Estis krepuske: malvarma tagiĝo estis denove baldaŭa, kaj ĉirkaŭis ilin frostigaj grizaj nebuletoj. Ombrofakso staris ŝvite vaporante, sed ĝi tenis la kolon fiere kaj evidentigis neniun signon de laciĝo. Multaj altaj homoj peze mantelitaj staris apud ĝi, kaj malantaŭ ili baŭmis en la nebuleto ŝtona muro. Parte ruina ĝi ŝajnis, sed jam antaŭ forpaso de la nokto aŭdiĝis la bruo de hasta laborado: martelbatado, trultintado kaj grincado de radoj. Torĉoj kaj flagriloj malarde flametis ie-tie en la nebuleto. Gandalfo alparolis la homojn, kiuj baris lian vojon, kaj aŭskultante Grinĉjo konstatis, ke li mem estas diskutata.

— Jes, vere, ni konas vin, Mitrandiro, — diris la estro de l’ homoj, — kaj vi posedas la pasvortojn de la Sep Pordoj kaj rajtas libere antaŭeniri. Sed vian kunulon ni ne konas. Kio li estas? ĉu gnomo el la montaro de l’ nordo? Ni deziras neniujn fremdulojn en la lando nuntempe, krom se ili estas potencaj armilportantoj, pri kies fidindeco kaj helpo ni povas certi.

— Mi garantios lin antaŭ la trono de Denetoro, — diris Gandalfo.

— Kaj se temas pri kuraĝo, tion oni ne povas taksi laŭ la staturo. Li trapasis pli da bataloj kaj danĝeroj ol vi trapasis, Ingoldo, kvankam vi staturas duoble pli alte ol li; kaj li venas nun de la breĉado de Isengardo, pri kiu ni alportas informojn, kaj li treege lacas, aŭ mi vekus lin. Li nomiĝas Peregrino, soldato tre kuraĝa.

1 ... 227 228 229 230 231 232 233 234 235 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)