Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 226 227 228 229 230 231 232 233 234 ... 322
Перейти на страницу:

— Afero malbona, — diris Gorbago. — Vidu: niaj Silentaj Vaĉantoj estis maltrankvilaj antaŭ pli ol du tagoj, tion mi scias. Sed mia patrolo ne estis ordonita eliri ĝis post unu plia tago, kiel ankaŭ mesaĝon oni ne sendis al Lugburzo pro tio, ke la Grandan Signalon oni hisis, kaj la ĉefa nazgulo foriris al la milito, kaj ĉio cetera. Kaj poste oni ne povis sufiĉe longe allogi la atenton de Lugburzo, oni diras.

— La Okulo okupiĝis aliloke, mi supozas, — diris Ŝagrato. — Laŭdire okazas gravaj aferoj forokcidente.

— Povas esti, — graŭlis Gorbago. — Sed dume malamikoj supreniris la Ŝtupojn. Kaj pri kio vi okupiĝas? Via tasko estas sentineli, ĉu ne, kun aŭ sen specialaj ordonoj. Por kio vi utilas?

— Sufiĉe! Ne provu instrui al mi mian laboron. Ni estis viglaj efektive. Ni sciis, ke okazas aferoj strangaj.

— Tre strangaj!

— Jes, tre strangaj: lumoj kaj kriado kaj tiel plu. Sed Ŝeloba aktivis. Miaj knaboj vidis ŝin kaj ŝian Ŝteliranton.

— Ĉu ŝian Ŝteliranton? Kio estas tio?

— Vi certe vidis lin: etan maldikan nigrulon, similan al araneo aŭ eble pli al malsata rano. Li estis ĉi tie pli frue. Venis el Lugburzo la unuan fojon, kaj de Supre estis la ordono, ke ni permesu al li trapasi. Li ascendis la Ŝtupojn unu-dufoje post tiam, kaj ni lasis lin trankvila: li ŝajnas havi ian interkonsenton kun ŝia Moŝto. Mi supozas, ke li ne estas manĝinda: ŝi ne ĝenus sin pri ordonoj de Supre. Sed bele vi gardas en la valo: li estis ĉi tie je unu tago antaŭ ĉi tuta tohuvabohuo. Frue hieraŭ nokte ni vidis lin. Ĉiuokaze niaj knaboj raportis, ke Ŝia Moŝto amuzas sin, kaj tio ŝajnis al mi en ordo, ĝis venis la mesaĝo. Mi supozis, ke ŝia ŝteliranto alportis al ŝi ludilon, aŭ ke vi sendis al ŝi donacon, militkaptiton aŭ ion. Mi ne enmiksiĝas, kiam ŝi ludas. Nenio preterpasas Ŝeloban, kiam ŝi estas ĉasanta.

— Nenio, ĉu vi diras! Ĉu vi ne uzis viajn okulojn tie malantaŭe? Mi diras al vi, ke mi ne trankvilas mense. Kio ajn ascendis la Ŝtupojn, tio ja preterpasis. Ĝi tranĉis ŝian teksaĵon kaj komplete eskapis el la truo. Tio pripensindas!

— Nu, bone, ŝi kaptis lin en la fino, ĉu ne?

— Kaptis lin? Kaptis kiun? ĉu tiun ĉi etulon? Sed se li estus la sola, ŝi antaŭlonge trenus lin al sia konservejo, kaj li nun estus tie. Kaj se Lugburzo volus havi lin, ĝuste vi devus iri por akiri lin. Bele por vi. Sed ĉeestis pli ol unu.

Tiupunkte Sam kornencis aŭskulti pli atente kaj premis sian orelon al la ŝtono.

— Kiu tranĉis la ŝnurojn, per kiuj ŝi volvis lin, Ŝagrato? La sama, kiu tranĉis la teksaĵon. Ĉu vi ne vidis tion? Kaj kiu enpikis pinglon en ŝian Moŝton? La sama, supozeble. Kaj kie estas tiu? Kie li estas, Ŝagrato?

Ŝagrato nenion respondis.

— Konvenas, ke vi pripensu tion, se vi kapablas. Ne estas ridinda afero. Neniu, neniu ĝis nun enpikis pinglon en Ŝeloban, kiel vi devus scii mem bone. Tio ne plorindas, sed pripensu: iu ĉirkaŭvagas ĉi tie, kiu pli danĝeras ol iu ajn alia ribelulo iam promeninta ekde la malnovaj misepokoj, depost la granda Sieĝo. Io efektive forglitis.

— Kaj kio do estas tio? — graŭlis Ŝagrato.

— Laŭ ĉiuj signoj, estro Ŝagrato, mi opinias, ke disvagas granda batalisto, plej verŝajne elfo, ĉiuokaze kun elfa glavo, kaj eble ankaŭ hakilo; kaj li vagas interne de viaj limoj, cetere, kaj vi neniam ekvidis lin. Vere tre strange! — Gorbago kraĉis. Sam amare ridetis pro tiu priskribo pri li.

— Ah, bone, ĉiam vi kutimas akcepti vidpunkton pesimisman, — diris Ŝagrato. — Vi rajtas interpreti la signojn laŭ via bontrovo, sed eble oni povas klarigi ilin alimaniere. Ĉiuokaze mi postenigis ĉie sentinelojn, kaj mi intencas pritrakti la aferojn unuope. Post kiam mi rigardos la ulon, kiun ni fakte kaptis, mi komencos zorgi pri io alia.

— Laŭ mia konjekto vi ne trovos multon en tiu etulo, — diris Gorbago. — Li eble ne koncerniĝis pri la reala misaĵo. La grandulo kun akra glavo ne ŝajnis alte taksi lin ĉiuokaze; li nur lasis tiun kuŝanta: tipe elfa agmaniero.

— Ni vidos. Venu jam. Ni sufiĉe interparolis. Ni iru rigardi la kaptiton.

— Kion vi intencas fari pri li? Ne forgesu, ke mi la unua ekvidis lin. Se okazos ludo, mi kaj miaj knaboj devos partopreni.

— Regu vin, — graŭlis Ŝagrato, — al mi estas ordonite. Kaj koncernos mian ventron, kaj vian, se mi malobeos. Ĉiu senrajta enirinto, trovita de la gardistaro, estu enkarcerigita en la turego. La kaptito estas nudigenda. Plena priskribo de ĉiu artiklo, vestaĵo, armilo, letero, ringo, aŭ bagatelaĵo estas sendenda tuj al Lugburzo kaj nur al Lugburzo. Kaj la kaptiton oni devas teni sekura kaj nedifektita, kontraŭ mortpuno al ĉiu ano de la gardistaro, ĝis Li iun sendos aŭ venos Mem. Tio estas sufiĉe klara, kaj tion mi intencas fari.

— Ĉu nudigenda? — diris Gorbago. — Ĉu tio inkluzivas dentojn, ungojn, harojn kaj tiel plu?

— Ne, nenion tian. Lin prenos Lugburzo, mi ja diris al vi. Oni volas havi lin sekuran kaj kompletan.

— Vi trovos tion malfacila, — ridis Gorbago. — Jam nun li estas nura kadavraĵo. Kion faros Lugburzo pri tia aĵo, mi ne konjektas. Li samutile enirus kuirpoton.

— Idioto, — graŭlis Ŝagrato. — Vi parolis tre sprite, sed multon vi ne scias, kvankam la plimultaj aliaj tion scias. Vin ricevos la kuirpoto aŭ Ŝeloba, se vi ne gardos vin. Kadavraĵo! Ĉu nur tiom vi konas Ŝian Moŝton? Kiam ŝi ligas per ŝnuroj, ŝi celas viandon. Mortan viandon ŝi ne manĝas, nek suĉas malvarman sangon. Tiu ulo ne estas mortinta!

Sam ŝanceliĝis, kroĉante la ŝtonon. Li sentis, kvazaŭ renversiĝus la tuta malhela mondo. Tiom forta estis la ŝoko, ke li preskaŭ svenis, sed eĉ luktante por reteni sian konscion, profunde interne de si, li konstatis la komenton: “Idioto, li ne estas mortinta, kaj en via koro vi sciis tion. Ne fidu vian kapon, Samsaĝo, ĝi ne estas via plej efika parto. Via problemo estas, ke vi neniam efektive sentis esperon. Nun kion fari?” Momente nenion, krom apogi sin al la senmova ŝtono kaj aŭskulti, aŭskulti la fiajn orkajn voĉojn.

— Ta! — diris Ŝagrato. — Ŝi posedas pli ol unu venenon. Kiam ŝi ĉasas, ŝi nur pikas ilin ĉe la nuko, kaj ili malrigidiĝas kvazaŭ senostigitaj fiŝoj, kaj poste ŝi traktas ilin laŭplaĉe. Ĉu vi memoras la maljunan Ufthakon? Dum tagoj li forestis. Poste ni trovis lin en angulo; li estis pendanta, sed li estis plenkonscia kaj furiozrigarda. Kiom ni ridis! Ŝi forgesis lin, eble, sed ni ne tuŝis lin, ĉar ne valoris entrudiĝi al Ŝi. Ne, tiu eta putraĵo vekiĝos post kelkaj horoj, kaj krom provizora naŭza sento li estos tute en ordo. Aŭ estus tia, se Lugburzo lasus lin trankvila. Kaj kompreneble li scivolos pri sia troviĝejo kaj pri tio, kio okazis al li.

— Kaj pri tio, kio al li okazos, — ridis Gorbago, — ni povos ĉiuokaze rakonti al li iom, se nenion alian ni rajtos. Supozeble li neniam antaŭe estis en bela Lugburzo, do eble li ŝatos scii, kion atendi. Tio estos pli amuza ol mi supozis. Ni iru!

— Mankos amuziĝo, mi diris al vi, — diris Ŝagrato. — Kaj nepras teni lin sendifekta, aŭ ni frontos la morton.

— Bone! Sed sur via loko mi kaptus la grandulon, kiu ĉirkaŭiras, antaŭ ol sendi raporton al Lugburzo. Ne aŭdiĝos tre bele, se vi diros, ke la katidon vi kaptis, sed lasis eskapi la katon.

La voĉoj komencis formoviĝi. Sam aŭdis la bruon de piedoj forirantaj. La ŝoko forlasis lin, kaj nun sovaĝa furiozo inundis lin.

— Mi komplete eraris! — li kriis. — Mi tion antaŭvidis. Nun ili havas lin, la demonoj! la putraĵoj! Neniam forlasu vian mastron, neniam, neniam: tio estis mia ĝusta regulo. Kaj en mia koro mi sciis tion. Ke mi estu pardonita! Nun mi devos reatingi lin. Iel, iel!

Li ree elingigis sian glavon kaj batis la ŝtonon per la tenilo, sed ĝi nur redonis obtuzan sonon. La glavo tamen jam brilis tiel hele, ke li povis malklare vidi pro ĝia lumo. Surprizite li rimarkis, ke la blokego estas peze pordforma, kaj altas malpli ol duoble kiom li. Super ĝi estis malhela malplena spaco inter la supra ekstremo kaj la malalta arkaĵo de la aperturo. Ĝi estis probable intencita nur kiel barilo kontraŭ eniro de Ŝeloba, ligita interne per ia klinko aŭ riglilo ekster atingo de ŝia ruzemo. Per sia restanta forto Sam saltis, supergrimpis, kaj lasis sin fali; poste li kuradis freneze kun la glavo flamanta en sia mano, ĉirkaŭ angulon kaj supren tra serpentuma tunelo.

1 ... 226 227 228 229 230 231 232 233 234 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)