Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito
- Автор: Гашек Ярослав
- Год: 2009
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Vladimír Váňa
- Жанр: Юмористическая проза
Электронная книга - «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito». Краткое содержание книги:
“Á propos,” diris la unujara volontulo, ekfrapinte sin ĉe la kapo, “mi preskaŭ forgesis, sinjoro ĉefserĝento-kontisto, aŭ, dirite laŭ la civitana maniero, sinjoro Vaněk, vi devas havigi al mi liston de ĉiuj suboficiroj. — Nomu al mi iujn serĝentojn de la dekdua kompanio. — Ĉu Houska? Bone, Houska do perdos la kapon per tiu mineksplodo, lia kapo forflugos, sed la korpo faros ankoraŭ kelke da paŝoj, alcelos kaj ankoraŭ forpafos malamikan aeroplanon. Tio estas memkomprenbla, ke resonojn de tiuj ĉi venkoj devas en estonto festi familia rondo en Schönbrunn. Aŭstrio havas tre multe da batalionoj, sed unusola bataliono kiu eminentiĝos, tio estas nia, tiel ke nur pro ĝi oni aranĝos malgrandan intiman familan feston de la imperiestra domo. Mi imagas al mi tion tiel, kiel vi vidas en miaj notoj, ke la arkiduka familio de Maria Valeria[272] transloĝiĝos cele de tio el Wallsee en Schönbrunnon. La festo estas pure intima kaj okazas en salonego apud la dormoĉambro de la monarko; la dormoĉambro estas lumigita per blankaj vakskandeloj, ĉar, kiel estas konate, ĉe la imperistra kortego oni ne ŝatas elektrajn ampolojn pro kurtcirkvito, kontraŭ kiu estas la maljuna monarko antaŭjuĝema. La festo honore kaj laŭde al nia bataliono komenciĝas je la sesa horo vespere. En tiu tempo estas enkondukitaj genepoj de Lia Moŝto[273] en la salonegon, kiu propre apartenas al ĉambroj de la karmemora imperiestrino. Nun estas demando, kiu ĉeestos krom la imperistra familio. Devas tie esti kaj estos tie generala adjutanto de la monarko, la grafo Paar[274]. Ĉar ĉe tiaj familiaj kaj intimaj festenoj de tempo al tempo iu sentas sin duonsvene, per kio mi kompreneble ne volas diri, ke la grafo Paar eble survomiĝos, oni postulas ĉeeston de persona kuracisto, kortega konsilisto doktoro Kerzl[275]. Cele de ordo, por ke kortegaj lakeoj eble ne permesu al si iajn intimaĵojn al kortegaj damoj, ĉeestantaj la festenon, aperas la plej supera kortegestro barono Lederer, ĉambelano grafo Bellegarde kaj la plej supera kortega damo, grafino Bombelles, kiu ludas inter la kortegaj damoj la saman rolon kiel la prostituistino en la bordelo ‘Ĉe Šuha’.
Kiam la nobla gesinjoraro amasiĝis, estis pri tio informita la imperiestro, kiu poste aperis en akompano de siaj genepoj, eksidis malantaŭ la tablo kaj tostis honore al nia marŝbataliono. Post li prenis al si la vorton la arkidukino Maria Valeria, kiu laŭdparole mencias precipe vin, sinjoro ĉefserĝento-kontisto. Kompreneble, ke laŭ miaj notoj nia bataliono suferos grandajn kaj senteblajn perdojn, ĉar bataliono sen mortintoj ne estas vera bataliono. Necesos ankoraŭ prepari novan artikolon pri niaj mortintoj. Historion de la bataliono ne povas formi nur koncizaj faktoj pri venkoj, da kiuj proksimume kvardek du mi havas jam anticipe notita. Ekzemple vi, sinjoro Vaněk, falos ĉe rivereto, kaj Baloun, kiu tiel strange al ni gapas, tiu mortos tute alie ol per kuglo, ŝrapnelo aŭ grenado. Li estos strangolmortigita per lazo, ĵetegita el malamika aeroplano ĝuste en tiu momento, kiam li voros tagmanĝon de sia ĉefleŭtenanto Lukáš.”
Baloun regresis, malespere eksvingis la manojn kaj afliktite diris: “Sed mi ne kulpas pri mia karaktero. Kiam mi soldatis ankoraŭ aktive, mi aperis eĉ trifoje ĉe la kuirejo por manĝo, dum oni min ne malliberigis. Foje mi havis al la tagmanĝo trifoje ripon, pro kiu mi sidis en malliberejo la tutan monaton. Okazu la dia volo.”
“Ne timu, Baloun,” konsolis lin la unujara volontulo, “en historio de la bataliono ne estos mencio, ke vi pereis ĉe voraĵo dumvoje de la oficira kuirejo en tranĉeojn. Vi estos nomita kune kun ĉiuj viroj de nia bataliono, kiuj falis por gloro de nia imperio, kiel ekzemple la ĉefserĝento-kontisto Vaněk.”
“Kian morton vi por mi destinas, Marek?”
“Ne rapidu tiom, sinjoro ĉefserĝento-kontisto, tiel rapide tio ne iras.”
La unujara volontulo ekpensis: “Vi devenas de Kralupy, ĉu ne vere; skribu do hejmen, al Kralupy, ke vi malaperos sen postsigno, sed skribu iel singarde. Aŭ vi deziras esti grave vundita, resti kuŝi malantaŭ pikdrataj bariloj? Kun rompita kruro vi tiel bele kuŝas la tutan tagon. Nokte la malamiko lumigas nian pozicion per reflektoro kaj rimarkas vin; li opinias, ke vi gvatas, komencas ĵetegi kontraŭ vi grenadojn kaj ŝrapnelojn. Vi faris grandegan servon por la armeo, ĉar la malamika soldataro elĉerpis por vi tian kvanton da municio kiel por la tuta bataliono, kaj viaj korpopartoj, libere ŝvebantaj en la aero post ĉiuj tiuj eksplodoj, trarompante ĝin per sia rotacio, zumas kanton pri glora venko. Mallonge kaj bone, ĉiu ĝisatendos kaj ĉiu el nia bataliono eminentiĝos, tiel ke gloraj paĝoj de nia historio estos troplenigitaj per venkoj — kvankam tre nevolonte mi tion troŝtopus, sed mi ne povas min helpi, ĉio devas esti farita ĝisfunde, por ke restu post ni memoro, antaŭ ol, ni diru en la monato septembro, restos el nia bataliono tute nenio ol tiuj gloraj paĝoj de la historio, kiuj parolos al la koroj de ĉiuj aŭstroj, ke certas, ke ĉiuj tiuj, kiuj jam ne ekvidos sian hejmon, batalis same brave kaj kuraĝe. Finon de tio mi jam verkis, sciu, sinjoro Vaněk, de tiu nekrologo. Honoron al la memoro de falintoj! Ilia amo al la monarkio estas amo la plej sankta, ĉar ĝi kulminis en morto. Iliajn nomojn oni elparolu kun estimo, kiel ekzemple Vaněk. Tiuj, kiujn la perdo de pandonantoj tuŝis la plej senteble, fiere deviŝu siajn larmojn, ĉar la falintoj estis herooj de nia bataliono.”
La telefonisto Chodounský kaj la kuiristo Jurajda kun granda intereso aŭskultis parolon de la unujara volontulo pri la preparata historio de la bataliono.
“Iru pli proksimen, sinjoroj,” diris la unujara volontulo, foliumante en siaj notoj, “paĝo 15: ‘La telefonisto Chodounský falis la trian de septembro samtempe kun la bataliona kuiristo Jurajda.’ Aŭdu plu miajn notojn: ‘Senekzempla heroeco. Tiu unua, riskante sian vivon, savas telefonan draton en sia kaŝejo, ne estante jam tri tagojn anstataŭita ĉe telefono. — La alia, vidante minacantan danĝeron, ke la malamiko povus ĉirkaŭiri nin de flanko, ĵetegas sin kontraŭ la malamiko kun kaldrono da varmega supo, dissemante ĉe la malamiko teruron kaj brogvundojn. — Bela morto de ili ambaŭ. La unua disŝirita de mino, la alia sufokita per venenaj gasoj, kiujn oni ŝovis al li sub la nazon, kiam li havis jam nenion per kio sin defendi. — Ambaŭ pereas kun ekkrio: ‘Vivu nia bataliona komandanto!’ La ĉefkomandantaro ne povas agi alie ol ĉiutage alporti al ni dankesprimojn en formo de tagordono, por ke ankaŭ aliaj trupoj de nia armeo sciu pri kuraĝo de nia bataliono kaj prenu al si de ni ekzemplon.’ Mi povas legi al vi fragmenton de armea ordono, kiun oni legos al ĉiuj armeaj taĉmentoj kaj kiu tre similas al la ordono de la arkiduko Karolo, kiam tiu en la jaro 1805 staris kun sia soldataro antaŭ Padova kaj la sekvantan tagon post tiu ordono ricevis neenviindan batadon. Aŭskultu do, kion oni legos pri nia bataliono kiel pri heroa korpuso ekzemplodona por ĉiuj armeaj trupunuoj: ‘… Mi esperas, ke la tuta armeo prenos al si ekzemplon de la supre menciita bataliono, precipe ke ĝi ekposedos tiun spiriton de memkonfido kaj kuraĝo, de forta nesuperebleco en danĝero, de tiu ekzempla heroeco, amo kaj konfido al siaj superuloj, ĉar tiuj ĉi virtoj, per kiuj la bataliono elstaras, gvidas ĝin al admirindaj faroj, al bonfarto kaj venko de nia imperio. Ĉiuj sekvu ĝian ekzemplon!’”
272
filino de la imperiestro Francisko Jozefo la unua kaj la imperiestrino Elizabeta.
273
en la jaro 1914 la Habsburga genero havis 32 arkidukojn kaj 43 arkidukinojn, el kiuj proksimume 12 estis genepoj de la imperiestro.
274
Eduardo Paar, generalo, adjutanto de Francisko Jozefo la unua.
275
Jozefo Kerzl, persona kuracisto de Francisko Jozefo la unua, en la jaro 1915 aĝis jam 74 jarojn.