Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito
- Автор: Гашек Ярослав
- Год: 2009
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Vladimír Váňa
- Жанр: Юмористическая проза
Электронная книга - «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito». Краткое содержание книги:
La ĉefserĝento ĉesis fumi, fiksis larĝe malfermegitajn okulojn al Švejk kaj nur ekbabilis: “Demeti la ĉapon!”
Švejk serioze daŭrigis: “Li do komencis klarigi al li tiun pli simplan manieron, kiel memori la numeron de la lokomotivo 4268. Ok minus du estas ses. Li konas do jam sesdek ok. Ses minus du estas kvar, li konas do jam 4-68 kaj en tion tiun duon 4-2-6-8. Ne estas ankaŭ tro malfacile fari tion ankoraŭ alie, helpe de multipliko kaj divido. Oni venas ankaŭ al tia rezulto. ‘Memoru’, diris tiu fervoja liniestro, ‘ke duoble kvardek du estas okdek kvar. La jaro havas dekdu monatojn. Oni do subtrahos okdek kvar minus dek du kaj restas sepdek du, de tio ankoraŭ dek du monatojn, tio faras sesdek, ni havas jam certa seson kaj nulon ni strekos. Ni do scias 42, 68, 4. Se ni strekis nulon, ni strekos ankaŭ tiun kvaron malantaŭe kaj tre trankvile ni havas denove 4268, la numeron de la lokomotivo, kiu apartenas en riparejon en Lysá nad Labem. Kiel mi diras, ankaŭ helpe de divido estas tio facila. Ni elkalkulas koeficienton laŭ la dogana tarifo.’ Ĉu eble ne estas al vi malbone, sinjoro ĉefserĝento? Se vi deziras, mi komencos ekzemple per ‘Prepari sin al salvo! Ŝargi! Alceli! Pafi!’ Diable! Kial sinjoro kapitano sendis nin en sunbrilon! Mi devas iri por brankardo.”
Kiam venis kuracisto, li konstatis, ke temas aŭ pri sunfrapo aŭ pri aktuala meningito.
Kiam la ĉefserĝento rekonsciiĝis, staris apud li Švejk kaj diris: “Do, mi tion al vi finrakontos: ĉu vi opinias, sinjoro ĉefserĝento, ke la lokomotivestro tion memoris? Li tion intermiksis kaj multiplikis tion ĉion per tri, ĉar li rememoris la Dian Triunuon, kaj la lokomotivon li ne trovis, tiu ankoraŭ staras tie sur la fervojlinio numero dek ses.”
La ĉefserĝento denove fermis la okulojn.
Kaj kiam Švejk revenis en sian vagonon, al la demando, kie li estis tiel longe, li respondis: “Kiu iun instruas ‘Trote!’, tiu faras centfoje ‘Pafilon surŝultren!’” Malantaŭe en la vagono tremis Baloun. Dum la foresto de Švejk, kiam parto da kokino jam kuiriĝis, li forvoris duonon de lia porcio.
Antaŭ forveturo de la trajno atingis la batalionon soldata trajno kun diversaj intermiksitaj trupunuoj. Estis tio malfruiĝintoj aŭ soldatoj el hospitaloj, veturantaj post siaj trupoj, kaj ankaŭ aliaj suspektaj individuoj, revenantaj el oficaj vojaĝoj aŭ malliberejoj.
El tiu ĉi trajno eliris ankaŭ la unujara volontulo Marek, kiu estis antaŭ tempo akuzita pro ribelo, ke li ne volis purigi latrinojn, sed la divizia tribunalo lin liberigis, la enketado kontraŭ li estis ĉesigita, kaj tial la unujara volontulo Marek aperis nun en la stabvagono por anonci sin al komandanto de la bataliono. Scie, la unujara volontulo apartenis ĝis nun nenien, ĉar oni kondukis lin de unu malliberejo en la alian.
Ekvidinte la unujaran volontulon kaj akceptinte de li aktojn koncernantajn lian alvenon kun tre sekreta noto: “Politike suspekta! Atenton!”, la kapitano Ságner ne estis tro ĝojigita kaj feliĉe li rememoris la “latrinan generalon”, kiu tiel interese rekomendis kompletigi la batalionon per “bataliona kronikisto”.
“Vi, unujara volotulo, estas tre neglektema,” li diris al li, “en la lernejo por unujaraj volontuloj vi estis vera plago, anstataŭ tio, ke vi klopodu eminentiĝi kaj gajni la rangon, kiu al vi ĉe via inteligenteco apartenas, vi vagis de unu malliberejo en la alian. La regimento devas pro vi honti, unujara volontulo. Sed vi povas nuligi vian eraron, se per laŭorda plenumado de viaj devoj vi denove troviĝos en vicoj de bravaj soldatoj. Dediĉu viajn fortojn al la bataliono kun amo. Mi provos tion kun vi. Vi estas inteligenta juna viro kaj havas certe ankaŭ la kapablon verki, stiligi. Ion mi al vi diros. Ĉiu bataliono bezonas en la fronto viron, kiu registrus kronologian trarigardon de ĉiuj militaj okazaĵoj, rekte koncernantaj al la faroj de la bataliono sur la milita kampo. Necesas priskribi ĉiujn venkajn militirojn, ĉiujn gravajn glorajn momentojn, kiujn la bataliono partoprenas, en kiuj ĝi ludas ĉefan kaj eminentan rolon, iom post iom verki kontribuaĵon al la historio de la armeo. Ĉu vi min komprenas?”
“Obee mi raportas, jes, sinjoro kapitano, temas pri epizodoj el la vivo de ĉiuj trupoj. La bataliono havas sian historion. La regimento surbaze de la historio de siaj batalionoj kreas historion de la regimento. La regimentoj formas historion de la brigado, historioj de la brigadoj la historion de la divizio ktp. Mi klopodos per ĉiuj miaj fortoj, sinjoro kapitano.”
La unujara volontulo Marek metis al si manon al la koro.
“Kun vera amo mi registros glorajn tagojn de nia bataliono, ĉefe en la nuna tempo, kiam la ofensivo plenpaŝe progresas kaj kiam tio pliakriĝos, kiam nia bataliono kovros la batalejon per siaj heroaj filoj. Mi notos al vi konscience la kuron de ĉiuj okazaĵoj, kiuj devas veni, por ke la paĝoj pri historio de nia bataliono estu plenaj de laŭroj.”
“Vi estos ĉe la stabo de la bataliono, unujara volontulo, vi atentosekvos, kiu estis proponita al honorigo, notos — kompreneble laŭ niaj instrukcioj — marŝojn, kiuj antaŭ ĉio atentigus pri eminenta batalavideco kaj fera disciplino de la bataliono. Tio ne estas tre facila, unujara volontulo, sed mi esperas, ke vi havas sufiĉe da rimarka talento, por ke vi, ricevante de mi certajn direktivojn, levu nian batalionon super la ceterajn trupunuojn. Mi sendas telegramon al la regimento, ke mi nomumis vin bataliona kronikisto. Anoncu vin ĉe la ĉefserĝento-kontisto Vaněk de la dekunua kompanio, ke li loku vin tie en la vagono. Tie estas ankoraŭ plej multe da loko, kaj diru al li, ke li venu ĉi tien al mi. Sed registrita vi estos kompreneble ĉe la stabo de la bataliono. Tion oni faros per bataliona skribordono.”
La kuiristo-okultisto dormis. Baloun senĉese tremis, ĉar li jam malfermis ankaŭ la skatoleton da sardinoj de la ĉefleŭtenanto, la ĉefserĝento-kontisto Vaněk iris al la kapitano Ságner kaj la telegrafisto Chodounský ie en la stacidomo havigis al si submane boteleton da junipera distilaĵo, eltrinkis ĝin, estis nun en sentimentala humoro kaj kantis:
Poste li leviĝis, iris al tablo de la ĉefserĝento-kontisto Vaněk kaj skribis sur paperpecon per grandaj literoj:
“Mi petas per tio ĉi ĝentile, ke mi estu nomumita kaj promociita al bataliona trumpetisto.
Chodounský, la telegrafisto.”
La kapitano Ságner ne havis tro longan interparolon kun la ĉefserĝento-kontisto Vaněk. Li atentigis lin nur pri tio, ke la bataliona kronikisto, unujara volontulo Marek, provizore troviĝos en la vagono kun Švejk.
“Mi povas diri al vi nur tion, ke tiu viro Marek estas, por tiel diri, suspekta. Politike suspekta. Dio mia! Tio estas en la nuna tempo nenio tro stranga. Pri kiu oni tion ne diras! Ekzistas diversaj tiaj supozoj. Vi ja min komprenas. Mi atentigas vin do nur, ke vi lin tuj haltigu, se li eble parolus pri io, kio… nu, vi komprenas, por ke eble ankaŭ mi ne havu malagrablaĵojn. Diru al li simple, ke li lasu ĉiujn parolojn, kaj per tio estos tio jam en ordo. Sed mi ne imagas, ke vi eble tuj kuru al mi. Aranĝu tion kun li amike, tia admono estas ĉiam pli bona ol stulta denunco. Mallonge, mi deziras nenion aŭdi, ĉar… Komprenu. Tia afero falas ĉi tie ĉiam ankaŭ sur la tutan batalionon.”
Kiam Vaněk do revenis, li forkondukis la unujaran volontulon Marek flanken kaj diris al li: “Homo, vi estas suspekta, sed tio tute ne gravas. Nur ne diru ĉi tie multon superfluan antaŭ tiu Chodounský, la telegrafisto.”
Tuj kiam li tion findiris, Chodounský ŝanceliris kaj falis en la ĉirkaŭbrakon de la ĉefserĝento-kontisto, plorsingultante per ebriula voĉo, kio ŝajne prezentis kantadon: