Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito
- Автор: Гашек Ярослав
- Год: 2009
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Vladimír Váňa
- Жанр: Юмористическая проза
Электронная книга - «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito». Краткое содержание книги:
Poste venis sciigo, ke oni veturos ankoraŭ nur post kvar horoj. Ke la trakon supre ĉe Hatvan blokas trajnoj kun vunditoj. Tra la stacio ankaŭ disvastiĝis, ke ĉe Eger interpuŝiĝis sanitara trajno kun malsanuloj kaj vunditoj kaj trajno veturiganta artilerion. Ke veturas tien helptrajnoj el Budapesto.
Post momento laboris jam fantazio de la tuta bataliono. Oni parolis pri ducent mortintoj kaj vunditoj, pri tio, ke la interpuŝiĝo okazis intence, por ke ne malkaŝiĝu trompoj ĉe provizado de malsanuloj.
Tio donis impulson por akre kritiki nesufiĉan provizadon de la bataliono kaj ŝtelistojn en la kancelario kaj en la magazeno.
Plejparto estis konvinkita, ke la bataliona ĉefserĝento-kontisto Bautanzel dividas sin je ĉio duone kun oficiroj.
En la stabvagono la kapitano Ságner anoncis, ke laŭ la marŝordono ili estus jam propre ĉe la limo de Galicio. Ke jam en Eger ili rajtis ricevi tritagan provizon da pano kaj konservaĵoj por la viraro. Al Eger estas tio ankoraŭ dek horojn trajne. Ke en Eger estas vere tiom da trajnoj kun vunditoj el la ofensivo malantaŭ Lvov, ke laŭ la telegramo ne estas en Eger eĉ unu soldatpano kaj konservaĵo. Li ricevis ordonon elpagi al ĉiu viro ses kronojn kaj sepdek du helerojn anstataŭ pano kaj konservaĵoj, kio estos plenumita ĉe elpago de soldo post naŭ tagoj, sed nur, se li ĝis tiu tempo ricevos monon de la brigado. En la kaso estas nur iom pli ol dekdu mil kronoj.
“Tio estas ja kanajlaĵo de la regimento,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš, “tiel mizere ellasi nin en la mondon.”
Subleŭtenanto Wolf kaj ĉefleŭtenanto Kolář reciproke al si flustris, ke la kolonelo Schröder dum la lastaj tri semajnoj sendis al sia konto en Viena banko dekses mil kronojn.
La ĉefleŭtenanto Kolář poste rakontis, kiel oni ŝparas. Oni ŝtelas ĉe la regimento ses mil kronojn, ŝovas en sian propran poŝon kaj kun konsekvenca logiko donas ordonon al ĉiuj militkuirejoj ŝpari por unu tago kaj viro tri gramojn da pizo.
Monate estas tio naŭdek gramoj por viro kaj en kuirejo de ĉiu kompanio devas esti ŝparita provizo de minime dekses kilogramoj da pizo kaj tiun devas la kuiristo prezenti.
La ĉefleŭtenanto Kolář parolis kun Wolf nur ĝenerale pri certaj okazoj, kiujn li rimarkis.
Sed certis, ke tiaj okazoj superabundis en la tuta armea administrantaro. Komenciĝis tio per ĉefserĝento-kontisto ĉe ia kompatinda kompanio kaj finiĝis per hamstro kun generalaj epoletoj, kiu faris al si provizojn por la postmilita vintro.
La milito postulis bravecon ankaŭ ĉe ŝteloj.
Intendantoj amplene rigardis unu la alian, kvazaŭ ili volus diri: “Ni estas unu korpo kaj unu animo, ni ŝtelas, kamarado, trompas, frato, sed ni ne povas nin helpi, malfacile naĝi kontraŭ la fluo. Se ne prenos vi, prenos iu alia kaj ankoraŭ pri vi diros, ke vi jam ne ŝtelas tial, ĉar vi hamstris al vi da tio jam sufiĉe.”
La vagonon enpaŝis sinjoro kun ruĝaj kaj oraj galonoj. Estis tio denove unu el generaloj, veturantaj tra ĉiuj trakoj cele de inspekto.
“Sidiĝu, sinjoroj,” li afable mansignis, havante ĝojon, ke li denove surprizis trupunuon, pri kiu li ne sciis, ke ĝi tie staras.
Kiam la kapitano Ságner volis doni al li raporton, li nur eksvingis la manon: “Via trupunuo ne estas en ordo. Via trupunuo ne dormas. Via trupunuo devas jam dormi. Trupunuoj devas dormi, kiam ili staras en stacioj, kiel en la kazerno — je la naŭa horo.”
Li parolis, hakante la vortojn: “Antaŭ la naŭa horo oni elkonduku la viraron al latrinoj malantaŭ la stacidomo — kaj poste oni iras dormi. Alie la viraro nokte malpurigos la trakon. Ĉu vi komprenas, sinjoro kapitano? Ripetu al mi tion. Aŭ ne ripetu al mi tion kaj faru tion, kiel mi deziras. Trumpeti alarmon, peli tion al latrinoj, trumpeti dormosignalon kaj dormi, kontroli, kiu ne dormas. Puni! Jes! Ĉu tio estas ĉio? La vespermanĝon disdoni je la sesa horo.”
Li parolis nun pri io en la pasinto, pri tio, kio ne okazis, kio estis iel malantaŭ ia alia angulo. Li staris ĉi tie kiel fantomo el la regno de la kvara dimensio.
“La vespermanĝon disdoni je la sesa horo,” li daŭrigis, rigardante la poŝhorloĝon, kiu montris dek minutojn post la dekunua horo nokte. “Duonhoron post la oka alarmo, feki en latrinoj, poste iri dormi. Al vespermanĝo ĉi tie je la sesa horo gulaŝo kun terpomoj anstataŭ dekkvin dekagramoj de ementala fromaĝo.”
Poste sekvis ordono montri batalpretecon. La kapitano Ságner denove do igis trumpeti alarmon kaj la inspekta generalo, rigardante, kiel la bataliono sin vicigas, promenis kun oficiroj kaj senĉese al ili parolis, kvazaŭ ili estus iaj idiotoj kaj ne povus tuj tion ekkompreni, ĉe kio li fingrumis montriletojn de la poŝhorloĝo: “Do, rigardu. Duonhoron post la oka feki, duonhoron pli poste dormi. Tio tute sufiĉas. En tiu ĉi provizora tempo la viraro eĉ tiel havas lakson. Mi emfazas ĉefe la dormon. Tio refortigas por pluaj marŝoj. Dum la viraro estas en trajno, ĝi devas ripozi. Se en vagonoj ne estas sufiĉe da loko, la viraro dormas po grupetoj. Unu triono da viraro komforte ekkuŝas en vagonoj kaj dormas de la naŭa horo ĝis noktomezo kaj la ceteraj staras kaj rigardas ĝin. Poste la unuaj satdormintoj faros la lokon por la dua triono, kiu dormas de noktomezo ĝis la tria horo matene. La tria grupo dormas de la tria ĝis la sesa horo, post sekvas veksignalo kaj la viraro sin lavas. Dum la veturo ne-mal-sup-ren-sal-ti el vagonoj! Antaŭ la trupunuon starigi patrolojn, por ke la viraro dum la veturo ne-mal-sup-ren-sal.-tu! Se al soldato rompos la piedon la malamiko…”
La generalo ekfrapetis ĉe tio sian piedon: “…estas tio io laŭdinda, sed kripligi sin per superflua malsuprensaltado el vagonoj meze de la veturo estas puninda.”
“Ĉu tio do estas via bataliono?” li demandis la kapitanon Ságner, rimarkante dormemajn staturojn de soldatoj, el kiuj multaj ne povis sin reteni, kaj elŝiritaj el dormo, oscedis en la freŝa nokta aero; “tio estas, sinjoro kapitano, oscedanta bataliono. La viraro devas iri dormi je la naŭa horo.”
La generalo stariĝis antaŭ la dekunuan kompanion, kie sur la maldekstra alo estis Švejk, kiu plengorĝe oscedis kaj ĉe tio dece tenis al si la manon antaŭ la buŝo, sed el sub la mano sonis tia muĝado, ke la ĉefleŭtenanto Lukáš tremis, ke la generalo ne dediĉu al tio pli detalan atenton. Li ekpensis, ke Švejk oscedas intence.
Kaj la generalo, kvazaŭ li tion scius, turnis sin al Švejk kaj alpaŝis al li: “Ĉu ĉeĥo, aŭ germano?”
“Ĉeĥo, obee mi raportas, sinjoro generalmajoro.”
“Bonje,” diris la generalo, kiu estis polo kaj scipovis iom ĉeĥe, “vi krziegas plengorĵe kiel bovina. Tenu la lipon, fermu la faŭkon, ne muĝju! Ĉu vi jam esti en latrina?”
“Mi ne estis, obee mi raportas, sinjoro generalmajoro.”
“Kijal vi nje iri fekaĉi kun la ceteraj virjoj?”
“Obee mi raportas, sinjoro generalmajoro, dum manovroj ĉe Písek diris al ni sinjoro kolonelo Wachtl, kiam la soldatoj en la tempo de ripozo disiĝis en sekalajn kampojn, ke la soldato ne povas senĉese pensi nur pri fekado, la soldato devas mediti, kiel batali. Cetere, obee mi raportas, kion ni en latrino farus? Estas nenio, kion elpremi. Laŭ la marŝordono ni rajtis jam en kelke da stacioj ricevi vespermanĝon kaj ni ricevis nenion. Kun malplena stomako oni ne puŝu sin en latrinon!”
Švejk, klariginte al sinjoro generalo per simplaj vortoj la ĝeneralan situacion, ekrigardis lin tiel intime, ke la generalo eksentis peton al ĉiuj helpi. Se ekzistas jam ordono organizite marŝi al latrino, do tiu ordono devas esti per io ankaŭ interne subtenita.
“Sendu tion ĉion reen en vagonojn,” diris la generalo al la kapitano Ságner; “kiel eblas, ke oni ne ricevis vespermanĝon? Ĉiuj trupunuoj traveturantaj tiun ĉi stacion devas ricevi vespermanĝon. Ĉi tie estas proviza stacio. Alie tio ne eblas. Ekzistas certa plano.”