Kandido, aŭ Optimismo
- Автор: Voltaire
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Eŭgeno Lanti
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
— Nu, nun vi devas esti konvinkita, ke ĝi estas vero, kaj vi vidas kiel kondutas la personoj, kiuj ne ricevis konvenan edukadon; tio ne gravas, sed mi timas, ke tiuj sinjorinoj preparas por ni ian insidon.
Tiuj prudentaj pripensoj instigis Kandidon forlasi la herbejon kaj penetri en arbaron. Tie li vespermanĝis kun Kakambo; kaj ambaŭ, malbeninte la inkvizitoron el Portugalio, la guberniestron de Bonaero kaj la baronon, ekdormis sur musko. Ĉe sia vekiĝo ili sentis, ke ili ne povas moviĝi; la kaŭzo estis, ke dum la nokto la Grandoreluloj, la indiĝenoj, katenis ilin per bastaj ŝnuroj, sekve de denunco de la du sinjorinoj. Ilin ĉirkaŭis kvindeko da Grandoreluloj tute nudaj, armitaj per sagoj, klaboj kaj ŝtonaj hakiloj; unuj boligis akvon en granda kaldrono, aliaj pretigis rostostangojn, kaj ĉiuj kriadis:
— Jezuito, Jezuito! Ni venĝu, ni frandu! Ni manĝu jezuitaĵon, ni manĝu jezuitaĵon![53]
— Mi jam diris al vi, mia kara mastro, — ekkriis Kakambo, — ke tiuj du junulinoj nin insidos.
Kandido, ekvidante la kaldronegon kaj la rostostangojn, ekkriis:
— Ili certe nin rostos aŭ bolkuiros. Aĥ, kion dirus majstro Pangloso, se li ekvidus la homan naturon en ĝia praa pureco? Ĉio estas bona, konsentite; sed tio ja estas kruela sorto, perdi Kunegundon kaj esti rostota de Grandoreluloj.
Kakambo neniam perdis la sinregon. Li diris al la afliktita Kandido:
— Ne malesperu; mi iomete komprenas la ĵargonon de ĉi tiu popolo; mi tuj parolos al ili.
— Ne forgesu, — diris Kandido, — admone komprenigi al ili, ke kuirante homojn ili kondutas terure malhumanece, kaj ke tio estas tute nekristana.
— Sinjoroj, — diris Kakambo, — vi evidente intencas manĝi hodiaŭ Jezuiton, ĉu? Nu, bone; nenio estas pli justa ol tiel trakti siajn malamikojn. Efektive la natura juro instruas al ni mortigi nian proksimulon, kaj tiel oni agas sur la tuta tero. Nur tial ni ne profitas nian rajton lin manĝi, ke ni havas alian bonan manĝon; sed vi ne havas samajn vivrimedojn kiel ni: certe estas preferinde manĝi siajn malamikojn ol forlasi al korvoj kaj kornikoj la frukton de sia venko.
» Sed, sinjoroj, vi certe ne volus manĝi viajn amikojn. Vi intencas rosti Jezuiton — sed fakte vi estas rostontaj vian defendanton, malamikon de viaj malamikoj. Rilate min, sciu, ke mi naskiĝis en via lando; la sinjoro, kiun vi vidas, estas mia mastro, kaj, anstataŭ esti Jezuito, li ĵus mortigis Jezuiton, li surhavas ties vestojn; jen estas la kaŭzo de via eraro. Por kontroli mian diron, prenu lian robon, portu ĝin ĝis la unua barilo de la ŝtato de los padres; demandu, ĉu mia mastro mortigis Jezuitan oficiron. Vi bezonos malmulte da tempo; vi ja povos manĝi nin poste, se vi eltrovos, ke mi al vi mensogis. Sed, se mi diris al vi la veron, vi tre certe nin liberigos, ĉar vi bone konas la principojn de la ĝenerala juro, la morojn kaj la leĝojn.
La Grandoreluloj juĝis tiun parolon tre saĝa; ili deputis du eminentulojn por iri diligente informiĝi pri la afero; la du deputitoj saĝe plenumis sian komision, kaj baldaŭ revenis kun bonaj informoj. La Grandoreluloj liberigis siajn du kaptitojn, faris al ili multe da afablaĵoj, proponis al ili junulinojn, donis refreŝigojn kaj kondukis ilin ĝis la limo de sia lando, ĝojege kriante:
— Ne Jezuito! Ne Jezuito!
Kandido ne laciĝis miri pri la motivo de sia liberiĝo.
— Kia popolo! — li diradis. — Kiaj homoj! Kiaj moroj! Se mi ne havus la feliĉon trapiki per mia spado la fraton de Kunegundo, mi estus senpardone manĝita. Sed, ĉion konsiderante, la pura naturo estas bona, ĉar ĉi tiuj homoj, anstataŭ min manĝi, faris al mi mil afablaĵojn, de kiam ili eksciis, ke mi ne estas Jezuito.
17. Kiel Kandido kaj lia servisto venis en Eldoradon[54] kaj kion ili tie vidis
Ĉe la limo de la lando de la Grandoreluloj Kakambo diris al Kandido:
— Vi vidas, ke ĉi tiu mondoparto ne estas pli bona ol la alia; aŭskultu mian konsilon, ni reiru en Eŭropon per la plej mallonga vojo.
— Kiel reiri tien, — diris Kandido, — kaj kien iri? En mia patrujo la Bulgaroj kaj Abaroj buĉas ĉiujn; en Portugalio min atendas ŝtiparo; en ĉi tiu lando ni ĉiumomente riskas trafi sur rostostangon. Kaj kiel mi forlasu la mondoparton kie loĝas Kunegundo?
— Ni nin direktu al Kajeno, — diris Kakambo. — Tie ni trovos Francojn, kiuj travojaĝas la mondon; ili povos nin helpi. Eble Dio nin kompatos.
Iri al Kajeno ne estis facile: ili ja sufiĉe bone sciis la proksimuman direkton; sed montoj, riveroj, abismoj, rabistoj, sovaĝuloj, konsistigis terurajn malhelpojn. Iliaj ĉevaloj mortis pro laciĝo; iliaj provizoj estis konsumitaj; dum tuta monato ili sin nutris per sovaĝaj fruktoj, kaj fine troviĝis apud malgranda rivero borderita per kokosarboj, kies fruktoj subtenis iliajn vivon kaj esperojn.
Kakambo, kiu ĉiam donis same bonajn konsilojn kiel la maljunulino, diris al Kandido:
— Ni estas elĉerpitaj, ni longe iris piede; sed jen mi vidas malplenan boaton ĉe la bordo, ni ĝin plenigu per kokosoj; ni enboatiĝu, ni nin konfidu al la fluo; rivero ĉiam kondukas al loĝata loko. Eĉ se ni trovos nenion agrablan, almenaŭ ni trovos ion novan.
— Nu, — diris Kandido, — ni nin konfidu al la Providenco.
Ili navigis kelkajn leŭgojn inter bordoj jen florriĉaj, jen nudaj; jen ebenaj, jen krutaj. La rivero ĉiam plilarĝiĝadis; fine ĝi forfluis sub volbon el kolosaj rokegoj, ĝisnube altaj. La du vojaĝantoj kuraĝis sin fordoni al la fluo sub la volbon. La riverego, tiuloke mallarĝa, portis ilin kun teruraj rapido kaj bruo.
Post diurno ili revidis la lumon, sed ilia boato rompiĝis kontraŭ rifoj; tutan leŭgon ili devis sin treni de roko al roko; fine antaŭ ili sterniĝis vastega ebenaĵo, ĉirkaŭita de netransirebla montoĉeno. La tero estis kulturita por la plezuro kaj por la bezono; ĉie la utila kombiniĝis kun la agrabla. La vojojn okupis — aŭ, pli ĝuste, ornamis — elegantaj veturiloj el brilanta materialo, portantaj virojn kaj virinojn aparte belajn, rapide trenataj de dikaj ruĝaj ŝafoj[55], pli rapidaj ol la plej belaj ĉevaloj Andalusiaj, Tetuanaj aŭ Meknesaj.[56]
— Tamen jen lando, — diris Kandido, — kiu ja pli valoras ol Vestfalio.
Li kaj Kakambo surteriĝis ĉe la unua vilaĝo, kiun ili renkontis. Kelkopo da vilaĝaj infanoj en ore brokitaj ĉifonaĵoj ludis per ĵetdisketoj ĉe la rando de l’ vilaĝo; niaj du alimondanoj amuziĝis, rigardante ilin: iliaj ĵetdisketoj estis iom larĝaj rondaj pecoj flavaj, ruĝaj, verdaj, radiantaj tute apartan brilon. La vojaĝantoj ekvolis pli proksime ekzameni kelke da ili; iuj estis oraj, iuj estis smeraldoj, iuj estis rubenoj, el kiuj la malplej valora estus la plej granda ornamo de la trono de Grandmogolo.
— Sendube, — diris Kakambo, — ĉi tiuj knaboj estas reĝidoj ludantaj per ĵetdisketoj.
Ĉi tiam aperis la vilaĝa instruisto, kiu vokis la infanojn en la lernejon.
— Jen estas, — diris Kandido, — la guvernisto de la reĝa familio.
La malgrandaj ĉifonuloj tuj ĉesigis la ludon, lasante surtere siajn disketojn kaj ĉion, kio servis por ilia distro. Kandido prenas la disketojn, kuras al la guvernisto, kaj prezentas ilin humile, komprenigante al li per gestoj, ke iliaj reĝidaj moŝtoj forgesis siajn oron kaj noblajn ŝtonojn. La vilaĝa instruisto, ridetante, ĵetis ilin teren, dum momento rigardis la vizaĝon de Kandido kun multe da surprizo, kaj pluiris sian vojon.
La vojaĝantoj ne preterlasis la okazon preni la oron, la rubenojn kaj la smeraldojn.
— Kie mi estas? — ekkriis Kandido. — Certe en ĉi tiu lando la reĝidoj estas bone edukataj, ĉar oni instruas al ili malŝati la oron kaj la juvelŝtonojn.
Kakambo miris same kiel Kandido. Fine ili aliris la unuan domon de la vilaĝo; ĝi aspektis kiel Eŭropa palaco. Popolamaso svarmis ekstere, kaj eĉ pli en la interno; aŭdiĝis agrabla muziko, kaj tre bonodoris kuiraĵoj. Kakambo proksimiĝis al la pordo, kaj aŭdis, ke oni parolas Perue; ĝi estis lia gepatra lingvo — ja ĉiuj scias, ke Kakambo naskiĝis en Tukumano, en vilaĝo, kie oni parolas nur tiun lingvon.
[53]
Tio estas unu el la unuaj fortegaj atakoj de la filozofoj kontraŭ la Jezuitoj, kiuj, per siaj denuncoj, malpermesigis la publikigon de la Enciklopedio. — L.
[54]
Nomo, kiun la Eŭropanoj en la 16ª jc donis al fantazia lando, kiun oni lokis ĉe la bordoj de imagata lago Parimo. — L.
[55]
Sendube Voltero aludas al alpako, al lamo kaj aliaj Sud-Amerikaj remaĉuloj kun flavruĝaj haroj. — L.
[56]
Tetuano, Mekneso estas Marokaj urboj. — S.