Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kandido, aŭ Optimismo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kandido, aŭ Optimismo

Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:

Filozofia romano de Voltero unue publikigita en la jaro 1759ª. En la jaro 1929ª ĝin elfrancigis Eŭgeno Lanti’. Sergio Pokrovskij prilaboris la tradukon en la jaro 2021ª.
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
1 ... 12 13 14 15 16 17 18 19 20 ... 29
Перейти на страницу:

— Mi servos al vi kiel interpretisto, — li diris al Kandido. — Ni eniru; ĉi tio estas gastejo.

Du kelneroj kaj du kelnerinoj, vestitaj per ora drapo, kaj kun haroj ligitaj per rubandoj, tuj invitas ilin sidiĝi ĉe la komuna tablo. Oni alportis kvar supojn garnitajn per po du papagoj, ducentfuntan bolkuiritan kondoron, du rostitajn simiojn treege bongustajn, tricent kolibrojn sur unu plado, kaj sescent similspecajn aliajn birdetojn sur alia; bonegajn raguojn, delikategajn tortojn; ĉio kuŝis sur pladoj el vitreca kvarco. La gekelneroj de la gastejo verŝadis plurajn likvorojn el sukerkano.

La kunmanĝantoj plejparte estis komercistoj aŭ veturigistoj, ĉiuj tre ĝentilaj; ili faris kelkajn demandojn al Kakambo kun plej delikata diskreto, kaj respondis la liajn en plej kompleza kaj kontentiga maniero.

Fininte la manĝadon, Kakambo kaj Kandido opiniis, ke ili malavare pripagas tion, ĵetante sur la tablon du el la larĝaj oraj pecoj, kiujn ili ĵus kolektis; la gemastroj ekridegis, kaj ankoraŭ longe sin tenis je la koksoj. Fine ili kvietiĝis:

— Sinjoroj, — diris la mastro, — ni evidente vi estas alilandanoj, kaj alilandanojn ni ne kutimas vidi. Pardonu al ni, ke ni ekridis, kiam vi prezentis apudŝoseajn ŝtonojn kiel pagon. Vi sendube ne havas enlandan monon, sed ĝi ne necesas por tagmanĝi ĉi tie. La servojn de ĉiuj gastejoj establitaj por la oportuno de l’ komercado pripagas la registaro. Ĉi tie vi malbone manĝis, ĉar ni estas en malriĉa vilaĝo; sed en aliaj lokoj vi ricevos akcepton konvenan al via merito.

Kakambo klarigis al Kandido ĉiujn parolojn de la gastejmastro, kaj Kandido aŭskultis ilin kun la samaj mirego kaj perplekso, kun kiuj lia amiko Kakambo ilin tradukis.

— Kio do estas tiu lando, — ili diradis unu al la alia, — de neniu konata sur la tero, kaj kie la naturo estas tute alispeca ol la nia? Konjekteble ĝi estas la lando, kie ĉio bonstatas: ĉar nepre necesas, ke ekzistu iu tiaspeca. Kaj malgraŭ ĉio, kion diradis majstro Pangloso, mi ofte rimarkis, ke la aferoj statas mise en Vestfalio.

18. Kion ili vidis en la lando Eldorado

Kakambo superŝutis la gastejmastron per demandoj; tiu al li diris:

— Mi estas tre nescia, kaj tio al mi ne domaĝas; sed ni havas ĉi tie maljunan ekskorteganon, kiu estas la plej klera homo en la reĝlando, kaj tre komunikiĝema.

Li tuj kondukas Kakambon ĉe la maljunulon. Kandido nun havis nur duarangan rolon, akompanante sian serviston. Ili eniris domon tre modestan, ĉar ĝia pordo estis nur el arĝento, kaj la paneloj estis nur el oro — sed prilaboritaj kun tiom da belgusto, ke ilin ne superus la paneloj plej riĉaj. Verdire la antaŭĉambro estis inkrustita nur per rubenoj kaj smeraldoj, sed la ordo, laŭ kiu ĉio estis aranĝita, bone kompensis tiun grandan simplecon.

La maljunulo akceptis la du alilandanojn sur sofo remburita per plumoj de kolibroj, kaj prezentigis al ili likvorojn en diamantaj vazoj; poste li kontentigis ilian scivolon per jenaj paroloj:

— Mi aĝas 172 jarojn, kaj mi scias de mia forpasinta patro, kiu estis ĉevalestro de la reĝo, pri la mirindaj renversoj okazintaj en Peruo, kiujn li ĉeestis. La reĝlando ĉi-tiea estis la prapatrujo de la Inkaoj, kiuj eliris el ĝi tre malsingarde por konkeri alian parton de l’ mondo, kaj kiujn fine formortigis la Hispanoj.

» La princoj de ilia familio, kiuj restis en sia naskiĝlando, estis pli prudentaj. Ili ordonis, kun la konsento de la nacio, ke neniu loĝanto eliru el nia malgranda regno; kaj tio konservis al ni niajn feliĉon kaj juston. La Hispanoj havas malklaran scion pri ĉi tiu lando, ili nomas ĝin Eldorado, kaj unu Anglo, iu kavaliro Rolio, eĉ proksimiĝis al ĝi antaŭ proksimume cent jaroj; sed ĉar nin ĉirkaŭas netransireblaj rokoj kaj abismoj, nin ĉiam ĝis nun ili ŝirmis kontraŭ la rabemo de la Eŭropaj nacioj, kiuj havas nekompreneblan pasiegon por la ŝtonoj kaj por la koto de nia tero, kaj kiuj, por ilin akiri, mortigus nin ĉiujn ĝis la lasta homo.

Longa estis la interparolo; ĝi temis pri la moroj, pri la virinoj, pri la publikaj spektakloj, pri la artoj. Fine Kandido, kiun ĉiam interesis metafiziko, demandis pere de Kakambo ĉu en la lando ekzistas religio.

La maljunulo iomete ruĝiĝis.

— Nu, — li diris, — kiel eblas dubi pri tio? Ĉu vi rigardas nin kiel maldankemulojn?

Kakambo humile demandis, kiu religio estas en Eldorado. La maljunulo denove ruĝiĝis.

— Ĉu povas ekzisti du religioj? — li diris. — Ni havas, mi pensas, la ĉies religion; ni adoras Dion de la vespero ĝis la mateno.

— Ĉu vi adoras nur unu Dion? — demandis Kakambo, kiu ĉiam divenis la dubojn de Kandido.

— Memkompreneble, — diris la maljunulo, — ne ekzistas du, nek tri, nek kvar. Mi konfesas al vi, ke la homoj el via mondo faras tre strangajn demandojn.

Kandido senlace plu demandadis la bonan maljunulon; li volis scii kiel oni preĝas Dion en Eldorado.

— Ni ne preĝas, — diris la bona kaj respektinda saĝulo; — ni ne bezonas peti de li ion ajn; li donis al ni ĉion necesan; ni senĉese lin dankas.

Kandido havis la scivolon vidi pastrojn; li demandigis, kie ili estas. La bona maljunulo ekridetis.

— Karaj amikoj, — li diris, — ni ĉiuj estas pastroj; la reĝo kaj ĉiuj familiestroj ĉiusemajne solene kantas dankajn kantojn; kaj kvin aŭ ses mil muzikistoj akompanas ilin.

— Kiel do, ĉu vi ne havas monaĥojn, kiuj instruas, disputas, regas, intrigas kaj bruligas la homojn, kiuj ne havas saman opinion kiel ili?

— Necesus por tio, ke ni freneziĝu, — diris la maljunulo. — Ni ĉiuj ĉi tie estas samideanoj kaj ne komprenas, kion vi diras pri viaj monaĥoj.

Ĉe ĉiuj ĉi tiuj paroloj Kandido statis kvazaŭ ekstaze kaj pense al si diris:

«Ĉi tio tre diferencas disde tio, kio ekzistas en Vestfalio kaj en la kastelo de lia barona moŝto. Se nia amiko Pangloso vizitus Eldoradon, li ne plu dirus, ke la kastelo Tunder-ten-tronk estas la plej bela loko sur la tero. Certe, la vojaĝoj instruas.»

Post tiu longa interparolado, la bona maljunulo prijungigis sesŝafan kaleŝegon, kaj ordonis al dek du el siaj servistoj eskorti la vojaĝantojn al la kortego.

— Mi pardonpetas, — li diris, — ke mia maljuneco senigas min je la honoro vin akompani. La reĝo vin akceptos laŭ maniero, pri kiu vi ne estos malkontentaj, kaj vi sendube indulgos la morojn de la lando, se estas kelkaj, kiuj al vi malplaĉas.

Kandido kaj Kakambo enkaleŝiĝas; la ses ŝafoj kvazaŭ flugas, kaj post malpli ol kvar horoj oni alveturas la reĝan palacon, situantan rande de la ĉefurbo. La portalo estas 220 futojn alta kaj 100 futojn larĝa; ne eblas klarigi, el kia materialo ĝi estis farita; sed oni tuj vidas, ke ĝi ege superas la ŝtonojn kaj sablon, kiujn ni nomas oro kaj gemoj.

Dudek belaj gardistinoj akceptis Kandidon kaj Kakambon ĉe ilia elkaleŝiĝo, kondukis ilin en banejon, vestis ilin per roboj teksitaj el kolibra lanugo; poste kortegaj altranguloj kaj altrangulinoj kondukis ilin en la apartamenton de Lia Reĝa Moŝto, inter du vicoj po mil muzikistoj, laŭ la kutima maniero. Kiam ili proksimiĝis al la trona salono, Kakambo demandis la kortegestron kiel oni salutu Lian Reĝan Moŝton: ĉu oni sin ĵetu genue aŭ ventre surteren; ĉu oni metu la manojn sur la kapon aŭ sur la postaĵon; ĉu oni leku la polvon de la planko; unuvorte, kia estas la ceremonio.

— La kutimo, — diris la kortegestro, — estas ĉirkaŭbraki la reĝon kaj lin kisi sur ambaŭ vangojn.

Kandido kaj Kakambo sin ĵetis sur la kolon de Lia Reĝa Moŝto, kiu akceptis ilin kun plej eleganta facileco imagebla kaj ĝentile invitis ilin al la vespermanĝo.

Intertempe antaŭ la vespermanĝo oni travidigis al ili la urbon: la publikajn konstruaĵojn, kies supro atingis la nubojn; la bazarojn milkolone ornamitajn; la fontanojn kun pura akvo, la fontanojn kun roza akvo, tiujn kun likvoroj el sukerkanoj, kiuj konstante fluis, starante sur grandaj placoj, pavimitaj per ia speco de gemoj, eligantaj odoron similan al tiu de kariofilo kaj de cinamo.

1 ... 12 13 14 15 16 17 18 19 20 ... 29
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)