Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito
- Автор: Гашек Ярослав
- Год: 2009
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Vladimír Váňa
- Жанр: Юмористическая проза
Электронная книга - «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito». Краткое содержание книги:
Kiam la kapitano Ságner alpaŝis al la kadeto Biegler kaj ĉion trarigardis, li demandis, kial Biegler tion faris kaj kion li volas per tio diri.
La kadeto Biegler respondis kun vera entuziasmo, ke ĉiu tiu titolo prezentas libron, kiun li verkos. Kiom da titoloj, tiom da libroj.
“Mi deziras, se mi falos en batalo, ke restu post mi memoraĵo, sinjoro kapitano. Mia ekzemplo estas germana profesoro Udo Kraft. Li naskiĝis en la jaro 1870, nun en la mondmilito li libervole soldatiĝis kaj falis la 22an de aŭgusto 1914 en Anloy. Antaŭ sia morto li eldonis libron: ‘Memeduko al morto por la imperiestro[240].’”
La kapitano Ságner forkondukis la kadeton Biegler al fenestro.
“Montru, kion vi ankoraŭ havas, kadeto Biegler; min ege interesas via agado,” diris la kapitano Ságner kun ironio, “kian kajereton vi ŝovis sub la jakon?”
“Tio estas sensignifaĵo, sinjoro kapitano,” respondis la kadeto Biegler, ruĝetiĝinte kiel infano, “bonvolu konvinkiĝi, mi petas.”
La kajereto havis titolon:
Skemoj de elstaraj kaj gloraj bataloj de la aŭstri-hungara armeo, kompilitaj laŭ historiaj studoj de i.r. oficiro Adolfo Biegler. Per rimarkoj kaj klarigoj ekipis i.r. oficiro Adolfo Biegler.
La skemoj estis terure simplaj.
De la batalo ĉe Nördlingen la 6an de septembro 1634 al la batalo ĉe Zenta la 11an de septembro 1697, ĉe Caldiero la 31an de oktobro 1805, al la batalo ĉe Aspern la 22an de majo 1809 kaj la batalo de nacioj ĉe Lepsiko en la jaro 1813, al la batalo ĉe Santa Lucia en majo 1848 kaj ĉe Trutnov la 27an de junio 1866 ĝis la konkero de Sarajevo la 19an de aŭgusto 1878. Skemoj kaj plandesegnaĵoj de tiuj bataloj estis sen kia ajn ŝanĝo. La kadeto Biegler desegnis ĉie ortanguletojn sur unu flanko malplenajn, dum la malamikon prezentis ortanguletoj haĉitaj. Ambaŭflanke estis maldekstra alo, centro kaj dekstra alo. Poste malantaŭe rezervaj trupoj kaj sagetoj tien kaj reen. La batalo ĉe Nördlingen same kiel la batalo ĉe Sarajevo aspektis kiel dislokiĝo de ludantoj ĉe kia ajn futbalmaĉo dum malfermo de la ludo kaj la sagetoj montris, kien tiu aŭ la alia partio elpiedbatu la pilkon.
Tio ankaŭ tuj venis en la menson de la kapitano Ságner, kiu demandis: “Kadeto Biegler, ĉu vi ludas futbalon?”
Biegler ruĝetiĝis ankoraŭ pli kaj nervoze ekpalpebrumis, tiel ke li faris impreson, kvazaŭ li preparus sin plori.
La kapitano Ságner kun rideto plu foliumis en la kajereto kaj haltis ĉe noto, akompananta la skemon de la batalo ĉe Trutnov dum la prusa-aŭstra milito.
La kadeto Biegler skribis: “La batalo ĉe Trutnov estis eraro, ĉar la montoriĉa regiono malebligis disvolvi la divizion de generalo Mazzucheli, al kiu minacis fortaj prusaj taĉmentoj, troviĝantaj sur altaĵoj ĉirkaŭantaj la maldekstran alon de nia divizio.”
“Laŭ vi,” diris la kapitano Ságner kun rideto, redonante la kajereton al la kadeto Biegler, “oni povis konduki la batalon ĉe Trutnov nur en tiu okazo, se Trutnov estus en ebena regiono, vi Benedek[241] el Budějovice.
Kadeto Biegler, estas tre bele de vi, ke dum tiel mallonga tempo de via restado en la vicoj de la armeo vi klopodis penetri en strategion, sed finiĝis tio ĉe vi tiel, kiel se buboj ludas soldatojn kaj disdonas al si titolojn de generaloj. Vi avancis vin mem tiel rapide, ĝojo tion legi. I.r. oficiro Adolfo Biegler! Antaŭ ol ni alveturos Budapeston, vi estos feldmarŝalo. Ankoraŭ antaŭhieraŭ vi pezis ie hejme ĉe la paĉjo bovinajn felojn. I.k.r. leŭtenanto Adolfo Biegler! … Homo, vi ja ankoraŭ ne estas oficiro. Vi estas kadeto. Vi pendas en la aero inter subleŭtenanto kaj suboficiroj. Vi estas malproksime de tio, ke vi povu nomi vin oficiro, same kiel apuntato, kiu ie en gastejo lasas sin titoli ‘sinjoro staba ĉefserĝento’.
Aŭdu, Lukáš,” li turnis sin al la ĉefleŭtenanto, “vi havas la kadeton Biegler en via kompanio, dresu lin do, knabon. Li subskribas sin kiel oficiro, li elmeritu tion en batalo. Kiam tondros kanonpafado kaj ni atakos, li tondu kun sia plotono pikdratajn barilojn, tiu bona junulo. Á propos, sendas al vi saluton Zykán, li estas komandanto de la stacio en Györ.”
La kadeto Biegler vidis, ke la interparolo kun li finiĝis, soldatsalutis kaj tute ruĝa en la vizaĝo trairis la vagonon, ĝis li troviĝis ĉe la fino en transversa koridoro.
Kiel somnambulo li malfermis pordon de klozeto kaj rigardante germanan-hungaran surskribon: ‘Uzi klozeton estas permesite nur dum la veturo’ li ekgrumblis, eksingultis kaj komencis mallaŭte plori. Poste li demetis sian pantalonon… Li premis, viŝante al si la larmojn. Poste li uzis la kajereton kun titolo: “Skemoj de elstaraj kaj gloraj bataloj de la aŭstrihungara armeo, kompilitaj de i.r. oficiro Adolfo Biegler,” kiu malhonorigita malaperis en truo, kaj falinte sur relojn, flugetis inter ili sub forveturanta soldata trajno.
La kadeto Biegler lavis al si la ruĝiĝintajn okulojn en lavujo de la necesejo kaj eliris en koridoron, decidiĝante, ke li devas esti forta, diable forta. Jam ekde la mateno doloris lin la kapo kaj ventro.
Li laŭiris malantaŭan kupeon, kie la bataliona kuriero Matušič kartludis kun Batzer, servosoldato de la bataliona komandanto, vienan ludon ‘sesdek ses’.
Rigardante tra malfermita pordo de la kupeo, li ektusis. Ili sin turnis kaj ludis plu.
“Ĉu vi ne scias, kio konvenas?” demandis la kadeto Biegler.
“Mi ne povis,” respondis Batzer, la servosoldato de la kapitano Ságner, per sia terura germana lingvaĵo de Kašperské Hory, “mi elĉerp’ ĉjujn atut’n.”
“Estis pli bone ludi per karooj, sinjoro kadeto,” li daŭrigis, “per altrangaj karooj kaj tuj poste elmeti la pikreĝon… Tion necesis fari…”
La kadeto Biegler ne diris jam eĉ unu vorton kaj enŝoviĝis en sian angulon. Kiam pli poste venis al li la subleŭtenanto Pleschner por doni al li gluton el botelo da konjako, kiun li gajnis en kartludo, li ekmiris, kiel la kadeto Biegler fervore legas en libro de profesoro Udo Kraft: “Memeduko al morto por la imperiestro”.
Antaŭ ol ili alveturis Budapeston, la kadeto Biegler estis jam tiel ebria, ke kliniĝante el fenestro de la vagono, li kriis seninterrompe al la senhoma regiono: “Ek al tio! En la nomo de Dio, ek al tio!”
Poste laŭ la ordono de la kapitano Ságner la bataliona kuriero Matušič fortrenis lin en kupeon, kie kun Batzer, la servosoldato de la kapitano, li kuŝigis lin sur benkon, kaj la kadeto Biegler havis jenan sonĝon:
La sonĝo de la kadeto Biegler antaŭ Budapesto.
Li havis signum laudis, feran krucon[242], estis majoro kaj veturis por kontroli batalejon de la brigado al li submetita. Sed li ne sciis al si klarigi, kial li estas senĉese nur majoro, se li komandas la tutan brigadon. Li havis suspekton, ke oni rangaltigis lin al generalmajoro kaj ke tiu ‘general’ perdiĝis ie en amaso da sendaĵoj en feldpoŝto.
240
Udo Kraft: “Memeduko al morto por la imperiestro.” Eldonejo de C. F. Amelang.
241
Ludoviko Aŭgusteno el Benedek (1804-1881), aŭstra generalo, kiu subpremis ribeliĝon en Galicio (1846) kaj revoluciojn en Italio (1848) kaj Hungario (1849). Kontraŭ lia volo oni nomumis lin ĉefa komandanto de la aŭstra armeo en la aŭstra-prusa milito 1866. Post malvenko oni lin kun malhonoro pensiigis, sed ĉar li donis la vorton al Francisko Jozefo la unua, ke li ne parolos pri kaŭzoj kaj cirkonstancoj de la malvenko, li ne protestis.
242
prusa ordeno, kiun en la jaro 1813 fondis la prusa reĝo Frederiko Vilhelmo la tria.