Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito
- Автор: Гашек Ярослав
- Год: 2009
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Vladimír Váňa
- Жанр: Юмористическая проза
Электронная книга - «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito». Краткое содержание книги:
“Ĥaoso estas tio la plej malbona, kio povas esti sur batalkampo, sinjoroj,” li ankoraŭ aldonis profete kaj silentiĝis.
“Post momento,” li diris, rigardante tra fenestro, “ni estos en Györ. Miaj sinjoroj! La viraro ricevos tie po dek kvin dekagramoj da hungara salamo. Duonhora ripozo.”
Li ekrigardis skriban marŝordonon: “Je 4:12 oni forveturas. Je 3:58 ĉio en vagonoj. Oni elvagoniĝas po kompanioj. La dekunua kaj tiel plu. Po plotonoj direkte al magazeno nro 6. Kontrolo ĉe disdonado: la kadeto Biegler.”
Ĉiuj ekrigardis la kadeton Biegler kun penso: “Vi spertos, flavbekulo, kio estas soldatservo.”
Sed la fervora kadeto Biegler eltiris jam el sia kofreto paperfolion, liniilon, la folion liniigis, dividis laŭ marŝkompanioj kaj demandis komandantojn de unuopaj kompanioj pri nombro de la viraro, el kiuj neniu sciis tion parkere kaj kapablis sciigi al Biegler la petatajn nombrojn nur laŭ neklaraj rimarkoj en siaj notlibroj.
Intertempe la kapitano Ságner en senespero komencis legi la malfeliĉan libron “Pekoj de la patroj”, kaj kiam la trajno haltis en la stacio Györ, li klakfermis la tralegitajn paĝojn kaj rimarkis: “Tiu ĉi Ludoviko Ganghofer ne verkas malbone.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš kiel unua ekimpetis el la stabvagono kaj iris al la vagono, kie estis Švejk.
Švejk kaj la ceteraj jam antaŭlonge ĉesis ludi kartojn kaj Baloun, la servosoldato de la ĉefleŭtenanto Lukáš, havis jam tian malsaton, ke li komencis ribeli kontraŭ la soldata superularo kaj proklamis, ke li scias tre bone, kiel sinjoroj oficiroj ŝtopas siajn stomakojn. Estas tio pli malbona ol en la tempo de servuteco. Ke pli frue tio en soldatservo ne ekzistis. Ke tiam ankoraŭ, kiel diras lia avĉjo-eksbienmastro hejme, oficiroj dum la sesdeksesa milito[233] dividis kun la soldatoj kokinojn kaj panon. Lia lamentado ne havis finon, ĝis fine Švejk bontrovis laŭdi la situacion en la armeo dum la nuna milito.
“Vi havas iel junan avĉjon,” li diris afable, kiam ili alveturis al Györ, “kiu kapablas memori nur la militon en la sesdeksesa jaro. Mi konas certan Ronovský kaj tiu havis avĉjon, kiu estis en Italio ankoraŭ dum la servuteco, servis tie dek du jarojn kaj revenis hejmen kiel kaporalo. Kaj li ne havis laboron, tial lin, tiun avĉjon, alprenis al si por la servo lia patro. Kaj tiam ili foje iris servuti, kunveturigi arbostumpojn, kaj kiel rakontis al ni tiu avĉjo, kiu servis ĉe sia patro, unu tia arbostumpo estis vera giganto kaj tiel ili ne kapablis ĝin eĉ nur movi. Kaj li diris: ‘Ni lasu ĝin ĉi tie, friponon, kiu per ĝi penus?’ Kaj forstisto, kiu tion aŭdis, komencis krii kaj levis bastonon, ke ili devas tiun arbostumpon meti sur veturilon. Kaj la avĉjo de tiu nia Ronovský diris nenion alian oclass="underline" ‘Vi, bastonŝatulo, mi estas maljuna hardita soldato.’ Sed post unu semajno li ricevis skriban ordonon kaj devis soldatiĝi, denove en Italio, tie li estis novajn dek jarojn kaj skribis hejmen, ke post la reveno li ekbatos tiun forstiston per hakilo en la kapon. Estis nur feliĉo, ke tiu forstisto mortis.”
En tiu momento ĉe pordo de la vagono aperis la ĉefleŭtenanto Lukáš.
“Švejk, iru ĉi tien,” li diris, “lasu al vi viajn idiotajn parolojn kaj preferu iru ion al mi klairigi.”
“Kompreneble, obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto.”
La ĉefleŭtenanto Lukáš forkondukis Švejkon kaj la rigardo, per kiu li lin sekvis, estis tre suspektema.
Dum la tuta prelego de la kapitano Ságner, kiu finiĝis per granda fiasko, la ĉefleŭtenanto Lukáš atingis certan detektivan kapablon, al kio ne necesis multe da neordinaraj kombinaĵoj, ĉar unu tagon antaŭ la forveturo Švejk anoncis al la ĉefleŭtenanto Lukáš: “Sinjoro ĉefleŭtenanto, ĉe la bataliono estas libroj por sinjoroj leŭtenantoj. Mi forportis ilin el la regimenta kancelario.”
Tial, kiam ili transpaŝis duajn relojn kaj eniris malantaŭ senfajran lokomotivon, kiu jam semajnon atendis trajnon kun municio, la ĉefleŭtenanto Lukáš demandis rekte: “Švejk, kiel tiam tio estis pri tiuj libroj?”
“Obee mi raportas, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke tio estas tro longa historio, kaj vi ĉiam bonvolas ekscitiĝi, se mi rakontas al vi ĉion detale. Kiel tiam, kiam vi disŝiris tiun skribon koncernantan la militan prunton kaj volis doni al mi kapobaton kaj mi al vi rakontis, ke mi foje legis en libro, ke iam, kiam estis milito, la homoj devis pagi impostojn pro fenestroj, pro ĉiu fenestro dudek helerojn, pro anseroj same tiel…”
“Tiel ĉi ni ne finus, Švejk,” diris la ĉefleŭtenanto Lukáš, daŭrigante la enketon, ĉe kio li ekintencis, ke tio la plej severe konfidenca devas esti nature tute prisilentita, por ke tiu kanajlo Švejk ne faru el tio denove ian priparolataĵon. “Ĉu vi konas Ganghoferon?”
“Kio li estas?” demandis Švejk kun intereso.
“Idiota ulo, li estas germana verkisto,” respondis la ĉefleŭtenanto Lukáš.
“Mi ĵuras per mia animo, sinjoro ĉefleŭtenanto,” diris Švejk kun mieno de martiro, “mi konas persone neniun germanan verkiston. Persone mi konis nur unu ĉeĥan verkiston, Ladislaon Hájek el Domažlice. Li estis redaktoro de ‘La mondo de la bestoj’ kaj foje mi vendis al li strathundon, ŝajnigante ĝin pursanga ŝpico. Li estis tre gaja kaj bonanima sinjoro. Li iradis en certan gastejon kaj tie li ĉiam legis siajn rakontojn, tiel malgajajn, ke ĉiuj ridis, kaj li poste ploris, en la gastejo pagis por ĉiuj kaj ni devis al li kanti: ‘Domažlice, turo via, belkolora kaj gracia, kiu turon ĉi ornamis, tiu belulinojn amis… Tiu teron jam ne tuŝas, en silenta tombo kuŝas…’”
“Vi ja ne estas en teatro, vi kriegas kiel opera kantisto, Švejk,” timigite ekparolis la ĉefleŭtenanto Lukáš, kiam Švejk finkantis la lastan frazon: “Tiu teron jam ne tuŝas, en silenta tombo kuŝas.” “Pri tio mi vin ne demandis. Mi volis scii nur, ĉu vi rimarkis, ke tiuj libroj, pri kiuj vi mem al mi menciis, estis de Ganghofer. Kiel do statas la afero pri tiuj libroj?” li kolere eksplodis.
“Ĉu pri tiuj, kiujn mi forportis el la regimenta kancelario al la bataliono?” demandis Švejk. “Tiuj vere estis verkitaj de tiu, pri kiu vi min demandis, ĉu mi lin ne konas, sinjoro ĉefleŭtenanto. Mi ricevis telefonogramon rekte el la regimenta kancelario. Nome, oni volis sendi tiujn librojn en la batalionan kancelarion, sed ĉiuj de tie estis for eĉ kun la ĉefserĝentokancelariestro, ĉar ili devis esti en kantino, se oni veturas al la fronto kaj ĉar neniu scias, ĉu li ankoraŭ iam sidos en kantino. Ili do estis tie, sinjoro ĉefleŭtenanto, estis kaj trinkis, oni povis neniun telefone atingi, eĉ ne de ĉiuj aliaj marŝkoj, sed ĉar vi al mi ordonis, ke mi kiel kuriero estu provizore ĉe telefono antaŭ ol oni alkomandos al ni la telefoniston Chodounský, mi sidis, atendis, ĝis venis la vico ankaŭ al mi. Tiuj el la regimenta kancelario sakris, ke ili povas neniun atingi, ke venis telefonogramo, ke marŝbataliona kancelario transprenu en la regimenta kancelario iajn librojn por sinjoroj oficiroj de la tuta marŝbatlo. Ĉar mi scias, sinjoro ĉefleŭtenanto, ke en la soldatservo oni devas agi rapide, mi telefonis al la regimenta kancelario, ke tiujn librojn transprenos mi mem kaj forportos ilin en la batalionan kancelarion. Tie mi ricevis tian amason, ke nur penplene mi fortrenis tion al ni en la kompanian kancelarion kaj la librojn mi trarigardis. Sed mi pensis ion mian. Scie, la regimenta ĉefserĝento-kontisto en la regimenta kancelario al mi diris, ke laŭ la telefonogramo al la regimento oni ĉe la bataliono jam scias, kion el tiuj libroj elekti, kiun parton. Nome, tiuj libroj havis du partojn. La unua parto aparte, la dua parto aparte. Neniam en la vivo mi tiom ridis, ĉar en la vivo mi tralegis jam multe da libroj, sed neniam mi komencis legi ion de la dua parto. Kaj li tie diras al mi ankoraŭfoje: ‘Jen vi havas la unuajn partojn kaj jen la duajn. Sinjoroj oficiroj jam scias, kiun parton legi.’ Mi do ekpensis, ke ĉiuj estas ebriegaj, ĉar se oni volas legi libron de komenco, tian romanon kiun mi alportis pri tiuj ‘Pekoj de la patroj’, ĉar ankaŭ mi regas la germanan lingvon, oni devas komenci per la unua parto, ĉar ni ne estas judoj kaj ne legas tion en renversa ordo. Ankaŭ tial mi demandis vin telefone, sinjoro ĉefleŭtenanto, kiam vi revenis el la kazino kaj mi anoncis al vi tion pri tiuj libroj, ĉu eble nun en la soldatservo ne estas tio inversita kaj ĉu la libroj ne legiĝas en renversa ordo, unue la dua kaj poste la unua parto. Kaj vi al mi diris, ke mi estas ebriega bruto, se mi ne scias eĉ tion, ke en la Patronia estas unue ‘Patro nia’ kaj nur poste ‘amen’.”
233
la milito de Aŭstrio kontraŭ Prusio (14.6.1866).