Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito
- Автор: Гашек Ярослав
- Год: 2009
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Vladimír Váňa
- Жанр: Юмористическая проза
Электронная книга - «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito». Краткое содержание книги:
“Prefere diru al ni ion pri metempsikozo,” proklamis la ĉefserĝento-kontisto Vaněk, “kiel vi rakontis tion al fraŭlino en la kantino, kiam vi frakasis al vi la nazon.”
“Pri tiu metempsikozo mi ankaŭ jam aŭdis,” ekparolis Švejk, “foje antaŭ jaroj mi ankaŭ decidiĝis, ke, kiel oni kun via pardono diras, mi memkleriĝos por ne resti neinstruita, kaj mi vizitadis la legoĉambron de la Industria unuiĝo en Prago, sed ĉar mi estis vestita en ĉifonoj kaj sur miaj sidvangoj lumis truoj, mi ne povis kleriĝi, ĉar oni min tien ne enlasis kaj elkondukis eksteren, opiniante, ke mi iris ŝteli vintrajn surtutojn. Mi surprenis do paradan veston, foje iris en muzean bibliotekon kaj kun mia amiko mi elpruntis libron pri tiu metempsikozo kaj tie mi legis, ke certa hinda imperiestro post la morto ŝanĝiĝis en porkon, kaj kiam tiun oni buĉis, li transformiĝis en simion, el la simio li iĝis melo kaj el la melo estis ministro. Poste en la soldatservo mi konvinkiĝis, ke en tio devas esti iom da vero, ĉar ĉiu, kiu havis ian rangosteleton, nomis soldatojn aŭ marporkoj aŭ per alia bestonomo, kaj el tio eblus konkludi, ke antaŭ mil jaroj tiuj ĉi simplaj soldatoj estis gloraj militestroj. Sed se eksplodis la milito, estas tia transmigrado de animoj tre stulta afero. Diablo scias, kiomfoje la homo devas transformiĝi ol li iĝos, ni diru, telefonisto, kuiristo aŭ infanteriano, subite disŝiros lin grenado kaj lia animo eniros en ĉevalon ĉe artilerio, kaj kiam tiu veturas al iu montpinto, la tutan kompanion trafas nova grenado kaj mortigas tiun ĉevalon, en kiun la mortinto enkorpiĝis kaj la animo tuj transloĝiĝas en bovinon ĉe trajnotrupo, el tiu bovino oni kuiras gulaŝon por la viraro kaj la animo tuj migras el la bovino ekzemple en telefoniston, el la telefonisto…”
“Mi miras,” diris la telefonisto Chodounský, okulfrape ofendita, “ke ĝuste mi devas esti celo de idiotaj spritaĵoj”.
“Ĉu tiu Chodounský, kiu havas privatan detektivan instituton kun la okulo kiel la Dia Triunuo[225], ne estas via parenco?” demandis Švejk senkulpe. “Mi tre ŝatas privatajn detektivojn. Foje antaŭ jaroj mi soldatservis ankaŭ kun privata detektivo, laŭnome Stendler. Tiu havis la kapon tiel elipsoida, ke nia ĉefserĝento ĉiam al li diris, ke dum dek du jaroj li vidis jam multe da soldataj kurbaj kapoj, sed ke pri tia elipsoido li eĉ enmense ne havis imagon. ‘Aŭdu, Stendler,’ li diris al li ĉiam, ‘se nunjare ne estus manovroj, via elipsoida kapo eĉ ne taŭgus por la soldatservo, sed tiel ĉi la artilerio laŭ via elipsoido almenaŭ pliprecizigos al si la celon, kiam ni venos en regionon, kie ne estos pli bona punkto por orientiĝo.’ Stendler trasuferis de li multe. Kelkfoje dum marŝo la ĉefserĝento sendis lin antaŭen je kvincent paŝoj kaj poste ordonis: ‘Direkte al la elipsoida kapo.’ Sinjoro Stendler havis ĉiuflanke egan malbonŝancon, ankaŭ kiel privata detektivo. Kelkfoje li rakontis al ni en kantino pri tio, kian turmenton li ofte havis. Li ricevis ĉiam tiajn taskojn, kiel ekzemple elesplori, ĉu edzino de kliento, kiu venis al ili tute senspire, ne priflaris sin reciproke kun iu alia, kaj se ŝi jam iun priflaris, kiun ŝi priflaris, kie kaj kiel ili sin priflaris. Aŭ male. Iu tia ĵaluza ulino volis elesplori, kun kiu virinaĉo ŝia edzo vagas, por povi hejme ankoraŭ pli al li tondri. Stendler estis klera homo, li parolis nur per elektitaj vortoj pri rompo de la geedza fideleco kaj ĉiam preskaŭ ploris, rakontante al ni, ke ĉiuj volis, ke li traftrovu ŝin aŭ lin in flagranti[226]. Iu alia eble pro tio ĝojus, se li trovus tian paron in flagranti kaj havus la okulojn kvazaŭ sur pedunkloj, sed tiu sinjoro Stendler, kiel li al ni rakontis, estis el tio tute konfuzita. Li diris ĉiam tre inteligente, ke li jam ne povis eĉ nur rigardi tiujn maldecajn senbridaĵojn. Al ni ofte fluis salivoj el la buŝo kiel al salivumanta hundo, preter kiu oni portas kuiritan ŝinkon, kiam li rakontis al ni pri ĉiuj tiuj diversaj pozicioj, en kiuj li trovis tiujn parojn. Kiam ni havis malpermeson forlasi la kazernon, li ĉiam tion al ni desegnis. ‘Tiel ĉi,’ li diris, ‘mi vidis tiun sinjorinon kun tiu sinjoro…’ Li sciigis al ni ankaŭ adresojn. Kaj li estis tre malĝoja. ‘Kiom da vangobatoj mi ricevis de ambaŭ flankoj,’ li diris ĉiam, ‘kaj tio min ne ĉagrenis tiom kiel tio, ke mi prenis subaĉetojn. Unu tian subaĉeton mi ne forgesos ĝismorte. Li nuda, ŝi nuda. En hotelo kaj ili ne riglis la pordon, idiotoj! Sur divano ili ne havis sufiĉe da loko, ĉar ambaŭ estis grasaj, ili do petolis sur tapiŝo kiel katidoj. Kaj la tapiŝo estis tute tretdifektita, polvokovrita kaj kuŝaĉis sur ĝi cigarstumpoj. Kiam mi eniris, ambaŭ eksaltis, li staris kontraŭ mi kaj tenis la manon kiel figfolion. Kaj ŝi dorsturnis sin al mi kaj sur ŝia haŭto vidiĝis, ke ŝi havas enpremita la tutan kradetforman brodaĵon de la tapiŝo kaj sur la spino algluita cigaredan papertubeton. ’Pardonu, sinjoro Zemek,‘ mi diras, ’mi estas privata detektivo Stendler, de Chodounský, kaj mi havas ofican devon trovi vin in flagranti surbaze de la anonco fare de via sinjorino edzino. Tiu ĉi damo, kun kiu vi havas ĉi tie nepermesitan interrilaton, estas sinjorino Grot.‘ Neniam en la vivo mi vidis tiel trankvilan civitanon. ’Permesu, mi min vestos,‘ li diris, kvazaŭ tio estus memkomprenebla. ’Kulpas sole mia edzino, kiu per senkaŭza ĵaluzo instigas min al nepermesita interrilato kaj kiu, pelata per nura suspekto, ofendas sian edzon per riproĉoj kaj mizera malkonfido. Sed se ne ekzistas dubo, ke la malhonoron ne eblas plu kaŝi… Kie mi havas la kalsonon?‘ li demandis ĉe tio trankvile. ’Sur la lito.‘ Surmetante la kalsonon, li klarigis al mi plu: ’Se la malhonoron ne eblas kaŝi, oni diras: eksedziĝo. Sed per tio la makulo de malhonoro ne foriĝos. La eksedziĝo estas ĉiuflanke riska afero,‘ li parolis plu, vestante sin, ’plej bone estas, se edzino armos sin per pacienco kaj ne donas motivon al publika skandalo. Cetere faru, kion vi volas, mi lasos vin ĉi tie kun la moŝta sinjorino solaj.‘ Sinjorino Grot intertempe enrampis en la liton, sinjoro Zemek metis al mi la manon kaj foriris.’ — Mi jam bone ne memoras, kion ĉion poste sinjoro Stendler laŭ sia rakontado diris, ĉar li interparolis kun tiu sinjorino en la lito tre inteligente, ke edziĝstato ne estas destinita al tio, ke ĝi konduku ĉiun rekte al la feliĉo kaj ke ĉiu havas devon superi voluptemon kaj sian korpan parton nobligi kaj animi. ‘Kaj ĉe tio,’ rakontis sinjoro Stendler, ‘mi komencis malrapide senvestiĝi, kaj kiam mi estis jam nuda kaj tute amkonfuzita kaj pasia kiel cervo en la pariĝa tempo, enpaŝis la ĉambron mia bona konato Stach, ankaŭ privata detektivo, el konkurenca instituto de sinjoro Stern, kien turnis sin sinjoro Grot por helpo koncerne lian edzinon, kiu laŭdire havas amanton. Kaj sinjoro Stach diris nenion pli oclass="underline" ’Aha, sinjoro Stendler estas in flagranti kun sinjorino Grot, mi gratulas!‘ Li senbrue denove fermis la pordon kaj foriris. ’Nun estas ĉio jam egala,‘ diris sinjorino Grot, ’vi ne devas tiel rapide vestiĝi, vi povas okupi la lokon ĉe mi.‘ ’Pri tiu okupo ĝuste temas, via sinjorina moŝto,‘ mi proklamis kaj jam eĉ ne sciis, kion mi diras, mi memoras nur, ke mi parolis ion pri tio, ke se ekzistas malakordoj inter geedzoj, suferas per tio ankaŭ eduko de infanoj.’ Poste li al ni ankoraŭ rakontis, kiel li rapide vestiĝis, jam estis malantaŭ stratangulo kaj decidis diri tion tuj al sia ĉefo sinjoro Chodounský, sed ke li iris kuraĝigi sin por tio kaj kiam li venis, estis tio kiel veni kun krucifikso post la entombigo. Ke intertempe estis tie jam tiu Stach laŭ la ordono de sia ĉefo sinjoro Stern por doni moralan baton al sinjoro Chodounský, kiajn dungitojn havas tiu en sia privata detektiva instituto, kaj sinjoro Chodounský sciis fari nenion pli bonan ol rapide sendi por la edzino de sinjoro Stendler, ke ŝi mem ordigu la kapon al sia edzo, se tiun oni ien sendas por plenumi ofican devon kaj dungitoj de la konkurenca instituto trovas lin in flagranti. ‘De tiu tempo,’ diris ĉiam sinjoro Stendler, kiam la parolo venis al tiu ĉi punkto, ‘mi havas la cerbujon ankoraŭ pli elipsoida.’”
225
en Vodička-strato en Prago estis iam privata detektiva instituto de Stefano Chodounský, kiu proponis siajn servojn en gazetoj kaj sur afiŝoj kun emblemo de granda nigra okulo en triangulo, kun radioj elirantaj de la bildigita okulo, tiel ke la emblemo vere memorigis katolikan geometrian emblemon de la Dia Triunuo.
226
(el la latina): ĉe la faro (traftrovi iun ĉe la faro).