Kandido, aŭ Optimismo
- Автор: Voltaire
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Eŭgeno Lanti
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
En sia rutina funkcio la nedifina artikolo plej ofte ne bezonas leksikan tradukon, kvankam ofte ĝi postulas pozician remaigon de sia determinato, kiel «maljunulino» kaj «komercisto» en ĉi-supraj ekzemploj. Lanti’ tamen sporade ĝin tradukas per la superflua «iu», ekz‑e (ĉap. 19ª):
V: Il leur donna rendez-vous dans un cabaret.
L: Li difinis rendevuon al ili en iun drinkejon.
S: Li fiksis al ili rendevuon en drinkejon.
Voltero ofte defias la Esperantajn gramatikistojn, uzante nedifinan artikolon en situacioj, kie ili postulas la artikolon difinan. Iam la senconuancon ne eblas fidinde esprimi en Esperanto, kaj necesas ŝanĝo al la artikolo difina (ankaŭ en la angla traduko okazas tiel), iam eblas ĝin esprimi per malimplicitigo de nedifiniteco:
V: Il était au désespoir de se séparer d’un bon maître devenu son ami intime
L: Li estis tre ĉagrena pro la penso disiĝi for de bona mastro, fariĝinta lia intima amiko
S: Lin tre ĉagrenis la neceso disiĝi for de tia bona mastro, fariĝinta lia kara amiko [Ĉap. 19ª]
Kontraste, jen alia fremdigo esprimanta malŝaton (ĉap. 24ª):
V: Mes parents me forcèrent … d’endosser cette détestable robe, pour laisser plus de fortune à un maudit frère aîné…
L: Miaj gepatroj devigis min … surmeti tiun ĉi malŝatindan robon, por lasi pli da riĉo al tiu malbeninda unuenaskita frato…
Jen kurioza malkohero en du egalaj situacioj el du paralelaj rakontoj en unu sama ĉap. 28ª:
V: Un cadi me fit donner cent coups de bâton sous la plante des pieds, et me condamna aux galères.
(L: Iu kadio ordonis, ke mi ricevu cent bastonfrapojn sur la plandojn kaj kondamnis min esti punlaborulo sur galero.)
«Kadio» estas normala, kutima parto de la situacio, kaj mi atendus ĉi tie la difinan artikolon, samkiel en la dua (sendependa) rakonto:
V: On me mena chez le cadi, qui me fit donner cent coups de latte sous la plante des pieds, et m’envoya aux galères.
(L: Oni kondukis min al la kadio, kiu ordonis, ke oni donu al mi cent latobatojn sur la plandojn kaj sendis min kiel punlaborulon sur galeron.)
Probable la nedifina artikolo en la unua rakonto estas ŝuldata al ekzoteco (por la Franca publiko) de tia vorto; mi supozas, ke ĝi signifas proksimume «iu Turka oficisto, tiel nomata cadi». T.e. nedifiniteco koncernas la signon, ne la signaton. Tial en la dua rakonto «kadio» ricevas regulan artikolon difinan.
Mi supozas, ke nun por la publiko internacia (diference de la Franca de la 18ª jc) la vorto «kadio» estas sufiĉe konata. Tial ankaŭ en la unua rakonto mi uzis la difinan artikolon:
S: La kadio ordonis, ke mi ricevu cent bastonbatojn sur la plandojn kaj min kondamnis al galerpuno.
Prozodio
La senakcentaj unusilabaj vortoj satelitaj (enklitikoj) rompas la nature troĥean ritmon de la esperanta parolo; Z rimarkigis ĉi-rilate:
Pri la vortoj kun «ĉi». Ni havas egalan rajton uzi la «ĉi» antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la «ĉi» estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi «ĉi» antaŭ la montra vorto.