La sporta lingvo en Esperanto
- Автор: Ujlaky-Nagy Tibor
- Год: 1972
- Язык: эсперанто
- Год: Hungara Esperanto-Asocio
- Жанр: Лингвистика
Электронная книга - «La sporta lingvo en Esperanto». Краткое содержание книги:
La akcepto de «La sporta lingvo en Esperanto» estis tre favora. La kompilinto-redaktoro ricevis multajn reagojn, konsilojn, tamen la definitivan version li ne faris pro diversaj kaŭzoj: unue li opiniis ke estas pli da bezono je fakvortaro ol faklibro. Due, la novan eldonon de la libro eblas fari post reverkado de la 30 sportobranĉoj, ĉar dume tiuj reguloj ŝanĝiĝis. Kaj fine, la aŭtoro ekhavis kontakton al Rüdiger Eichholz, direktoro de la tiama Terminologia Centro de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj de la Sekcio Teknikaj Vortaroj de la Akademio de Esperanto, kiu same turnis lian atenton al pretigo de sporta fakvortaro.
En fino de 1976 s-ro Tibor Ujlaky-Nagy komencis ellabori seplingvan fakvortaron, sed tiun laboron la rigora morto distranĉis.
Nun ni denove publikigas la originalan studon sen ŝanĝo. La torĉon oni devas porti plu.
5. Po unu gongo por ĉiu tapiŝo.
6. Elektra rezultindikilo, por publiki la suman rezulton de la unuopaj konkursantoj.
7. Aparato aŭ tabulo, por indiki, kiom da poentoj oni aljuĝis por la unuopaj prenoj.
8. 10×10 cm-aj ruĝaj, bluaj kaj blankaj voĉdon-tabuletoj kun tenilo por la poentjuĝisto kaj tapiŝĉefo, por indiki la tuŝumon aŭ aljuĝendan admonon, aŭ sian kontraŭopinion.
9. Ceteraj akcesoraj ekipaĵoj.
Luktokonkursoj estas aranĝeblaj en du stiloj, nome en klasika stilo, nomata ankaŭ greka-romia stilo, kaj en libera stilo.
En la klasikstila lukto ne licas preni la kontraŭulon sub la interlinio de la koksoj, nek ganĉi (stumbligi) lin, nek preni liajn piedojn aŭ krurojn, kaj ĉe la plenumo de la prenoj ajna aktiva uzo de la piedoj estas malpermesita.
En la liberstila lukto estas permesite kaj preni la kontraŭulon sub la talio, kaj ganĉi lin, kaj preni liajn piedojn, kiel ankaŭ aktive uzi la piedojn dum plenumo de prenoj.
Luktokonkursojn oni aranĝas ĝenerale aŭ nur en klasika, aŭ nur en libera stiloj.
Disciplinoj:
1. Klasikstila lukto
2. Liberstila lukto
Por elimini malproporciajn, sekve maljustajn avantaĝon kaj malavantaĝon, kiujn rezultigus batalo inter luktistoj kun konsiderinde diversaj korpopezoj, la konkursantoj de la sportobranĉo lukto estas grupigitaj — baze de pesado — en diversajn pezkategoriojn kaj ĉiu el ili rajtas batali nur en sia propra aŭ eventuale en iu pli alta, sed neniam en pli malalta pezkategorio.
La pezkategorioj de la plenkreskaj (adoltaj) luktistoj estas la sekvantaj:
korpopezo en kilogramoj: super inkluzive ĝis 1. Pezkategorio 48 (pezkategorio kvardek ok) - 48 2. Pezkategorio 52 48 52 3. Pezkategorio 57 52 57 4. Pezkategorio 62 57 62 5. Pezkategorio 68 62 68 6. Pezkategorio 74 68 74 7. Pezkategorio 82 74 82 8. Pezkategorio 90 82 90 9. Pezkategorio 100 90 100 10. Pezkategorio super 100 100 -Koncerne ĝian karakteron, la luktokonkurso povas esti individua, individua-teama kaj teama konkurso.
En la individuaj konkursoj la konkursantoj batalas ene de sia pezkategorio por individua klasigo kiel eble plej avana. Tiun batalon konsistigas certa nombro da parbataloj, disvolviĝantaj inter po du luktistoj. La parbatalon oni nomas luktomatĉo, mallonge matĉo, kaj ĝi konsistas el 3×3-minutaj rundoj kaj unuminutaj interpaŭzoj, nomataj ripoztempoj.
Dum la matĉo la konkursantoj povas akiri diversvalorajn poentonombrojn per sukcese plenumitaj prenoj aŭ teknikoj kaj krome ankaŭ sekve de tn. admonoj aljuĝitaj kiel puno al la kontraŭulo pro kulpitaj eraroj. Se dum la 3×3 minutoj ne okaze tuŝumo (tuŝumo estas atingita, kiam unu el la du konkursantoj — per lerta tekniko kaj necesa fortostreĉo sukcesas sterni, t.e. kuŝigi la kontraŭulon por la daŭro de almenaŭ unu sekundo surdorsen tiel, ke ambaŭ ŝultroj tusu la tapiŝon), venkas tiu, kiu akiris pli multe da poentoj. Post plenumita tuŝumo la matĉo tuj finiĝas.
La rezulto de plenumita matĉo estas esprimata per tn. punpoentoj, malsamspecaj ol la ordinaraj poentoj, aljuĝitaj por sukcesaj prenoj. Jen la aljuĝa sistemo de la punpoentumado:
a) Se la matĉo finiĝis per tuŝuma venko, tiam la venkinto ricevas 0 punpoentojn kaj la venkito 4 punpoentojn.
b) Se la matĉo finiĝis per poentuma venko (unu el la konkursantoj havas pli multe da poentoj ol la alia), la venkinto ricevas 1, la venkito 3 punpoentojn.
c) Kaze de venko kun decida superforto, la venkinto ricevas 0,5, la venkito 3,5 punpoentojn.
ĉ) Kaze de sendecida matĉo ambaŭ luktistoj ricevas po 2 punpoentojn. Se dum la matĉo la konkursantoj ne plenumis eĉ unu prenon aŭ teknikon taksatan per poento, tiukaze ili ambaŭ ricevas po 2,5 punpoentojn.
d) Se iu el la du kontraŭuloj ne aperas en la scenejo de la matĉo, kiam sekvas lia vico, aŭ se li rezignas pri la matĉo, se pro ajna kaŭzo oni eskludas lin el la matĉo aŭ el la konkurso, tiam li ricevas 4 punpoentojn kaj la kontraŭlo 0 poentojn. Se ambaŭ konkursantojn oni eskludas el la matĉo, tiam ili ambaŭ ricevas po 4 punpoentojn.
Koncerne la sistemon, la individua konkurso povas disvolviĝi aŭ laŭ rekte elimina sistemo, aŭ laŭ rondbatala sistemo (kondiĉe ke en neniu pezkategorio, reprezentata en la konkurso, konkursas pli ol 8 luktistoj).
La konkurso laŭ rekte elimina sistemo konsistas el certa nombro da selektaj (antaŭ)matĉoj (1ª, 2ª, 3ª …n-a, aŭ lasta selektaj etapoj) kaj el la finalo (finala etapo).
La selektajn matĉojn oni disvolvas laŭ oficiala konkurstabelo, kunmetita per loto. Kiu dum la vico de la sinsekvaj matĉoj ricevis pli ol 6 punpoentojn, falas (eliminigas) el la plua konkurso, escepte tiujn en la lasta etapo, el kiuj iuj eventuale eniros la finalon. La selektaj matĉoj daŭras tiel longe, dum en la koncerna pezkategorio batalas pli ol 3 konkursantoj havantaj malpli ol 6 punpoentojn. la finalon eniras la restintaj 3 luktistoj kun malpli ol 6 punpoentoj, aŭ — se tiaj estas nur 1 aŭ 2 — la finalon eniras krome el la lasta etapo tiuj 2 resp. 1 konkursantoj, kiuj havas malplej multe da plusaj punpoentoj super la 6 punpoentoj. La tri luktistoj en la finalo batalas plu por la tri avanaj klasigoj, laŭ specialaj reguloj.
Kaze de rondbatalo la tuta konkurso disvolviĝas en unu etapo en certa nombro da fazoj. Ĉiu luktisto batalas kontraŭ ĉiu cetera kaj la klasigan vicordon oni elkalkulas laŭ apartaj antaŭskriboj.
La individuajn-teamajn kaj la teamajn konkursojn partoprenas teamoj konsistantaj el po unu konkursanto en ĉiu reprezentata pezkategorio.
En la individuateama konkurso oni disvolvas unue la individuan konkurson laŭ la supraj reguloj, kaj poste, baze de la individuaj klasigoj oni difinas la klasigan vicordon ankaŭ de la teamoj, laŭ specialaj — ĉi tie ne traktataj — reguloj, aplikataj aparte ĉe la rekte elimina kaj ĉe la rondbatala sistemoj.
La disvolvo de la teamaj konkursoj same havas sian propran metodon, detale antaŭskribitan en la regularo de la mondfederacio.
La malfermo de internaciaj luktokonkursoj okazas solene. Sub sonoj de marŝo la individuaj konkursantoj, grupigite po nacioj, respektive la teamoj, aparte unu de la alia, en ordo kaj vico almarŝas la lokon indikitan. La naciajn trupojn aŭ teamojn ĉekape kondukas la trupgvidanto kaj la trejnisto, kiujn postsekvas konkursanto el la plej peza pezkategorio kun la nacia flago. Ankaŭ la membroj de la konkursa juĝistaro okupas sian asignitan lokon. Post la finita posteniĝo la prezidanto de la konkursa juĝistaro malfermas la konkurson, prezentas la membrojn de la konkursa juĝataro kaj komunikas la programon de la konkurso. Poste la trupoj demarŝas kaj komenciĝas la matĉoj.
Vokite de la konkursa sekretario, la du konkursantoj ekstaras sur la du diagonale kontraŭaj, per ruĝa kaj blua koloroj indikitaj anguloj de la luktotapiŝo. Ili ambaŭ surhavas maleolrubandon samkoloran kun la koloro de sia angulo. Je la alvoko de la gvida juĝisto ili venas en la mezon, reciproke manpremas, poste reiras al sia angulo. Je la fajfilsono de la gvida juĝisto la matĉo komenciĝas. En ĉiu rundo la batalo komenciĝas en stara pozicio, nur poste unu el la konkursantoj portas la alian sur la tapiŝon helpe de ia permesita preno aŭ tekniko, kaj de nun la batalo estas daŭrigata jam alterne en kuŝa, sida, surgenua, stara aŭ alia pozicio.