Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Историческая проза » La Veraj interparoladoj de Sokrato
La Veraj interparoladoj de Sokrato - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Veraj interparoladoj de Sokrato

Электронная книга - «La Veraj interparoladoj de Sokrato». Краткое содержание книги:

La Veraj interparoladoj de Sokrato
1 ... 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40
Перейти на страницу:

Sokrato : Kara Eskino, ĉu ci ne afliktiĝas, konsiderante ĝin

domaĝo, pro feliĉo, kiu okazas al cia amiko ?

Eskino : Ni ne priparolu tiujn aferojn, Sokrato, kaj ci selcvu miajn konsilojn. Ci forsavu cin. Koncerne min, mi ploros kaj timtremos ĝis ci estos dirinta : Jes. Se ci mortus, krom la malfeliĉo esti senigata je la plej bona el ĉiuj homoj, mal- feliĉo, pri kiu neniam io ajn povus min konsoli, mi devus timi la opinion de multaj personoj, kiuj ne bone konas ciri nek min. Ili kredus, ke, povante savi cin, mi forlasis cin pro timo foroferi mian havon aŭ parton de mia havo. Cu ci vo- las puntrudi al mi la honton ŝajni esti pl'i ligita al la mono ol al miaj amikoj ? Ĉar fine neniam la popolo povos kredi, ke estas ci, kiu rifuzis eliri malgraŭ miaj petoj. Sokrato : De kiam, Eskino, ni atentas la opinion de l'popolo? Eskino : Kio okazas al ci, tio pruvas, ke estas danĝere mal- atenti ĝin. Cia ekzemplo montras, kiajn malboriegaĵojn la po- polo kapablas fari.

Spkrato : Kion ci diras, Eskino ? Kiel la popolo farŭs al iu ajn bonaĵon aŭ malbonaĵon ? De kiam dependas de 1'popolo, ke homo estu saĝa aŭ malsaĝa ?

Eskino : Mi memoras parolon, kiun ci eldiris dum cia defendo.

Ci rifuzis kondamni cin al monpuno, tial ke ci ne povus ĝin pagi per ciaj propraj rimedoj kaj la kondamno, ansta- taŭ trafi cin, trafus ciajn amikojn. Mi do timas, ke ci rifuzas foriri el 6i tie pro utilo al mi. Ci penŝas, ke la denuncistoj, akuzante min pri cia forsavo, devigos min Pagi al ili grandajn monsumojn aŭ suferi egan monpunon. Se tio estas cia timo, forigu ĝin, kara Sokrato. Kiu puno povus, por ciaj amikoj egali Xa punon cin perdi ? Kiu havo povus, por ciaj amikoj egali tiun je cia konservo ? Sokrato : Mi eble havas la timojn, kiujn ci diris, kaj aliajn kun ili.

Bskino : Ci do trarikviliĝu, tre amata Sokrato. La sumo, kiun oni postulas, por forsavi cin el Si tie, ne estas granda. Koncerne la denuncistojn, ci scias, ke oni sŭb- aĉetas ilin malkare. Mia havo, kiu estas cia, kiel mi mem, f-acile sufiĉus por ĉio tio. Sed, se ci prezentas iun mal- facilaĵon por akcepti mian proponon, estas ĉi tie multaj fremduloj, kiuj pretas monhelpi. Simmiaso el Tebo kunpor- tis el sia propra mono sumon pli ol sufiĉan. Ankaŭ Cebeso, Aristipo kaj pluraj aliaj. Eĉ Antisteno, kvankam li estas ■ la plej malriĉa el ni, trovis, mi ne scias kie kaj kiel, la necesan monon. Se ni dividas la elspezon inter ni, por ke ĉiuj havu la ĝojon kunlabori al justa ago kaj al amika gesto, neniu el ni malriĉiĝos pro tio. Sokrato : Sed, se mi konsentus kun ci, Eskino, kien do mi irus ?

Eskino : Kien al ci plaĉos, kara Sokrato. ĉie ci estos

amata kaj honorata. En Tesalio mi havas amikojn, kiuj, se

ci konsentas iri en ilian hejmon, superŝutos cin per zorg-

ado, amo kaj respekto, kiel ci meritas tion.

Sokrato : Eskino, mi povis, dum la proceso, kaj honorinde

aŭ kvazaŭe, kondamni min al monpuno aŭ al ekzilo. Ci nun

konsilas.al mi akcepti, kaj hontinde, kiel fuĝonto, la du

punojn kune, mi, kiu opinias devi rifuzi ambaŭ.

Eskino : Mi ne kuraĝas mallaŭdi, kion ci diris dum cia de-

fendo. Mi kuraĝas mallaŭdi, kion ci nun faras.

Sokrato : Ci klarigu al mi kial, kara Eskino.

Eskino : Ce la proceso, ci povis esperi veki per ciaj pa-

roloj la konsciencon ŭe ciaj juĝistoj. Multaj ekscitiĝis

pro tio, kion ili nomis cia malrespekto; sed multaj admi-

ris, kion ili prave nomis cia kuraĝo. Tri pliajn voĉojn

unuflanke, malpliajn aliflanke, kaj ci estus savita. Kvan- kam ci perdis en tiu batalo, mi ne mallaŭdas cin pro cia.gar- topreno en tiu malfacila ludo.

Sokrato : Sed ci konsilas al mi nun ludi unu pli facilan. Eskino : Mi konsilas al ci la solan savvojon, kiu restas ne- "barita. Iafoje estas bele riski multe. ĉiarn 'estas malbele atendi, kiel paralizito, certan morton. Ĝu ci ne opinias, ke estas maljuste interligiĝi kontraŭ senkulpulo kun liaj mal- amikoj kaj senutiligi la klopodojn de liaj amikoj por savi tiun senkulpulon ? Kaj ciaj idoj, la pli' aĝa apenaŭ viriganta, la du aliaj en tre juna aĝo, ĉu ci ne perfidas ilin per■cia memmortigo ? Car mi nomas memmortigon la morton, kiun oni ak- ceptas, kiam oni povas ĝin eviti. Mi hontas pro ci kaj■pro ni, Sokrato. Jes, la larmoj en kiuj ci vidas mian vizaĝon sv.por- verŝata estas larmoj el honto, tiom, kiom el doloro. Oni di- ros, ke ci estis malfervora kaj ke ni estis malkuraĝaj. Oni miros pro tio, ke ni lasis cin ĉeesti antaŭ tribunalo, mal- graŭ tio, ke, por iom da mono, Meleto, Anito kaj Likono es- tus tre kontentaj silenti. Oni miros pro la maniero laŭ kiu ci pledis cian defendon, kiel homo deziranta ne vivi, sed morti. Oni diros, ke la vivo fariĝis por ci senvalora, tial ke ciaj amikoj ne kapablis, per sia amo, agrabligi ĝin al ci. Aŭ prefere, oni diros, ĉu tiu homo havis amikojn ? Pluraj ŝajnigis esti tiaj, sed ĉiuj estis mensoguloj kaj ili reale ne amis lin. Ĉar ĉiu scias, kiom facile estas fuĝi el'Atena malliberejo, se oni konsentas oferi iom da mono. Ne malglor- igu nin, Sokrato, per la honto, kiu makulas la nosindonemajn amikojn. Aŭskultu, malica kaj tre amata Sokrato : necesas, ke ĉio estu plenumota la proksiman semajnon; se ne, estas tro malfrue kaj niaj aranĝoj rompiĝas. Ci do plenigu mian koron per ĝojo kaj faru, ke mi kuru plenigi per ĝojo la korojn de Antisteno, de Aristipo, de Simrniaso kaj de Cebeso. Diru, mia Sokrato, ke ci estas la amiko de ciaj amikoj, kaj ke ci cedas al iliaj konsiloj ardaj, al iliaj petoj malesperaj. Sokrato : Mia kara Eskino, mi ŝatas cian amon pli ol mi po- vus esprimi. Sed necesas, ke ambaŭ ni konsideru la aferojn, kiel viroj kaj ne kiel virinoj, kiuj kvazaŭfreneziĝas kaj forkuras, tial ke nokta vento levas kun la branĉoj de arbo gestojn de murciistoj, aŭ tial ke iu alia fantomo ekstaras antaŭ ili, farita el mallumo kaj el ilia timo. Mia amema Eskino, cia prizorgemo al mi estas laŭdinda, se ci vere kom- prenas tion, kio bonas al mi. Sed, se ci eraras; se ciaj-. larmoj, ciaj petoj, ciaj riproĉoj provas forlogi min al mia

malbono : tiam, ju pli cia fervoro estas granda, des pli ĝi estas maliaŭdinda. Ni do ekzamenu kune, cu tio, kion ci proponas, estas iu bonajo aŭ iu malbonaĵo. Eskino : Ho, bonfara Sokrato, cia vivo estas por ciaj ami- koj la plej ega el la bonaĵoj, kaj ci ne estos sufice kru- ela, por forpreni ĝin de ili. Cia bonaĵo, ci kutimis vidi ĝin en la bonaĵo de ciaj proksimuloj. Ci do daŭrigu pensi al ili ankoraŭ pli ol al ci. Se la vivo fariĝis al ci indi- ferenta, almenaŭ ci amu tiujn, kiuj amas cin kaj ne orfigu la filojn de cia karno kaj la filojn de cia penso. Sokrato : Ĉu ili estus malpli forlasitaj kaj malpli orfaj, se, por konservi mian vivon, mi konsentus la morton de mia penso ?...Ni do ekzamenu trankvile, ne plu lasante malse- renigi nian racion per la necertaj movoj de nia koro, ĉu tio, kion proponas Eskino al Sokrato, akordas aŭ ne kun la penso de Sokrato. Mi kredas esti jam rakontinta en cia ĉe- esto, kiel la oratoro Lisiaso estis preparinta por mi po- tencan kaj kortuŝan pledadon. Li amike portis ĝin al mi, dirante : "ĉar cia memoro restas junuleca, ci parkere ler- nu, kara Sokrato, la parolojn, kiujn mi intence por ci skribis. Ci recitos ilin antaŭ la juĝistoj, kiuj ne nur absolvos cin, sed monpunos ciajn akuzantojn". Mi legis la paroladon. Ĝi estis mirinde taŭga, por triumfigi antaŭ la heliastoj mian juĝan aferon' ŝajnan. Sed la vera afero kaj la vera bonaĵo de Sokrato ne estas la vivo de Sokrato, ĝi estas la penso de Sokrato kaj lia instruo. Nu, la pledado de Lisiaso kripligis mian penson kaj detrŭis, kion mi ins- truas jam de kvindek jaroj. Subtile li demonstris, ke mi kredis je la dioj de 1'popolo, ĉar mi estas aicuzata kredi je demonoj kaj ke la demonoj estas filoj de dioj. Li rid- indigis la akuzantojn, kiuj samtempe mallaŭdas min pro kredo je dioj kaj pro nela?edo je dioj. Li igis rnin aserti, ke mi respektas la leĝojn de Ateno. Li igis min voki atestocele la nejunajn homojn, kiuj aŭskultis min en sia junaĝo kaj la gepatrojn de miaj nuntempaj aŭskultantoj. ĉiuj neus, ke iam ajn mi konsilis renversi perforte registaron, kio sam- tempe pruvas, laŭ Lisiaso, ke neniun mi koruptas kaj ke mi instruas respekti la leĝojn de la Civito. Pri tio li anko- raŭ faris al mi donacoh de unu el tiuj artifikaj rezonoj, kiuj mallevigas kaj relevigas en la popolo mil konvinkitajn kapojn : mi ne povas korupti tiujn, kiuj aŭskultas min, tial ke tio estus, inter aliaj pekoj, instigi ilin al la maldank- emo kaj sekve esti malamiko de mi mem. Fine, miksante mian penson kun la penso de 1'popolo, li konfuzis ĉion tiel lerte, kiel nia amiko Platono, kiam li dirigas al mi en sama dialogo maloftajn pensojn, kiuj estas miaj, multegajn aferojn pri kiuj neniam mi ekpensis kaj ankaŭ kelkajn opiniojn, kiuj tute kontraŭas, kion mi instruas. Dankante al Lisiaso pro lia pri- zorgemo, mi ekkriis : "Mirinda pledado, se ĝi devus defendi alian homon ol Sokraton !" Lisiaso ekmiris : "Kiel ci povas samtempe aprobi mian paroladon kaj rifuzi ĝin ?" Mi klarigis al li la aferon, laŭ mia kutimo, per iu komparo. Se ci kunpor- tus al mi mantelon el lukse bela ŝtofo kaj kovrita per brilaj brodoj, mantelon pli riĉan ol la veloj de la Panateneoj, unue mi admirvs la belon de la ŝtofo kaj la lerton de la farinto. Sed, se ci petus, ke mi.surmetu tiun mantelon, mi dirus, ke ĝi ne konvenas al la modesta kaj mal-juna Sokrato. Tiel, Lisi- aso, cia tro lerta pledado neniel konvenas al la naiva kaj mallerta Sokrato. Mi ne malscias, ke por reveni absolvite el la tribunalo, necesas nei, kion diras la akuzantoj. Sed mi neniam neas eĉ la plej etan veraĵon kaj, en tio, kion diras miaj malamikoj, estas etaj veraĵoj. Kaj eble mi ne deziras reveni absolvite el la tribunalo, sed ke miaj paroloj kaj mia kondamno helpu al kelkaj homoj kompreni iujn egajn ver- aĵojn kaj malŝati tiujn leĝojn kaj tiun religion, kiujn cia parolado certigas respektegindaj. Nu, mia Lisiaso, ci do ver- ku pledadojn por akuzatoj, kiuj deziras daŭre vivi. Ci ne plu verku da ili por maljunaj sofistoj, kiuj, dirinte, kion ili devis diri, imagas, ke ilia morto, se ili estas mortigitaj de maljusta leĝo, estos sur ilia parolo iu klarega kaj daŭra lumo kaj ke ĝi klarvidigos kelkajn spiritojn pri la maljusto de la leĝo." Konvenas, ke mi diru al ci, kompleza Eskino, kion mi diris al Lisiaso : "ĉio, kion ci faris kaj Ĉio, kion ci volus fari estus admirinda, se ternus pri iu alia ol Sokra- to, Sed la maljuna Sokrato scias, ke ĉiu homo estas mortonta kaj, prefere ol suferi post malmultaj jaroj senutilan morton, li volas suferi nun utilan kaj gloran morton". Eskino : Mi ne scias, kion respondi alci, tre amata Sokrato. Sed, se ci volus aŭdi miajn ploregojn, kiel respondon... Sokrato : Mi amas cian koron, amema Eskino; sed estas cia racio, kiu devas respondi min, se ĝi inspiras ion al" ci. Eskino : Ho ve! mia racio estas tiel konfuzita depost tiu abomeninda proceso !

1 ... 31 32 33 34 35 36 37 38 39 40
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)