La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Mi volis esti amata de alia, — ŝi respondis. — Sed mi deziras kompaton de neniu.
— Tion mi scias. Vi deziris la amon de Mastro Aragorno. Ĉar li estis alta kaj potenca, kaj vi volis havi renomon kaj gloron kaj esti levita super la mizerulojn kiuj rampas sur la tero. Kaj li ŝajnis al vi admirinda, kiel granda komandanto eble ŝajnas al juna soldato. Ĉar tia li estas, sinjoro inter la batalantoj, la plej granda nun ekzistanta. Sed kiam li donis al vi nur komprenemon kaj kompaton, tiam vi deziris havi nenion, escepte de kuraĝa morto en batalo. Rigardu min, Eovina!
Kaj Eovina rigardis Faramiron longe kaj senŝancele; kaj Faramiro diris:
— Ne malestimu kompaton, kiu estas donaco de milda koro, Eovina! Sed mi ne proponas al vi mian kompaton. Ĉar vi estas damo alta kaj brava kaj mem akiris renomon, kiu ne estas forgesota; kaj vi estas damo bela, mi opinias, kion eĉ la vortoj de la elfa lingvo ne sufiĉe priskribas. Kaj mi amas vin. Iam mi kompatis vian malĝojon. Sed nun, eĉ se vi estus sentrista, sen timo aŭ ajna manko, se vi estus la feliĉa reĝino de Gondoro, mi ankoraŭ amus vin. Eovina, ĉu vi ne amas min?
Tiam la koro de Eovina ŝanĝiĝis, aŭ eble ŝi finfine komprenis ĝin. Kaj subite forlasis ŝin vintro, kaj la suno brilis al ŝi.
— Mi staras en Minaso Anor, la Turego de la Suno, — ŝi diris. — Kaj jen! La Ombro foriris! Mi ne plu estos ŝildoportantino, nek konkuros kun la grandaj rajdistoj, nek ĝojos nur pri kantoj de mortigo. Mi estos kuracistino, kaj amos ĉion, kio kreskas kaj ne estas malfekunda. — Ŝi denove rigardis Faramiron. — Mi ne plu deziras esti reĝino.
Tiam Faramiro ridis gaje.
— Tio estas bona, — li diris, — ĉar Reĝo mi ne estas. Sed mi edzinigos la Blankan Damon de Rohano, se tion ŝi volos. Kaj se ŝi tion volas, ni do transiru la riveron kaj en tagoj pli feliĉaj ni loĝu en la bela Itilio kaj kreu tie ĝardenon. Ĉio kreskos en ĝojo tie, se venos la Blanka Damo.
— Ĉu do mi devos forlasi mian propran popolon, viro el Gondoro? — ŝi demandis. — Kaj ĉu vi volas, ke via fiera popolo diru pri vi: “Jen iras princo, kiu malsovaĝigis furiozan ŝildoportantinon el la nordo! Ĉu ne troviĝis elektinda virino el la Numenora raso?”
— Mi volas, — diris Faramiro kaj brakumis ŝin kaj kisis ŝin sub la sunluma ĉielo, kaj li tute ne ĝeniĝis pro tio, ke ili staras alte sur la muro kaj estas videblaj de multaj. Kaj multaj efektive vidis ilin kaj la lumon, kiu ĉirkaŭis ilin, kiam ili venis suben de la muroj kaj iris man-en-mane ĝis la Domoj de Kuracado.
Kaj al la kuracestro Faramiro diris:
— Jen Eovina, la Damo el Rohano, kaj nun ŝi estas kuracita. Kaj la kuracestro diris:
— Do mi liberigas ŝin el mia prizorgo kaj adiaŭas ŝin, kaj ŝi neniam denove suferu doloron aŭ malsanon. Mi rekomendas ŝin al prizorgo de la Reganto de la Urbo, ĝis revenos ŝia frato.
Sed Eovina diris:
— Tamen nun, havante permeson foriri, mi volas resti. Ĉar tiu ĉi Domo iĝis por mi la plej benita el ĉiuj loĝejoj.
Kaj ŝi restis tie, ĝis venis Reĝo Eomero.
Ĉio estis nun pretigata en la Urbo; kaj formiĝis granda homamaso, ĉar la novaĵo disvastiĝis en ĉiuj regionoj de Gondoro, de Min-Rimono ĝis eĉ Pinato Gelin kaj la malproksimaj marbordoj. Kaj ĉiuj, kiuj povis veni al la Urbo, venis rapide. Kaj la Urbo denove pleniĝis de virinoj kaj belaj infanoj, kiuj reiris al siaj domoj ŝarĝite de floroj; kaj el Dol Amroto venis harpistoj, kiuj plej lerte harpis en la tuta lando; kaj troviĝis ludantoj de vjoloj kaj de flutoj kaj de arĝentaj trumpetoj kaj klarvoĉaj kantistoj el la valoj de Lebenino.
Finfine venis vespero, dum kiu de la muroj videbliĝis la pavilonoj, kaj tra la tuta nokto lanternoj lumis, dum la homoj atendis la tagiĝon. Kaj kiam la suno leviĝis en la klara mateno super la orientajn montojn, sur kiuj ne plu kuŝis ombroj, tiam ĉiuj sonoriloj sonoris, kaj ĉiuj standardoj malvolviĝis kaj flirtis en la vento; kaj sur la Blanka Turo de la Citadelo la standardo de la Regantoj, hele arĝenta kiel neĝo en la sunlumo, surhavante nek blazonon nek devizon, estis lastfoje hisita super Gondoro.
Nun la Komandantoj de l’ Okcidento kondukis sian armeon al la Urbo, kaj la homoj vidis ilin avancantaj vicon post vico, flagrantaj kaj ekbrilantaj en la sunleviĝo kaj arĝente muarantaj. Kaj tiel ili alvenis antaŭ la Pordegon kaj haltis je mejl-okono antaŭ la muroj. Ĝis nun neniu pordoklapo estis restarigita, sed barilo estis metita trans la enirejoj de la Urbo, kaj tie staris armitoj en arĝento kaj nigro kun elingigitaj longaj glavoj. Antaŭ la barilo staris Reganto Faramiro kaj Hurino, Gardisto de la Ŝlosiloj, kaj aliaj komandantoj de Gondoro, kaj Damo Eovina el Rohano kun marŝalo Elfhelmo kaj multaj kavaliroj de Markio; kaj ambaŭflanke de la Pordego estis granda amaso da belaj homoj en buntaj vestaĵoj kaj florgirlandoj.
Do nun estis larĝa spaco antaŭ la muroj de Minaso Tirit, kaj ĝin enfermis ĉiuflanke la kavaliroj kaj soldatoj de Gondoro kaj Rohano, kaj la popolo de la Urbo kaj el ĉiuj landopartoj. Ĉiuj silentiĝis, kiam el la amaso enpaŝis la dunadanoj en arĝento kaj grizo; kaj antaŭ ili venis malrapide Mastro Aragorno. Li estis vestita en nigra maŝarmaĵo ornamita per arĝento, kaj li portis longan mantelon el pura blanko agrafita ĉe la gorĝo per verda juvelo defore brilanta; sed lia kapo estis nekovrita. Kun li estis Eomero el Rohano, kaj Princo Imrahilo, kaj Gandalfo tute blankvestita, kaj kvar etaj figuroj, pri kiuj miris multaj homoj.
— Ne, kuzino! Ili ne estas knaboj, — diris Joreta al sia parencino el Imloto Melui, kiu staris apude. — Ili estas Perianoj el la fora lando de la Duonuloj, kie ili estas laŭdire tre famaj princoj. Tion mi scias, ĉar mi vartis unu el ili en la Domoj. Ili estas malgrandaj, sed ili estas bravaj. Vidu, kuzino, unu el ili iris kun nur sia eskviro en la Nigran Landon kaj batalis tie sola kontraŭ la Malhela Mastro mem, kaj fajrigis ties Turegon, se tion vi povas kredi. Almenaŭ tion oni rakontas en la Urbo. Temas verŝajne pri tiu, kiu marŝas kun nia Elfŝtono. Ili estas koraj amikoj, mi aŭdis. Nu, li estas mirindulo, Mastro Elfŝtono: ne tro molparola, certe, sed li havas koron oran, kiel oni diras, kaj li havas manojn kuracajn. “La manoj de la Reĝo estas manoj de kuracisto”, mi diris; kaj tiamaniere ĉio estis retrovita. Kaj Mitrandiro diris al mi: “Joreta, la homoj longe memoros viajn vortojn”, kaj...
Sed al Joreta ne estis permesate daŭrigi la klarigon al la kampara parencino, ĉar sonoris trumpeto, kaj sekvis kompleta silento. Tiam el la Pordego venis Faramiro kaj Hurino kun la Ŝlosiloj, kaj neniuj aliaj, krom ke malantaŭ ili marŝis kvar viroj en la altaj kaskoj kaj armaĵo de la Citadelo, kaj tiuj portis grandan keston el nigra lebetrono ligita per arĝento.
Faramiro renkontis Aragornon meze de la kunvenintoj, kaj li genuiĝis, kaj diris:
— La lasta Reganto de Gondoro petas permeson transdoni sian oficon.
Li etendis blankan bastoneton, sed Aragorno akceptis la bastoneton kaj redonis ĝin, dirante:
— Tiu ofico ne finiĝis, kaj ĝi estos via kaj posedaĵo de viaj heredontoj, tiel longe, kiel daŭros mia nasklinio. Plenumu do vian oficon!
Faramiro stariĝis kaj parolis klarvoĉe:
— Homoj de Gondoro, aŭdu nun la Reganton de la Regno! Jen! Finfine venis iu por pretendi la reĝecon. Jen estas Aragorno, filo de Aratorno, ĉefo de la Dunadanoj el la Nordo, Komandanto de la Armeo de l’ Okcidento, portanto de la Glavo Reforĝita, venkinto en batalo, kies manoj havigas kuracadon, la Elfŝtono, Elesaro el la linio de Valandilo, filo de Isilduro, Elendila filo el Numenoro. Ĉu li estu la Reĝo kaj eniru en la Urbon kaj loĝadu tie?
Kaj la tuta homamaso kaj la tuta popolo kriis jes kvazaŭ unuvoĉe. Kaj Joreta diris al sia parencino:
— Tio ĉi estas nur ceremonio tia, kian ni havas en la Urbo, kuzino; ĉar li jam eniris, kiel mi klarigis al vi; kaj li diris al mi... — Kaj ŝi denove devis silentiĝi, ĉar Faramiro denove ekparolis.