Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 299 300 301 302 303 304 305 306 307 ... 322
Перейти на страницу:

— Ankaŭ Bilbo, — diris Gandalfo, — atendas tiun saman tagon, kaj li scias, kio prokrastigas vin. Kaj koncerne la pasadon de la tagoj, nun estas nur majo, kaj ankoraŭ ne komenciĝis la somero; kaj kvankam ĉio ŝajnas ŝanĝita, kvazaŭ forpasus monda epoko, tamen laŭ la arboj kaj la herbo pasis malpli ol jaro post kiam vi ekvojaĝis.

— Grinĉjo, — diris Frodo, — ĉu vi ne diris, ke Gandalfo estas malpli sekretema ol antaŭe? Li tiam laciĝis pro siaj laboroj, ŝajnas al mi. Nun li refortiĝas.

Kaj Gandalfo diris:

— Multaj ŝatas scii anticipe, kio estas metota sur la tablon; sed tiuj, kiuj laboris pretigante la feston ŝatas teni sian sekreton, ĉar miro plilaŭtigas la laŭdvortojn. Kaj Aragorno mem atendas signon.

Venis tago, en kiu Gandalfo ne estis trovebla, kaj la kunuloj scivolis, kio estas okazonta. Sed Gandalfo kondukis Aragornon el la Urbo nokte al la suda subo de la monto Mindoluino; kaj tie ili trovis padon faritan praepoke, sur kiu malmultaj nun aŭdacis paŝi. Ĉar ĝi kondukis supren sur la monton al alta sanktejo, kien kutimis iri nur la reĝoj. Kaj ili supreniris laŭ kruta vojo, ĝis ili venis al alta kampo sub la neĝoj, kiuj vestis la imponajn montopintojn, kaj ĝi rigardis trans la krutegaĵon, kiu staris malantaŭ la Urbo. Kaj starante tie ili esploris la terenojn, ĉar venis la mateno; kaj ili vidis la turojn de la Urbo forsube kiel blankajn krajonojn tuŝitajn de la sunlumo, kaj la tuta valo de Anduino similis ĝardenon, kaj la Ombrajn Montojn vualis ora nebuleto. Unuflanke ilia vidkampo etendiĝis ĝis la griza Emin Muilo, kaj la ekbrilo de Raŭroso similis stelon flagrantan en malproksimo. Kaj aliflanke ili vidis la Riveron kiel rubandon kuŝigitan ĝis Pelargiro, kaj poste estis lumo sur la orlo de la ĉielo, kiu indikis la maron.

Kaj Gandalfo diris:

— Jen via regno kaj la kerno de pli granda regno estonta. La Tria Epoko de la mondo finiĝis, kaj la nova epoko komenciĝis; kaj via tasko estas ordigi ĝian komenciĝon kaj konservi tion, kio meritas konserviĝon. Ĉar, kvankam multo estas savita, multo devas nun forpasi; kaj ankaŭ la potenco de la Tri Ringoj finiĝis. Kaj ĉiuj landoj, kiujn vi vidas, kaj tiuj ĉirkaŭantaj ilin, estos loĝataj de Homoj. Ĉar venas la tempo de la Homa Superregado, kaj la Pliaĝa Parencaro velkos aŭ foriros.

— Mi bone scias tion, kara amiko, — diris Aragorno, — sed mi volas plu havi vian konsiladon.

— Jam ne tre longe, — diris Gandalfo. — La Tria Epoko estis mia epoko. Mi estis la Malamiko de Saŭrono; kaj mia laboro ĉesis. Baldaŭ mi foriros. La ŝarĝo devas nun pezi sur vin kaj vian parencaron.

— Sed mi mortos, — diris Aragorno. — Ĉar mi estas mortemulo, kaj kvankam pro tio, kio mi estas, kaj de la raso Okcidenta nemiksita, mi eble havos vivon pli longan ol aliaj, tamen tio estos nur tempeto; kaj kiam tiuj, kiuj estas en la virinaj uteroj, naskiĝos kaj maljuniĝos, ankaŭ mi maljuniĝos. Kaj kiu tiam regos Gondoron kaj tiujn, kiuj fidas tiun ĉi Urbon, kvazaŭ sian reĝinon, se mia deziro ne estos plenumita. La Arbo en la Korto de l’ Fontano ankoraŭ estas velkinta kaj malfekunda. Kiam mi vidos signon, ke iam estos alie?

— Forturnu vian vizaĝon de la verda mondo, kaj rigardu tien, kie ĉio ŝajnas malfekunda kaj malvarma!

Tiam Aragorno turnis sin, kaj malantaŭ li estis ŝtonoza deklivo subeniranta de la randoj de la neĝo; kaj rigardante li konsciiĝis, ke tie sola en la dezerta lando staris kreskaĵo. Kaj li supreniris al ĝi kaj ekvidis, ke el la rando de la neĝo leviĝis arbido alta ne pli ol tri futojn. Jam ĝi eligis junajn foliojn longajn kaj belformajn, malhelajn supre kaj arĝentajn sube, kaj sur sia svelta pinto ĝi portis florgrapoleton, kies blankaj petaloj brilis kiel la sunluma neĝo.

Tiam Aragorno kriis:

— Yé! utúvienyes! Mi trovis ĝin! Jen! Ĉi tie estas ido de la Plejaĝa el la Arboj! Sed kiel ĝi kreskas ĉi tie? Ĉar ĝi mem ankoraŭ ne estas sep jarojn aĝa.

Kaj Gandalfo alirinte rigardis ĝin kaj diris:

— Vere ĝi estas arbido el la linio de la bela Nimloto, kaj tiu estis plantido de Galatiliono, kaj tiu estis frukto de Telperiono multnoma, la Plejaĝa el la Arboj. Kiu povas diri, kiel ĝi venas ĉi tien en la difinita horo? Sed tie ĉi estas antikva sanktejo, kaj frukto estis semita ĉi tie nepre antaŭ ol la reĝoj falis kaj la Arbo velkis en la korto. Ĉar oni diras, ke kvankam la frukto de la Arbo malofte maturiĝas, tamen la vivo en ĝi povas poste kuŝi dormanta tra multaj longaj jaroj, kaj neniu povas antaŭdiri la tempon, kiam ĝi vekiĝos. Memoru tion. Ĉar se iam frukto maturiĝos, ĝi devos esti plantita, por eviti, ke la linio formortu el la mondo, same kiel la raso de Elendilo kuŝis kaŝite en la dezertoj de la nordo. Tamen la linio de Nimloto estas multe pli aĝa ol via linio, Reĝo Elesaro.

Poste Aragorno metis sian manon milde al la arbido, kaj jen! Ĝi ŝajnis kroĉiĝi nur malforte al la tero, kaj ĝi estis elterigita sendamaĝe; kaj Aragorno reportis ĝin al la Citadelo. Poste la velkinta arbo estis elradikigita, sed kun respektego; kaj oni ne bruligis ĝin, sed kuŝigis ĝin en la silento de Rat Dineno. Kaj Aragorno plantis la novan arbon en la korto apud la fontano, kaj rapide kaj ĝoje ĝi komencis kreski; kaj kiam alvenis junio, ĝi estis ŝarĝita je arbofloroj.

— La signo estas donita, kaj la tago ne malproksimas, — diris Aragorno kaj starigis sentinelojn sur la muroj.

Estis la tago antaŭ la Somermezo, kiam kurieroj venis el Amono Din al la Urbo kaj diris, ke rajdas el la nordo hela popolo, kiu nun proksimiĝas al la muroj de Pelenoro. Kaj la Reĝo diris:

— Finfine ili venas. La tuta Urbo estu pretigata!

En la antaŭvespero de la Somermezo, kiam la ĉielo estis safirkolora kaj blankaj steloj malfermiĝis en la oriento, sed la okcidento ankoraŭ oris, kaj la aero estis friska kaj belodora, la rajdantoj venis laŭ la Norda Vojo al la pordego de Minaso Tirit. La unuaj rajdis Elrohiro kaj Eladano kun arĝenta standardo, poste venis Glorfindelo kaj Erestoro kaj la tuta domanaro de Rivendelo, post ili venis Damo Galadriela kaj Celeborno, la Mastro de Lotlorieno, sur blankaj ĉevaloj kaj kun ili multaj bonuloj de ilia lando grizmantelitaj kun blankaj gemoj en la haroj; kaj la lasta venis Mastro Elrondo, potenca inter elfoj kaj homoj, kun sceptro de Anuminaso, kaj apud li sur griza pordama rajdĉevalo rajdis lia filino Arvena — la vespera stelo de sia popolo.

Kaj Frodo, vidinte ŝin veni briletanta en la vespero kun steloj sur la frunto kaj dolĉa parfumo ĉirkaŭanta, emociiĝis miregante, kaj li diris al Gandalfo:

— Fine mi komprenas, kial ni atendis! Jen la finalo! Jam ne nur la tago estos amata, sed ankaŭ la nokto estos bela kaj benata kaj ĝia tuta timo forpasos!

Tiam la Reĝo bonvenigis siajn gastojn, kaj ili elseliĝis; kaj Elrondo transdonis la sceptron, kaj metis la manon de sia filino en la manon de la Reĝo, kaj kune ili supreniris en la Altan Urbon, kaj ĉiuj steloj ekfloris sur la ĉielo. Kaj Aragorno, Reĝo Elesaro, edziĝis kun Arvena Undomiela en la Urbo de la Reĝo en la tago de la Somermezo, kaj la rakonto pri ilia longa atendado kaj penado atingis plenumiĝon.

6

Multaj disiĝoj

Kiam la tagoj de jubilado fine ĉesis, la kunuloj pripensis reiron al la propraj hejmoj. Kaj Frodo iris al la Reĝo, dum tiu sidis kun la Reĝino Arvena apud la fontano, kaj ŝi kantis kanton de Valinoro, dum la Arbo kreskis kaj floris. Ili bonvenigis Frodon kaj stariĝis salute; kaj Aragorno diris:

— Mi scias, kion vi venis diri, Frodo: vi volas reiri al via propra hejmo. Nu, plej kara amiko, arbo plej bone kreskas en la lando de siaj prapatroj; sed vi en ĉiuj landoj de la Okcidento ĉiam estos bonvena. Kaj kvankam via popolo havis malmulte da famo en la legendoj de la grandiozuloj, ĝi jam havos pli da renomo ol multaj vastaj regnoj ne plu ekzistantaj.

— Vere estas, ke mi deziras reiri al la Provinco, — diris Frodo. — Sed unue mi devos iri al Rivendelo. Ĉar se io povus manki en tempo tiel benita, mankis al mi Bilbo; kaj mi malĝojis, kiam mi vidis, ke el la domanaro de Elrondo ne venis li.

1 ... 299 300 301 302 303 304 305 306 307 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)