Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 300 301 302 303 304 305 306 307 308 ... 322
Перейти на страницу:

— Ĉu tio mirigis vin, Ringoportinto? — diris Arvena. — Vi ja konas la potencon de tiu aĵo, kiu estas nun detruita; kaj ĉio farita de tiu potenco jam forpasas. Sed via parenco posedis ĝin pli longe ol vi. Li aĝe nun maljunas, laŭ sia speco; kaj li atendas vin, ĉar li ne plu faros longajn vojaĝojn, krom unu.

— Do mi petas permeson foriri baldaŭ, — diris Frodo.

— Post sep tagoj ni iros, — diris Aragorno. — Ni rajdos longe kun vi sur la vojo ĝis Rohano. Post tri tagoj Eomero revenos ĉi tien por reporti Teodenon al ripozo en Markio, kaj ni rajdos kun li por honori la falintojn. Sed nun antaŭ ol vi iros, mi konfirmas tiujn vortojn, kiujn diris al vi Faramiro, kaj vi por ĉiam estos liberulo en la regno Gondoro; kaj same ĉiuj viaj kunuloj. Kaj se estus donacoj doneblaj konforme al viaj faroj, vi ricevus ilin; sed kion ajn vi deziras, tion vi kunportos kun vi, kaj vi rajdos honorate kaj vestite kiel princoj de la lando.

Sed Reĝino Arvena diris:

— Donacon mi donos al vi. Mi estas la filino de Elrondo. Mi ne iros kun li, kiam li foriros al la Havenoj; ĉar mia elekto estas tiu de Lutiena, kaj kiel ŝi, tiel ankaŭ mi elektis la dolĉan kaj la amaran. Sed anstataŭ mi foriros vi, Ringoportinto, kiam venos la tempo, kaj se vi deziros tion. Se viaj doloroj ankoraŭ ĉagrenos vin, kaj la memoro pri via ŝarĝo plu pezos, tiuokaze vi rajtos iri en la Okcidenton, ĝis ĉiuj viaj vundoj kaj lacecoj kuraciĝos. Sed portu nun ĉi tion memore pri Elfŝtono kaj Vesperstelo, kun kiuj via vivo interplektiĝis!

Kaj ŝi prenis blankan gemon stelsimilan, kiu kuŝis sur ŝia brusto pende de arĝenta ĉeno, kaj ŝi metis la ĉenon ĉirkaŭ la kolon de Frodo.

— Kiam memoro pri la timo kaj la mallumo ĉagrenos vin, — ŝi diris, — tio ĉi havigos al vi helpon.

Post tri tagoj, kiel diris la Reĝo, el Rohano venis rajde Eomero, kaj kun li venis eoredo el la plej belaj kavaliroj de Markio. Oni bonvenigis lin; kaj kiam ili ĉiuj sidis ĉe tablo en Meretrondo, la Granda Halo de la Festenoj, li vidis la belon de la ĉeestantaj damoj, kaj mirego plenigis lin. Kaj antaŭ ol li iris ripozi, li alvokis la gnomon Gimlio kaj diris al tiu:

— Gimlio, filo de Gloino, ĉu via hakilo pretas?

— Ne, sinjoro, — diris Gimlio, — sed mi povas rapide ekhavi ĝin, se estos necese.

— Vi juĝos, — diris Eomero. — Ĉar ankoraŭ kuŝas inter ni iuj malprudentaj vortoj pri la damo de la Ora Arbaro. Kaj nun mi vidis ŝin propraokule.

— Nu, sinjoro, — diris Gimlio, — kion vi nun diras?

— Ve! — diris Eomero. — Mi ne diros, ke ŝi estas la plej bela damo vivanta.

— Do, mi devos alporti mian hakilon, — diris Gimlio.

— Sed unue mi devas proponi jenan senkulpiĝon, — diris Eomero. — Se mi vidus ŝin en alia societo, mi dirus ĉion, kion vi deziras. Sed mi taksas la unua Reĝinon Arvena Vesperstelo, kaj mi estas preta miaparte batali kontraŭ iu ajn, kiu defias min. Ĉu mi havigu al mi mian glavon?

Tiam Gimlio malalten riverencis.

— Ne, vi estas pardonita miaflanke, sinjoro, — li diris. — Vi elektis la vesperon, sed mia amo estas direktita al la mateno. Kaj mia koro anticipe timas, ke baldaŭ ĝi forpasos por ĉiam.

Fine venis la tago de foriro, kaj granda bela grupo pretigis sin por rajdi norden el la Urbo. Tiam la reĝoj de Gondoro kaj Rohano iris al la Sanktejo kaj ili venis ĝis la tomboj en Rat Dineno, kaj ili forportis Reĝon Teodeno sur ora kadavroportilo, kaj trapasis silente la Urbon. Poste ili metis la portilon sur grandan ĉaron, kiun ĉirkaŭis rajdistoj de Rohano kun sia standardo antaŭe; kaj Gaja, kiel eskviro de Teodeno, veturis sur la ĉaro kaj gardis la armilojn de la Reĝo.

Al la aliaj kunuloj estis havigitaj ĉevaloj konforme al ilia staturo; kaj Frodo kaj Samsaĝo rajdis apud Aragorno, kaj Gandalfo rajdis sur Ombrofakso, kaj Grinĉjo rajdis kun la kavaliroj de Gondoro; kaj Legolaso kaj Gimlio kiel ĉiam rajdis duope sur Arodo.

En tiu rajdado partoprenis ankaŭ Reĝino Arvena, kaj Celeborno kaj Galadriela kun siaj popolanoj, kaj Elrondo, kaj liaj filoj; kaj la princoj de Dol Amroto kaj de Itilio, kaj multaj trupestroj kaj kavaliroj. Neniam iu ajn reĝo de Markio havis tian akompanon, kia iris kun Teodeno, filo de Tengelo, al lia hejmlando.

Senhaste kaj trankvile ili pasis en Anorienon, kaj ili alvenis la Grizan Arbaron sub Amono Din; kaj tie ili aŭdis sonojn, kvazaŭ de tamburoj batantaj en la montaro, kvankam neniu vivanto estis videbla. Tiam Aragorno sonorigis la trumpetojn; kaj heroldoj kriis:

— Vidu, Reĝo Elesaro estas veninta! La arbaron Druadano li donas al Gan-Buri-Gano kaj al ties popolo, ke ĝi estu por ĉiam ilia posedaĵo; kaj ekde nun neniu eniru ĝin sen ilia permeso!

Poste la tamburoj laŭte tondregis kaj silentiĝis.

Fine post dek kvin tagoj da vojaĝado la ĉaro de Reĝo Teodeno trapasis la verdajn kampojn de Rohano kaj venis al Edoraso; kaj tie ĉiuj ripozis. La Ora Halo estis ornamita per belaj drapaĵoj, kaj ĝi estis lumoplena, kaj tie okazis la plej elstara festo, kiun ĝi konis ekde la tagoj de ĝia konstruado. Ĉar post tri tagoj la rohananoj pretigis la entombigon de Teodeno; kaj li estis kuŝigita en ŝtona domo kune kun siaj armiloj kaj multaj aliaj belaĵoj poseditaj de li, kaj super li estis starigita granda teramaso, kovrita de verda herbo kaj de blankaj miozotoj. Kaj nun estis ok teramasoj sur la orienta flanko de la Tumulkampo.

Poste la rajdistoj de la Reĝa Domo sur blankaj ĉevaloj ĉirkaŭrajdis la tumulon kaj kantis kune kanton pri Teodeno, filo de Tengelo, kiun kreis lia menestrelo Gleovino, kaj li neniam poste kreis kanton. La malrapidaj voĉoj de la rajdistoj emociis la korojn eĉ de tiuj, kiuj ne scipovis la lingvon de tiu popolo; sed la vortoj de la kanto lumigis la okulojn de la rohananoj: aŭdante denove en foro la tondron de la hufoj de la nordo kaj la voĉon de Eorlo, krianta super la batala bruo sur la kampo de Celebranto; kaj la rakonto pri la reĝoj daŭris, kaj la korno de Helmo laŭtis en la montaro, ĝis venis la Mallumo, kaj Reĝo Teodeno leviĝis kaj rajdis tra la Ombro ĝis la fajro, kaj mortis grandioze, ĝuste kiam la suno, reveninte eksterespere, ekbrilis al Mindoluino en la mateno.

El dubo, el mallumo, al tagleviĝo li rajdis subsune kantante kun glavo nuda. Esperon li ĉendis ree, en espero finiĝis; super morton, timon, missorton levita el perdo, el vivo, al longa glorado.

Sed Gaja staris sube de la verda teramaso, kaj li ploris, kaj kiam ĉesis la kanto, li stariĝis kaj kriis:

— Reĝo Teodeno, Reĝo Teodeno! Adiaŭ! Kvazaŭ patro vi estis al mi dum iom da tempo. Adiaŭ!

Kiam la entombigo finiĝis, kaj la plorado de virinoj ĉesis, kaj Teodeno fine estis lasita sola en sia tumulo, tiam oni venis al la Ora Halo por la granda festeno kaj flankenmetis malĝojon, ĉar Teodeno vivis ĝis maljuniĝo kaj mortis ne malpli glore ol liaj prapatroj. Kaj kiam la tempo venis, kiam laŭmore ili estis trinkontaj je memoro de la reĝoj, Eovina, Damo de Rohano, elpaŝis, ora kiel la suno kaj blanka kiel la neĝo, kaj ŝi portis plenan pokalon al Eomero.

Tiam stariĝis menestrelo-analisto kaj nomis ĉiujn nomojn de la Mastroj de Markio laŭvice: Eorlo la Juna; kaj Brego konstruinto de la Halo; kaj Aldoro frato de la malfeliĉa Baldoro; kaj Freo, kaj Freovino, kaj Orvino, kaj Deoro, kaj Gremo; kaj Helmo, kiu kuŝis en Profundaĵo de Helmo kiam Markio estis okupita; kaj tiel finiĝis la naŭ tumuloj de la okcidenta flanko, ĉar tiutempe la linio estis rompita, kaj poste venis la tumuloj de la orienta flanko: Frealafo, filo de la fratino de Helmo, kaj Leofo, kaj Valdo, kaj Folko, kaj Folkvino, kaj Fengelo, kaj Tengelo, kaj Teodeno la plej lasta. Kaj kiam Teodeno estis nomita, Eomero eltrinkis la pokalon. Poste Eovina ordonis, ke la servantoj replenigu la tasojn, kaj ĉiuj ĉeestantoj stariĝis kaj tostis la novan reĝon, kriante:

— Saluton, Eomero, Reĝo de Markio!

Finfine, kiam la festo proksimiĝis al sia fino, Eomero stariĝis kaj diris:

— Nu, tiu ĉi estas la entombiga festo de Reĝo Teodeno; sed mi parolos antaŭ ol ni foriros pri ĝojaj novaĵoj, ĉar li ne domaĝus, ke mi tion faru, ĉar li ĉiam estis patro por Eovina, mia fratino. Do aŭdu ĉiuj gastoj, belaj popoloj el multaj regnoj, neniam antaŭe tiome kuniĝintaj en tiu ĉi halo! Faramiro, Reganto de Gondoro kaj Princo de Itilio, petas, ke Eovina, Damo de Rohano, estu lia edzino, kaj ŝi tion konsentas plenvolonte. Tial ili estos gefianĉigitaj antaŭ vi ĉiuj.

1 ... 300 301 302 303 304 305 306 307 308 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)