La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
— Homoj el Gondoro, la analistoj diras, ke en la malnova tempo la reĝo kutime ricevis la kronon de sia patro, antaŭ ol tiu mortis; aŭ se tio ne eblis, li iris sola kaj akceptis ĝin el la manoj de sia patro en la tombo, kie tiu estis kuŝigita. Sed pro tio, ke nun la aferoj devas esti alimaniere aranĝitaj, per la aŭtoritato de la Reganto mi hodiaŭ portigis ĉi tien el Rat Dineno la kronon de Earnuro, la lasta Reĝo, kies tagoj pasis dum la epoko de niaj prapatroj antaŭ longe.
La gardistoj paŝis antaŭen, kaj Faramiro malfermis la keston kaj levis la antikvan kronon. Ĝi estis formita simile al la kaskoj de la citadelaj gardistoj, sed ĝi estis pli impona, kaj ĝi estis tute blanka, kaj la aloj ambaŭflanke estis faritaj el perlamoto kaj arĝento simila al marbirdaj flugiloj, ĉar ĝi estis la emblemo de la reĝoj, kiuj venis transmaren. Sep gemoj diamantaj estis enfiksitaj en la cirkleto, kaj sur ĝia supro estis fiksita unu juvelo, kies lumo supreniris kvazaŭ flamo.
Tial Aragorno prenis la kronon, levis ĝin alte kaj diris:
— Et Eärello Endorenna utúlien. Sinome maruvan ar Hildinyar tenn’ Ambar-metta!
Kaj tiuj estis la vortoj, kiujn Elendilo parolis, kiam li alvenis el la maro sur flugiloj de la vento: “El la Granda Maro al Mez-Tero mi venis. En tiu ĉi loko loĝados mi kaj miaj heredontoj, ĝis la fino de la mondo”.
Poste, mirigante multajn, Aragorno ne surkapigis la kronon, sed redonis ĝin al Faramiro kaj diris:
— Per la penado kaj kuraĝo de multaj mi ricevas mian heredaĵon. Rekone de tio, mi deziras, ke la Ringoportinto alportu la kronon, kaj Mitrandiro metu ĝin sur mian kapon, se li konsentas; ĉar li estis la instiginto de ĉio plenumita, kaj lia estas tiu ĉi venko.
Tiam Frodo paŝis antaŭen kaj prenis de Faramiro la kronon kaj portis ĝin al Gandalfo; kaj Aragorno genuiĝis, kaj Gandalfo metis la Blankan Kronon sur lian kapon kaj diris:
— Nun venas la tagoj de la Reĝo, kaj ili estu benitaj, dum daŭros la regado de la valaroj!
Sed kiam Aragorno stariĝis, ĉiuj spektantoj rigardis lin silente, ĉar ŝajnis al ili, ke li estas rivelita al ili nun la unuan fojon. Alta kiel la pratempaj maraj reĝoj, li superis ĉiujn apudulojn. Multjarulo li ŝajnis, kaj tamen en la zenito de sia vivo; kaj saĝecon indikis lia frunto, kaj en liaj manoj estis forto kaj kuracemo, kaj lumo ĉirkaŭis lin. Kaj tiam Faramiro kriis:
— Vidu la Reĝon!
Kaj tiumomente ĉiuj trumpetoj estis blovataj, kaj Reĝo Elesaro eliris kaj alvenis la barilon, kaj Hurino kun la Ŝlosiloj forŝovis ĝin; kaj meze de la muziko de harpoj, vjoloj kaj flutoj kaj kantado de klaraj voĉoj la Reĝo trairis la florkovritajn vojojn kaj venis al la Citadelo kaj eniris; kaj la standardo de la Arbo kaj la Steloj estis malvolvita sur la plej alta turo, kaj komenciĝis la regado de Reĝo Elesaro, pri kiu rakontis multaj kantoj.
Dum lia epoko la Urbo estis pli ol iam ajn beligita, eĉ pli ol dum la tagoj de ĝia unua gloro; kaj ĝin plenigis arboj kaj fontanoj, kaj ĝiaj pordoj estis forĝitaj el mitrilo kaj ŝtalo, kaj ĝiaj stratoj estis pavimitaj je blanka marmoro; kaj la popolo de la Monto laboris en ĝi, kaj la popolo de l’ Arbaro ĝojis veni tien; kaj ĉio estis kuracita kaj riparita, kaj domoj estis plenigitaj de viroj kaj virinoj kaj la ridado de infanoj, kaj neniu fenestro estis blinda, nek iu ajna korto malplena; kaj post la fino de la Tria Epoko de la mondo en la nova tempo ĝi konservis la memoron kaj la gloron de la forpasintaj jaroj.
Dum la tagoj, kiuj sekvis lian kronadon, la Reĝo sidis sur sia trono en la Halo de la Reĝoj kaj anoncis siajn juĝojn. Kaj ambasadoroj venis de multaj landoj kaj popoloj, de l’ oriento kaj de la sudo, kaj de la limoj de Mornarbaro, kaj de Dunlando en la okcidento. Kaj la Reĝo pardonis tiujn orientulojn, kiuj kapitulaciis, kaj forsendis ilin liberigitaj, kaj paciĝis kun la popoloj de Harado; kaj la sklavojn de Mordoro li liberigis kaj donis al ili ĉiujn terojn ĉirkaŭ lago Nurneno por ilia propra uzado. Kaj multaj estis kondukitaj al li por ricevi liajn laŭdojn kaj kompensaĵon pro la kuraĝeco; kaj laste la estro de la gardistoj kondukis al li por prijuĝo Beregondon. Kaj la reĝo diris al Beregondo:
— Beregondo, per via glavo estis verŝita sango en la Sanktejo, kie tio estas malpermesita. Krome, vi forlasis vian postenon sen permeso de la Reganto aŭ de via komandanto. Pro tiuj aferoj en pratempo la puno estis morto. Nun mi devas anonci vian sorton.
» Ĉiu puno estas nuligita pro via kuraĝo en batalo, kaj eĉ pli pro tio, ke ĉio farita de vi rezultis pro amo al la mastro Faramiro. Malgraŭ tio, vi devas forlasi la gardistaron de la Citadelo, kaj vi devos foriri el la Urbo Minaso Tirit.
La sango forlasis la vizaĝon de Beregondo, kaj li estis dolorigita en la koro kaj klinis sian kapon. Sed la Reĝo diris:
— Tiel devas okazi, ĉar vi estas postenigota en la Blanka Trapo, la gardistaro de Faramiro, Princo de Itilio, kaj vi estos la trupestro kaj loĝos en Emino Arnen honore kaj pace, servante tiun, por kiu vi riskis ĉion, por savi lin el la morto.
Kaj tiam Beregondo, perceptante la indulgon kaj justecon de la Reĝo, iĝis ĝoja, kaj genuinte kisis lian manon kaj foriris feliĉa kaj kontenta. Kaj Aragorno donis al Faramiro Itilion kiel ties princlandon, kaj ordonis ke li loĝadu en la montaro Emino Arnen en la vidkampo de la Urbo.
— Ĉar, — li diris, — Minaso Itil en la Morgula Valo estos komplete detruita kaj, kvankam ĝi eble kun paso de la tempo estos purigita, neniu povos loĝi tie dum multaj longaj jaroj.
Kaj lastan el ĉiuj Aragorno salutis Eomeron de Rohano, kaj ili brakumis sin, kaj Aragorno diris:
— Inter ni ne povas esti parolo pri donado aŭ ricevado, nek pri kompensaĵo; ĉar ni estas fratoj. En horo feliĉa Eorlo rajdis el la Nordo, kaj neniam estis ligateco de popoloj pli benita, tiel ke neniu iam ajn malplenumis la dezirojn de l’ alia, nek tion iam faros. Nu, kiel vi scias, ni kuŝigis Teodenon la Faman en tombo en la Sanktejo, kaj tie li kuŝos por ĉiam inter la Reĝoj de Gondoro, se vi volas. Aŭ se vi deziros tion, ni venos al Rohano kaj reportos lin por ripozi inter lia propra popolo.
Kaj Eomero respondis:
— Ekde tiu tago, kiam vi leviĝis antaŭ mi el la verda herbaro de la montetoj, mi vin amas, kaj tiu amo ne velkos. Sed nun mi devos foriri por kelka tempo al mia propra regno, kie multo estas kuracenda kaj ordigenda. Sed koncerne la Falinton, kiam ĉio estos pretigita, ni revenos por li; sed intertempe li dormu ĉi tie. Kaj Eovina diris al Faramiro:
— Nun mi devas reiri al mia propra lando kaj rigardi ĝin ankoraŭ unufoje, kaj helpi mian fraton en lia laboro; sed kiam tiu, kiun mi longe amis kiel patron, estos entombigita, mi revenos.
Tiel pasis la ĝojaj tagoj; kaj la okan tagon de majo la rajdistoj de Rohano pretigis sin kaj forrajdis laŭ la Norda Vojo, apud kiu staris homoj honorantaj kaj laŭdantaj ilin, de la Pordego de la Urbo ĝis la muroj de Pelenoro. Kaj ĉiuj aliaj, kiuj loĝadis malproksime, reiris jubile al siaj hejmoj; sed en la Urbo estis laboro de multaj manoj entuziasmaj por rekonstrui kaj renovigi, kaj forigi ĉiujn militcikatrojn kaj la memoron pri la mallumo.
La hobitoj plu restadis en Minaso Tirit kun Legolaso kaj Gimlio, ĉar Aragorno ne volis, ke la kunularo malligiĝu.
— Fine ĉio simila devos ĉesi, — li diris, — sed mi preferus, ke vi restu iomete pli longe: ĉar la kompletiĝo de ĉiuj faroj partoprenitaj de vi ankoraŭ ne okazis. Proksimiĝas tago, kiun mi antaŭvidis dum ĉiuj jaroj de mia vireco, kaj kiam tiu venos, mi deziras ke miaj amikoj estu kun mi.
Sed pri tiu tago li rifuzis diri ion plian.
Dum tiuj tagoj la Kunularanoj de la Ringo loĝis kune en bela domo kun Gandalfo, kaj ili iris laŭvole ien-tien. Kaj Frodo diris al Gandalfo:
— Ĉu vi scias, kia estos tiu tago, pri kiu parolas Aragorno? Ĉar ni estas feliĉaj ĉi tie, kaj ne sopiras foriri; sed la tagoj forkuras, kaj Bilbo atendas; kaj la Provinco estas mia hejmo.