Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 301 302 303 304 305 306 307 308 309 ... 322
Перейти на страницу:

Kaj Faramiro kaj Eovina elpaŝis kaj metis manon en manon; kaj ĉiuj ĉeestantoj tostis ilin kaj ĝojis.

— Tiel, — diris Eomero, — la amikeco inter Markio kaj Gondoro estas ligita per nova ligilo, kaj tiom pli mi ĝojegas.

— Nenia avarulo estas vi, Eomero, — diris Aragorno, — tiel donacante al Gondoro la plej belan valoraĵon de via regno!

Tiam Eovina rigardis en la okulojn de Aragorno, kaj ŝi diris:

— Deziru por mi ĝojon, mia feŭdmastro kaj kuracinto! Kaj li respondis:

— Mi deziris por vi ĝojon depost kiam mi la unuan fojon vidis vin. Kuracas mian koron jam vidi vin feliĉa.

Kiam finiĝis la festo, la forirontoj adiaŭis Reĝon Eomero. Aragorno kun siaj kavaliroj kaj la popolanoj de Lorieno kaj Rivendelo, pretigis sin por forrajdi; sed Faramiro kaj Imrahilo restis en Edoraso; kaj ankaŭ Arvena Vesperstelo restis, kaj ŝi adiaŭis siajn fratojn. Neniu vidis ŝian lastan renkontiĝon kun ŝia patro Elrondo, ĉar ili supreniris en la montaron kaj tie longe interparolis, kaj malĝoja estis ilia disiĝo, kiu daŭros ĝis la fino de la mondo.

Laste antaŭ ol la gastoj ekvojaĝis, Eomero kaj Eovina venis al Gaja, kaj ili diris:

— Adiaŭ jam, Gajadoko de la Provinco kaj Holdvino de Markio! Rajdu al bona fortuno, kaj rajdu baldaŭ retro al nia bonvenigo!

Kaj Eomero diris:

— En la pratempo reĝoj ŝarĝintus vin per donacoj, kiujn ĉaro ne eltenus, pro viaj faroj sur la kampoj de Mundburgo; kaj tamen vi akceptos nenion, vi diras, krom la armiloj donitaj al vi. Tion mi permesas, ĉar efektive mi ne posedas donacon, kiu indas; sed mia fratino petegas, ke vi ricevu tiun etaĵon, kiel memoron pri Dernkasko kaj la kornoj de Markio je mateniĝo.

Tiam Eovina donacis al Gaja antikvan kornon, etan sed rare faritan el bela arĝento kun verda balteo; kaj metiistoj gravuris sur ĝi rapidajn rajdantojn en spaliro, kiu ĉirkaŭvolvis ĝin de la kloŝo ĝis la buŝpeco; kaj tie estis metitaj grandsignifaj runaĵoj.

— Tio estas heredaĵo de nia domlinio, — diris Eovina. — Ĝin faris la gnomoj, kaj ĝi devenis el la provizo de la drako Skato. Eorlo la Juna alportis ĝin el la nordo. Kiu blovas ĝin pro neceso, tiu timigos la korojn de siaj malamikoj kaj ĝojigos la korojn de siaj amikoj, kaj tiuj aŭdos lin kaj venos al li.

Do Gaja akceptis la kornon, ĉar ĝi estis nerifuzebla, kaj li kisis la manon de Eovina; kaj ili brakumis lin, kaj tiel ili disiĝis tiutempe.

Nun la gastoj estis pretaj, kaj ili eltrinkis la forirtason, kaj kun grandaj laŭdoj kaj amikeco ili disiĝis kaj venis finfine al la Profundaĵo de Helmo, kaj tie ili restis du tagojn. Tiam Legolaso plenumis sian promeson al Gimlio kaj akompanis lin al la Ekbrilaj Kavernoj; kaj reveninte li silentis, kaj volis diri nur, ke Gimlio sola povus trovi vortojn taŭgajn por priparoli ilin:

— Neniam antaŭe gnomo povis venki elfon en vortkonkurso, — li diris. — Nun do ni iru al Fangorno kaj ĝustigu la kalkulon!

El Profunda Kavaĵo ili rajdis al Isengardo, kaj vidis pri kio okupas sin entoj. La tuta ŝtoncirklo estis deĵetita kaj forigita, kaj la grundo interne estis ĝardenigita, plena je hortoj kaj arboj, kaj tra ĝi fluis rojo; sed meze de ĉio estis lago el klara akvo, kaj el ĝi leviĝis ankoraŭ la Turego de Ortanko, alta kaj nevenkebla, kaj ĝia nigra roko estis spegulata en la lageto.

Dum kelka tempo la vojaĝantoj sidis, kie iam staris la malnova pordego de Isengardo, kaj tie nun estis du arboj altaj kiel sentineloj ĉe la komenciĝo de verdranda pado kondukanta al Ortanko; kaj ili rigardis mire la faritan laboron, sed nenion vivantan ili povis vidi, ĉu fore, ĉu proksime. Sed baldaŭ ili aŭdis voĉon: “hum-hom, hum-hom”; kaj venis Arbobarbo paŝeganta laŭlonge de la pado por saluti ilin kun Rapidtrunko apude.

— Bonvenon al la Arbejo de Ortanko! — li diris. — Mi sciis, ke vi venas, sed mi laboris en la fora valo; multo estas ankoraŭ farenda. Sed ankaŭ vi ne maldiligentis fore en la sudo kaj oriento, mi aŭdas; kaj ĉio, kion mi aŭdas, estas bona, tre bona.

Poste Arbobarbo laŭdis ĉiujn iliajn farojn, pri kiuj li ŝajnis plene informita; kaj finfine li ĉesis kaj longe rigardis Gandalfon.

— Nu, vidu! — li diris. — Vi pruviĝis la plej potenca, kaj prosperis ĉiuj viaj penoj. Kien vi nun volas iri? Kaj kial vi venis ĉi tien?

— Por vidi, kiel progresas via laboro, amiko mia, — diris Gandalfo, — kaj por danki vin pro via helpo en ĉio, kio estas plenumita.

— Hum, nu tio estas sufiĉe justa, — diris Arbobarbo, — ĉar efektive entoj ludis rolon. Kaj ne nur traktante tiun, hum, tiun malbenitan arbomortiginton, kiu loĝis ĉi tie. Ĉar okazis granda inundo far tiuj, burarum, tiuj malicokulaj-nigramanaj-kurbakruraj-salikokoraj-krifofingraj-fetorventraj-sangsoifaj, morimaite-sincahonda, hum, nu, vi estas raso rapidema, kaj ilia plena nomo estas tiel longa kiel jaroj da turmento, tiuj orkaj fibestoj; kaj ili venis trans la riveron kaj suden el la nordo kaj ĉie ĉirkaŭ la arbaro Laŭrelindorinano, kiun ili ne povis penetri, dank’ al la potenculoj, kiuj troviĝas tie. — Li riverencis al la gemastroj de Lorieno. — Kaj tiuj samaj fikreaĵoj estis pli ol surprizitaj renkontante nin ekstere sur la montetaro, ĉar ili ne aŭdis pli frue pri ni; kvankam tion oni povas diri ankaŭ pri popoloj pli valoraj. Kaj ne multaj memoros nin, ĉar ne multaj vivante eskapis nin, kaj la rivero ricevis la plejmulton el tiuj. Sed tio profitis al vi, ĉar se ili ne renkontus nin, tiuokaze la reĝo de la herblando ne rajdus malproksimen, kaj se li tamen jes, ne ekzistus hejmo, al kiu li revenus.

— Mi bone scias tion, — diris Aragorno, — kaj neniam tio estos forgesita en Minaso Tirit kaj en Edoraso.

— Neniam estas vorto tro longa eĉ por mi, — diris Arbobarbo. — Ne dum la daŭro de viaj reĝlandoj, vi intencas diri; sed tiuj devos daŭri vere tre longe por ŝajni longaj al entoj.

— La Nova Epoko komenciĝas, — diris Gandalfo, — kaj en tiu ĉi epoko eble pruviĝos, ke la regnoj de la homoj pretervivos vin, mia amiko Fangorno. Sed jam diru al mi: kio pri la tasko, kiun mi Starigis al vi? Kiel fartas Sarumano? Ĉu li ankoraŭ ne tediĝis pri Ortanko? Ĉar mi ne supozas, ke li taksos plibonigita la elrigardon tra siaj fenestroj.

Arbobarbo longe rigardis Gandalfon, rigardis preskaŭ ruze, pensis Gaja.

— Ha! — li diris. — Mi supozis, ke ĝis tie vi venos. Ĉu li tediĝis pri Ortanko? Tre tediĝis fine, sed ne tiom tediĝis pri sia turego, kiom pri mia voĉo. Hum! Mi havigis al li kelkajn longajn rakontojn, aŭ almenaŭ kiujn oni taksus longaj en via lingvo.

— Kial do li restis por aŭskulti? Ĉu vi iris en Ortankon? — demandis Gandalfo.

— Hum, ne, ne en Ortankon! — diris Arbobarbo. — Sed li venis al sia fenestro kaj aŭskultis, ĉar novaĵojn li ne povis akiri alimaniere, kaj kvankam li malŝategis la novaĵojn, li avidis ilin; kaj mi certigis, ke li aŭdu ĉion. Sed mi aldonis tre multajn aferojn al la novaĵoj, kiujn estis bone por li aŭskulti. Li fariĝis treege tedita. Li ĉiam estis hastema. Tio minigis lin.

— Mi rimarkas, mia bona Fangorno, — diris Gandalfo, — ke tre atente vi diras is, is, is. Kio pri as? Ĉu li estas mortinta?

— Ne, ne mortinta, laŭ mia scio, — diris Arbobarbo. — Sed li foriris. Jes, li foriris. Mi permesis, ke li iru. Malmulto restis en li, kiam li elrampis, kaj lia vermulo similis palan ombron. Nu, ne diru al mi, Gandalfo, ke mi promesis reteni lin sekure, ĉar mi scias tion. Sed la aferoj ŝanĝiĝis post tiam. Kaj mi retenis lin ĝis li estis sekura, sekura je plia misfarado. Vi devus scii, ke antaŭ ĉio mi malŝatas enkarcerigon de vivantaĵoj, kaj mi ne konsentas reteni enkaĝe eĉ tiajn kreaĵojn, kiaj tiuj, pli longe ol devigas la neceso. Sendenta serpento rajtas rampi, kie ĝi volas.

1 ... 301 302 303 304 305 306 307 308 309 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)