Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 282 283 284 285 286 287 288 289 290 ... 322
Перейти на страницу:

— Ne priparolu tion, sinjoro Frodo. Estu benita! Mi portus vin sur la dorso, se mi povus. Forigu ĝin do!

Frodo flankenmetis sian mantelon, demetis la orkan kirason kaj forĵetis ĝin. Li tremetis.

— Kion mi fakte bezonas, tio estas io varma, — li diris. — Fariĝis froste, aŭ eble mi malvarmumis.

— Vi rajtas havi mian mantelon, sinjoro Frodo, — diris Sam, demetis sian tornistron kaj elprenis la elfan mantelon. — Ĉu plaĉas, sinjoro Frodo? Volvu vin strikte per tiu orka ĉifono, kaj ligu la zonon ekstere. Poste tio ĉi povos kovri la tuton. Ĝi ne aspektas tute orkeca, sed ĝi varmigos vin; kaj mi opinias, ke ĝi gardos vin kontraŭ difektiĝo pli bone ol ajna alia kostumo. Ĝin faris la Damo.

Frodo akceptis la mantelon kaj agrafis la broĉon.

— Jam pli bone, — li diris. — Mi sentas min multe malpli peza. Jam mi povos pluiri. Sed tiu ĉi blindiga mallumo ŝajnas tuŝi mian koron. Kuŝante en la prizono mi provis rememori Brandovinon kaj la Arbarfinon, kaj la Akvon trapasanta la muelilon ĉe Hobiturbo. Sed ilin mi ne povas nun vidi.

— Vidu jam, sinjoro Frodo, ĝuste vi ĉi-foje parolas pri akvo! Se nur la Damo povus vidi aŭ aŭdi nin, mi dirus al ŝi: “Moŝtino, nia tuta bezono estas lumo kaj akvo: nur akvo pura kaj taglumo klara, pli bonaj ol juveloj, pardonpete”. Sed longa estas la vojo ĝis Lorieno.

Sam suspiris kaj gestis per sia mano al la altaĵoj de Efelo Duad, nun nur diveneblaj kiel nigreco pli profunda kontraŭ la nigra ĉielo.

Ili ekiris denove. Ili ne longe iris, kiam Frodo paŭzis kaj diris:

— Nigra Rajdanto troviĝas super ni. Mi sentas tion. Prefere ni senmoviĝu por kelka tempo.

Kaŭrante sub rokego ili sidis retrofrontante okcidenten kaj dum kelka tempo ne parolis. Poste Frodo eligis malŝarĝiĝan suspiron.

— Ĝi pasis, — li diris.

Ili stariĝis, kaj ambaŭ gapis mirigite. Fore maldekstre, sude, kontraŭ ĉielo, kiu griziĝis, la pintoj kaj altaj firstoj de la granda montaro komencis vidiĝi malhelaj kaj nigraj, formoj videblaj. Lumo kreskis malantaŭ ili. Malrapide ĝi rampis norden. Okazis batalo forsupre en la altaj spacoj de la aero. La ondantaj nuboj de Mordoro estis retropuŝataj, iliaj randoj ĉifiĝis, kiam vento el la viva mondo alvenis kaj balais la haladzojn kaj fumojn al la malhela lando de ilia hejmo. Sub la leviĝantaj orloj de la morna baldakeno malforta lumo likiĝis en Mordoron kvazaŭ pala mateno tra la polvoŝmirita fenestro de karcero.

— Rigardu tion, sinjoro Frodo! — diris Sam. — Rigardu tion! La vento deviis. Io okazas. Ne ĉio prosperigas lin. Lia mallumo diseriĝas tie ekstere en la mondo. Mi volus vidi la okazantaĵon!

Estis la mateno de la dek-kvina de marto, kaj super la valo de Anduino la suno leviĝis super la orienta ombro, kaj sud-okcidenta vento blovis. Teodeno kuŝis mortanta sur la Pelenora Kampo.

Dum Frodo kaj Sam staris rigardante, la lumrando etendiĝis tra la tuta linio de Efelo Duad, kaj poste ili vidis formon moviĝantan rapidege el la okcidento, komence nur nigran makuleton antaŭ la brileta strio super la montpintoj, sed kreskantan, ĝis ĝi plonĝis kiel sago en la malhelan baldakenon kaj pasis alte super ili. Dumire ĝi eligis longan akran krion, sed tiu krio ne plu teruris ilin: ĝi estis krio de veo kaj konsterniĝo, misaŭgura informo por la Malhela Turego. La Mastro de l’ Ringofantomoj jam plenumis sian sorton.

— Ĉu mi ne diris al vi? Io okazas! — kriis Sam. — “La milito bone progresas”, diris Ŝagrato, sed Gorbago ne certis. Kaj ankaŭ li tie estis. La aferoj heliĝas, sinjoro Frodo. Ĉu vi nun ne havas iom da espero?

— Nu, ne, fakte ne multon, — Frodo suspiris. — Tio okazas fore ekster la montaro. Ni iras orienten, ne okcidenten. Kaj mi tiom lacas. Kaj la Ringo tiom pezas, Sam. Kaj mi komencas vidi ĝin per mia menso la tutan tempon, kiel grandan fajroradon.

La mallonga entuziasmiĝo de Sam tuj resinkis. Li rigardis zorgoplene sian mastron kaj kaptis ties manon.

— Vidu, sinjoro Frodo! Mi jam havas unu el miaj deziraĵoj: iom da lumo. Sufiĉe por helpi nin, kaj tamen supozeble ĝi estas ankaŭ danĝera. Provu iom pli antaŭen, kaj poste ni kuŝos unu apud la alia kaj iom ripozos. Sed nun glutu ereton, iometon el la elfa nutraĵo, tio eble kuraĝigos vin.

Dividinte oblaton da lembaso, kaj maĉante ĝin laŭeble en la sekegaj buŝoj, Frodo kaj Sam plandis antaŭen. La lumo, kvankam ne pli ol griza krepusko, jam sufiĉis por ke ili vidu, ke ili troviĝas profunde en la valo inter la montoj. Ĝi deklivis malabrupte norden, kaj ĉe ĝia fundo estis la kuŝejo de rivereto nun seka kaj velkinta. Trans la ŝtonoza fluejo ili vidis piedkreitan padon, kiu serpenturnis ĉe la subo de l’ okcidentaj klifoj. Se ili scius, ili povus atingi ĝin pli rapide, ĉar ĝi estis pado, kiu forlasis la ĉefan Morgulan Vojon ĉe la okcidenta pontekstremo kaj subeniris per ŝtuparo tranĉita en la roko ĝis la vala fundo. Ĝin uzis patroloj aŭ kurieroj irantaj rapide al malpli gravaj postenoj kaj fortikaĵoj norde, inter Cirito Ungol kaj la stretoj de Isenbuŝo, la feraj makzeloj de Karaĥo Angren.

Estis al la hobitoj danĝere utiligi tiun padon, sed rapideco necesis al ili, kaj Frodo sentis, ke li ne povos fronti la strebon stumbliri inter la rokegoj aŭ en la senpadaj valoj de Morgajo. Kaj li taksis, ke norden estus, eble, la vojo, kiun iliaj ĉasantoj malplej atendus, ke ili iru. La vojo orienten al la ebenaĵo, aŭ la pasejo okcidenten, tiujn ili unue traserĉus plej ĝisfunde. Nur kiam li estos sufiĉe norde de la turego laŭintence li turnos sin kaj serĉos iun vojon por iri orienten, orienten dum tiu lasta malfacilega stadio de la vojaĝo. Do nun ili transiris la ŝtonozan fluejon kaj laŭiris la orkan padon, kaj dum kelka tempo ili marŝis laŭlonge de ĝi. La klifoj maldekstre superkliniĝis, kaj oni ne povis vidi ilin desupre; sed la pado ofte deviis, kaj je ĉiu devio ili kaptis la glavtenilojn kaj pluiris singarde.

La lumo ne plifortiĝis, ĉar Orodruino daŭre elsputis fumegon kiu, supren batite de la kontraŭaj aeroj, pli kaj pli altiĝis, ĝis ĝi alvenis regionon super la vento kaj disetendiĝis je senmezura tegmento, kies centra pilastro leviĝis el la ombroj ekster ilia vidkampo. Ili jam plandis dum pli ol unu horo, kiam ili aŭdis sonon, kiu haltigis ilin. Nekredeble, sed nemiskompreneble — akvo fluetis. El ravineto maldekstre, tiel akra kaj mallarĝa, ke ĝi aspektis kvazaŭ la nigra klifo estus fendita per granda hakilo, akvo subengutis; la lasta restaĵo, eble, de iu dolĉa pluvo rikoltita el sunlumaj maroj, sed mise destinita fali finfine sur la murojn de la Nigra Lando kaj vagi senutile suben en la polvon. Ĉi tie ĝi venis el la rokaĵo per eta falanta rojeto, kaj fluis trans la padon, kaj turniĝinte suden ĝi forfluis rapide por perdiĝi inter la mortaj ŝtonoj. Sam alsaltis ĝin.

— Se mi iam denove vidos la Damon, mi rakontos al ŝi! — li ekkriis. — Lumon kaj nun akvon! — Li ĉesis. — Lasu, ke mi trinku la unua, sinjoro Frodo.

— Bone, sed spaco sufiĉas por du.

— Ne tion mi celis. Mi volis diri: se ĝi estas veneno, aŭ io kio vidigos sian malutilon rapide, nu, prefere mi ol vi, mastro, se vi komprenas min.

— Mi komprenas. Sed mi opinias, ke ni kune fidu nian bonŝancon, Sam; aŭ nian benatecon. Tamen estu singarda nun, se ĝi tre malvarmas!

La akvo estis malvarmeta sed ne glacia, kaj ĝi havis guston malagrablan, samtempe amaran kaj oleecan, aŭ tiel oni dirus hejme. Ĉi tie ĝi ŝajnis pli ol laŭdinda kaj ekster timo aŭ prudento. Ili sattrinkis, kaj Sam replenigis sian botelon. Poste Frodo sentis sin pli kontenta, kaj ili pluiris kelkajn mejlojn, ĝis larĝiĝo de la vojo kaj la komenciĝo de kruda muro apud ĝia rando avertis, ke ili proksimiĝas al alia orka fortikaĵo.

— Ĉi tie ni turniĝu flanken, Sam, — diris Frodo. — Kaj ni devas direktiĝi orienten. — Li ĝemspiris rigardante la mornajn firstojn trans la valo. — Restas al mi ĝuste sufiĉe da forto por trovi ian truon tie supre. Kaj poste mi devos ripozi iomete.

La riverfundo estis nun iom sub la padnivelo. Ili stumbliris suben al ĝi kaj komencis transiri. Surprizite ili trovis malhelajn flakojn nutritaj de akvofadenoj fluantaj de iu monto pli alte en la valo. Ĉe ties randoj sub la montoj okcidente Mordoro estis lando mortanta, sed ĝi ankoraŭ ne estis morta. Kaj ĉi tie ankoraŭ kreskis aĵoj raspaj, torditaj, amaraj, baraktantaj por vivi. En la valoj de Morgajo aliflanke de la valo embuskis vepraj arboj kaj kroĉiĝis, maldelikataj grizaj herbotufoj luktis kontraŭ la ŝtonoj, kaj velkaj muskoj rampis sur ili; ĉie diskuŝis grandaj tordiĝantaj dornplektaĵoj. Iuj havis longajn pikajn dornojn, iuj hokajn pikilojn, kiuj ŝiris tranĉilece. La malviglaj ŝrumpintaj folioj de la pasinta jaro pendis sur ili, grincante kaj klakante en la malgajaj aeroj, sed ties vermtrafitaj burĝonoj nur nun komencis malfermiĝi. Muŝoj, grizbrunaj, grizaj, aŭ nigraj, markitaj kiel orkoj per ruĝa okulforma makulo, zumis kaj pikis; kaj super la dornplektaĵoj nuboj da malsataj kuloj dancis kaj giris.

1 ... 282 283 284 285 286 287 288 289 290 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)