Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 281 282 283 284 285 286 287 288 289 ... 322
Перейти на страницу:

Finfine ili atingis la pordon al la ekstera korto, kaj tie ili haltis. Eĉ de tie, kie ili staris, ili sentis la malicon de la Gardantoj bati sur ilin, nigraj silentaj figuroj ambaŭflanke de la pordo tra kiu vidiĝis malklare la brilo de Mordoro. Dum ili tredis sian vojon inter la hidaj kadavroj de la orkoj, paŝado iĝis pli malfacila. Eĉ antaŭ ol ili alvenis la arkaĵon ili estis haltigitaj. Plu moviĝi unu colon estis doloro kaj laceco de volo kaj membroj.

Frodo malhavis forton por tia batalo. Li sinkis sur la teron kaj murmuris:

— Mi ne kapablas pluiri, Sam. Mi estas svenonta. Mi ne scias, kio okazas al mi.

— Mi scias, sinjoro Frodo. Regu vin jam! Temas pri la pordo. Tie troviĝas ia fimagio. Sed mi trairis, kaj mi intencas eliri. Ne povas esti pli danĝere ol antaŭe. Ek antaŭen!

Sam eltiris denove la elfan vitraĵon. Kvazaŭ por honori lian bravecon, kaj ornami grandioze lian fidelan brunan hobitan manon, kiu plenumis tiajn bravajn farojn, la flakoneto disbrilis subite, tiel ke la tuta ombreca korto estis lumigita per blindiga radiado fulmsimila; sed ĝi restis senŝancele kaj ne forpasis.

— Gilthoniel, A Elbereth! — Sam kriis. Ĉar, li ne sciis kial, lia penso resaltis subite al la elfoj en la Provinco kaj al la kanto, kiu forpelis la Nigrajn Rajdantojn inter la arboj.

— Aiya elenion ancalima! — kriis Frodo denove de malantaŭe. La volo de la Gardantoj estis rompita tiel subite, kiel rompiĝas ŝnureto, kaj Frodo kaj Sam stumblis antaŭen. Poste ili kuris. Tra la pordo kaj preter la sidantaj figuregoj kun la ekbrilaj okuloj. Aŭdiĝis krako. La arkaĵa ĉefŝtono falegis preskaŭ sur iliajn kalkanojn, kaj la supra muro diseriĝis kaj falis ruiniĝante. Nur harlarĝe ili eskapis. Sonorilo tintegis; kaj de la Gardantoj leviĝis alta kaj timiga lamento. Fore supre en la mallumo ĝi estis respondita. El la nigra ĉielo venis, falante kiel sago, figuro flugilhava, ŝirante la nubojn kun hidega kriĉego.

2

La Ombra Lando

Al Sam restis sufiĉe da sagaco, ke li reŝovu la flakoneton sur sian bruston.

— Kuru, sinjoro Frodo! — li kriis. — Ne, ne tien! Trans la muro estas kruta falejo. Sekvu min!

Sur la vojo for de la pordo ili fuĝis. Post kvindek paŝoj, post rapida kurbiĝo ĉirkaŭ elstaran bastionon de la klifo, ĝi forgvidis ilin el vid~ ebleco de la turego. Ili provizore eskapis. Kliniĝante malantaŭen kontraŭ la roko, ili enspiris, kaj poste ili kroĉis siajn korojn. Sidante jam sur la muro apud la ruiniĝinta pordo la nazgulo elpuŝis siajn terurajn kriojn. Ĉiuj klifoj reeĥis.

Timigite ili stumblis antaŭen. Baldaŭ la vojo kurbiĝis orienten de~ nove, kaj dum horora momento ĝi videbligis ilin de la turego. Transkurante ili retrorigardis kaj vidis la grandan nigran figuron sur la krenelaro; poste ili plonĝis suben inter altaj rokmuroj en tratranĉejo, kiu iris suben apike al la Morgula Vojo. Ili venis al la vojrenkontiĝo. Ankoraŭ mankis signoj de orkoj kaj respondo al la krio de l’ nazgulo; sed ili sciis, ke la silento ne longe daŭros. Iumomente la ĉasado komenciĝos.

— Tio ne taŭgas, Sam, — diris Frodo. — Se ni estus realaj orkoj, ni devus rekuri al la turego, ne forkuri. La unua renkontota malamiko rekonos nin. Ni devas iel forlasi ĉi tiun vojon.

— Sed ni ne povas, sen flugiloj, — diris Sam.

La orientaj facoj de Efelo Duad estis apikaj, falante klife kaj krutegaĵe al la nigra kavo kuŝanta inter ili kaj la interna firsto. Mallonge post la vojrenkontiĝo, post alia apika kliniĝo, fluganta ŝtonponto transsaltis la abismon kaj portis la vojon transen al la malglataj deklivoj kaj valetoj de Morgajo. Per senespera akcelego Frodo kaj Sam trakuris la ponton; sed apenaŭ ili atingis ties transan ekstremon, ili jam aŭdis la persekuton komenciĝi. Fore malantaŭ ili, jam alte super la montoflanko, baŭmis la turego Cirito Ungol, kies ŝtonoj malhele ardis. Subite ĝia malmiela sonorilo denove tintegis, kaj poste frakasige kariljonis.

Aŭdiĝis kornoj. Kaj nun de antaŭ la ponto venis respondaj krioj. Sube en la malhela kavo, forbarite de la kaduka brilego de Orodruino, Frodo kaj Sam ne povis vidi antaŭen, sed jam ili aŭdis stamfadon de feramitaj piedoj, kaj sur la vojo sonis la rapida klakado de hufoj.

— Rapide, Sam! Ni transiru! — kriis Frodo. Ili surgrimpis la malaltan parapeton de l’ ponto. Feliĉe ne plu estis terura falebleco abismen, ĉar la deklivoj jam leviĝis preskaŭ ĝis la nivelo de la vojo; sed estis tro mallume por ke ili divenu la profundon.

— Nu, jen la okazo, sinjoro Frodo, — diris Sam. — Adiaŭ!

Li malkroĉiĝis. Frodo sekvis lin. Kaj ĝuste dumfale ili aŭdis tumulton de rajdistoj transkurantaj la ponton kaj klakadon de orkaj piedoj postkurantaj. Sed Sam ridus, se li riskemus. Duontiminte frakasan plonĝon sur nevidatajn rokojn, la hobitoj surteriĝis, post falo ne pli ol dek-du-futa, kun batbruo kaj kraksono, al la lasta atenditaĵo: plektiĝo de dornaj arbustoj. Tie Sam kuŝis senmova, kviete suĉante la gratitan manon. Kiam forpasis la bruo de hufoj kaj piedoj, li riskis flustron:

— Mi estu benata, sinjoro Frodo, sed mi tute ne sciis, ke kreskas io en Mordoro! Sed se mi ja scius, ĝuste ion tian mi serĉus. Jenaj dornoj certe longas unu futon, laŭ ilia sentiĝo; ili trapikis ĉion, kion mi surmetis. Se nur mi surmetus tiun maŝkirason!

— Orka kiraso ne forbaras tiujn dornojn, — diris Frodo. — Eĉ leda brustovesto ne efikas.

Nur barakte ili sukcesis forlasi la densejon. La dornoj kaj ĉiroj estis ferdrate fortikaj kaj krifare kroĉemaj. Iliaj manteloj estis ŝiritaj kaj ĉifitaj antaŭ ol ili fine liberiĝis.

— Nun ni iros suben, Sam, — Frodo flustris. — Suben rapide en la valon, kaj poste norden kiel eble plej baldaŭ.

Tago estis revenanta en la mondo ekstere, kaj fore preter la mornoj de Mordoro la suno grimpis trans la orientan randon de Mez-Tero; sed ĉi tie ĉio estis ankoraŭ nokte malhela. La Monto subbrulis kaj ĝiaj fajroj estingiĝis. La brilo forvelkis de la klifoj.

La orienta vento, blovinta de kiam ili lasis Itilion, nun ŝajnis mortinta. Malrapide kaj dolore ili grimpis suben, palpante, stumblante, rampante inter rokoj kaj dornarbustoj kaj malviva lignaĵo en la blindaj ombroj, suben kaj suben ĝis ili ne povis plu iri. Finfine ili haltis, kaj sidiĝis flank-al-flanke, dorse al rokego. Ambaŭ ŝvitis.

— Se Ŝagrato mem proponus al mi glason da akvo, mi premus lian manon, — diris Sam.

— Ne diru tiajn aferojn! — diris Frodo. — Tio nur mise influas. — Poste li etendis sin, turnkapan kaj lacegan, kaj kelkan tempon li ne plu parolis. Poste li barakte restariĝis. Mirigite li konstatis, ke Sam dormas. — Vekiĝu, Sam! — li diris. — Ek al! Jam tempo klopodi denove.

Sam stumble stariĝis.

— Jen surprizo! — li diris. — Verŝajne mi ekdormis. Jam delonge, sinjoro Frodo, mi ne dormis normale, kaj miaj okuloj simple fermiĝis propravole.

Frodo nun gvidis, norden laŭ lia konjekto, inter la ŝtonoj kaj rokoj dense kuŝantaj sur la fundo de la ravinego. Sed baldaŭ li haltis denove.

— Ne funkcias, Sam, — li diris. — Mi ne povas toleri ĝin. Jenan maŝkirason mi aludas. Ne en mia nuna stato. Eĉ mia mitrila vesto ŝajnis peza, kiam mi estis laca. Tiu ĉi multe pli pezas. Kaj kiel ĝi utilas? Mi ne sukcesos trapasi per batalado.

— Sed eble ni devos iom batali, — diris Sam. — Kaj ekzistas ponardoj kaj vagemaj sagoj. Tiu Golumo ne mortis, ekzemple. Al mi ne plaĉas pensi pri vi kun nur peco da ledo inter vi kaj trapiko en mallumo.

— Aŭskultu, kara knabo Sam, — diris Frodo: — mi estas laca, lacega, al mi espero ne restas. Sed mi devas daŭre klopodi por alveni la Monton, tiel longe, kiel mi kapablas moviĝi. Sufiĉas la Ringo. Tiu ĉi aldonita pezo mortigas min. Ĝi devas rifuziĝi. Sed ne supozu min maldanka. Mi malamas pensi pri la fia laboro, kiun vi certe plenumis inter la kadavroj por trovi ĝin por mi.

1 ... 281 282 283 284 285 286 287 288 289 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)