La batalo de l' vivo
- Автор: Диккенс Чарльз
- Год: 1891
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Ludoviko Lazaro Zamenhof
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
«Britain!» diris la doktoro, «kuru al la pordo de l’ ĝardeno kaj rigardu, ĉu la kaleŝo venas. La tempo forflugas, Alfred.»
«Jes, sinjoro, jes!» vive rediris la junulo. «Kara Grace! unu sekundon! Marion — tiel juna kaj bela, tiel aminda kaj admirata, al mia koro tiel kara, kiel nenio en la mondo — ne forgesu tion ĉi! Mi metas Marion’on en viajn manojn.»
«Ŝi estis por mi ĉiam kara gardataĵo, Alfred. Nun ŝi estas por mi duoble kara. Mi montros min inda je via konfido», diris Grace.
«Mi kredas ĝin, Grace», respondis Alfred. «Mi scias ĝin. Kiu povus rigardi en vian okulon kaj aŭdi vian sinceran voĉon kaj tion ĉi ne scii? Ha, bona Grace! se mi havus vian certan senton, vian trankvilan animon, kiel senzorge mi forlasus hodiaŭ tiun ĉi lokon!»
«Tiel vi pensas?» rediris ŝi kun trankvila rideto.
«Kaj tamen, Grace… fratino, mi preskaŭ dirus.»
«Diru ĝin!» ŝi lin vive interrompis. «Mi aŭdas ĝin kun plezuro, neniam nomu min alie.»
«Tiel, fratino», diris Alfred, — «kaj tamen estas pli bone por Marion kaj por mi, se via senŝanceliĝa kaj fidela animo nin tie ĉi subtenas kaj faras nin pli feliĉaj kaj pli bonaj. Eĉ se mi povus, mi ŝin{*}[44] ne pro mi forprenus.»
«La kaleŝo estas sur la altaĵo!» ekkriis Britain.
«La tempo pasas, Alfred», admonis la doktoro.
Marion staris flanke, kun okuloj mallevitaj; sed nun Alfred ame alkondukis ŝin al la fratino kaj metis ŝin al ŝia brusto.
«Mi diris al Grace, kara Marion», li diris, «ke mi donas vin sub ŝian gardon, ke mi forirante konfidas al ŝi vin kiel mian plej karan juvelon. Kaj kiam mi revenos kaj vin repostulos, mia plej amata, kaj antaŭ ni staros la bela estonteco de nia [ge]edza vivo, tiam ĝi estu unu el niaj plej bonaj plezuroj meditadi, kiel ni povas fari Grace’on feliĉa, antaŭplenumadi ŝiajn dezirojn, montri al ŝi nian amon kaj dankecon kaj ion repagi al ŝi de la ŝuldo, kiun ŝi metis sur nin.»
La pli juna fratino metis unu manon en la lian kaj per la dua ŝi tenis ĉirkaŭprenite sian fratinon. Ŝi rigardadis en la trankvile gajajn okulojn de sia fratino per rigardo, en kiu estis miksitaj amo, admiro, doloro kaj preskaŭ adoro. Ŝi rigardadis la vizaĝon de la fratino, kiel se ĝi estus la vizaĝo de ĉiela anĝelo. Kaj kun gaja, feliĉa trankvileco tiu ĉi vizaĝo rigardadis ŝin kaj ŝian amanton.
«Kaj kiam la tempo venos, kiel ĝi iam devas veni», diris Alfred — «mi miras, ke ĝi ankoraŭ ne venis, sed Grace scias tion ĉi la plej bone, kaj Grace estas ĉiam prava — la tempo, kiam ŝi bezonos koron de amiko, al kiu ŝi povus sin konfidi, kiel fidelaj ni tiam estos, Marion, kaj kiel ni ĝojos, ke nia bona fratino amas kaj estas amata, kiel ŝi meritas!»
Ĉiam ankoraŭ la pli juna fratino rigardadis al ŝi en la okulojn kaj ne deturnadis sin eĉ al li. Kaj ĉiam ankoraŭ ripozadis tiuj ĉi fidelaj okuloj kun gaja feliĉa trankvileco sur ŝi kaj ŝia amanto.
«Kaj kiam ĉio tio ĉi estos pasinta kaj ni estos maljunaj kaj vivos en malvasta komuneco kaj ofte parolados pri la malnovaj tempoj», diris Alfred, «tiam tio ĉi antaŭ ĉio devas esti nia tempo plej amata — precipe tiu ĉi tago; kaj tiam ni rakontados al ni, kion ĉe la disiĝo ni pensis kaj sentis kaj esperis kaj timis; kaj kiel ni ne povis diri al ni reciproke adiaŭ.»
«La kaleŝo veturas tra l’ arbaĵo», ekkriis Britain.
«Jes! Mi estas preta — kaj kiel ni malgraŭ ĉio feliĉe nin revidis; tiun ĉi tagon ni faros la plej feliĉa en la tuta jaro kaj ni ĝin festados kiel triobla tago de naskiĝo. Ne vere, mia kara?»[45]
«Jes!» diris la pli maljuna fratino kun fajro kaj radianta rideto. «Jes, Alfred, ne malrapidu. Ne restas tempo. Diru al Marion adiaŭ. Kaj Dio vin gardu!»
Li altiris la pli junan fratinon al sia brusto. Kiam li ŝin ree ellasis, ŝi denove alvolviĝis al Grace kaj denove ekrigardis al ŝi en la trankvilajn okulojn kun tiu sama rigardo plena je miksitaj sentoj.
«Adiaŭ, Alfred!» diris la doktoro. «Paroli pri serioza korespondado aŭ serioza aldoniteco kaj ŝuldigeco kaj tiel plu en tiu ĉi… ha, ha, ha! — Vi scias, kion mi volas diri — pri tio ĉi paroli estus kompreneble malsaĝeco. Mi povas nur diri, ke se vi kaj Marion restos ĉe tiu ĉi sama malsaĝa stato de l’ animo, mi kontraŭ vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kontraŭparolos.»
«Sur la ponto!» ekkriis Britain.
«Ĝi venu!» diris Alfred kaj kore skuis la manon al la doktoro. «Pensu iafoje pri mi, mia malnova amiko kaj zorganto, tiel serioze, kiel vi nur povos! Adiaŭ, sinjoro Snitchey! Adiaŭ, sinjoro Craggs!»
«Ĝi venas jam!» ekkriis Britain.
«Unu kison de Clemency Newcome pro malnova konateco — vian manon, Britain — Marion, mia plej kara koro, adiaŭ! Fratino Grace, ne forgesu!»
La patrina figuro kaj la vizaĝo tiel bela en sia gaja trankvileco sin turnis al li; sed la okuloj de Marion ne povis sin deturni de ŝia fratino.
La kaleŝo estis antaŭ la pordo. La pakaĵo estis surmetita. La kaleŝo ekruliĝis for. Marion sin ne movis.
«Li faras al vi signon per la ĉapelo, mia kara», diris Grace. «Via fianĉo, mia koro. Rigardu!»
La pli juna fratino suprenrigardis kaj turnis por sekundo la kapon. Sed kiam ŝi post tio ĉi renkontis la plenan rigardon de tiuj ĉi trankvilaj okuloj, ŝi plorante falis al la kolo al la pli maljuna fratino.
«Ho, Grace, Dio vin benu! sed mi ne povas tion rigardi, Grace! Ĝi rompas al mi la koron.»
Parto dua
Snitchey kaj Craggs havis belan malgrandan oficejon[46] sur la malnova kampo de l’ batalo, kie ili vivis de bela malgranda negoco kaj kondukadis multajn malgrandajn batalojn por multaj militantaj partioj. Kvankam oni propre ne povis diri, ke tiuj ĉi bataloj estus facilaj kaj vivaj bataloj de tiraljoroj{*} — ĉar ordinare ili iradis tre malrapide kaj malfacile — oni tamen la partoprenon de la firmo en tiu rilato povis klasifiki sub tiu speco de skermado, ke ili jen ĵetadis pafon sur tiun ĉi plendanton, poste kuglon sur tiun defendanton, jen kun la tuta forto superfaladis sur teran propraĵon starantan sub sekvestracio[47], kaj poste denove havis batalon kun neregula korpuso de malgrandaj ŝuldantoj, ĝuste kiel estis la okazo kaj kiel la malamiko sin starigis kontraŭ ili. Por ili, tiel same kiel por homoj pli gloraj, la Gazeto[48] estis grava kaj tre interesanta folio; kaj pri la plejmulto de la bataloj, en kiuj ili montris sian militestran talenton, la batalantoj poste diradis, ke ili pro la multa fumo, de kiu ili estis ĉirkaŭataj, nur kun granda malfacilo povis reciproke sin rekoni kaj malfacile povis vidi, kion ili propre faras.
La oficejo de la sinjoro Snitchey kaj Craggs kuŝis tre oportune sur la bazaro post malfermita pordo kaj du glataj malsupren kondukantaj ŝtupoj, tiel ke la kolera farmanto, kiu postulis proceson, kun la plej granda facileco povis ensalti.[49] Siajn interparolojn ili havadis en posta ĉambro sur la unua etaĝo, kun malalta malhela plafono, kvazaŭ la ĉambro mem kuntiradus la brovojn en serioza meditado super komplikitaj punktoj de leĝoj. La meblaro de la ĉambro konsistis el kelka nombro da ledaj seĝoj kun altaj apogiloj, kun grandaj rondaj najloj el flava kupro, el kiuj kelkaj elfalis aŭ eble estis eltiritaj de la senkonscia fingro de konfuzitaj klientoj. Ekster tio oni povis vidi gravuraĵon de unu glora juĝisto, kiu siatempe per ĉiu harligo[50] de sia granda hararo[51] faradis sur la homojn tian impreson, ke la haroj al ili stariĝadis kiel montoj. Paperoj en multaj apartaj amasoj plenigadis la polvajn ŝrankojn, bretojn kaj tablojn, kaj la malsupra parto de la muraj tabulaĵoj estis kovrita de vicoj da fajreltenaj kestoj kun pendantaj seruroj kaj kun dike skribitaj nomoj, kiujn la atendantaj klientoj per nevenkebla sorĉo sin sentadis devigataj silabadi de antaŭe kaj de poste[52], dum ili ŝajne aŭskultadis la sinjorojn Snitchey kaj Craggs, ne komprenante eĉ unu vorton de tio, kion tiuj ĉi parolis.
[44]
Mistraduko en la germana teksto kiu kaŭzis mistradukon en Esperanto. La senco de ĉi tiu retorikaĵo estas: «por Marion kaj por mi estos pli bone, ke viaj fideleco kaj persistemo restu ĉi tie, zorgante pri niaj feliĉo kaj bono. Eĉ se tio iel eblus, mi ne forprenus ilin kun mi, malgraŭ ke min ili multe utilus!» Pli detale vidu en la Antaŭparolo.
[45]
La senbezone konfuza negativa demando kaj la perpleksiga respondo estas ŝuldataj al la germana traduko (Nicht wahr, Liebe?). Kp la anglan: “Shall we, dear?”, kion eblas senprobleme esperantigi per «Ĉu, mia kara?» (aŭ «Ĉu vere, mia kara?»)
[46]
Angle office, kio germane iĝis Expedition, kion Z tradukis per «ekspedejo» (ĉi tie kaj plurfoje poste).
[47]
Laŭ la originalo: «jen en la Kanceliera juĝejo ili bombardis ies terposedaĵon» (now made a heavy charge at an estate in Chancery), kio en la germana traduko iĝis jetzt mit aller Macht über ein unter Sequester stehendes Grundstück herfielen.
[48]
Oficiala bulteno publikiganta dekretojn, leĝojn, informojn pri bankrotoj ktp. Cetere, la plia aŭ malplia gloro en la originalo rilatas ne al la homoj, sed al la batalkampoj; la Dikensa “The Gazette” was an important and profitable feature in some of their fields, as in fields of greater renown — germane iĝis Für sie war ebenso wie für berühmtere Leute die Zeitung ein wichtiges und höchst interessantes Blatt.
[49]
Angle: “so that any angry farmer inclining towards hot water, might tumble into it at once”, kio germane iĝis „so daß der erzürnte Pächter, der nach einem Prozeß verlangte, mit der größten Leichtigkeit dazu gelangen konnte“. Z ne rimarkis la humuraĵon (proksimume: «tiel ke kolera farmanto, ema trafi embarason, facile povis trafi tien»).
[50]
per ĉiu buklo (Zamenhofa mistraduko de curl → Locke).
[51]
peruko (hararo tiusence estas evitinda arkaikaĵo).
[52]
t.e. «de maldekstre dekstren kaj de dekstre maldekstren».