La batalo de l' vivo
- Автор: Диккенс Чарльз
- Год: 1891
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Ludoviko Lazaro Zamenhof
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
«Mi pensas, ke estos pli bone, se ni ĝin ne aŭskultados, sinjoro Craggs?» diris Snitchey kaj rigardis sian kompanianon.
«Mi ankaŭ pensas», diris Craggs. Sed ambaŭ atente aŭskultadis.
«Vi ne devas tion ĉi aŭskulti», respondis ilia kliento. «Mi ĝin tamen rakontos. Mi ne intencas demandi la doktoron, ĉu li konsentas, ĉar li ja ne donus ŝin al mi. Sed mi volas fari al la doktoro nenion malbonan, ĉar (ekster tio, ke tiaj bagateloj ne estas aferoj seriozaj, kiel li diras) mi lian infanon, mian Marion’on, volas liberigi de io, la proksimiĝadon de kio ŝi — kiel mi scias — vidas kun timo kaj doloro; mi parolas pri la reveno de ŝia amanto. Se io en la mondo estas vera, ĝi estos tio, ke ŝi lian revenon timas. Tiom neniu estas malvastigata en siaj rajtoj.[67] Vere, mi nun vivas kiel ĉasata hundo, mi nur en mallumo kuraĝas eliri kaj ne estas permesite al mi veni en mian domon kaj en mian propran posedaĵon; sed tiu ĉi domo kaj tiu ĉi posedaĵo iam denove apartenos al mi, kiel vi scias kaj diras; kaj Marion kiel mia virino estos post dek jaroj — vi diras ĝin mem, kaj vi ne estas sangvina[68] — kredeble pli riĉa, ol se ŝi ligiĝos kun Alfred Heathfield, kies revenon ŝi atendas kun timo (ne forgesu tion ĉi) kaj kies amo — kaj ankaŭ nenia amo en la mondo — ne povas esti pli varmega, ol la mia. Al kiu nun estas farata tro multe?[69] Ĉio estas farata laŭ rajto kaj justeco. Mia afero estas tiel justa, kiel lia, se ŝi decidas favore por mi; kaj mi lasos la aferon al ŝia decido. Estos al vi agrable ne plu aŭdi pri tiu ĉi afero, kaj mi ankaŭ pli vin per tio ĉi ne embarasos.[70] Vi konas nun miajn intencojn kaj miajn bezonojn. Kiam mi devas forlasi Anglujon?»
«Post unu semajno», diris Snitchey. «Sinjoro Craggs?…»
«Ankoraŭ iom pli frue, mi konsilus», respondis Craggs.
«Post unu monato», diris la kliento, observinte ambaŭ vizaĝojn. «De hodiaŭ post monato mi forveturos.»[71]
«Ĝi estas tro longa tempo», diris Snitchey; «tro longe. Sed ĝi tiel restu.» («Mi pensis, ke li postulos por si tri monatojn», murmuris li al si mem.) «Ĉu vi volas foriri? Bonan nokton, sinjoro!»
«Bonan nokton!» respondis la kliento kaj skuis al ambaŭ la manon. «Vi vidos ankoraŭ, kiel bone mi scias uzi mian riĉecon. De nun Marion estas mia stelo de feliĉo!»
«Gardu vin sur la ŝtuparo, sinjoro!» diris Snitchey; «ĉar tie la stelo ne lumas. Bonan nokton!»
«Bonan nokton!» respondis sinjoro Warden.
Ambaŭ kompanianoj eliris sur la ŝtuparon kaj lumigis al li; kiam li jam estis foririnta, ili ankoraŭ staris kaj rigardadis sin reciproke.
«Kion vi diras al tio ĉi, sinjoro Craggs?» diris Snitchey.
Sinjoro Craggs balancis la kapon.
«Ni opiniis en la tago, kiam havis lokon tiu transdono, ke en la maniero, kiel la paro diris al si adiaŭ, estis io stranga, tion ĉi mi memoras», diris Snitchey.
«Jes, jes», diris sinjoro Craggs.
«Eble li trompiĝas», daŭrigis sinjoro Snitchey, ŝlosante la fajreltenan keston kaj metante ĝin sur ĝian ordinaran lokon; «sed se tiel ne estas, iom da facilanimeco kaj malfideleco ankaŭ ne estus mirindaĵo, sinjoro Craggs. Kaj tamen mi opinius la belan vizaĝeton tre fidela. Ŝajnis al mi», diris Snitchey, surmetante sur sin sian superveston kaj la gantojn (estis tre malvarme ekstere) kaj estingante unu kandelon, «kvazaŭ ŝia karaktero en la lasta tempo fariĝis pli forta kaj pli serioza, pli simila al la karaktero de ŝia fratino.»
«Sinjorino Craggs havis tiun saman opinion», rimarkis Craggs.
«Mi efektive ion donus», diris Snitchey, kiu en vero estis tre bonkora, «se mi povus kredi, ke sinjoro Warden trompiĝis en sia kalkulo; sed kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn (kaj estus malbone, se estus alie,[72] ĉar por sia konado li pagis sufiĉe kare); kaj mi ne povas al mi prezenti, ke ĝi estas kredebla. Ni faros la plej bone, se ni nin ne enmiksos; ni povas fari nenion pli, sinjoro Craggs, ol silenti.»
«Nenion pli», respondis Craggs.
«Nia bona amiko, la doktoro, rigardas tiajn aferojn indiferente», diris Snitchey balancante la kapon. «Mi almenaŭ volus esperi, ke li ne bezonos sian filozofion. Nia amiko Alfred parolas pri la batalo de l’ vivo», — li denove balancis la kapon, — «mi esperas almenaŭ, ke li ne falos en la komenco de la batalo. Ĉu vi havas vian ĉapelon, sinjoro Craggs? mi estingos la duan kandelon.»
Ricevinte jesan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey faris, kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la ĉambro de interparoloj, kiu nun estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia parolado, aŭ kiel la advokataĵo entute.
Mia historio kondukas min nun en malgrandan malbruan ĉambron de instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la freŝa maljuna doktoro sidis antaŭ la agrabla kameno. Grace kudris, Marion legis el libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj, tenante la piedojn sur la varma tapiŝo, sidis en la ava seĝo, aŭskultis la legantinon kaj rigardadis siajn filinojn.
Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizaĝoj neniam ankoraŭ faris angulon kamenan ĉarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj deviŝis; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en ŝia okulo kaj en la tono de ŝia voĉo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun ĉe ŝia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamen plu ŝi ŝajnis pli ĉarma kaj pli malforta ol la dua; plu ŝi ŝajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je ŝi kaj serĉadi konsilon kaj helpon en ŝiaj okuloj, en tiuj ĉi karaj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antaŭe.
«Kaj kiam ŝi nun estis en la patra domo», legis Marion el la libro, «kiu estis al ŝi tiel kara pro ĉiuj tiuj rememoroj, ŝi komencis sentadi, ke la malfacila tento de ŝia koro baldaŭ devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam ĉiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo…»
«Kara Marion!» diris Grace.
«Mia museto!»[73] ekkriis la patro, «kio estas al vi?»
Ŝi prenis la manon, kiun la fratino donis al ŝi, kaj legis plu; sed per voĉo ĉiam ankoraŭ tremanta, kvankam ŝi penis kovri sian eksciton.
«De kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo estas ĉiam dolora. Ho, patra domo, vi, ĉiam fidela kaj tamen tiel ofte malŝatata, estu malsevera kontraŭ tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn paŝojn per tro maldolĉa pento! Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizaĝo de spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto aŭ rigardo eliru plendante kontraŭ tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn!»
[67]
Angle: “Nobody is injured so far”, kio germane iĝis „Soweit wird niemand in seinem Rechte gekränkt.“ La penso, malevidenta en tiuj tradukoj, resumeblas per kontrastigo: «Ĝis nun mi ankoraŭ neniun ofendis — sed mi estas persekutata».
[68]
T.e. «kaj vi ne estas optimistoj». Angle: “on your showing, who are never sanguine”.
[69]
La angla “Who is injured yet?” (proksimume, «Kiu suferis maljuston?») en la germana traduko ial iĝis „Wem wird dabei zu viel getan?“
[70]
… kaj mi ne plu vin per tio embarasos.
[71]
Ĉi tie estas lakuno en la traduko de Zamenhofo (mankas 2 frazoj de la angla kaj germana tekstoj).
[72]
Ĉi tie la germana traduko (und es wäre schlimm, wenn dies nicht der Fall wäre) trudas al Snitchey emocian rilaton, kiu malestas en la angla teksto: he ought to, for he has bought what he does know, dear enough. Lia rilato estas ja ĝuste la mala: «Mi volus kredi, ke sinjoro Warden trompiĝis … sed li ja konas la homojn … tial [bedaŭrinde] ne estas espero ke li eraras».
[73]
La Dikensa karesvorto “Puss” (kat[in][et]o) en la germana traduko iĝis „Mäuschen“ (museto). Tamen poste ĉiujn 5 aliajn “Puss”/„Mäuschen“ Z tradukis per «kateto». (En KGM ĉie aperas la traduko „Herzblatt“.)