La batalo de l' vivo
- Автор: Диккенс Чарльз
- Год: 1891
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Ludoviko Lazaro Zamenhof
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
«Permesu, sinjoro, mi estis la unua», diris Clemency Newcome. «Vi scias, ŝi promenadis tie ĉi en la ĝardeno de la komenco de l’ mateno. Mi estis interne en la domo.»
«Estas vere! Clemency estis la unua», diris Alfred. «Tiel mi kontraŭmetos al vi Clemency’on.»
«Ha, ha, ha! — por mi kaj Craggs», diris Snitchey. «Kia kontraŭmeto!»
«Ĝi eble ne estas tiel malbona, kiel ĝi aspektas», diris Alfred kaj skuis al la doktoro kore la manon, poste ankaŭ al Snitchey kaj Craggs, kaj rigardis ĉirkaŭen. «Kie estas la … mia Dio!»
Kun rapida movo, kiu por momento metis Jonathan’on Snitchey kaj Thomas’on Craggs en pli proksiman kuntuŝiĝon, ol kiel ili decidis en sia negoca kontrakto, li ĵetis sin tien, kie staris la du fratinoj, kaj … Sed mi ja ne bezonas rakonti, kiel li salutis antaŭe Marion’on kaj poste Grace’on, kaj mi faras nur la rimarkon, ke sinjoro Craggs eble trovis, ke li faras tion al si tro facila.
Eble por deturni la atenton, doktoro Jeddler rapidis aliri al la tablo de matenmanĝo, kaj ĉiuj sidiĝis al la manĝado. Grace prenis la rolon de prezidanto, sed ŝi sciis sin tiel loki, ke ŝi apartigis sian fratinon kaj Alfred’on de la resto de la societo. Snitchey kaj Craggs sidis unu kontraŭ la dua, havante inter si la bluan paperujon pro sendanĝereco; sed la doktoro havis sian ordinaran lokon kontraŭ Grace. Clemency saltadis ĉirkaŭ la tablo kiel disportantino, kaj la melankolia Britain plenumadis apud malgranda flanka tablo la oficon de distranĉisto.
«Viandon?» diris Britain, proksimiĝante al sinjoro Snitchey kun distranĉilo kaj forko en la mano kaj ĵetante al li la demandon kiel ŝtonon sur la kapon.
«Jes», respondis la advokato.
«Ĉu vi volas viandon?» diris Britain al Craggs.
«Malgrasan kaj brunan[32]», respondis tiu ĉi. Kontentiginte la dezirojn de tiuj ĉi ambaŭ kaj modere provizinte la doktoron (li ŝajne sciis, ke la ceteraj ne deziras manĝon), li restis apud la du advokatoj tiel proksime, kiel nur la konveno permesis, kaj observadis ilin per senmovaj okuloj. Nur unu fojon lia malafabla vizaĝo iom glatiĝis, tio ĉi estis kiam sinjoro Craggs, kies dentoj estis ne el la plej bonaj, faris malbonan gluton kaj estis atakita de konvulsia tusado; kun granda viveco Britain tiam ekkriis: «Mi pensis, ke li sufokiĝos!»
«Nun, Alfred», diris la doktoro, «kelkajn vortojn pri aferoj negocaj, dum ni estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo».
«Dum ni estas ankoraŭ ĉe la matenmanĝo», diris Snitchey kaj Craggs, kiuj ŝajne tute ne pensis ankoraŭ pri ĉesado.
Kvankam Alfred ne matenmanĝis kaj videble havis multe por fari, li tamen respekte respondis:
«Kiel vi ordonos, sinjoro!»
«Se povus esti io serioza», komencis la doktoro, «en tiu ĉi…»
«…farso, sinjoro», plenigis Alfred.
«…en tiu ĉi farso», daŭrigis la doktoro, «ĝi estus tiu ĉi kuntrafiĝo de la tago de l’ adiaŭdiro kun duobla tago de naskiĝo, al kiu por ni kvar estas ligitaj multaj agrablaj rememoroj kaj kiu ĉiam revokados al ni en la memoron nian longan kaj amikan kunevivadon. Sed tio ne apartenas tien ĉi.»
«Ho jes[33], doktoro Jeddler», diris la junulo. «Ĝi bone apartenas tien ĉi, tion diras al mi mia koro tiun ĉi matenon, kaj ankaŭ la via tion al vi dirus, se vi volus ĝin aŭskulti. Mi forlasas hodiaŭ vian domon; mi ĉesas hodiaŭ esti via zorgato; ni disiĝas kiel duonaj parencoj, kiuj disligas unu ligilon, dum aliaj jam ridetas al ni en la estonteco», — li rigardis ĉe tiuj ĉi vortoj Marion’on, kiu sidis apud li — «ligiloj tiel riĉaj je esperoj, ke vortoj ne povas tion ĉi esprimi. Vi vidas», li aldonis gaje, «vi vidas, doktoro, estas ankoraŭ greno da seriozaĵo en tiu ĉi granda malsaĝa amaso da polvo. Hodiaŭ almenaŭ ni konfesu, ke ekzistas ankoraŭ greneto da seriozaĵo».
«Hodiaŭ!» ekkriis la doktoro. «Aŭskultu, aŭskultu! ha, ha, ha! Hodiaŭ pli ol en ĉiuj tagoj en la malsaĝa jaro. Hodiaŭ, kiam tie ĉi havis lokon la granda batalo? Sur tiu ĉi loko, kie ni nun sidas, kie mi hodiaŭ matene vidis danci miajn knabinojn, kie la fruktoj por nia matenmanĝo ĵus estas deŝiritaj de tiuj ĉi arboj, kiuj havas siajn radikojn ne en tero, sed en homoj, tie ĉi tiom multaj trovis la morton, ke ankoraŭ en mia juneco, post multaj generacioj, tie ĉi estis elfosita tuta mortintaro da ostaĵoj kaj da pecoj de fenditaj kranioj. Kaj tamen eĉ cent homoj en tiu batalo ne sciis, por kio kaj kial ili batalis; eĉ cent el tiuj, kiuj triumfis la venkon, ne sciis, kial ili tion ĉi faris! Eĉ kvindek homoj ne fariĝis pli feliĉaj per la gajno kaj perdo. Eĉ ses homoj ne havas hodiaŭ konsentan opinion pri la kaŭzo kaj rezultato: per unu vorto, neniu, ekster la plorantaj pro la mortigitaj, sciis iam ion difinitan pri tio ĉi. Seriozaĵo!» diris la doktoro ridante. «Tia mondo!»
«Sed al mi ĉio tio ĉi ŝajnas tre serioza», diris Alfred.
«Serioza!» ekkriis la doktoro. «Se vi tiajn aferojn akceptas kiel seriozaj, vi devas freneziĝi, aŭ iri sur altan monton kaj fariĝi ermito.»
«Kaj al tio ĉi estas jam tiel longe de tiu tempo», diris Alfred.
«Longe!» rediris la doktoro. «Ĉu vi scias, kion la mondo faradis de tiu tempo ĝis hodiaŭ? Mi ĝin ne scias!»
«Ĝi iom procesadis», rimarkis sinjoro Snitchey kaj miksis sian teon.
«Kvankam oni ĝin faradis al la homoj ĉiam tro facila», diris lia kompaniano.
«Kaj vi permesos al mi diri, doktoro», daŭrigis sinjoro Snitchey, «kvankam mi jam mil fojojn esprimis mian opinion, ke en la mondo, se ĝi procesas, kaj entute en la sistemo de ĝia juĝofarado mi vidas ion efektive seriozan, ion realan, ion, kio havas sian intencon kaj sian celon…»
Clemency Newcome puŝiĝis nun je la tablo [tiel], ke ĉiuj teleroj kaj tasoj ekkrakis.
«Nu, kio estas?» ekkriis la doktoro.
«La malbenita paperujo», diris Clemency, «kiu ĉiam venas inter la piedojn!»
«Kio havas sian intencon kaj sian celon, mi diris», komencis denove Snitchey, «kio postulas de ni estimon. La vivo estas farso, vi diras, doktoro Jeddler? la vivo kun la juĝofarado?»
La doktoro ridis kaj rigardis Alfred’on.
«Ni supozu, ke la milito estas malsaĝaĵo», diris Snitchey. «En tio ĉi ni konsentas. Ekzemple tie ĉi ni vidas ĉarmegan lokon» — li montris per la forko en la ĉirkaŭaĵon — «kiu antaŭ longa tempo estis kovrita de amasoj da soldatoj — ĉiu aparte kulpa je rompo de la paco de l’ lando — kaj dezertigita per fajro kaj glavo. Ha, ha, ha! La sola penso, ke homo memvole elmetas sin al morto per fajro kaj glavo! Tio ĉi estas malsaĝa, tute ridinda! oni devas levi la ŝultrojn pro la homoj, kiam oni pensas pri tio ĉi! Sed ni prenu tiun ĉi ĉarman lokon kiel ĝi estas nun. Ni prezentu al ni la leĝajn rilatojn, kiuj naskiĝas de la tera propraĵo; la heredigadon kaj donacadon de la tera propraĵo, la prodonadon kaj reelaĉetadon de la propraĵo; farmadon liberan, farmadon heredan, farmadon tempan; ni prezentu al ni», diris sinjoro Snitchey kun tia entuziasmo, ke li ŝmacis per la lipoj, «ni prezentu al ni la komplikitajn leĝojn, kiuj rilatas je la rajto de posedado kaj la pruvado de tiu ĉi rajto, kun ĉiuj reciproke kontraŭparolaj precedencoj kaj aktoj parlamentaj apartenantaj al tio ĉi; la nekalkuleblan multon da komplikitaj kaj senfinaj kancelariaj juĝaj procesoj, al kiuj tiu ĉi bela loko donas la kaŭzon; — kaj konfesu, doktoro Jeddler, ke tio ĉi estas unu oazo en la mondo! Mi esperas», diris sinjoro Snitchey kun rigardo sur sian kompanianon, «ke mi parolas en la nomo de la firmo, sinjoro Craggs?»
[32]
bruna: t.e. «bone trarostita» (germane gebrun, originale well done).
[33]
Laŭ la angla dirmaniero, ĉi tiu «jes» esprimas malkonsenton. Kp la tradukon rusan: «Ах, нет, нет, доктор Джедлер!» (La germana traduko ĉi tie imitas la anglan: „O ja, Doctor Jeddler“; sed kp la noton [64].)