Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La batalo de l' vivo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La batalo de l' vivo

Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu amhistorio (The Battle of Life, 1846) estas la kvara el la kvin «Kristnaskaj rakontoj» de Ĉ. Dikenso kaj unu el la unuaj tradukoj en Esperanton.
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
1 ... 11 12 13 14 15 16 17 18 19 ... 32
Перейти на страницу:

«Kaj leĝe atesti, kiel la leĝo ordonas», diris Snitchey, forŝovante sian teleron kaj elprenante la paperojn, kiujn lia kolego eletendis sur la tablo; «kaj ĉar mi kaj Craggs kune kun vi, doktoro, estis kuratoroj de la havo, tial viaj du servantoj servos al ni kiel atestantoj. Ĉu vi scias legi, sinjorino Newcome?»

«Mi ne estas edzinigita, sinjoro», diris Clemency.

«Ho, mi petas pardonon. Mi ĝin kredas», diris Snitchey ridetante, ĵetante rigardon sur la strangan figuron. «Vi scias legi?»

«Iom», respondis Clemency.

«La formulon edzigan[38] matene kaj vespere, ĉu?» diris la advokato ŝercante.

«Ne», diris Clemency. «Tro malfacile. Mi legas nur la fingringon.»

«La fingringon!» ripetis Snitchey. «Kion ĝi signifas?»

Clemency jesis per la kapo kaj diris: «kaj la raspilon de muskato»[39].

«Ŝi estas freneza! Iu por la lordo kanceliero!»[40] diris Snitchey kaj atente ŝin rigardis.

«Se ŝi havas ian propraĵon», aldonis Craggs.

Sed nun enmiksis sin Grace kaj komprenigis al ili ke sur ambaŭ [pri]parolataj objektoj sin trovas gravurita sentenco kaj ke ili tiel prezentas la poŝan bibliotekon de Clemency, kiu pri libroj ne multe sin okupas.

«Ha, tiel, fraŭlino Grace!» diris Snitchey. «Jes, jes. Ha, ha, ha! mi pensis, ke tiu ĉi bona knabino estas freneza. Ŝi tute tiel aspektas», li diris por si mem, balancante la kapon. «Kaj kio staras sur la fingringo, sinjorino Newcome?»

«Mi ne estas edzinigita, sinjoro», rimarkis Clemency.

«Nu, Newcome. Ĉu tiel estos bone?» diris la advokato. «Kio sin trovas sur la fingringo, Newcome?»

Kiel Clemency, antaŭ ol ŝi respondis tiun ĉi demandon, disŝovis unu poŝon kaj rigardis en ĝian senfundan profundon, serĉante la fingringon, kiu tie ne estis, kaj kiel ŝi tion ĉi saman faris kun la dua poŝo kaj ŝajnis trovi la fingringon profunde malsupre, kiel perlo de granda indo; kiel ŝi tiam forigis ĉiujn interkuŝantajn malhelpojn, konsistantajn el tuko de nazo, peceto da vaksa kandelo, ruĝvanga pomo, oranĝo, monereto de feliĉo, seruro, tondilo en ingo, plenmano da vitraj perloj, kelkaj buloj da fadeno, kudrilujo, plena kolekto da krispigiloj de haroj kaj unu biskvito, kaj ĉiun el tiuj ĉi objektoj aparte donis teni al Britain — tio ĉi nin malmulte interesas.

Ankaŭ ne interesas nin, kiel ŝi, penante kapti kaj reteni la poŝon (ĉar tiu ĉi havis strangan inklinon saltadi kaj glitadi en angulon), okupis pozicion kaj trankvile sin tenis en ĝi, kvankam ĝi videble estis en plena kontraŭeco kun la homa anatomio kaj kun la leĝoj de la egalpezo. Estos sufiĉe, se ni diros, ke ŝi fine triumfe metis la fingringon sur la fingron kaj ekfrapis per la raspilo de muskato, kaj ni devas rimarki, ke la literaturo de tiuj ĉi ambaŭ uzaĵoj sekve de tro multa frotado estis proksima al forviŝiĝo.

«Tio ĉi do estas la fingringo?» diris sinjoro Snitchey, volante iom ŝerci je ŝia kalkulo[41]. «Kaj kion diras la fingringo?»

«Ĝi diras», respondis Clemency kaj malrapide kunsilabis la surskribon: «For-ge-su-kaj-par-do-nu».

Snitchey kaj Craggs kore ridis. «Tio ĉi estas bela!» diris Snitchey. «Ne malbone!» diris Craggs. «Montras tiom da konado de homoj», diris Snitchey. «Tiel uzebla por la praktika vivo», diris Craggs.

«Kaj la raspilo?» daŭrigis demandi Snitchey.

«La raspilo diras», respondis Clemency: «Ki-on-vi-vo-las-ke-la-ho-moj-al-vi-fa-ru-ti-on-ĉi-fa-ru-an-kaŭ-al-i-li».

«„Faru ion al la homoj, por ke ili nenion al vi faru“, vi kredeble pensas?»[42] diris sinjoro Snitchey.

«Mi ne komprenas», respondis Clemency kaj balancis la kapon. «Mi ne estas advokato.»

«Mi timas, ke se vi estus advokato», diris sinjoro Snitchey, rapide sin turnante al la doktoro, kiel volante antaŭe fari ion kontraŭ la impreso, kiun tiu ĉi respondo eble povus elvoki, «vi trovus, ke tio ĉi estas la regulo de vivado de la plej multaj de viaj klientoj. En tio ĉi ili estas tre seriozaj — kiel ajn malsaĝa tiu ĉi mondo entute estas — kaj metas poste la kulpon sur nin. Ni, juristoj, efektive estas ne multe pli ol speguloj, sinjoro Alfred; sed pleje konsiliĝas kun ni koleremaj kaj malpacemaj homoj, kiuj aspektas ne tute bone; kaj estas propre maljusto nin insulti, se ni montras al la homoj malafablajn vizaĝojn. Mi pensas», diris sinjoro Snitchey, «mi samtempe esprimas ankaŭ la opinion de sinjoro Craggs?»

«Sendube», diris Craggs.

«Kaj tial, se sinjoro Britain volos oferi al ni iom da inko», diris sinjoro Snitchey, reprenante la paperojn ree en la manon, «ni kiel eble pli baldaŭ subskribu, sigelu kaj transdonu, ĉar alie venos la vojaĝa kaleŝo antaŭ ol ni scios, kie ni estas».

Juĝante laŭ la eksteraĵo, estis tre kredeble, ke la kaleŝo preterveturos antaŭ ol sinjoro Britain scios, kie li estas; ĉar li staris tute enprofundigita en pensojn kaj reciproke pesadis en la kapo la argumentojn de la doktoro kontraŭ la argumentoj de la advokatoj kaj la argumentojn de la advokatoj kontraŭ la argumentoj de la doktoro kaj la argumentojn de la klientoj kontraŭ la argumentoj de ambaŭ kaj faris malfortajn provojn meti en konsenton la fingringon kaj la raspilon (io tute nova por li) kun iu el la filozofioj konataj de li; per unu vorto li rompadis al si la kapon kiel la plej granda filozofo per teorioj kaj sistemoj[43]. Sed Clemency, kiu estis lia bona genio — kvankam li havis nur tre malafablan opinion pri ŝia prudento, ĉar ŝi nur malofte zorgadis pri abstraktaj konsideradoj kaj ĉiam estis preta fari la ĝustaĵon en ĝusta tempo — dume venis kun la inko kaj ankoraŭ plu faris al li utilan servon per tio, ke ŝi per puŝo de la kubuto vekis lin el lia distreco kaj tute lin maldormigis.

Mi ne volas rakonti, kiel lin turmentis la timo, ofte renkontata ĉe homoj de lia stato, kiuj ne kutimis uzi la plumon — la timo, ke li ne povas subskribi per sia nomo dokumenton, skribitan ne de li mem, sen elmeti sin al ia ankoraŭ ne konata danĝero aŭ devontigi sin sen scio al pagado de grandegaj sumoj; mi ne rakontos, kiel li alproksimiĝis al la dokumentoj nur kun protestoj kaj devigita de la doktoro kaj necese volis ilin antaŭe trarigardi antaŭ ol li subskribis (la artifika karaktero de la skribaĵo, ne parolante jam pri la juristaj esprimoj, estis por li kiel io ĥina) kaj turni la folion, por vidi, ĉu sur la dua paĝo ne estas skribita io danĝera; kaj kiel post la subskribo de sia nomo li fariĝis tute malfeliĉa, kiel iu kiu fordonis sian havon kaj siajn rajtojn. Mi ne povas ankaŭ rakonti detale, kiel la blua paperujo, kiu konservis lian subskribon, havis por li poste misteran altiran forton, tiel ke li ne povis ĝin forlasi. Mi ne rakontos ankaŭ, kiel Clemency Newcome, tute ekster si de rido ĉe la penso, ke ŝi estas persono grava, metis sin per siaj ambaŭ kubutoj super la tutan tablon kaj apogis la kapon sur la maldekstra brako, antaŭ ol ŝi komencis fari siajn kabalajn signojn, por kiuj ŝi bezonis tre multe da inko kaj kiujn ŝi samtempe per la lango pentradis en la aero. Kiam ŝi unu fojon gustumis inkon, ŝi fariĝis soifa je ĝi, kiel la tigro, kiu eklekis sangon, kaj ŝi volis subskribi ĉion eblan kaj meti sian nomon en ĉiuj anguloj. Por mallonge diri, la doktoro estis liberigita de sia ofico kaj de sia respondeco kaj Alfred prenis ĝin mem sur sin kaj komencis sian vojaĝon de l’ vivo.

вернуться

[38]

Pli konvenus diri «formulon geedzigan». En la originalo temas pri la geedziĝa rito legebla en la eklezia ritlibro (the marriage service → das Trauformular [K1847] → das Verheiratungsformular [KGM]).

вернуться

[39]

En la originalo temas pri raspilo (nutmeg-grater), kiu en la germana (kaj sekve, ankaŭ en la zamenhofa) traduko iĝis kribrilo (das Muskatsieb). Korektite ĉi-tekste kaj en B1910.

вернуться

[40]

La aferoj pri posedaĵoj de personoj mense malsanaj apartenis al la kompetento de la Kanceliera juĝo.

вернуться

[41]

… je ŝia konto.

вернуться

[42]

Zamenhofo tradukis laŭ la tro abstrakta (kaj tial malklara) germana traduko. La angla originalo: “Do, or you’ll be done brown” (Trompu mem, aŭ oni vin trompos).

вернуться

[43]

Ĉi-okaze la germana traduko ĝustas, sed Zamenhofo ne komprenis, pri kiu samnomulo temas (angle his great namesake, germane sein großer Namensvetter): «…resume li rompadis al si la kapon kiel lia granda samnomaĵo [t.e. Britujo] per teorioj kaj sistemoj». Supozeble ĉar Britain kaj Britujo ne formas tiom evidentan kalemburan paron alilingve.

1 ... 11 12 13 14 15 16 17 18 19 ... 32
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)