Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La batalo de l' vivo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La batalo de l' vivo

Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu amhistorio (The Battle of Life, 1846) estas la kvara el la kvin «Kristnaskaj rakontoj» de Ĉ. Dikenso kaj unu el la unuaj tradukoj en Esperanton.
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
1 ... 14 15 16 17 18 19 20 21 22 ... 32
Перейти на страницу:

«En la vero, mia estimata[62] amiko…»

Sinjoro Snitchey montris sur sian kompanianon: «Snitchey kaj, pardonu, kaj Craggs.»

«Mi petas sinjoron Craggs pardoni al mi», diris la kliento. «En la vero, miaj estimataj amikoj», — li klinis sin antaŭen kaj mallaŭtigis la voĉon — «ankoraŭ vi tute ne scias, kiel malbone estas al mi.»

Sinjoro Snitchey ekrigardis lin tute mirigite kaj timigite. Sinjoro Craggs mezuris lin per tia sama rigardo.

«Mi estas ne sole terure enŝuldigita», diris la kliento, «sed ankaŭ terure…».

«Ĉu enamiĝinta?»[63] ekkriis Snitchey.

«Jes!» diris la kliento, reĵetante sin sur la seĝon kaj kun la manoj en la poŝoj rigardante la ambaŭ advokatojn. «Terure enamiĝinta.»

«Kaj ne en heredantinon?» demandis Snitchey.

«Ne en heredantinon.»

«Kaj ankaŭ ne en riĉan sinjorinon?» daŭrigis demandadi la advokato.

«Ne riĉa, kiom mi scias — esceptinte je beleco kaj virto.»

«Sinjorino ne edzinigita, mi esperas?» diris sinjoro Snitchey kun akcento.

«Kompreneble!»

«Ne en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?» diris Snitchey, metinte la kubutojn sur la genuojn kaj antaŭŝovinte sian vizaĝon almenaŭ je unu ulno.

«Tamen!»[64] respondis la kliento.

«Ne en lian pli junan filinon?» demandis Snitchey.

«Tiel estas!»[65] estis la respondo de sinjoro Warden.

«Sinjoro Craggs», diris Snitchey tre faciligite, «vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas. Mi ĝojas, ke mi povas diri al vi, sinjoro Warden, ke tio ĉi neniom malutilas; ŝi estas promesita, sinjoro, ŝi estas fianĉino. Mia kompaniano povas tion ĉi atesti. Ni scias tion ĉi bone.»

«Ni scias tion ĉi bone», ripetis Craggs.

«Mi eble ankaŭ scias», estis la respondo de la kliento. «Kion tio ĉi malhelpas? Vi diras, ke vi estas spertaj homoj, kaj vi neniam aŭdis, ke virino ŝanĝis sian opinion?»

«Okazis, vere, plendoj pri rompo de edziga promeso», diris sinjoro Snitchey, «kontraŭ fraŭlinoj, kiel ankaŭ kontraŭ vidvinoj, sed en la plejmulto da okazoj…».

«Okazoj!» interrompis lin senpacience la kliento. «Parolu al mi nenion pri okazoj. La vivo estas libro multe pli granda kaj pli riĉa je enhavo ol viaj juraj artifikoj. Kaj ekster tio ĉu vi pensas, ke mi vane loĝis ses semajnojn en la domo de la doktoro?»

«Mi pensas, sinjoro», diris sinjoro Snitchey kaj turnis sin serioze al sia kompaniano, «mi pensas, ke el ĉiuj petolaĵoj, kiujn al sinjoro Warden faris liaj ĉevaloj — kaj ili estis sufiĉe multaj kaj sufiĉe karaj, kiel li kaj ni ambaŭ la plej bone scias — la plej malbona estis tiu, ke unu el ili lasis lin kun tri rompitaj ripoj, elartikigita ŝultro kaj Dio scias kiom da subsangaĵoj antaŭ la muro de l’ ĝardeno de la doktoro. Tiam, vidante lin resaniĝanta sub la flego kaj tegmento de la doktoro, ni ne antaŭvidis tian malbonaĵon; sed estas tre malbone, sinjoro, malbone! Estas tre malbone. Kaj doktoro Jeddler — nia kliento, sinjoro Craggs.»

«Kaj sinjoro Alfred Heathfield — ankaŭ speco de kliento, sinjoro Snitchey», diris sinjoro Craggs.

«Kaj sinjoro Michael Warden, ankaŭ speco de kliento», trankvile aldonis la gasto, «kaj ne malbona, ĉar li dek aŭ dek du jarojn vivis facilanime. Sed Michael Warden nun moderigis sian varmegon; tie en la kesto kuŝas la fruktoj kaj ankaŭ rimedoj por penti kaj fariĝi pli prudenta. Kaj por tion ĉi pruvi, sinjoro Warden volas, se li povas, edziĝi je Marion, la aminda filino de la doktoro, kaj preni ŝin kun si.»

«Efektive, sinjoro Craggs?» komencis Snitchey.

«Efektive, sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs» interrompis ilin la kliento. «Vi konas viajn devojn rilate vian klienton, kaj vi scias ankaŭ certe, ke vi ne estas necesigitaj miksi vin en simplan aman aferon, kiun mi devas konfidi al vi. Mi ne volas forkonduki la junan sinjorinon sen ŝia konsento. En la afero estas nenio kontraŭleĝa. Mi neniam estis intima amiko de sinjoro Heathfield. Je nenia perfido kontraŭ li mi faras min kulpa. Mi amas, kiel li amas, kaj se mi povos, mi intencas gajni tion, kion li volis gajni».

«Li ne povos, sinjoro Craggs», diris Snitchey, videble tre maltrankvile. «Ĝi ne povas al li prosperi, sinjoro. Ŝi estas tre alligita al sinjoro Alfred».

«Efektive?» diris la kliento.

«Sinjoro Craggs, ŝi estas tre alligita al li», certigis Snitchey.

«Ne vane mi ses semajnojn pasigis en la domo de la doktoro; kaj baldaŭ mi komencis tion ĉi dubi», diris sinjoro Warden. «Ŝi amus lin, se ĉio irus laŭ la volo de ŝia fratino, sed mi ŝin observis. Marion evitadis lin nomi kaj paroli pri li, kaj ĉe la plej malgranda aludo je li ŝi videble suferadis».

«Kial ŝi devus tiel agadi, sinjoro Craggs? kio ŝin igus, sinjoro»? demandis Snitchey.

«Kial — mi ne scias, kvankam ekzistas multaj cirkonstancoj, kiuj povas ĝin komprenigi», diris la kliento kun rideto pro la streĉo kaj konfuzo, kiuj esprimiĝis en la vizaĝo de Snitchey, kaj pro la singarda maniero, en kiu li parolis pri la afero kaj penis sciiĝi pli multe; «sed mi scias, ke tiel estas. Ŝi estis tre juna, kiam ŝi fianĉiĝis — se oni entute tiel provas tion ĉi nomi — kaj eble ŝi tion pentis. Eble — ĝi sonas fanfarone, sed mi certigas, ke tia ne estas mia intenco — eble ŝi enamiĝis en min, kiel mi enamiĝis en ŝin».

«He, he! sinjoro Alfred, ŝia malnova kolego de ludoj, sinjoro Craggs», diris Snitchey kun embarasa rido, «jam konis ŝin ja kiel tre malgrandan infanon!»

«Tiom pli kredeble estas, ke tedis al ŝi pensi pri li», trankvile daŭrigis la kliento, «kaj ke ŝi ne malvolonte ŝanĝus lin je nova amanto, kiu venas al ŝiaj okuloj sub romanaj cirkonstancoj — aŭ estas alportata antaŭ ŝiajn okulojn de sia ĉevalo; kiu havas la renomon, ne senallogan por knabino provinca, de homo, kiu vivis facilanime kaj diboĉe kaj al neniu faris ion malbonan; kaj kiu per sia eksteraĵo — ĝi denove sonos fanfarone, sed, pro l’ honoro, mi tiel ne pensas — povos ankoraŭ elteni la konkuron kun sinjoro Alfred».

La lastan oni certe ne povus nei; kaj sinjoro Snitchey, rigardante sian klienton, ankaŭ tiel pensis. Ĝuste lia malŝata sintenado donadis al li certan naturan ĉarmon kaj elvokadis intereson. Tiu ĉi malŝateco ŝajnis esprimadi, ke lia bela vizaĝo kaj lia bone konstruita figuro povus esti multe pli bonaj se li nur volus; kaj ke se li iam sin levos kaj fariĝos serioza (sed ĝis nun li ankoraŭ neniam en sia vivo estis serioza), li povus esti plena je fajra energio. «Tio ĉi estas danĝera diboĉisto», diris al si la homokonanta advokato, «kiu la vivigan fajron, mankantan al li, ŝajnas ricevadi el la okuloj de knabino»[66].

«Sekve aŭskultu, Snitchey», li daŭrigis, sin levante kaj prenante lin per unu butono, «kaj vi, Craggs» — li prenis lin ankaŭ per butono kaj starigis unu dekstren kaj la duan maldekstren apud si, tiel ke ili ne povis forkuri de li — «mi ne demandas de vi konsilon. Vi faras tre prave, ke vi tenas vin de tiu ĉi afero senkondiĉe tute malproksime, ĉar ĝi ne estas de tia speco, ke seriozaj homoj, kiel vi, povus sin enmiksi en ĝin. Mi volas nur per malmultaj vortoj prezenti mian situacion kaj miajn intencojn kaj poste lasi al vi fari por mi rilate miajn aferojn monajn ĉion plej bone kion vi nur povas, ĉar vi komprenas, se mi nun forkuros kun la bela filino de la doktoro (kaj mi esperas tion ĉi fari kaj fariĝi per ŝia amo alia homo), tio ĉi por la unua minuto estos pli multekosta, ol se mi sola forkurus. Sed mi per alia vivo tion ĉi baldaŭ ree ŝparos.»

вернуться

[62]

Ĉi tie kaj poste Zamenhofo tradukis laŭ la germana: „mein verehrter Freund“, „meine verehrten Freunde“. En la angla estas ironie: “my iron–headed friend(s)”, t.e. «mia(j) tenaca(j) amiko(j)».

вернуться

[63]

Zamenhofe: «Ja ne enamita?». Ankaŭ ĉi-sube tiu nekutima enamita estas korektita al «enamiĝinta».

вернуться

[64]

Ĉi-okaze en la germana traduko aperas „Doch!“, kion Zamenhofo paŭsas per «Tamen!». En logike simila okazo, notita ĉe [33], ambaŭ tradukistoj uzas la anglecajn „ja“/«jes». La signifo pli klaras ĉe pozitiva demando:

«Ĉu do en unu el la filinoj de doktoro Jeddler?» — «Jes!».

вернуться

[65]

Germane la respondo estas la sama „Doch!“, kiel en la ĵusa respondo. La Zamenhofa traduko estas tute misgvida. La celata signifo ĉi-okaze estas «Ja en la pli junan filinon».

вернуться

[66]

Probabla signifo: «kapabla estigi la deziratan fajreron en la okuloj de juna fraŭlino» (angle: “A dangerous sort of libertine … to seem to catch the spark he wants, from a young lady's eyes”). Zamenhofo tradukis la germanan interpreton, formale ne maleblan: „…ein gefährlicher Libertin, der das belebende Feuer, das ihm fehlt, aus eines Mädchens Augen zu gewinnen scheint.“

1 ... 14 15 16 17 18 19 20 21 22 ... 32
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)