Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La batalo de l' vivo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La batalo de l' vivo

Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu amhistorio (The Battle of Life, 1846) estas la kvara el la kvin «Kristnaskaj rakontoj» de Ĉ. Dikenso kaj unu el la unuaj tradukoj en Esperanton.
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 32
Перейти на страницу:

«Nu, ĉu ili nun jam finis?» diris la doktoro kaj rigardis la horloĝon. «Antaŭen! faru rapide! kie estas Clemency?»

«Jen mi estas, sinjoro», eksonis la voĉo, venante de unu el la ŝtuparoj, sur kiu paro da mallertaj piedoj rapide deiradis malsupren. «Ni estas pretaj. Forportu, knabinoj! En duono da minuto ĉio estos en ordo, sinjoro!»

Kun tiuj ĉi vortoj ŝi komencis vive labori kaj montris sin ĉe tio ĉi en tia stranga formo, ke ŝi meritas esti priskribita per kelkaj vortoj.

Ŝi havis la aĝon de ĉirkaŭ tridek jaroj kaj havis sufiĉe dikvangan kaj afablan vizaĝon, kvankam ĝi penis havi esprimon de seriozeco, kiu donis al ĝi aspekton tre ridindan. Sed la impreso de tio ĉi ankoraŭ tute malaperadis antaŭ la impreso de ŝia eksterordinare mallerta esteco.[17] Se ni diros, ke ŝi havis du maldekstrajn piedojn kaj du brakojn, kiuj propre apartenis al iu alia, kaj ke tiuj ĉi kvar membroj ŝajnis elartikigitaj kaj tute ne realmetitaj al sia ĝusta loko, tiam ni prezentos nur la veran staton en ĝia plej facila lumo[18]. Kaj se ni diros, ke je tiu ĉi stato ŝi estis tute kontenta, prenis siajn brakojn kaj piedojn tiel, kiel ili estis, kaj metadis nenian bridon al iliaj kapricoj, tiam ni donos nur malgrandan ideon pri ŝia trankvilanimeco. Ŝia kostumo konsistis el paro da grandegaj kapricaj ŝuoj, kiuj ĉiam direktadis sin alie ol ŝiaj piedoj, el bluaj ŝtrumpoj kaj el multekolora katuna vesto de la plej malbela modelo[19], kiun oni nur povus trovi por mono, kaj el blanka antaŭtuko. Ŝi portis ĉiam mallongajn manikojn kaj havis ĉiam kontuzitajn kubutojn kaj tiel vive zorgis pri ili, ke ŝi ĉiam penadis en ĉia situacio, eĉ kie estis absolute neeble, ilin turnadi kaj ĉirkaŭrigardadi. Ordinare malgranda ĉapeto sidis ie sur ŝia kapo, kvankam oni ĝin nur malofte povis vidi sur tiu loko, kiun tiu ĉi vestaĵo pleje okupas ĉe aliaj homoj[19]; sed de la kapo ĝis la piedoj ŝi estis modele pura kaj prezentis ian specon de mallerta puremeco[21].

Tiaj estis la eksteraĵo kaj vestoj de Clemency Newcome, kiun oni suspektadis, ke ŝi senkulpe falsigis[22] sian propran nomon Klementino (sed neniu sciis ĝin certe, ĉar ŝia surda maljuna patrino, vera mirindaĵo pro la alta aĝo, kiun ŝi atingis, kaj kiun Clemency subtenadis preskaŭ de sia plej frua infaneco, estis mortinta, kaj aliajn parencojn ŝi ne havis). Ŝi estis nun okupita je la kovrado de la tablo, kaj de tempo al tempo ŝi haltadis, metante la ruĝajn brakojn unu sur la duan, frotante la kontuzitan kubuton per la mano de la dua brako kaj tre trankvile rigardante la tablon[23], ĝis ŝi subite ekmemoris ion, kio ankoraŭ mankis, kaj tiam ŝi forkuris por ĝin alporti.

«Jen venas la du advokatoj, sinjoro!» diris Clemency en tono ne tre favora.

«Aha!» ekkriis la doktoro kaj iris al ili renkonte. «Bonan matenon, bonan matenon! Kara Grace! Marion! Jen estas sinjoro Snitchey kaj sinjoro Craggs. Kie estas Alfred?»

«Li kredeble baldaŭ venos, patro», diris Grace. «Li havis tiun ĉi matenon kun la preparado al la forveturo tiom da laboro, ke li jam tuj post la leviĝo de l’ suno sin levis kaj eliris. Bonan tagon, miaj sinjoroj!»[24]

«Bonan matenon, niaj sinjorinoj», diris sinjoro Snitchey, «por mi kaj Craggs» — tiu ĉi salutis — «bonan matenon, fraŭlino», li diris al Marion — «mi kisas al vi la manon» — kaj tion ĉi li efektive faris. «Kaj mi deziras» — vere vidi ĝin[25] sur li oni ne povis, ĉar je l’ unua rigardo oni ne povis supozi en li tre multajn bonajn dezirojn por aliaj homoj — «ke tiu ĉi feliĉa tago cent fojojn revenu».

«Ha, ha, ha!» ridis meditante la doktoro, tenante la manojn en la poŝoj: «La granda farso en cent aktoj!»

«Vi ja certe ne povas deziri, doktoro Jeddler», diris sinjoro Snitchey kaj metis malgrandan bluan aktopaperujon al la tablo[26], «ke la granda farso por tiu ĉi aktorino estu mallongigita?»

«Ho ne», respondis la doktoro. «Dio nin gardu de tio ĉi! Ŝi vivu kaj ridadu pri tio ĉi kiel longe ŝi povas ridi, kaj poste ŝi diru kun tiu franco: „La komedio estas finita, faligu la kurtenon.“»

«La franco», diris sinjoro Snitchey kaj rigardis en la bluan paperujon, «estis ne prava, doktoro Jeddler; kaj via filozofio estas ankaŭ tute malprava, vi povas al mi kredi, kaj mi tion ĉi jam ofte diradis. Vi diras, ke ekzistas nenia seriozaĵo en la vivo! Kiel vi nomas proceson?»

«Ŝerco», respondis la doktoro.

«Ĉu vi havis iam proceson?» demandis sinjoro Snitchey levante la rigardon de la blua paperujo.

«Neniam», respondis la doktoro.

«Se vi iam venos al proceso», diris sinjoro Snitchey, «vi eble lernos alie pensi»[27].

Craggs, kiu ŝajne estis reprezentata de Snitchey kaj sian apartan ekzistadon kaj sian «mi» nur malmulte aŭ tute ne konsciadis, esprimis nun propran rimarkon. Ĝi rilatis je la sola penso, kiun li posedis ne en egala duono kun Snitchey; tamen kelkaj aliaj prudentaj kaj spertaj homoj ĝin dividadis kun li.

«La procesoj estas farataj tro facilaj al la homoj», diris Craggs.

«La procesoj?» demandis la doktoro.

«Jes», diris sinjoro Craggs, «kiel ankaŭ ĉio alia. Ĉio en la mondo hodiaŭ ekzistas nur por esti farata tro facila. Tio ĉi estas la malfortaĵo de nia tempo. Se la mondo estas farso (mi ne estas preta tion ĉi nei), ĝi devus esti farso tre malfacila. La vivo devus esti kiel eble pli streĉa batalo, sinjoro. Tio ĉi estas ĝia celo. Sed nun ĝi estas farata tro facila. Ni oleas la hokojn de la pordoj de l’ vivo. Ili devus esti rustaj. Baldaŭ ili kutimos sin malfermadi tute malbrue. Kaj tamen ili devus krakadi en la hokoj, sinjoro».

Sinjoro Craggs ŝajne mem krakis sur siaj hokoj, kiam li prezentis sian opinion, kies impreson li per sia eksteraĵo multe plifortigis, ĉar li estis malvarma, seka, severa homo, en grizaĵo kaj blankaĵo kiel siliko, kaj havis malgrandajn fajrerantajn okulojn, kiel se oni elbatadus el ili fajron. Ĉiuj tri regnoj de l’ naturo[28] havis, efektive, reprezentanton en tiuj ĉi tri viroj; ĉar Snitchey estis simila je pigo aŭ korvo (nur li ne estis tiel glata kaj brilanta), kaj la doktoro havis striitan vizaĝon, kiel citrona pomo[29], kaj sur tiu ĉi en kelkaj lokoj kavetojn, kie kvazaŭ la birdoj estis bekintaj, kaj poste malgrandan harligeton, kiu prezentis la tenilon[30].

Kiam en la pordo de l’ ĝardeno aperis la sana figuro de bela junulo en kostumo de vojaĝo kaj akompanata de homo, kiu portis lian pakaĵon, per rapidaj paŝoj kaj kun vizaĝo plena je gajeco kaj espero tute konvene al la bela mateno, la tri viroj iris al li renkonte, kiel la fratoj de la tri Parkoj, aŭ kiel la tre efekte maskitaj Gracioj, aŭ kiel la grizaj profetoj sur la dezertaĵo[31], kaj ĉiuj tri lin salutis.

«Ankoraŭ multajn feliĉajn tagojn, Alf», diris la doktoro.

«Tiu ĉi feliĉa tago revenadu cent fojojn, sinjoro Heathfield», diris sinjoro Snitchey kun profunda saluto.

«Ĝi multajn fojojn revenadu!» ripetis Craggs per profunda saluto.

«Kia pafaro!» ekkriis Alfred kaj haltis. «Kaj… unu — du — tri… sole sciigistoj de nenio bona sur la granda maro de l’ vivo. Mi ĝojas, ke vi ne estas la unuaj, kiujn mi vidas hodiaŭ matene: mi prenus ĝin por malbona antaŭsigno. Sed Grace estis la unua — mia kara, bona Grace — tial mi eltenos kontraŭ vi ĉiuj!»

вернуться

[17]

Ankaŭ ĉi tie la traduko tra la germana estas devia. La senco estas jena:

«Ŝi aĝis proksimume 30 jarojn, ŝia vizaĝo estis sufiĉe dikvanga kaj gaja, kvankam iel komike rigida. Tamen la eksterordinara mallerteco de ŝiaj irmaniero kaj movoj eklipsus ĉian ajn vizaĝon en la mondo.»

(She was about thirty years old, and had a sufficiently plump and cheerful face, though it was twisted up into an odd expression of tightness that made it comical. But, the extraordinary homeliness of her gait and manner, would have superseded any face in the world.)

вернуться

[18]

… en la plej milda lumo.

вернуться

[19]

Temas pri la presornamo (pattern, das Muster).

вернуться

[20]

Dikenso skribis iom humure: in other subjects. Pri tiu malfacile tradukebla nuanco la tradukistoj ĝenerale rezignas — ekz-e la rusa traduko neŭtraligas ĝin per «ĉe la aliaj virinoj». J. Seybt iom mallerte tradukis per bei andern Leuten, kion Zamenhofo fidele imitis.

вернуться

[21]

Angle a kind of dislocated tidiness, germane eine Art linkischer Gefälligkeit. — En la originalo sekvas ankoraŭ unu priskriba frazo (362 signojn longa), kiu mankas en la germana (kaj sekve ankaŭ en la zamenhofa) traduko.

вернуться

[22]

… senintence misformis.

вернуться

[23]

Laŭ la germana mistraduko: „den wundgestoßenen Ellbogen mit der Hand des andern Armes reibend und sie (?) sehr gelassen ansehend“ Zamenhofo skribis «…rigardante la ambaŭ brakojn»; en la originalo tamen aperas it, nemiskompreneble indikanta «tablon» (kaj tiel estas korektite en B1910).

вернуться

[24]

La poseda adjektivo «miaj» ĉi tie kaj en la sekva alineo paŭsas la germanan tradukon. Forigita en B1910.

вернуться

[25]

«vidi tion…». En la moderna Esperanto ni uzas ne «ĝi(n)», sed «tio(n)» por referenci tutan frazon aŭ situacion (ĉi-okaze «mi deziras»).

вернуться

[26]

La germana traduko (kaj tial ankaŭ Z) ne mencias, ke s-ro Snitchey apogis la paperujon kontraŭ kruro de la tablo (said Mr.Snitchey, standing a small professional blue bag against one leg of the table). Tial «la malbenita paperujo» baldaŭ trafos inter la piedojn de Clemency.

вернуться

[27]

Tia germaneca uzo de la verbo lerni (laŭ „so lernen Sie wohl anders darüber denken“) estas evitinda. Pli klara traduko: «Se vi iam havos proceson, tiam vi probable ŝanĝos vian opinion.» (Tio, cetere, pli proksimus la anglan originalon: “perhaps you’ll alter that opinion”).

вернуться

[28]

Temas pri la «regnoj» minerala, animala kaj vegetala, laŭ la naturscienca klasifiko de Karolo Lineo.

вернуться

[29]

Angle winter pippin, germane ein Zitronenapfel — kultivovario de pomoj, malfrue maturiĝantaj kaj taŭgaj por vintra konservado.

вернуться

[30]

Angle stalk, germane der Stiel — do, temas pri tigo (de la metafora pomo).

вернуться

[31]

La angla “like the three weird prophets on the heath”, t.e. «kiel la tri sorĉaj profet[in]oj de la erikejo» (probable, aludo al la sorĉistinoj el la Ŝekspira «Makbeto») germane iĝis „wie die grauen Propheten in der Einöde“.

1 ... 8 9 10 11 12 13 14 15 16 ... 32
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)