La batalo de l' vivo
- Автор: Диккенс Чарльз
- Год: 1891
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Ludoviko Lazaro Zamenhof
- Жанр: Классическая проза
Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
Ĉar sinjoro Craggs jesis, sinjoro Snitchey, kies apetiton la parolado akrigis, rimarkis, ke li estas preta akcepti ankoraŭ unu pecon da viando kaj tason da teo.
«Mi ne volas defendi la vivon entute», li aldonis kaj frotis al si, interne ridante, la manojn; «ĝi estas plena je malsaĝaĵoj, plena je ankoraŭ pli malbonaj aferoj. Certigoj de fideleco, de konfido, de neprofitemeco kaj similaj. Ba, ba! ni vidas, kian indon ili havas. Sed vi ne devas ridi je la vivo; vi bezonas ludi partion, tre malfacilan partion! Ĉiuj homoj ludas kontraŭ vi, kaj vi ludas kontraŭ ĉiuj homoj. Ho, tio estas tre interesa afero. Ĝi estas tre rafinitaj iroj sur la ŝaka tabulo. Ridi vi devas, doktoro Jeddler, nur tiam, se vi gajnas; kaj ankaŭ tiam ne tro multe. Ha, ha, ha! ne tro multe», ripetis Snitchey, balancante la kapon kaj fermetante unu okulon, kiel se li volus aldoni: «sed tion ĉi vi povas fari!»
«Nu, Alfred», ekkriis la doktoro, «kion vi diros al tio ĉi?»
«Mi diros nur», respondis Alfred, «ke la plej granda komplezo, kiun vi povus fari al mi kaj, mi pensas, ankaŭ al vi mem, estus, se vi iam provus meti en forgeson tiun ĉi kampon de l’ batalo kaj aliajn similajn por la pli granda kampo de l’ batalo de l’ Vivo, sur kiun la suno lumas ĉiun tagon.»
«Nu, mi timas, ke tio ĉi ne farus lin pli kvieta, sinjoro Alfred», diris Snitchey. «La batalantoj en tiu ĉi batalo de l’ Vivo estas tre varmegaj kaj malamegaj unu kontraŭ la alia. Tre malagrablaj estas la hakado kaj pikado kaj la sekreta mortigado de post la dorso kaj la dispremado kaj sufokado; per unu vorto ĝi estas efektive malbona historio.»
«Mi pensas, sinjoro Snitchey», diris Alfred, «ke en tiu ĉi batalo estas renkontataj mallaŭtaj venkoj kaj bataloj, granda memoferemeco kaj noblaj faroj plenaj je heroeco — eĉ en ĝiaj ŝajnaj bagateloj kaj kontraŭparoloj — faroj, kiuj tute ne estas malpli malfacile plenumeblaj tial, ke ili estas enskribitaj en nenia tera kroniko, ke nenia tera publiko ilin vidas; faroj, kiuj ĉiutage havas lokon en kaŝitaj anguloj, en malriĉaj dometoj kaj en viraj kaj virinaj koroj, — faroj, el kiuj unu sola povus la plej severan mallaŭdanton pacigi kun tiu ĉi mondo kaj instrui lin konfidi al ĝi kaj esperi, se eĉ duono de ĝiaj loĝantoj sin trovus en milito kaj kvarono en procesado; kaj tio ĉi jam multe signifas.»
Ambaŭ fratinoj aŭskultis kun streĉita atento.
«Bone, bone!» diris la doktoro, «mi estas tro maljuna por esti ankoraŭ konvertita, eĉ de mia amiko Snitchey tie ĉi, aŭ de mia bona fratino Martha Jeddler, kiu ankaŭ havis siajn spertojn, kiel ŝi diras, kaj de tiu tempo fariĝis bonfarema kaj malsevera kontraŭ ĉiuj specoj de homoj, kaj kiu tiel forte sin tenas je sia opinio (nur kiel virino ŝi estas malpli prudenta kaj pli obstina), ke ni ne povas vivi en konsento kaj malofte nin vidas. Mi estas naskita sur tiu ĉi kampo de l’ batalo. Sesdek jaroj pasis super mia kapo, kaj mi ĉiam vidadis, ke la tuta kristanaro, kun la Dio scias kiom da amantaj patrinoj kaj sufiĉe bonaj filinoj, kiel la miaj, tute perdadis la saĝon, kiam estis parolo pri kampo de batalo. Tiujn ĉi samajn reciprokajn kontraŭparolojn ni trovas ĉie. Oni devas aŭ ridi aŭ plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj; kaj mi plivolas ridi je tio ĉi».
Britain, kiu ĉiun apartan parolanton aŭskultis kun plej granda atento, ŝajnis subite veni al tiu ĉi sama opinio, se plej profunda ĉerka tono, kiun li eldonis, povis esti prenata por rido. Sed lia vizaĝo restis ĉe tio ĉi tiel senmova, ke, kvankam kelkaj el la gastoj matenmanĝaj sin turnis, ektimigite de la malagrabla tono, tamen neniu supozis la farinton. Neniu, esceptinte la kuneservantan Clemency Newcome, kiu per unu el siaj plej amataj membroj, la kubuto, donis al li puŝon kaj kun riproĉa murmureto demandis, je kio li ridas.
«Ne je vi!» diris Britain.
«Je kiu do?»
«Je la homaro», diris Britain. «Jen estas la amuzaĵo.»
«En la vero, inter la sinjoro kaj tiuj ĉi advokatoj li fariĝas kun ĉiu tago pli malsaĝa!» ekkriis Clemency kaj donis al li puŝon per la dua kubuto. «Ĉu vi scias, kie vi estas? Ĉu vi volas esti forpelita?»
«Mi nenion scias», diris Britain kun senesprima rigardo kaj senmova vizaĝo. «Mi zorgas je nenio, mi kredas nenion, mi postulas nenion.»
Se tiu ĉi malgaja sinpriskribo, farita en atako de melankolio estis eĉ iom trograndigita, tamen Benjameno Britain — nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britujo (Great Britain)[34], kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon{*} — prezentis sian efektivan staton de l’ animo pli bone, ol oni povus pensi. Ĉar[35] aŭskultante ĉiun tagon la sennombrajn parolojn, kiujn la doktoro turnadis al diversaj homoj kaj kiuj ĉiuj devis pruvi, ke eĉ lia ekzistado en la plej bona okazo estas nur eraro kaj sensencaĵo, la malfeliĉa Britain iom post iom venis en tian senfundaĵon de konfuzitaj kaj kontraŭparolaj ideoj, kiuj premis lin de ekstere kaj interne, ke la Vero sur la fundo de sia puto en komparo kun Britain en la profundo de lia spirita mallumiĝo ŝajnis stari sur ebena tero[36]. La sola, kion li klare vidis, estis tio, ke la nova elemento, kiun Snitchey kaj Craggs ordinare enportadis en tiujn ĉi interparolojn, faradis ilin nur pli nekompreneblaj, kaj por la doktoro ĝi ŝajnis ĉiam esti ia gajno kaj jesigo. Tial li rigardis la du advokatojn kiel kunkaŭzantoj de lia stato de l’ animo kaj forte ilin malestimis.
«Sed kun[37] tio ĉi ni nun havas nenion por fari, Alfred», diris la doktoro. «Ĉesante hodiaŭ esti mia zorgato kaj forlasante nin, provizita je tio, kion povis vin instrui la latina lernejo tie ĉi kaj via lernado en Londono kaj maljuna simpla vilaĝa doktoro, kiel mi, vi nun eniras en la mondon. La unua parto de via tempo de provado, kiun difinis via mortinta patro, nun estas finita. Vi eliras nun, konforme je lia dua deziro, en la mondon en karaktero de propra sinjoro, kaj longe antaŭ finiĝos via trijara restado en la medicinaj lernejoj de l’ eksterlando, vi nin forgesos. Dio! Vi forgesos nin en ses monatoj!»
«Se mi ĝin faros … Sed vi scias ĝin pli bone; kial mi bezonas disputi kun vi?» diris Alfred ridante.
«Mi scias nenion de tia speco», respondis la doktoro. «Kion vi pensas pri tio ĉi, Marion?»
Marion, ludante kun sia taso, ŝajnis diri — sed ŝi ĝin ne diris — ke ŝi nenion havas kontraŭ tio ke li ŝin forgesu, se li nur povas. Grace alpremis la florantan vizaĝon al ŝiaj vangoj kaj ridetis.
«Mi ne estis, mi esperas, tre maljusta administranto de la havo konfidita al mi», parolis plu la doktoro; «sed en ĉiu okazo mi devas hodiaŭ forme esti liberigita kaj forigita de mia ofico; kaj jen estas niaj bonaj amikoj Snitchey kaj Craggs kun tuta sako plena je paperoj kaj kalkuloj kaj dokumentoj pri la havo, kiun mi devas transdoni al vi (mi volus, ke ĝi estu pli granda, Alfred, sed vi devas fariĝi granda homo kaj pligrandigi ĝin), kaj je alia malsaĝaĵo de tiu speco, kion oni devas subskribi, sigeli kaj transdoni.»
[34]
Netradukebla kalemburo: la familinomo Britain (nemalofta en Britujo) anglalingve signifas ankaŭ Britujo.
[35]
Ĉi tie la germana traduko preterlasas tro anglecan komparon: «Ĉar por la doktoro li estis proksimume tio, kio Miles estis por la monaĥo Bacon, kaj aŭskultante ĉiun tagon…» (For, serving as a sort of man Miles to the Doctor's Friar Bacon, and listening day after day…).
[36]
La malklare vortumita metaforo fine de ĉi tiu frazo signifas: «…la malfeliĉa Britain iom post iom sinkis en tian abismon da konfuzaj kaj kontraŭdiraj ideoj, ke la Vero, onidire kuŝanta sur la fundo de sia puto, ŝajnis flosi sur la supraĵo kompare kun Britain, profundiĝinta en siajn perpleksaĵojn».
[37]
Germaneca uzo de «kun» en la signifo de «pri». Eble pli trafa situacia traduko estus «Sed ne pri tio temas.»