Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
La batalo de l' vivo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La batalo de l' vivo

Электронная книга - «La batalo de l' vivo». Краткое содержание книги:

Ĉi tiu amhistorio (The Battle of Life, 1846) estas la kvara el la kvin «Kristnaskaj rakontoj» de Ĉ. Dikenso kaj unu el la unuaj tradukoj en Esperanton.
La traduko estas de L.L. Zamenhof, unue publikigita en la gazeto «La Esperantisto» (1891, februaro–novembro); ĝi prezentas specialan intereson kiel teksto en la frua Esperanto.
1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 21 ... 32
Перейти на страницу:

Snitchey kaj Craggs ambaŭ estis edzigitaj. Snitchey kaj Craggs estis la plej bonaj amikoj en la mondo kaj havis reciproke efektivan konfidon; sed, kiel ofte okazas en la vivo, sinjorino Snitchey el principo rigardadis sinjoron Craggs kun okuloj suspektemaj, kaj tion ĉi saman rilate la sinjoron Snitchey faradis sinjorino Craggs.

«Kun via Snitchey»[53], iafoje diradis la laste dirita sinjorino al sinjoro Craggs, «mi tute ne scias, kion vi volas kun via Snitchey. Vi fidas tro multe vian Snitchey, mi diras, kaj mi nur volus, ke vi neniam en alia maniero konvinkiĝu je tio ĉi.»

Reciproke sinjorino Snitchey ripetadis al sia edzo, ke se li iam de iu estos kondukita sur malĝustan vojon, ĝi estos per tiu ĉi homo, kaj ke se iu havas malvereman okulon, ĝi estas Craggs. Malgraŭ tio ĉi ili ĉiuj tamen entute estis tre bonaj amikoj[54]; kaj inter sinjorino Snitchey kaj sinjorino Craggs estis malvasta ligo defenda kaj ataka kontraŭ la oficejo, kiu en iliaj okuloj estis ĉambro de suspektaĵoj kaj komuna malamiko plena je danĝeraj kaj misteraj maĥinacioj.

Kaj tamen de tiu ĉi oficejo Snitchey kaj Craggs ricevadis sian mielon. Tie ĉi ili staradis iafoje en belaj vesperoj apud la fenestro de ilia ĉambro de interparoloj, kiu eliradis[55] sur la malnovan kampon de batalo, kaj miradis (sed ordinare nur kiam la ĵurintaj juĝantoj sidadis[56], la amasaj okupoj faradis ilin sentimentalaj) la malsaĝecon de la homoj, kiuj ne povis ĉiam vivi inter si en paco kaj sian disputon trankvile fini en juĝejo. Tie ĉi tagoj, semajnoj, monatoj kaj jaroj pasadis super ili, kaj sole ilia juĝa kalendaro, la iom post iom pli malgrandiĝanta nombro de la kupraj najloj en la ledaj seĝoj kaj la kreskanta amaso de la paperoj sur la tablo atestadis tion ĉi. Tie ĉi preskaŭ tri jaroj, pasintaj de la tago de l’ matenmanĝo en la ĝardeno, malmultigis la najlojn kaj multigis la amasojn da papero, kiam ili en unu vespero sidis kune en negoca interparolado.

Ili sidis ne solaj, sed kun unu viro de ĉirkaŭ tridek jaroj, malpene vestita kaj kun iom mallarĝa vizaĝo, sed entute bone konstruita, en bonaj vestoj kaj kun bela eksteraĵo. Li sidis sur la parada seĝo, tenante unu manon en la brusto de l’ surtuto kaj la duan en la neordigitaj haroj, profundigita en malgajan meditadon. Snitchey kaj Craggs sidis apude apud skribotablo unu kontraŭ la dua. Unu el la fajreltenaj kestoj staris malfermita sur la tablo; unu parto de ĝia enhavo kuŝis elmetita sur la tablo, dum la resto iradis tra la mano de sinjoro Snitchey, kiu unu dokumenton post la alia tenadis apud la lumo, ĉiun paperon aparte ĉirkaŭrigardadis, balancante la kapon kaj transdonante ĝin al sinjoro Craggs, kiu ĝin ankaŭ ĉirkaŭrigardadis kaj balancadis la kapon. De tempo al tempo ili faradis paŭzon, balancadis ambaŭ la kapon kaj ekrigardadis sian en pensojn profundigitan klienton; kaj ĉar sur la kesto estis skribite «Sinjora moŝto[57] Michael Warden», ni el ĉio tio ĉi povas konkludi, ke la nomo kaj la kesto apartenis al tiu ĉi kliento kaj ke la aferoj de sinjora moŝto Michael Warden staris ne tre bone.

«Jen estas ĉio», diris sinjoro Snitchey kaj metis la lastan paperon. «Mi vidas plu nenian helpon.[58] Plu nenian helpon.»

«Ĉio perdita, malŝparita, prodonita, pruntita kaj vendita?» diris la kliento kaj suprenrigardis.

«Ĉio», respondis sinjoro Snitchey.

«Nenio restas por fari, vi diras?»

«Absolute nenio», estis la respondo de la advokato.

La kliento mordetis la ungojn kaj denove profundiĝis en sian meditadon.

«Kaj eĉ mia persona libereco estas en danĝero, vi pensas?» li komencis post minuto denove.

«En ĉiu parto de la unuigitaj reĝolandoj Grand-Britujo kaj Irlando», respondis sinjoro Snitchey.

«Sekve nur perdita filo, kiu povas pli reveni al nenia patro[59], ne havas porkojn por gardi kaj ne povas dividi kun ili la manĝon?» daŭrigis la kliento, balancante unu piedon sur la dua kaj rigardante al la planko.

Sinjoro Snitchey ektusis, kvazaŭ dezirante ne alpermesi la supozon, ke li partoprenas en ia alegoria prezentado de rajta rilato. Sinjoro Craggs ankaŭ ektusis, kvazaŭ volante montri, ke tio ĉi estas la opinio de la firmo.

«Ruinigita en la aĝo de tridek jaroj», diris la kliento. «Hm!»

«Ne ruinigita, sinjoro Warden», respondis Snitchey. «Tiel malbona la afero ankoraŭ ne estas. Vere, ke vi faris ĉion, kion vi povis[60], tion ĉi mi devas diri, sed vi ne estas ruinigita. Iom da sinlimigado…».

«Al la diablo kun[61] la sinlimigado», diris la kliento.

«Sinjoro Craggs, vi permesos al mi preneton da tabako? Mi dankas.»

Kiam la trankvilanima advokato metis la preneton en la nazon, videble kun granda gusto kaj tute profundigita en la ĝuado, la vizaĝo de la kliento iom post iom glatiĝis, kaj ridetante li diris:

«Vi parolas pri sinlimigado. Kiel longe?»

«Kiel longe?» ripetis Snitchey, enflarante la tabakon de la fingroj kaj ŝajnante kalkuli en pensoj; «en bonaj manoj — ni parolas en la nomo de Snitchey kaj Craggs — ses aŭ sep jarojn».

«Ses aŭ sep jarojn ne manĝi!» diris la kliento kun ĉagrena rido kaj senpacience movante sin sur la seĝo.

«Ses aŭ sep jarojn ne manĝi, sinjoro Warden, estus efektive io neordinara», diris Snitchey. «En la daŭro de tiu ĉi tempo vi povus sole per sinmontrado jam perlabori novan teraĵon. Sed ni ne pensas, ke vi povus ĝin fari, kaj tial ni ĝin ankaŭ ne konsilas al vi.»

«Kion do vi al mi konsilas?»

«Sinlimigadon», ripetis Snitchey. «Kelkaj jaroj da sinlimigado sub nia observado denove liberigus vian propraĵon. Sed en tiu okazo vi devus vivi en la eksterlando. Kaj tuŝante la nemanĝadon, ni povas al vi eĉ nun jam donadi kelkajn centojn da funtoj da sterlingoj ĉiujare, sinjoro Warden.»

«Kelkajn centojn da funtoj?» diris la kliento. «Kaj mi foruzadis milojn!»

«Tion ĉi», respondis sinjoro Snitchey, garde remetante la paperojn en la feran keston, «tion ĉi oni tute ne povas dubi. Oni tute ne povas dubi», ripetis li malrapide, daŭrigante medite sian okupon.

La advokato tre kredeble konis bone la homon, kun kiu li havas aferon; en ĉia okazo lia seka kaj komika maniero de agado havis bonan influon sur la ĉagrenon de la kliento kaj inklinigis lin esti malkovrita kaj pli parolema. Aŭ eble la kliento konis la karakteron de sia interparolanto kaj nur ellogis la kuraĝigajn proponojn por povi pli bone defendi unu planon, kiun li volis malkovri. Li levis nun iom post iom la kapon kaj rigardis siajn trankvilanimajn konsilantojn kun rideto, el kiu baldaŭ fariĝis rido.

вернуться

[53]

La germana tradukisto (kaj sekve ankaŭ Z) ŝanĝis la nombron: «Pri viaj Snitchey’oj», [diradis s-ino Craggs], senĝene uzante la plurnombron, kvazaŭ pri maltaŭgaj okulvitroj aŭ alia aĵo ne posedanta ununombron» (“Your Snitcheys indeed,” the latter lady would observe … using that imaginative plural as if in disparagement of an objectionable pair of pantaloons, or other articles not possessed of a singular number).

вернуться

[54]

they were all very good friends in general.

вернуться

[55]

Nun ni diras «la fenestro … kiu rigardis malnovan kampon de batalo».

вернуться

[56]

T.e. dum asiza sesio (angle at assize time); aŭ, pli proksime al la Zamenhofa traduko, «kiam la ĵurio kunsidis».

вернуться

[57]

Esquire [K1847] → nobelo [B1891] → sinjora moŝto [B1910].

вернуться

[58]

La de Zamenhofo celata signifo estas «Mi ne plu vidas ian helpon». Estas do misa traduko de la germana „Ich sehe keinen Weg weiter“, kiu siavice estas mistraduko de la angla “Really there's no other resource” (t.e. «Efektive, alia rimedo ne ekzistas»). La germana-zamenhofa traduko konstatas maleston de solvo. La angla originalo asertas ties unuikecon (kaj iom poste la advokatoj ĝin prezentos: la «sinlimigado»).

вернуться

[59]

T.e. «Sekve, [mi estas] nur perdita filo, sen patro al kiu mi povus reveni…» (aludo al la evangelio laŭ Luko, ĉap. 15ª).

вернуться

[60]

Zamenhofo perdis nuancon: «vi faris ĉion, kion vi povis por tio» (t.e. por sin ruinigi). (Angle: “You have done a good deal towards it”; germane: „Sie haben zwar alles dazu getan“).

вернуться

[61]

Germaneca misuzo de «kun». La celata signifo: «Al la diablo la sinlimigadon!»

1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 21 ... 32
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)