Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kandido, aŭ Optimismo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kandido, aŭ Optimismo

Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:

Filozofia romano de Voltero unue publikigita en la jaro 1759ª. En la jaro 1929ª ĝin elfrancigis Eŭgeno Lanti’. Sergio Pokrovskij prilaboris la tradukon en la jaro 2021ª.
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
1 ... 16 17 18 19 20 21 22 23 24 ... 29
Перейти на страницу:

— Tute malprave vi ploras: tiu aktorino estas tre maltaŭga; ŝia partnero estas eĉ pli mallerta; la teatraĵo eĉ pli malbonas ol la geaktoroj; la sceno estas en Arabio, sed la aŭtoro ne scias eĉ unu vorton araban; kaj plie, tiu homo ne kredas je la denaskaj ideoj; mi kunportos al vi morgaŭ dudek broŝurojn, kiuj lin mallaŭdas.

— Sinjoro, kiom da teatraĵoj vi havas en Francio? — demandis la abateton Kandido.

— Kvin aŭ ses mil, — respondis tiu.

— Tio estas multe, — diris Kandido. — Kiom da ili estas bonaj?

— Dek kvin aŭ dek ses, — respondis la alia.

— Tio estas multe, — diris Marteno.

Al Kandido tre plaĉis aktorino, kiu ludis la rolon de la reĝino Elizabeto en iu sufiĉe banala tragedio, kiun oni ankoraŭ ludas fojfoje.

— Tiu aktorino, — li diris al Marteno, — tre plaĉas al mi; ŝi havas ian trajtosimilecon kun fraŭlino Kunegundo; mi ŝatus ŝin saluti.

La abateto sin proponis por enkonduki lin en ŝian hejmon. Kandido, edukita en Germanio, demandis, kia estas la etiketo, kaj kiel en Francio oni traktas la reĝinojn de Anglio.

— Tio varias, — diris la abateto. — En provinco oni kondukas ilin[64] en drinkejon; en Parizo oni respektas ilin, dum ili estas belaj, kaj post la morto ĵetas ilin en rubejon.

— Reĝinojn en rubejon! — ekkriis Kandido.

— Jes, certe, — diris Marteno, — ĉi tiu sinjoro pravas. Mi estis en Parizo, kiam fraŭlino Monimo[65] pasis, kiel oni diras, el ĉi tiu mondo en la alian; oni rifuzis al ŝi tion, kion ĉi tiuj homoj nomas la honoroj de la entombigo, t.e. putri en malbela tombejo kun ĉiuj malriĉuloj de la kvartalo. Ŝiaj kamaradoj entombigis ŝin tute sola ĉe iu angulo de la Burgonja strato, kio ŝin certe tre ĉagrenis, ĉar ŝi havis tre rafinitajn sentojn.

— Tio estas tre malĝentila, — diris Kandido.

— Kion vi volas, — diris Marteno, — tiaj estas la ĉi-tieaj homoj. Imagu ĉiujn kontraŭdirojn, ĉiajn eblajn malkoherojn — kaj vi trovos ilin en la registaro, en la tribunaloj, en la preĝejoj, en la teatroj de ĉi tiu stranga nacio.

— Ĉu vere oni ankoraŭ ridas en Parizo? — demandis Kandido.

— Jes, — diris la abateto, — sed de furiozo. Oni plendas pri ĉio kun rideksplodoj; kaj ridegante oni faras fiaĵojn.

— Kiu estas, — diris Kandido, — tiu porkego, kiu diris al mi tiom da malbono pri la teatraĵo, ĉe kies ludado mi tiom ploris kaj pri la aktoroj, kiuj min tiom amuzis?

— Li estas malica mizerulo, — respondis la abateto, — kiu akiras vivrimedojn mallaŭdante ĉiujn teatraĵojn kaj ĉiujn librojn; li malamas iun ajn, kiu sukcesas, kiel la eŭnukoj malamas la ĝuantojn: li estas unu el tiuj serpentoj de la literaturo, kiuj sin nutras per malpuro kaj veneno; li estas fi-gazetisto.

— Kion vi nomas fi-gazetisto? — demandis Kandido.

— Tio estas, — diris la abateto, — verkanto de malicaj, senvaloraj artikoloj, kia estas ekzemple Freron’.[66]

Tiel rezonadis Kandido, Marteno kaj la Perigordano sur la ŝtuparo, observante la publikon eliri el la teatro.

— Kvankam mi sopiregas revidi fraŭlinon Kunegundo, — diris Kandido, — mi deziras tamen vespermanĝi kun fraŭlino Kleron’, ĉar ŝi ŝajnis al mi admirinda.

La abateto ne estis el la speco da homoj, kiajn akceptus fraŭlino Kleron’, kiu interrilatis nur kun la bona societo.

— Ŝi ne estas libera ĉi-vespere, — li diris; — sed mi havos la honoron konduki vin al eminenta nobelino, ĉe kiu vi ekkonos la Parizan eliton, kiel se vi estus en la urbo jam kvar jarojn.

Kandido, laŭnature scivola, lasas sin konduki en la domon de la sinjorino, ĉe la fora ekstremo de la antaŭurbo Sankta Honorio. La societo kartludas faraonon[67]; ĉiu el la dek du ludantoj tenas en mano staketon da kartoj, kornhavan registron de siaj misŝancoj.[68] Regas profunda silento, palo kuŝas sur la frunto de la ludantoj, maltrankvilo sur tiu de la bankulo[69], kaj la mastrino, sidante ĉe la flanko de tiu senkompata bankulo, observas per linkaj okuloj ĉiujn paroliojn, ĉiujn sepobligojn[70] kaj kiel la ludantoj angulfaldas siajn kartojn; ŝi malfaldigas ilin kun severa sed ĝentila atento, kaj ne ekkoleras, por ne perdi klientojn. La sinjorino sin nomigas markizino Parolinjak’.[71] Ŝia filino, dekkvinjara, estas unu el la ludantoj kaj avertas per palpebrumo pri la friponaĵoj de tiuj kompatinduloj, kiuj provas artifike kompensi la malbonŝancon.[72]

La abateto, Kandido kaj Marteno eniris; neniu ekstaris, nek salutis, nek atentis ilin; ĉiuj estis profunde okupitaj per siaj kartoj. «Ŝia baronina moŝto Tunder-ten-tronk estis pli ĝentila», — ekpensis Kandido.

Tamen la abateto proksimiĝis al la orelo de la markizino, kiu duonekstaris, honoris Kandidon per favora rideto, kaj Martenon per degna kapsigno; ŝi donigis seĝon kaj kartaron al Kandido, kiu malgajnis kvindek mil frankojn en du disdonoj; poste oni tre gaje noktomanĝis, kaj ĉiuj miris, ke Kandidon neniom impresis lia malgajno; la lakeoj diris inter si en sia lakea lingvaĵo:

— Sendube ia lordo angla.

La noktomanĝo estis tia, kiaj kutime estas la Parizaj noktmanĝoj: unue silento; poste konfuza parolbruo; poste ŝercoj, plejparte sengustaj, falsaj novaĵoj, misrezonadoj, iomete da politiko kaj multe da malicaĵoj; ektemis eĉ pri novaj libroj:

— Ĉu vi vidis, — diris la Perigorda abateto, — la romanon de sinjoreto Goŝa’[73], doktoro pri teologio?

— Jes, — respondis unu el la kunmanĝantoj, — sed mi ne povis ĝin finlegi. Ni havas amason da malsaĝaj verkaĉoj, sed ili ĉiuj kune ne kompareblas kun la deliraĵoj de Goŝa’, doktoro pri teologio; mi estas tiom trosata je tiu droniga torento da malŝatindaj libroj, ke nun mi preferas ludi faraonon.

— Kaj kion vi opinias pri la Miksaĵoj de la ĉefdiakono T…? — demandis la abateto.

— Ha! — diris sinjorino de Parolinjak’. — Kia teda mortemulo! Kiel zorge li priparolas ĉion, kion ĉiuj jam scias! Kiel longe li disertas pri tio, kio ne meritas eĉ rimarketon! Kiel malsprite li proprigas al si la spriton de aliaj! Kiel li fuŝas tion, kion li plagiatas! Kiel li naŭzas min! Sed ne plu li min naŭzos: sufiĉas la kelkaj paĝoj de la ĉefdiakono, kiujn mi jam legis.

Kunsidis klera kaj belgusta homo, kiu konfirmis la diritan de la markizino. Poste oni ekparolis pri tragedioj. La mastrino demandis, kial iujn tragediojn, ja fojfoje ludatajn, oni apenaŭ povas tralegi. La belgustulo tre bone klarigis, kiel teatraĵo povas esti interesa — kaj tamen senvalora; per malmulte da vortoj li pruvis, ke ne sufiĉas krei unu aŭ du el tiaj situacioj, kiajn oni trovas en ĉiu romano, kaj kiaj ĉiam logas la spektantojn — sed necesas esti originala sen ekstravaganco, ofte noblega kaj neniam afekta; koni la homan koron kaj scii ĝin elmontri; esti granda poeto sen ke tiaj ŝajnu la drampersonoj; perfekte scipovi sian lingvon, ĝin pure paroli, kun kontinua harmonio, kaj tiel, ke la rimo neniam difektu la sencon.

— Iu ajn, — li aldonis, — kiu ne aplikas ĉiujn tiujn regulojn, povas verki unu aŭ du tragediojn aplaŭdotajn en teatro, sed neniam li okupos lokon inter la grandaj verkistoj. Da bonaj tragedioj estas tre malmulte. Unuj teatraĵoj estas dialogaj idilioj, bone verkitaj kaj rimitaj; aliaj, politikaj rezonadoj, kiuj endormigas, aŭ vanaj prilaboraĵoj, kiuj mallogas; aliaj, deliraĵoj de demonhavantoj — krudstilaj, interrompataj paroloj, longaj alvokoj al la dioj, ĉar la aŭtoro ne scias paroli al la homoj, misaj maksimoj, bombastaj banalaĵoj.

вернуться

[64]

Temas ĉi tie pri reĝinoj de teatro.

вернуться

[65]

Aludo al fama aktorino, Adrienne Lecouvreur (Adrieno Lekuvreŭr’), al kiu la eklezio rifuzis religian enterigon. — L. (Monimo estas la nomo de drampersono el la tragedio «Mitridato» de Rasino, en kies rolo ŝi debutis sur la scenejo de la Franca Komedio en 1717. — S.)

вернуться

[66]

France Fréron, kritikisto, malamiko de Voltero. — S.

вернуться

[67]

Kartludo populara en la 18ª jc (france pharaon, angle faro) — S.

вернуться

[68]

V: registre cornu de leurs infortunes. «Kornhava» probable aludas la manieron faldi kartangulon por obligi vetaĵon; tamen ne klaras, kial tio atestas pri «misŝancoj». — S.

вернуться

[69]

bankulo: la ludanto kiu tenas la bankon en la faraonludo (la PIV-oj nomas tion bankiero, francmaniere konfuzante la malsamajn funkciojn; aliaj nacilingvoj ilin distingas, ekzemple R: банкир ≠ банкомёт). — S.

вернуться

[70]

En la faraonludo parolio (france paroli) estas maniero duobligi, kaj sepobligo (france sept-et-le-va de campagne), 7-obligi la vetaĵon. — S.

вернуться

[71]

Parolinjak’ estas fikcia nomo formita el la faraonluda termino paroli’. — S.

вернуться

[72]

Tiutempe estis kutimo friponi ĉe la ludado. Tion pruvas la fakto, ke du jarojn antaŭ la apero de Kandido jam ekzistis verko titolita: «Histoire des Grecs ou de ceux qui corrigent la fortune au jeu» (Historio pri la Grekoj aŭ pri tiuj, kiuj artifike kompensas la malbonŝancon ĉe ludado), de kavaliro Ange Gudar, 1757. Noto en la franca eldono.

вернуться

[73]

France: Gauchat, li estis abato en Sankta Petro de Falezo (france: Falaise) kaj prioro de Sankta Andreo; furioza kontraŭulo de la filozofoj, li plurfoje atakis Volteron. — L.

1 ... 16 17 18 19 20 21 22 23 24 ... 29
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)