Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kandido, aŭ Optimismo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kandido, aŭ Optimismo

Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:

Filozofia romano de Voltero unue publikigita en la jaro 1759ª. En la jaro 1929ª ĝin elfrancigis Eŭgeno Lanti’. Sergio Pokrovskij prilaboris la tradukon en la jaro 2021ª.
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 29
Перейти на страницу:

Meze de tiu disputo ekaŭdiĝis kanonado. La bruo kreskas de momento al momento. Ĉiu prenas sian lornon. Oni ekvidas du ŝipojn, kiuj interbatalas je proksimume trimejla distanco; la vento kondukis ilin ambaŭ tiom proksimen al la franca ŝipo, ke niaj vojaĝantoj havis la plezuron observi la batalon kvazaŭ sur la manplato. Fine unu el la du ŝipoj pafis salvon kontraŭ la alian tiom trafe kaj tiom malalte, ke tiu lasta ekdronis. Kandido kaj Marteno klare vidis centon da homoj sur la ferdeko de la sinkanta ŝipo; la homoj levadis la brakojn al la ĉielo kaj aŭdigis terurajn kriojn; momenton poste ĉio malaperis en la ondoj.

— Nu, — diris Marteno, — jen kiel la homoj traktas unuj la aliajn.

— Vere, — diris Kandido, — en tiu afero estas io diabla.

Tiel parolante, li ekvidis ian brile ruĝan objekton, naĝantan apud ilia ŝipo. Oni sendis ŝalupon por esplori la objekton; ĝi estis unu el liaj Eldoradaj ŝafoj. Kandidon pli ĝojigis la retrovo de tiu sola ŝafo, ol lin afliktis la perdo de la cento da ili, tute ŝarĝitaj per grandaj diamantoj Eldoradaj.

La Franca kapitano tuj ekvidis, ke la kapitano de la venkinta ŝipo estas Hispano, kaj ke tiu de la subakvigita estas Holanda pirato; li estis tiu sama, kiu priŝtelis Kandidon. La egaj riĉaĵoj, amasigitaj de tiu fiulo, dronis kun li en la maro, kaj nur unu ŝafo saviĝis.

— Vi vidas, — diris al Marteno Kandido, — ke la krimo fojfoje estas punata; la friponon trafis la sorto, kiun li meritis.

— Jes, — diris Marteno. — Sed ĉu necesis, ke pereu ankaŭ la pasaĝeroj de lia ŝipo? Dio punis la friponon, la diablo dronigis la pasaĝerojn.

La Franca kaj la Hispana ŝipoj plu iris sian kurson, kaj Kandido daŭrigis la interparoladon kun Marteno. Dum du semajnoj ili senĉese diskutadis, kaj en la dek kvina tago la solvo estis same netrovebla kiel en la unua. Sed almenaŭ ili parolis, ili interkomunikadis ideojn, ili reciproke sin konsoladis. Kandido karesis sian ŝafon.

— Ĉar cin mi retrovis, — li diris, — eble ankaŭ Kunegundon mi povos retrovi.

21. Rezonante, Kandido kaj Marteno proksimiĝas al la Francia bordo

Fine oni ekvidis la bordon Francian.

— Ĉu vi jam vizitis Francion? — diris Kandido.

— Jes, — diris Marteno, — mi trairis plurajn provincojn. Estas kelkaj, kie duono da loĝantaro estas freneza; kelkaj, kie la homoj estas tro ruzaj; aliaj, kie ili ĝenerale estas sufiĉe trankvilaj kaj sufiĉe malspritaj; aliaj, kie oni afektas spriton. Sed en ĉiuj la ĉefa okupado estas amori; la dua, malice paroli; kaj la tria, diri stultaĵojn.

— Sed, sinjoro Marteno, ĉu vi vidis Parizon?

— Jes, mi vidis Parizon; ĝi kombinas ĉiujn tiujn ecojn; ĝi estas ĥaoso, ĝi estas interpuŝejo, kie ĉiu serĉas plezuron, kaj kie neniu ĝin trovas — almenaŭ al mi ŝajnis tiel. Mi restis tie dum mallonga tempo; tuj post mia alveno mian tutan havon ŝtelis friponoj en la foiro Sankta Germano; min mem oni suspektis pri ŝtelo, kaj dum unu semajno tenis en malliberejo; post tio mi fariĝis korektisto en presejo por akiri rimedojn por piede reveni en Holandon. Mi konatiĝis kun la verkanta kanajlaro, kun la intriganta kanajlaro[59] kaj la konvulsianta kanajlaro[60]. Onidire en Parizo ekzistas personoj tre ĝentilaj; tion mi volas kredi.

— Koncerne min, min neniom interesas Francio, — diris Kandido. — Vi facile komprenas, ke kiam oni pasigis unu monaton en Eldorado, oni zorgas pri nenio sur la tero krom fraŭlino Kunegundo. Mi veturos Venecion por ŝin atendi. Ni traveturos Francion por pasi en Italion. Ĉu vi bonvolos min akompani?

— Tre volonte, — diris Marteno. — Oni diras, ke Venecio estas bona nur por la Veneciaj nobeloj, sed ke oni bone akceptas tie la alilandanojn, se tiuj havas multe da mono; mi havas neniom, vi havas multe; do mi ĉie vin akompanos.

— Interalie, — diris Kandido, — ĉu vi opinias, ke komence la tero estis maro, kiel oni asertas en la dika libro[61] de la ŝipestro?

— Mi tute ne kredas tion, — diris Marteno, — nek la fantaziaĵojn, kiujn oni trudas al ni ekde certa tempo.

— Sed por kiu celo ĉi tiu mondo estas kreita? — demandis Kandido.

— Por spiti nin, — respondis Marteno.

— Ĉu ne mirigas vin, — plu diris Kandido, — la amo, kiun la junulinoj el la lando de la Grandoreluloj havis por tiuj du simioj, kaj kies aventuron mi rakontis?

— Neniom, — diris Marteno. — Mi vidas nenion strangan en tia pasio; mi vidis tiom da eksterordinaraj aferoj, ke por mi ne plu ekzistas io eksterordinara.

— Ĉu vi opinias, — demandis Kandido, — ke la homoj ĉiam buĉadis sin reciproke kiel ili faras nuntempe? Ke ili ĉiam estis mensogemaj, perfidemaj, maldankemaj, rabemaj, malfortanimaj, malkonstantaj, malkuraĝaj, enviemaj, frandemaj, drinkemaj, avaraj, ambiciaj, sangavidaj, kalumniemaj, diboĉemaj, fanatikaj, hipokritaj kaj stultaj?

— Ĉu vi opinias, — demandis Marteno, — ke la nizoj ĉiam manĝis kolombojn, kiam ili renkontis tiujn?

— Jes, sendube, — diris Kandido.

— Nu bone! — diris Marteno, — se la nizoj ĉiam havis la saman karakteron, kiel povus esti, ke la homoj ŝanĝis la sian?

— Ho, — diris Kandido, — estas ja granda diferenco, ĉar la libera volo…

Tiel rezonante ili alvenis Bordozon.

22. Kio okazis al Kandido kaj Marteno en Francio

Kandido restis en Bordozo nur tiom da tempo, kiom necesis por vendi kelke da Eldoradaj ŝtonoj kaj por prizorgi veturilon kun du sidlokoj — ĉar li nepre bezonis sian filozofon Marteno. Tre ĉagrenis lin nur tio, ke necesis disiĝi de la ŝafo, kiun li fordonis al la Bordoza Akademio de la sciencoj. Tiu lasta proponis kiel temon por la tiujara premio klarigi, kial la lano de tiu ŝafo estis ruĝa. La premion ricevis scienculo el la Nordo, kiu pruvis per A plus B minus C dividita per Z, ke la ŝafo necese devas esti ruĝa kaj mortonta pro variolo.

Tamen ĉiuj vojaĝantoj, kiujn Kandido renkontis survoje en la drinkejoj, diradis al li: «Ni veturas en Parizon». Tia ĝenerala fervoro donis al li fine la deziron vidi tiun ĉefurbon; tio ne postulis grandan forflankiĝon de la vojo al Venecio.

Li enveturis Parizon tra la antaŭurbo Sankta-Marcelo, kiu impresis lin kiel plej malbela vilaĝo Vestfalia.

Apenaŭ enhoteliĝinte, Kandido eksentis malgravan misfarton, kaŭzitan de laciĝo. Ĉar lian fingron ornamis eksterordinare granda brilianto, kaj ĉar en lia pakaĵaro oni rimarkis skatolon mirige pezan, li tuj ekhavis apud si du kuracistojn, kiujn li ne venigis, kelkajn intimajn amikojn, kiuj eĉ por minuto ne forlasis lin sola, kaj du bigotinojn, kiuj varmigadis liajn buljonojn. Marteno diris:

— Mi memoras, ke ankaŭ mi ekmalsanis en Parizo dum mia unua vojaĝo; mi estis tre malriĉa, tial malestis amikoj, bigotinoj, kuracistoj — kaj mi resaniĝis.

Tamen, danke al la multaj kuraciloj kaj sangellasoj, la malsaneto de Kandido pligraviĝis. Pastro el la kvartalo venis milde por peti sennoman bileton, pagotan en la transmondo; Kandido ne konsentis. La bigotinoj asertis, ke tio estas nova modo.[62] Kandido respondis, ke li ne estas modemulo. Marteno volis ĵeti la pastron tra la fenestron; la ekleziulo kolere deklaris, ke oni ne entombigos Kandidon; Marteno same kolere rebatis, ke li entombigos la ekleziulon, se tiu plu sin trudados. La disputo akriĝis; Marteno kaptis la pastron je la ŝultroj kaj malmilde lin forpelis; kio kaŭzis grandan skandalon, pri kiu oni protokolis.

Kandido resaniĝis; kaj dum la resaniĝado li havis ĉe siaj vespermanĝoj tre rafinitan kompanion. Oni kartludadis je grandaj monsumoj. Kandidon tre mirigis, ke neniam li ricevis ason, kaj Marteno neniom miris pri tio.

Inter tiuj, kiuj honoris lin per sia ĉeesto, estis malgranda abateto[63] el Perigordo, unu el tiuj diligentaj personoj, ĉiam rapidagaj, servemaj, senhontaj, karesemaj, konsentemaj, kiuj gvatas la alilandanojn trapasantajn la ĉefurbon, rakontas al ili la lokajn skandalojn, kaj proponas al ili ĝuaĵojn ĉiaprezajn. Unue li kondukis Kandidon kaj Martenon al teatro. Tie oni ludis novan tragedion. Okazis, ke Kandido sidis apud kelkaj sprituloj. Tio ne malhelpis lin plori ĉe kelkaj scenoj perfekte ludataj. Unu el la apudaj intelektuloj al li diris dum interakto:

вернуться

[59]

La Jezuitoj.

вернуться

[60]

Aludo al mistikaj histeriuloj, kiuj vizitadis la tombon de la diakono Pariso (Pâris) kaj tie estis atakataj de konvulsioj. Ĝenerale tiuj fanatikuloj estis Jansenistoj, religia grupo malamika al la Jezuitoj. — L.

вернуться

[61]

Biblio. Laŭ Genezo 1:2, «la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo».

вернуться

[62]

Aludo al tiutempa skandalo pri vendado de konfesbiletoj. — L. (Ĉi tiun malklaran lokon mi lasas senŝanĝa laŭ la traduko de Lanti’. — S.)

вернуться

[63]

La Francoj titolas per abbé (laŭvorte, abato) diversajn ekleziulojn, ankaŭ tre malaltrangajn. Por ĉi tia devia uzo ĉi-sube estos uzata la formo «abateto». — S.

1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 29
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)