Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
Kandido, aŭ Optimismo - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

Kandido, aŭ Optimismo

Электронная книга - «Kandido, aŭ Optimismo». Краткое содержание книги:

Filozofia romano de Voltero unue publikigita en la jaro 1759ª. En la jaro 1929ª ĝin elfrancigis Eŭgeno Lanti’. Sergio Pokrovskij prilaboris la tradukon en la jaro 2021ª.
En la prilaborita versio estas korektitaj tradukaj kaj lingvaj eraroj de la Lantia teksto. La tro franceca frazosintakso (konscie elektita de E. Lanti’) estas malpezigita kaj rearanĝita laŭ la tradicio Esperanta. La apero de PV (unu jaron post la publikigo de la Lantia traduko!) kaj PIV kontribuis al pliriĉigo kaj stabiligo de la leksiko, kaj ankaŭ tio ebligis precizigi la tradukojn en la prilaborita teksto.
1 ... 14 15 16 17 18 19 20 21 22 ... 29
Перейти на страницу:

Kakambo varmege aprobis tiun saĝan decidon. Lin tre ĉagrenis la neceso disiĝi for de tia bona mastro, fariĝinta lia kara amiko; sed la plezuro esti al li utila superis la ĉagrenon, kaŭzatan de la disiĝo. Larmante ili ĉirkaŭbrakis unu la alian. Kandido rekomendis, ke li ne forgesu la bonan maljunulinon. Kakambo forveturis en tiu sama tago. Tre bona homo estis tiu Kakambo.

Kandido ankoraŭ kelkan tempon restis en Surinamo, atendante, ke alia ŝipmastro konsentu veturigi lin en Italion, lin kaj liajn du restantajn ŝafojn. Li dungis servistojn, kaj aĉetis ĉion necesan por longa vojaĝo; fine al li venis sinjoro Vanderdentur’, mastro de granda ŝipo, kaj ofertis siajn servojn.

— Kiom vi postulos, — demandis Kandido, — por veturigi min rekte al Venecio, min, miajn servistojn, mian pakaĵaron, kaj la jenajn du ŝafojn?

La mastro postulis dek mil piastrojn; Kandido senhezite konsentis.

«Ho! ho!» diris al si la sagaca Vanderdentur’. «Ĉi tiu alilandano sen marĉandi donas dek mil piastrojn! Supozeble li estas tre riĉa.»

Kaj, reveninte momenton poste, li deklaris, ke li ne povas ŝipiri je malpli alta prezo ol dudek mil.

— Nu, vi ricevos ilin, — diris Kandido.

«Mirige!» mallaŭte al si diris la komercisto. «Ĉi tiu homo donas dudek mil piastrojn same facile kiel dek mil.»

Li revenis denove, kaj diris, ke li povos veturigi Kandidon ĝis Venecio nur se li ricevos tridek mil piastrojn.

— Mi do pagos al vi tridek mil, — respondis Kandido.

«Ho! ho!» ekpensis la komercisto. «Por ĉi tiu homo tridek mil piastroj estas nenio; sendube la du ŝafoj portas grandegajn trezorojn; ni ne plu insistu: unue li pagu la tridek mil piastrojn, poste ni vidos.»

Kandido vendis du malgrandajn diamantojn, el kiuj la malpli granda valoris pli ol kiom postulis la mastro. Do, li antaŭpagis, la du ŝafojn oni enŝipigis. Kandido sekvas en malgranda boato por atingi la ŝipon en la rodo; la mastro profitas la momenton, malvolvigas la velojn, levigas la ankron; la vento lin favoras. Kandido, duonfrenezigite, konsternite, jam ne plu lin vidas.

— Ho ve! — li ekkriis, — jen ruzaĵo inda je la Malnova Mondo.

Li revenas sur la bordon dispremite de ĉagreno — ja li perdis trezoron sufiĉan por riĉigi dudek monarĥojn.

Li iras al la Holanda juĝisto; kaj, ĉar li estas iom ekscitita, li forte frapas sur la pordon; li eniras kaj rakontas sian aventuron iom pli laŭte ol decas. La juĝisto unue lin monpunas je dek mil piastrojn pro la bruo, kiun li faris; poste li pacience lin aŭskultas, promesas esplori la aferon tuj kiam revenos la komercisto kaj pagigas al si ankoraŭ dek mil piastrojn por la juĝaj elspezoj.

Ĉi tiu juĝoprocedo definitive malesperigis Kandidon. Fakte, en sia vivo li spertadis malfeliĉojn ege pli dolorigajn; sed la flegmo de la juĝisto kaj de la priŝtelinta lin ŝipmastro lin kolerigis kaj ĵetis en profundan melankolion. La fieco de la homoj sin prezentis al li en sia tuta malbelo; li cerbumis nur malgajajn ideojn.

Fine, diskoniĝis ke franca ŝipo estas forveturonta al Bordozo. Ĉar li ne plu havis transportendajn ŝafojn, ŝarĝitajn per diamantoj, li luis kajuton je ordinara prezo, kaj sciigis tra la urbo, ke li pripagos la vojaĝon, la nutron kaj donacos du mil piastrojn al honestulo, kiu konsentos vojaĝi kun li — kondiĉe, ke tiu homo abomenas sian staton kaj estas la plej malfeliĉa en la provinco.

Sin prezentis tia amaso da kandidatoj, ke por loki ilin ĉiujn ne sufiĉus tuta ŝiparo. Por elekti inter la plej bonaj, Kandido apartigis dudekon da homoj, kiuj ŝajnis sufiĉe societemaj, kaj kiuj pretendis meriti la preferon. Li kolektis ilin en sian gastejon, donigis al ili vespermanĝon, ĵuriginte ilin, ke ĉiu verfidele rakontos sian historion; li promesis elekti tiun, kiu ŝajnos al li la plej kompatinda kaj plej prave malkontenta pri sia stato, kaj la ceterajn iel rekompenci.

La kunsido daŭris ĝis la kvara horo matene. Ĉe ĉiu rakonto Kandido rememoradis tion, kion diris al li la maljunulino dum la iro al Bonaero, kaj pri la veto, kiun ŝi faris, ke malestas sur la ŝipo homo ne spertinta tre grandajn malfeliĉojn. Kaj ĉiufoje li pensis pri Pangloso.

«Malfacilus al majstro Pangloso pruvi sian sistemon. Mi ŝatus lin vidi ĉi tie. Certe ĉio bonordas — sed nur en Eldorado, kaj en neniu alia parto de la tero.»

Fine li decidis favore al kompatinda scienculo, kiu dek jarojn laboris por eldonistoj en Amsterdamo. Kandido juĝis, ke neniu metio en la mondo pli abomenigas al oni la vivon.

Ĉi tiun scienculon — cetere bonan homon — priŝtelis lia edzino, tradraŝis lia filo, forlasis lia filino, forfuĝinta kun Portugalo. Ĵus li perdis malgravan oficon, per kiu li sin vivtenis; kaj la Surinamaj predikantoj lin persekutis, opiniante lin Socinano.[57] Verdire, la aliaj pretendantoj estis ne malpli malfeliĉaj; sed Kandido esperis, ke la scienculo lin distrados dum la vojaĝo. La aliaj konkurantoj opiniis, ke rilate al ili Kandido kondutis tre maljuste; li kvietigis ilin donacante al ĉiu po cent piastrojn.

20. Kio okazis al Kandido kaj Marteno surmare

Do, kun Kandido al Bordozo ŝipiris la maljuna scienculo, kies nomo estis Marteno. Ambaŭ estis multon vidintaj kaj suferintaj; kaj eĉ se la ŝipo navigus de Surinamo al Japanio preter la promontoro Bonespera, ne mankus al ili temoj por diskutado pri la malbono morala kaj la malbono natura dum la tuta vojaĝo.

Tamen Kandido havis grandan avantaĝon super Marteno: li plu esperis revidi Kunegundon, dum Marteno esperis nenion. Krome, Kandido havis oron kaj diamantojn; kaj, kvankam li estis perdinta cent dikajn ruĝajn ŝafojn, ŝarĝitajn per la plej grandaj trezoroj de la tero; kvankam li ne povis forgesi la friponagon de la Holanda mastro — tamen, kiam li pensis pri tio, kio restas en liaj poŝoj, kaj kiam li parolis pri Kunegundo, ĉefe ĉe la fino de manĝado, tiam li inklinadis al la Panglosa sistemo.

— Sed vi, sinjoro Marteno, — li demandis la scienculon, — kion pri ĉio ĉi tio pensas vi? Kion vi opinias pri la morala malbono kaj la natura malbono?

— Sinjoro, — respondis Marteno, — niaj pastroj kulpigis min, ke mi estas Socinano; sed fakte mi estas Maniĥeano.[58]

— Vi min mokas, — diris Kandido, — ne plu restas Maniĥeanoj en la mondo.

— Restas mi, — diris Marteno. — Mi ne scias kial, sed alie pensi mi ne povas.

— Do certe vi havas la diablon en via korpo, — diris Kandido.

— La diablo tiom aktive enmiksiĝas en la aferojn de ĉi tiu mondo, — diris Marteno, — ke ĝi povas esti en mia korpo, egale kiel ie ajn; sed mi konfesas al vi, ke ĉiufoje kiam mi ekrigardas ĉi tiun terglobon, aŭ pli ĝuste ĉi tiun globeton, mi ekpensas, ke Dio lasis ĝin al la zorgoj de iu malbonfarulo; mi tamen esceptas Eldoradon.

» Mi malofte vidis urbon, kiu ne dezirus ruiniĝon de najbara urbo, nek familion, kiu ne volus ekstermi alian familion. Ĉie la malfortuloj malamegas la potenculojn, antaŭ kiuj ili malnoble humiliĝas, kaj la potenculoj traktas ilin kiel gregon, kies lanon kaj karnon oni vendas. Miliono da murdistoj enregimentigitaj trakuras la tutan Eŭropon, profesie mortigadas kaj disciplineme rabadas por gajni sian panon, ĉar pli honestan metion ili ne scias. En la urboj, kiuj ŝajnas ĝui pacon, kaj kie floras la artoj, la homojn pli suferigas la envio, la zorgoj kaj la maltrankviligoj ol sieĝatan urbon la plagoj de milito. La kaŝitaj ĉagrenoj eĉ pli turmentas ol la publikaj mizeroj. Unuvorte, da tioj mi tiom vidis, mi tiom spertis, ke mi fariĝis Maniĥeano.

— Tamen ekzistas bono, — rebatis Kandido.

— Eble, — diris Marteno, — sed mi ĝin ne konas.

вернуться

[57]

Ano de la raciisma protestanta konfesio fondita de itala teologo Faŭsto Socino (Latine Faustus Socinus, 1539–1604). — S.

вернуться

[58]

Maniĥeo estis filozofo, kiu vivis en Persio en la 3ª jarcento. La Maniĥeanoj instruis la religion kaj filozofian dogmon, laŭ kiu la mondo estas la faro de du kontraŭaj principoj, unu bona, la alia malbona, ambaŭ eternaj, sendependaj kaj egale potencaj. — L.

1 ... 14 15 16 17 18 19 20 21 22 ... 29
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)