Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito
- Автор: Гашек Ярослав
- Год: 2009
- Язык: эсперанто
- Переводчик: Vladimír Váňa
- Жанр: Юмористическая проза
Электронная книга - «Aventuroj de la brava soldato Švejk dum la mondmilito». Краткое содержание книги:
Ili descendis al la vilaĝo, kiam estis akceptita ĝenerala instruo de Švejk, ke hundoj nokte timas fajreton el ekbruligita cigaredo. Malfeliĉe neniu el ili fumis cigaredojn, tiel ke tiu ĉi konsilo de Švejk ne havis pozitivajn rezultojn. Sed montriĝis, ke hundoj bojas pro ĝojo, ĉar ili amplene rememoris trairantajn soldatarojn, kiuj ĉiam lasis al ili ian manĝon.
Ili sentis jam de malantaŭe, ke proksimiĝas tiuj kreaĵoj, kiuj lasas post si ostojn kaj ĉevalajn kadavrojn. Dio scias, de kie ĉirkaŭ Švejk subite aperis kvar bojuloj, kiuj komencis amike sur lin salteti kun vostoj levitaj supren.
Švejk ilin karesis, plaŭdbatetis kaj parolis kun ili en mallumo kiel kun infanoj:
“Ni estas do jam ĉi tie, ni venis al vi dormeti, manĝeti, ni donos al vi ostetojn, pankrustetojn, kaj poste matene ni denove marŝos pluen kontraŭ la malamiko.”
En kabanoj de la vilaĝo oni komencis eklumigi lampojn, kaj kiam ĉe la unua kabano ili komencis bategi la pordon por ekscii, kie loĝas la vilaĝestro, oni aŭdis de interne kriaĉantan kaj jelpan virinan voĉon, kiu ne pole kaj ankaŭ ne ukrajne anoncis, ke ŝi havas la edzon en la milito, la infanojn malsanaj je varioloj kaj ke Moskaloj[287] ĉion forprenis kaj la edzo, antaŭ ol li iris en la militon, ordonis al ŝi nokte al neniu malfermi. Nur post kiam ili intensigis atakon kontraŭ la pordo kun certigo, ke ili estas enloĝigantoj, la pordo malfermiĝis helpe de nekonata mano, kaj kiam ili eniris internen, montriĝis, ke ĉi tie propre loĝas la vilaĝestro, kiu vane klopodis konvinki Švejkon, ke li ne imitis tiun kriaĉantan virinan voĉon. Li sin ekskuzis, ke li dormis en fojno kaj ke lia edzino ne scias, kion ŝi diras, se iu subite vekas ŝin el dormo. Koncerne la tranoktadon por la tuta kompanio, ke la vilaĝo estas tiel malgrandeta, ke ne estas en ĝi loko eĉ por unu soldato. Tute ne ekzistas loko, kie eblus dormi. Ankaŭ aĉeti eblas ĉi tie nenion, Moskaloj ĉion forprenis.
Se sinjoroj bonfardzantoj tion ne malŝatus, li forkondukus ilin al Krošcienko, tie estas grandaj bienoj, estas tio nur tri kvaronhoroj de ĉi tie, tie estas sufiĉe da loko, ĉiu soldato povos kovri sin per ŝafa pelto, oni havas tie tiom da bovinoj, ke ĉiu soldato ricevos gamelon da lakto, akvo estas tie bongusta, sinjoroj oficiroj povas dormi tie en kasteleto, sed ĉi tie en Liskowiec? Mizero, skabio kaj pedikoj. Li mem havis iam kvin bovinojn, sed Moskaloj ĉiujn de li forprenis, tiel ke li mem, se li volas lakton por siaj malsanaj infanoj, devas iri ĝis Krošcienko.
Kiel atesto de tio ekmuĝis en apuda stalo ĉe li bovinoj kaj oni aŭdis jelpan virinan voĉon, kiu alkriis la kompatindajn bovinojn kaj deziris al ili, ke tordu ilin ĥolero.
Sed la vilaĝestron tio ne konfuzis kaj li daŭrigis, surmetante botojn:
“Unusolan bovinon havas ĉi tie najbaro Vojciek, ĝin vi bonvolis aŭdi, miaj sinjoroj bonfardzantoj, nun ekmuĝi. Tiu bovino estas malsana, malgaja. Moskaloj forprenis de ĝi bovidon. De tiu tempo ĝi ne donas lakton, sed la mastro bedaŭras ĝin morttranĉi, li opinias, ke Dipatrino de Czestochowa[288] alkondukos ĉion denove en ordon.”
Dum sia parolo li surmetis mantelon:
“Ni iros, sinjoroj bonfardzantoj, al Krošcienko, daŭros tio eĉ ne tri kvaronhorojn, kion mi, kulpulo, tion diras, daŭros tio eĉ ne duonhoron. Mi konas vojon trans rivereton, poste tra betula arbareto laŭlonge de kverko… Tiu vilaĝo estas granda, kaj tre forta brando en drzinkejoj. Ni iru, sinjoroj bonfardzantoj! Kial heziti? Por sinjoroj soldatoj de via glora regimento necesas, ke ili kuŝiĝu en ordo, en komforto. Sinjoro imperiestra kaj reĝa soldato, kiu batalas kontraŭ Moskaloj, nepre bezonas puran tranoktejon, komfortan tranoktejon… Kaj ĉe ni? — Pedikoj, skabio, varioloj kaj ĥolero. Hieraŭ ĉe ni, en nia malbenita vilaĝo tri uloj nigriĝis kaŭze de ĥolero… La plej mizerikorda Dio malbenis la vilaĝon Liskowiec…”
En tiu momento Švejk majeste mansignis.
“Sinjoroj bonfarantoj,” li diris, imitante la voĉon de la vilaĝestro. “En ia libro mi foje legis, ke kiam dum la svedaj militoj estis ordono loĝiĝi en tiu aŭ alia vilaĝo kaj la vilaĝestro iel sin ekskuzis kaj ne volis esti al la enloĝigantoj ĉemane, ke oni lin pendumis sur la plej proksima arbo. Krom tio rakontis al mi hodiaŭ pola kaporalo en Sanok, ke kiam venas enloĝigantoj, vilaĝestro devas kunvoki ĉiujn vilaĝestraranojn, kaj nun oni iras kun ili de kabano al kabano kaj diras simple: ĉi tie estas loko por tri, ĉi tie por kvar viroj, en la parokejo estos sinjoroj oficiroj kaj ĉio devas esti preparita post duonhoro.”
“Sinjoro bonfaranto,” turnis sin Švejk serioze al la vilaĝestro, “kie vi havas ĉi tie la plej proksiman arbon?”
La vilaĝestro ne komprenis, kion signifas la vorto ‘arbo’, kaj tial Švejk al li klarigis, ke tio estas betulo, kverko, pirarbo, pomarbo, mallonge ĉio, kio havas fortikajn branĉojn. La vilaĝestro denove tion ne komprenis, kaj kiam li aŭdis nomi iujn fruktarbojn, li ektimis, ĉar ĉerizoj jam maturiĝis, kaj diris, ke li scias pri nenio tia, nur ke antaŭ la domo li havas kverkon.
“Bone,” diris Švejk, per la mano montrante internacian geston de pendumo, “ni pendumos vin ĉi tie antaŭ via kabano, ĉar vi devas konscii, ke estas milito kaj ke ni havas ordonojn dormi ĉi tie kaj ne en ia Krošcienko. Vi, ulo, ne ŝanĝos niajn strategiajn planojn, aŭ vi balanciĝos sur pendumilo, kiel tio estas en tiu libro pri la svedaj militoj… Tia okazo, sinjoroj, estis foje dum manovroj ĉe Velké Meziříčí…”
En tiu momento interrompis Švejkon la ĉefserĝento-kontisto Vaněk:
“Tion vi diros al ni nur poste, Švejk,” kaj turnante sin al la vilaĝestro, ordonis: “Do, nun alarmon kaj loĝejojn!”
La vilaĝestro komencis tremi, balbutis ion pri tio, ke li pensis tion por sinjoroj bonfarantoj plej bone, sed se ne eblas alie, ke io en la vilaĝo tamen eble nur troviĝos, por ke ĉiuj sinjoroj estu kontentaj, ke li tuj alportos lanternon.
Kiam li foriris el la ĉambro, kiun tre sporade lumigis malgranda petrola lampeto sub bildo de sanktulo, kiu sur la bildo tordiĝis kiel la plej granda kriplulo, Chodounský subite ekvokis:
“Kien malaperis al ni Baloun?”
Sed antaŭ ol ili povis bone ĉirkaŭrigardi, senbrue malfermiĝis pordeto malantaŭ kameno, kondukanta ien eksteren, kaj tra tiu enŝoviĝis Baloun, ĉirkaŭrigardis, ĉu ne estas tie la vilaĝestro, kaj diris nazparole, kvazaŭ li havus la plej grandan nazkataron:
“Mhi esthis en manĝhoprovizhejo, palphis en ion, phrenis thion en la faŭkhon, khaj nun ĉhio thio ghluiĝas al mhi sur la palathon. Ĝhi esthas nek sala nek dolĉha, esthas thio pana phasto.”
La ĉefserĝento-kontisto Vaněk lumigis lin per elektra lampeto kaj ĉiuj konstatis, ke en la vivo ili ankoraŭ ne vidis tiel malpurigitan aŭstran soldaton. Poste ili ektimis, ĉar ili vidis, ke la jako de Baloun ŝvelis tiom, kvazaŭ li estus en la plej alta grado de gravedeco.
287
pola moknomo por rusaj soldatoj.
288
bildo de Maria la Virgulino en granda klostro en Czestochowa (urbo en suda Polio). Al la bildo oni atribuas miraklajn ecojn.