Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 133 134 135 136 137 138 139 140 141 ... 322
Перейти на страницу:

— Mankas tempo por mortigi ilin ĝuste, — diris unu. — Mankas ludotempo dum tiu ĉi vojaĝo.

— Tio ne eviteblas, — diris alia. — Sed kial ne mortigi ilin rapide, mortigi ilin jam nun? Ili estas malbeninda ĝeno, kaj al ni urĝas. Proksimiĝas vespero, kaj ni devus ekhasti.

— Ordonoj, — diris tria voĉo per profunda graŭlo. — “Mortigu ĉiujn, sed NE la duonulojn: ili estas alportendaj VIVANTAJ laŭeble baldaŭ”. Jen miaj ordonoj.

— Por kio oni deziras ilin? — demandis pluraj voĉoj. — Kial vivantaj? Ĉu ili provizas bonan amuzon?

— Ne! Mi aŭdis, ke unu el ili posedas ion, ion necesan por la milito, iun elfan kompleton aŭ alian. Ĉiuokaze ili ĉiuj estos pridemanditaj.

— Ĉu nur tion vi scias? Kial ni ne priserĉu ilin kaj malkovru? Ni eble trovus ion de ni mem uzindan.

— Tio estas komento tre interesa, — rikanis voĉo, malpli laŭta ol la aliaj, sed pli malvirta. — Mi eble devos raporti tion. La kaptitoj estas NE priserĉotaj, nek prirabotaj: jen miaj ordonoj.

— Ankaŭ la miaj, — diris la profunda voĉo. — “Vivantaj kaj kiel kaptitaj; neniom da priŝtelado”. Jen miaj ordonoj.

— Ne niaj ordonoj! — diris unu el la pli fruaj voĉoj. — Ni venis ĉi longan vojaĝon el la Minejoj por mortigi, kaj venĝi niajn popolanojn. Mi volas mortigi kaj poste reiri norden.

— Do vi devas repensi la volon, — diris la graŭla voĉo. — Mi estas Ugluko. Mi estras. Mi reiras al Isengardo laŭ la plej mallonga vojo.

— Ĉu Sarumano estas la mastro aŭ la Granda Okulo? — diris la malvirta voĉo. — Ni devus reiri tuj al Lugburzo.

— Se ni povus transiri la Grandan Riveron, tio eblus, — diris alia voĉo. — Sed ni ne estas sufiĉe multaj por riski subeniron al la pontoj.

— Mi venis transen, — diris la malvirta voĉo. — Flugilhava nazgulo atendas nin norde sur la orienta bordo.

— Eble, eble! Poste vi forflugos kun niaj kaptitoj kaj ricevos la tutajn monkompenson kaj laŭdojn en Lugburzo, kaj lasos nin piediri laŭhazarde tra la Ceval-lando. Ne, ni devas resti kune. Ĉi lokoj estas danĝeraj: plenaj je fiaj ribelantoj kaj kaperistoj.

— Ja, ni devas resti kune, — graŭlis Ugluko. — Mi ne fidas al vi, etaj porkaĉoj. Mankas al vi medolo ekster la propraj stinkejoj. Sen ni vi ĉiuj estus forkurintaj. Ni estas batalemaj uruk-hajoj! Ni mortigis la grandan militestron. Ni kaptis la kaptitojn. Ni estas la servistoj de Sarumano la Saĝa, la Blanka Mano: tiu Mano, kiu provizas al ni por manĝi homkarnon. Ni venis el Isengardo kaj gvidis vin ĉi tien, kaj ni regvidos vin laŭ vojo de ni elektita. Mi estas Ugluko. Mi diris.

— Vi diris pli ol sufiĉe, Ugluko, — rikanis la malvirta voĉo. — Mi scivolas kiel tio impresus ilin en Lugburzo. Eble ili konkludus, ke la ŝultroj de Ugluko bezonas malŝarĝiĝon je kapo ŝvelinta. Oni eble demandus, de kie venis liaj strangaj ideoj. Ĉu ili eble venis de Sarumano? Kiu li supozas sin, memstariĝante kun siaj makulitaj blankaj insignoj? Ili eble konsentus kun mi, kun Griŝnaĥo, ilia fidata komisiito. Kaj mi, Griŝnaĥo, diras jenon: Sarumano estas stultulo, kaj stultulo fie perfidema. Sed la Granda Okulo gvatas lin. “Porkaĉoj”, ĉu vere? Kiel plaĉas al vi nomiĝi “porkaĉoj” per la fekrastuloj de makulita sorĉisteto? Orkan karnon manĝas ili, mi garantias.

Multaj kriegoj en orka lingvo respondis, kaj la sonora siblego de elingigataj armiloj. Singarde Grinĉjo ĉirkaŭruliĝis, esperante vidi la okazontaĵon. Liaj gardintoj iris partopreni la lukton. En la krepusko li vidis grandan nigran orkon, verŝajne Uglukon, staranta fronte al Griŝnaĥo, mallonga kurbkrura kreaĵo, tre larĝa kaj havanta longajn brakojn, kiuj pendis preskaŭ ĝis la tero. Ĉirkaŭ ili estis multaj goblenoj pli malgrandaj. Grinĉjo supozis ilin tiuj el la nordo. Ili havis elingigitajn tranĉilojn kaj glavojn, sed hezitis ataki Uglukon.

Ugluko kriis, kaj nombro de aliaj orkoj, preskaŭ same grandaj kiel li, alkuris. Tiam subite, senaverte, Ugluko saltis antaŭen kaj per du rapidaj batoj fortranĉis la kapojn de du el siaj kontraŭuloj. Griŝnaĥo paŝis flanken kaj malaperis en la ombrojn.

La aliaj cedis, kaj unu paŝis malantaŭen kaj sakre stumblofalis pro la kuŝanta korpo de Gaja. Tamen tio verŝajne savis lian vivon, ĉar la kunuloj de Ugluko transsaltis lin kaj distranĉis alian per siaj larĝklingaj glavoj. Tiu estis la flavdentaĉa gardinto. Lia korpo falis rekte sur Grinĉjon ankoraŭ tenante la longan noĉklingan tranĉilon.

— Eningigu la armilojn! — kriis Ugluko. — Kaj neniom pli da idiotaĵo! Ni iros rekte okcidenten de ĉi tie kaj suben laŭ la ŝtuparo. De tie rekte al la montetoj, poste laŭlonge de la rivero ĝis la arbaro. Kaj ni marŝos tage kaj nokte. Ĉu klare?

“Nu, — pensis Grinĉjo, — se nur tiu malbelulo bezonos iom da tempo por ekregi sian trupon, mi havas eblecon”, — venis al li ekbrilo da espero. Eĝo de la nigra tranĉilo tranĉetis lian brakon, poste glisis ĝis lia pojno. Li konsciis pri flueto de sango sur sia mano, sed li ankaŭ sentis fridan tuŝon de ŝtalo sur sia haŭto.

La orkoj pretiĝis marŝi denove, sed iuj el la norduloj estis daŭre malemaj, kaj la isengardanoj mortigis ankoraŭ du antaŭ ol la ceteraj estis timigitaj. Okazis multe da sakrado kaj konfuziĝo. Provizore Grinĉjo estis negardata. Liaj kruroj estis firme ligitaj, kaj liaj manoj kunligitaj pojne estis antaŭ li. Li povis movi ilin samtempe, kvankam la ligaĵo estis kruele strikta. Li flanken puŝis la mortintan orkon, poste apenaŭ riskante spiri li frotis la nodon de l’ pojnligaĵo supren-suben laŭlonge de la tranĉila klingo. Tiu estis akra, kaj la mano de l’ mortinto tenis ĝin rigida. La ŝnuro estis tranĉita! Rapide Grinĉjo tenis ĝin per siaj fingroj kaj nodis ĝin denove kiel malstriktan brakringon el du maŝoj kaj pasigis ĝin trans la manojn. Poste li kuŝis tre senmove.

— Levu tiujn kaptitojn! — kriis Ugluko. — Ne faru trukojn per ili! Se ili ne estos vivaj, kiam ni venos hejmen, mortos ankaŭ iu alia.

Orko kaptis Grinĉjon kvazaŭ sakon, metis sian kapon inter la ligitajn manojn kaj trenis ilin suben, ĝis la vizaĝo de Grinĉjo estis premegita al la orka nuko; poste la orko skue ekmarŝis. Alia simile traktis Gajan. La grifeca mano de la orko kroĉiĝis kiel fero al la brakoj de Grinĉjo; la ungoj pikegis lin. Li fermis siajn okulojn kaj reglisis en sonĝojn turmentajn.

Subite li estis denove ĵetita al ŝtona planko. Estis frue en la nokto, sed la korna luno jam descendis okcidenten. Ili troviĝis rande de klifo, kiu ŝajnis elrigardi al maro da pala nebuleto. Aŭdiĝis en la proksimo sono de falanta akvo.

— Finfine la skoltoj revenis, — diris proksima orko.

— Nu, kion vi eltrovis? — graŭlis la voĉo de Ugluko.

— Nur unu rajdanton, kaj li fuĝis okcidenten. La vojo estas senobstakla nun.

— Nun, tre povas esti. Sed kiom longe? Idiotoj! Vi devis mortpafi lin. Li alarmos. La damnindaj ĉevalbredantoj aŭdos pri ni antaŭ la mateno. Jam ni devos vojaĝi duoble rapide.

Ombro kliniĝis super Grinĉjo. Tiu estis Ugluko.

— Sidiĝu! — diris la orko. — Miaj knaboj tediĝas portaĉi vin. Necesas, ke ni subengrimpu, kaj vi devos utiligi la krurojn. Estu kunlaborema nun. Nenia kriado, nenia provo eskapi. Ni scias kompensi trukojn laŭ maniero malagrabla, kvankam tio ne lezos vian valoron por la Mastro.

Li tranĉis la ŝnurojn ĉirkaŭ la kruroj kaj maleoloj de Grinĉjo, levis lin per lia hararo kaj starigis lin surpieden. Grinĉjo falis kaj Ugluko ree levstarigis lin per la haroj. Pluraj orkoj ridis. Ugluko premis flakonon inter liajn dentojn kaj verŝis en lian gorĝon iom da bruna likvaĵo: li sentis transflui lin varmegan sovaĝan ardon. Malaperis la doloroj en liaj kruroj kaj maleoloj. Li povis stari.

— Nun la alian! — diris Ugluko. Grinĉjo vidis, ke li iris al Gaja, kiu kuŝis proksime, kaj piedbatis lin. Gaja ĝemis. Kaptante lin malmilde Ugluko trenis lin al sidpozicio kaj deŝiris la bandaĝon de lia kapo. Poste li ŝmiris la vundon per ia malhela ungvento el ligna skatoleto. Gaja elpuŝis krion kaj energie baraktis.

1 ... 133 134 135 136 137 138 139 140 141 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)