Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 137 138 139 140 141 142 143 144 145 ... 322
Перейти на страницу:

— Necesas ekiri, — li diris. — Duonmomenton! — La glavo de Griŝnaĥo kuŝis proksime, sed ĝi estis tro peza kaj mallerta por li, do li rampis antaŭen kaj trovinte la kadavron de l’ gobleno li elingigis longan akran tranĉilon. Per ĝi li rapide tratranĉis iliajn ligaĵojn.

— Jam temp’ esta! — li diris. — Varmiĝinte iomete ni eble povos ekstari denove kaj marŝi. Sed ĉiuokaze ni preferu komenci rampe.

Ili rampis. La herbaĵo estis profunda kaj cedema kaj tio helpis ilin; sed ĝi ŝajnis longa lanta sperto. Ili larĝe evitis la gardofajron, kaj serpentumis antaŭen iom post iom, ĝis ili atingis randon de l’ rivero ade gluglanta en la nigraj ombroj sub siaj profundaj bordoj. Tiam ili retrorigardis.

La sonoj forvelkis. Evidente Maŭhuro kaj ties “knaboj” estis mortigitaj aŭ forpelitaj. La rajdantoj reiris al sia silenta minaca vigilado. Tio ne daŭros multe pli longe. Jam la nokto estis longe daŭrinta. Oriente, kie restis sennube, la ĉielo komencis paliĝi.

— Ni devas trovi kaŝejon, — diris Grinĉjo, — aŭ oni vidos nin. Tute ne konsolos nin, se tiuj rajdantoj rimarkos post nia morto, ke ni estis ne orkoj. — Li stariĝis kaj terenbatis la piedojn. — Tiuj ŝnuroj tranĉis min kvazaŭ dratoj; sed miaj piedoj komencas revarmiĝi. Mi jam povus marŝi ŝanceliĝe. Kiel statas vi, Gaja?

Gaja stariĝis.

— Jes, — li diris, — mi kapablas. Lembasoj vere kuraĝigas! Pli sana sento, cetere, ol la ardo de tiu orka likvaĵo. Mi scivolas el kio ĝi estis farita. Prefere ne scii, supozeble. Ni glutu iom da akvo por forlavi pensojn pri ĝi.

— Ne ĉi tie, la bordo tro abruptas, — diris Grinĉjo. — Antaŭen! Ili turniĝis kaj marŝis unu apud la alia malrapide laŭlonge de la rivero. Malantaŭ ili la lumo en la oriento plifortiĝis. Marŝante ili komparis spertojn, babilante hobitmaniere leĝere pri la okazaĵoj post ilia kaptiĝo. Aŭskultanto ne divenus pro iliaj vortoj, ke ili travivis kruelon kaj spertis mortminacan danĝeron irante senespere al turmento kaj morto; nek eĉ ke ĉi-momente, kiel ambaŭ bone sciis, la eblo estis malgranda, ke ili iam retrovos amikojn aŭ sekurecon.

— ŝajnas, ke vi faris sufiĉe bone, mastro Tjuko, — diris Gaja. — Al vi estos dediĉita preskaŭ ĉapitro en la libro de olda Bilbo, se mi iam havos eblecon raporti al li. Bona laboro: precipe la diveno pri l’ ludeto de tiu haroza kanajlo kaj via instigo al li. Sed mi scivolas, ĉu oni iam rimarkos viajn postsignojn kaj trovos tiun broĉon? Mi malŝatus perdi la mian, sed mi timas, ke la via estas por ĉiam mankonta.

» Mi devos laborigi miajn piedojn, se mi volos atingi vin. Efektive, kuzo Brandoboko nun devancas. Jen lia enirpunkto. Mi supozas, ke vi apenaŭ scias, kie ni troviĝas; sed mi pasigis la tempon en Rivendelo pli utile. Ni marŝas okcidenten laŭlonge de Entvaŝo. Antaŭ ni estas la finaĵo de l’ Nebulecaj Montoj kaj Arbarego Fangorno.

Ĝuste kiam li parolis, baŭmis rekte antaŭe la malhela rando de l’ arbarego. La nokto ŝajnis fuĝinta sub ĝiajn arbegojn, rampante for de l’ venonta aŭroro.

— Gvidu antaŭen, mastro Brandoboko! — diris Grinĉjo. — Aŭ gvidu retro! Ni estas avertitaj pri Fangorno. Sed tia klerulo certe ne forgesis tion.

— Ja ne, — respondis Gaja, — sed la arbaro ŝajnas al mi preferinda ol returniĝo en la mezon de l’ batalo.

Li engvidis sub la grandajn branĉojn de l’ arbegoj. Preterdivene maljunaj ili ŝajnis. Grandaj treniĝaj likenbarboj pendis de ili, bloviĝante kaj balanciĝante pro la venteto. Tra la ombroj gvatis la hobitoj, retrorigardante laŭ la deklivo: etaj kaŝiĝemaj figuroj, kiuj en la malbrila lumo aspektis kiel elfaj infanoj en la tempoprofundo, mire gapantaj el la Sovaĝa Arbaro pro sia unua tagiĝo.

Fore trans la Granda Rivero kaj la Brunaj Terenoj, foraj je pluraj mejloj, venis la aŭroro, ruĝa kiel flamo. Laŭte sonoris la ĉaskornoj salute al ĝi. La rajdistoj el Rohano subite aktiviĝis. Korno revokis denove al korno.

Gaja kaj Grinĉjo aŭdis, klaran en la frida aero, henadon de batalĉevaloj kaj subitan kantadon de multaj homoj. La rando de l’ suno estis leviĝinta, fajra arko, super la marĝenon de l’ mondo. Tiam la rajdistoj kun kriego impetis el la oriento; la ruĝa lumo ekardis sur maŝkirasoj kaj lancoj. La orkoj ekkriis kaj pafis ĉiujn sagojn restintajn al ili. La hobitoj vidis falon de pluraj rajdantoj; sed ilia linio eltenis supren laŭ la altaĵeto kaj transen, kaj retroturniĝis kaj denove alimpetis. La plimultaj kaperuloj ankoraŭ vivaj disiĝadis kaj disfuĝis, persekutataj unuope ĝis la morto. Sed unu grupo, kunteniĝante en nigra kojno, rezolute impetis direkte al la arbarego. Rekte supren laŭ la deklivo ili elanis al la rigardantoj. Jam ili proksimiĝis, kaj ŝajnis certe, ke ili eskapos: ili jam trahakis tri rajdantojn, kiuj baris la vojon.

— Ni rigardis tro longe, — diris Gaja. — Jen Ugluko! Mi ne volas renkonti lin denove. — La hobitoj turniĝis kaj fuĝis profunden en la ombrojn de la arbaro.

Pro tio ili ne vidis la lastan defion, kiam Ugluko estis atingita kaj devigita stari reziste ĉe la rando mem de Fangorno. Tie lin finfine mortigis Eomero, la Tria Marŝalo de Markio, kiu deseliĝis kaj kontraŭbatalis lin per glavo kontraŭ glavo. Kaj tra la larĝaj kampoj la akr-okulaj rajdistoj mortige persekutis tiujn malmultajn orkojn, kiuj eskapis kaj ankoraŭ fortis sufiĉe por fuĝi.

Poste, amasiginte siajn falintajn kamaradojn kaj kantinte laŭde al ili, la rajdistoj bruligis fajregon kaj disĵetis la cindrojn de siaj malamikoj. Tiel finiĝis la rabinvado, kaj pri ĝi neniam venis informoj al Mordoro kaj Isengardo, sed la fumo de la bruligo leviĝis alte en la ĉielon kaj estis vidita de multaj atentemaj okuloj.

4

Arbobarbo

Dume la hobitoj progresis tiel rapide, kiel permesis la malhela kaj implikita arbaro, laŭlonge de la fluanta rojo okcidenten kaj supren al la montdeklivoj, pli kaj pli funden en Fangornon. Iom post iom formortis ilia timo pri la orkoj, kaj ilia irado malstreĉiĝis. Stranga sento de sufokiĝo trafis ilin, kvazaŭ la aero estus tro maldensa aŭ tro nesufiĉa por spirado. Finfine haltis Gaja.

— Ni ne povos daŭrigi tiel, — li anhelis. — Mi bezonas iom da aero.

— Ni trinku ĉiuokaze, — diris Grinĉjo. — Mi plensekiĝis. — Li surgrimpis grandan arbradikon kiu kurbiĝis en la rojon, kaj kliniĝante levis iom da akvo per siaj kavigitaj manoj. Ĝi estis klara kaj frida, kaj li glutis multfoje. Gaja sekvis lin. La akvo refreŝigis ilin kaj ŝajnis feliĉigi iliajn korojn; dum kelka tempo ili sidis kune ĉerande de la rojo trempante siajn dolorajn piedojn kaj krurojn kaj ĉirkaŭrigardante al la arboj, kiuj staris silente en la proksimo, vic-post-vice ĝis ili malaperis en grizan krepuskon ĉiudirekte.

— Supozeble vi ne jam perdigis al ni la vojon? — diris Grinĉjo apogante sin al granda arbotrunko. — Ni povos almenaŭ sekvi la fluejon de tiu ĉi rivereto, Entvaŝo, aŭ kiel vi nomas ĝin, kaj reeliri tie, kie ni eniris.

— Tion ni povus se niaj kruroj kapablus, — diris Gaja, — kaj se ni povus spiri senĝene.

— Jes, ĉi tie estas tre malhele kaj sufoke, — diris Grinĉjo. — Ĝi iel memorigas min pri la malnova ĉambro en la Granda Domo de Tjukoj malantaŭe inter la smialoj ĉe Tjukboro: grandega loko, kie dum generacioj la mebloj estis nek movitaj nek ŝanĝitaj. Oni diras, ke la Olda Tjuko loĝadis en ĝi jaron post jaro, dum li kaj la ĉambro kune plioldiĝis kaj pli kadukiĝis — kaj ĝi estas neniam ŝanĝita depost lia morto, antaŭ jarcento. Kaj Olda Geronto estis mia prapraavo, kio distancigas tion. Sed tio neglektindas kompare kun la maljuneca sento de tiu ĉi arbaro. Vidu tiujn plorajn treniĝajn barbojn kaj hararojn da likeno! Kaj la plimultaj arboj ŝajnas duonkovritaj de ĉifonaj sekaj folioj neniam falintaj. Malnete. Mi ne povas imagi kiel aspektus ĉi tie printempo, se ĝi iam venus, des malpli printempa purigado.

1 ... 137 138 139 140 141 142 143 144 145 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)