Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 136 137 138 139 140 141 142 143 144 ... 322
Перейти на страницу:

La vortoj de Ugluko sufiĉis verŝajne por trankviligi la isengardanojn; sed la ceteraj orkoj estis samtempe senkuraĝigitaj kaj ribelemaj. Ili postenigis kelkajn gardantojn, sed la plimulto kuŝis sur la tero ripozante en la agrabla mallumo. Efektive, iĝis denove tre mallume; ĉar la luno pasis okcidenten en densan nubaron, kaj Grinĉjo povis vidi nenion pli ol kelkpaŝe malproksimen. La fajroj havigis neniom da lumo al la altaĵeto. Tamen la rajdistoj ne kontentis nur atendi ĝis la aŭroro kaj permesi, ke la malamikoj ripozu. Subita tumulto oriente de la altaĵeto montris, ke io misas. Ŝajnis ke iuj homoj rajdis proksimen, glisis desur la ĉevaloj, rampis al la rando de l’ bivakejo kaj mortigis plurajn orkojn, kaj poste malaperis denove. Ugluko alkuris por malhelpi fuĝegon.

Grinĉjo kaj Gaja eksidis. Iliaj gardintoj isengardaj jam akompanis Uglukon. Sed se la hobitoj pensis eskapi, tiu plano baldaŭ ruiniĝis. Longa haroza brako kaptis ambaŭ ĉe la nuko kaj kuntrenis ilin. Ili malklare konstatis inter si la kapegon kaj hidan vizaĝon de Griŝnaĥo; ties fetora spiro tuŝis iliajn vangojn. Li komencis palpi kaj esploraĉi ilin. Grinĉjo tremetis, kiam duraj fridaj fingroj palpserĉis laŭ lia dorso.

— Nu, miaj etuloj! — flustris Griŝnaĥo. — ĉu ĝuas belan ripozon? Aŭ ne? Iom malagrable lokite, eble: glavoj kaj vipoj unuflanke kaj timindaj lancoj aliflanke! Etuloj devus ne enmiksiĝi en aferojn por ili tro grandajn. — Liaj fingroj daŭre palpserĉis. Vidiĝis lumo kvazaŭ de pala tamen varmega fajro profunde en liaj okuloj.

Subite venis ekpenso en la menson de Grinĉjo, kvazaŭ rekte perita el la urĝa pensado de lia malamiko: “Griŝnaĥo scias pri la Ringo! Li serĉas ĝin, dum Ugluko estas okupata: li probable deziras ĝin por si”. Malvarma timo estis en la koro de Grinĉjo, tamen samtempe li pripensis, kiel profiti el la deziro de Griŝnaĥo.

— Al mi ŝajnas, ke vi ne trovos ĝin tiamaniere, — li flustris. — Ĝi ne estas facile trovebla.

— Trovos ĝin? — diris Griŝnaĥo: liaj fingroj ĉesis rampi kaj kaptis la ŝultron de Grinĉjo. — Trovos kion? Pri kio vi parolas, etulo?

Momente Grinĉjo silentis. Poste en la mallumo li subite kreis sonon en la gorĝo:

— Golum’, golum’. Pri nenio, mia trezorego, — li aldonis. La hobitoj sentis tiki la fingrojn de Griŝnaĥo.

— Oh ho! — siblis la gobleno mallaŭte. — Tion li celas, ĉu? Oh ho! Ege eg-e danĝere, etuloj miaj.

— Eble, — diris Gaja, jam vigla kaj konscia pri la konjekto de Grinĉjo. — Eble, kaj ne nur al ni. Tamen vi pli bone scias gvidi la proprajn aferojn. Ĉu vi deziras ĝin aŭ ne? Kaj kion vi donus por ĝi?

— Ĉu mi deziras ĝin? Ĉu mi deziras ĝin? — diris Griŝnaĥo kvazaŭ perpleksa, sed liaj brakoj tremetis. — Kion mi donos por ĝi? Kion signifas tio?

— Signifas, — diris Grinĉjo, elektante zorge siajn vortojn, — ke senutilas palpi en la mallumo. Ni povus ŝpari al vi tempon kaj ĝenojn. Sed unue malligu niajn krurojn, aŭ ni faros nenion kaj diros nenion.

— Miaj karaj vundeblaj etaj stultuloj, — siblis Griŝnaĥo, — ĉion, kion vi havas kaj ĉion kion vi scias, oni eligos el vi ĝustatempe: ĉion! Vi volos, ke vi konu pli por rakonti satige al la Demandisto, ja vere: tre baldaŭ. Ni ne rapidigu la enketon. Ho ve ne! Kial, laŭ via opinio, ni tenas vin vivaj? Miaj karaj etuloj, bonvolu kredi, ke tio ne estas pro bonkoreco: tiun malvirton eĉ Ugluko ne havas.

— Tion mi facile kredas, — diris Gaja. — Sed vi ankoraŭ ne hejmigis vian predon. Kaj aferoj ŝajnas ne evolui laŭ viaj deziroj, kio ajn okazas. Se ni alvenos Isengardon, profitos ne la granda Griŝnaĥo: Sarumano prenos ĉion troveblan. Se vi volas ion por vi mem, nun estas la tempo marĉandi.

Griŝnaĥo komencis perdi sian prudenton. Precipe la nomo Sarumano ŝajnis kolerigi lin. La tempo pasis kaj la tumulto sordiniĝis. Ugluko aŭ la isengardanoj povus reveni ajnmomente.

— Ĉu vi ĝin havas — unu aŭ alia? — li grincvoĉis.

— Golum’, golum’! — diris Grinĉjo.

— Malligu niajn krurojn! — diris Gaja.

Ili sentis la brakojn de l’ orko tremi malmilde.

— Damnu vin, vi fiaj bestaĉoj! — li siblis. — Ĉu malligi viajn krurojn? Mi malligos ĉiun tendenon en viaj korpoj. Ĉu vi supozas, ke mi ne kapablas priserĉi vin ĝis la ostoj? Priserĉi vin! Mi distranĉos vin ambaŭ ĝis tremantaj ĉifonoj. Mi ne bezonas helpon de viaj kruroj por forigi vin — kaj havi vin por mi mem!

Subite li kaptis ilin. La forto de liaj longaj brakoj kaj ŝultroj estis timegiga. Li enŝovis ilin sub po unu akselon, kaj premegis ilin sovaĝe al siaj flankoj; granda sufoka manego klakfermis iliajn buŝojn. Poste li saltis antaŭen, kliniĝante suben. Rapide kaj silente li iris, ĝis li venis al la rando de la altaĵeto. Tie, elektinte breĉon inter la orkaj gardantoj, li pasis kiel misa ombro en la nokton, suben laŭ la deklivo kaj okcidenten al la rivero, kiu elfluis el la arbarego. Tiudirekte estis larĝa apertejo kun unusola fajro.

Irinte dekon da paŝoj li haltis, gvatante kaj aŭskultante. Nenio estis videbla aŭ aŭdebla. Li pluiris malrapide, klinita preskaŭ kunfalde. Poste li kaŭris kaj denove aŭskultis. Poste li stariĝis kvazaŭ riskonte subitan kuregon. Guste tiumomente, malhela figuro de rajdanto aperis antaŭ li. Ĉevalo snufis kaj baŭmis. Viro ekkriis.

Griŝnaĥo ĵetiĝis teren, trenante la hobitojn sub sin; poste li elingigis sian glavon. Sendube li intencis mortigi la kaptitojn, prefere ol lasi ilin eskapi aŭ saviĝi; sed tio detruis lin. La glavo tintis mallaŭte kaj iom briletis pro la lumo de fajro fora maldekstre. Sago venis fajfe el la mallumo: ĝi estis lerte celita aŭ sorte gvidita, kaj ĝi trapikis lian dekstran manon. Li lasis fali la glavon kaj kriĉis. Aŭdiĝis rapidaj hufobatoj, kaj ĝuste kiam Griŝnaĥo saltleviĝis kaj ekkuris, li estis alrajdita kaj lin trapikis lanco. Li elpuŝis hidan treman kriegon kaj kuŝis senmova.

La hobitoj restis premitaj al la tero kiel lasis ilin Griŝnaĥo. Alia rajdisto venis senprokraste por helpi sian kamaradon. Ĉu pro speciala vidpovo aŭ pro iu alia sentumo, la ĉevalo saltis leĝere trans ilin; sed ties rajdanto ne vidis ilin kuŝantajn, kovritajn de siaj elfaj manteloj, tro premitajn momente kaj tro timplenajn por moviĝi.

Finfine Gaja ekmoviĝis kaj flustris mallaŭte:

— Ĝis tio en ordo, sed kiel ni evitu trapikiĝon?

La respondo venis preskaŭ tuj. La krioj de Griŝnaĥo avertis la orkojn. Pro la krioj kaj kriĉoj venantaj de la altaĵeto, la hobitoj konjektis, ke ilia malapero estas rimarkita: Ugluko probable forhakis ankoraŭ kelkajn kapojn. Tiam subite aŭdiĝis respondaj krioj de orkaj voĉoj de dekstre, ekster la cirklo de gardfajroj, el direkto de l’ arbarego kaj la montoj. Maŭhuro evidente venis kaj atakis la sieĝantojn. Aŭdiĝis galopantaj ĉevaloj. La rajdistoj ringe proksimiĝis al la altaĵeto, riskante la orksagojn por malhelpi eblan ekimpeton, dum trapo forrajdis por trakti la novajn venintojn. Subite Gaja kaj Grinĉjo konstatis, ke nemoviĝinte ili jam troviĝas ekster la cirklo: nenio staris inter ili kaj eskapo.

— Nun, — diris Gaja, — se nur estus liberaj niaj kruroj kaj manoj, ni eble sukcesus forkuri. Sed mi ne povas tuŝi la nodojn kaj mordi ilin mi ne povas.

— Ne necesas provi, — diris Grinĉjo. — Mi intencis diri al vi, ke mi sukcesis liberigi miajn manojn. Jenaj maŝoj funkcias nur ŝajnige. Prefere vi manĝu unue iom da lembaso.

Li forigis la ŝnurojn de siaj pojnoj kaj elfosis paketon. La kukoj estis rompitaj sed bonstataj, ankoraŭ en la folivolvaĵoj. La hobitoj manĝis du-tri pecojn. Ties gusto revokis al ili memorojn pri belaj vizaĝoj kaj ridado kaj saniga nutraĵo dum kvietaj tagoj jam malproksimaj. Kelktempe ili maĉis penseme, sidante en la malhelo, senatente pri la krioj kaj sonoj de la apuda batalo. Grinĉjo la unua rekonsciis pri la aktualo.

1 ... 136 137 138 139 140 141 142 143 144 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)