Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 135 136 137 138 139 140 141 142 143 ... 322
Перейти на страницу:

— Mi revenis por certigi, ke la ordonoj estu plenumitaj kaj la kaptitoj estu sekuraj, — respondis Griŝnaĥo.

— Ĉu vere! Malŝparo de energio. Mi certigos, ke la ordonoj estu plenumitaj sub mia komando. Kaj por kio cetera vi revenis? Vi haste foriris. Ĉu vi ion postlasis?

— Mi postlasis stultulon, — grincvoĉis Griŝnaĥo. — Sed akompanis lin kelkaj bravuloj tro valoraj por perdi. Mi sciis, ke vi gvidos ilin en fatrason. Mi venis por helpi ilin.

— Bonege! — ridis Ugluko. — Sed krom se vi havas medolon por batali, vi elektis malĝustan vojon. Lugburzen estis prefere via celo. Venas la blankhaŭtuloj. Kio okazis al via trezora nazgulo? Ĉu oni mortpafis sub li alian rajdbeston? Vidu, se vi kunportus lin, tio eble estus utila — se tiuj nazguloj estas tiaj, kiaj oni pretendas.

— Nazgulo, nazgulo, — diris Griŝnaĥo, tremetante kaj lekante siajn lipojn, kvazaŭ tiu vorto posedus fetoran guston, kiun li gustumas senplezure. — Vi priparolas tion, kio estas profunda ekster atingo de viaj kotecaj sonĝoj, Ugluko. Nazguloj! Ha! Tiaj, kiaj oni pretendas! Venos tago, kiam vi volos, ke tion vi ne diris. Simio! — li grincvoĉis atakeme. — Vi devus scii, ke ili estas la pupiloj de l’ Granda Okulo. Sed ankoraŭ ne la flugilhavaj nazguloj: ankoraŭ ne, ankoraŭ ne. Li ankoraŭ ne volas permesi, ke ili montru sin vivaj trans la Granda Rivero, ne tro baldaŭ. Ili estas por la Milito — kaj aliaj celoj.

— Vi ŝajnas bone informita, — diris Ugluko. — Pli ol konvenas al vi, mi konjektas. Eble tiuj en Lugburzo interesiĝos pri la kielo kaj kialo. Sed dume la uruk-hajoj el Isengardo rajtas kiel kutime fari la taskaĉojn. Ne staru tie bavante! Kunordigu vian kanajlaron! La aliaj porkaĉoj forkuras al la arbarego. Prefere vi sekvu. Vi ne reatingus vivaj la Grandan Riveron. Jam komencu! Tuj! Mi estos ĉekalkane.

La isengardanoj denove kaptis Gajan kaj Grinĉjon kaj pendigis ilin ĉedorse. Poste la trupo ekiris. Horon post horo ili kuradis, paŭzante de tempo al tempo por ĵeti la hobitojn al aliaj portantoj. Ĉu pro tio, ke ili estis pli rapidaj kaj pli fortikaj, ĉu pro iu alia plano de Griŝnaĥo, la isengardanoj iom post iom trapasis la orkojn el Mordoro, kaj la trupanoj de Griŝnaĥo kunamasiĝis malantaŭe. Baldaŭ ili pliproksimiĝis al la antaŭaj nordanoj. La arbarego komencis malforiĝi.

Grinĉjo estis kontuzita kaj gratita, lian doloran kapon rastis la malpuraĉa nuko kaj haroza orelo de la orko lin tenanta. Tuj antaŭe estis kurbigitaj dorsoj kaj fortikaj dikaj kruroj moviĝantaj supren-suben, supren-suben senripoze, kvazaŭ ili estus konstruitaj el dratoj kaj kornaĵoj, eltaktantaj la koŝmarajn sekundojn de senfina tempo.

Posttagmeze la trupo de Ugluko atingis la nordanojn. Tiuj ekvelkis sub la radioj de l’ hela suno, kvankam vintra suno brilanta en pala friska ĉielo; iliaj kapoj estis malaltaj kaj iliaj langoj pendolis.

— Larvaĉoj! — mokis la isengardanoj. — Vi estas kuiritaj. La blankhaŭtuloj kaptos vin kaj manĝos vin. Ili venas.

Ekkrio de Griŝnaĥo montris, ke tio ne estis nura ŝerco. Ja rajdantoj rapidege estis ekviditaj: ankoraŭ en malproksimo sed malforiĝantaj al la orkoj, malforiĝantaj al ili, kiel tajdo surplateja al homoj vagantaj en movsablo.

La isengardanoj komencis kuri duoble rapide, kio mirigis Grinĉjon, terura akceliĝo tio ŝajnis je fino de vetkuro. Poste li vidis, ke la suno sinkas, descendante malantaŭ la Nebulecajn Montojn; ombroj etendiĝis tra la tereno. Ankaŭ la soldatoj el Mordoro levis siajn kapojn kaj ekkuris pli rapide. La arbarego estis malluma kaj proksima. Ili jam preterpasis kelkajn disajn arbojn. La tereno komencis deklivi supren, ĉiam pli krute; sed la orkoj ne haltis. Ugluko kaj Griŝnaĥo ambaŭ kriegis, spronante ilin al lasta peno.

“Ili tamen sukcesos. Ili eskapos”, — pensis Grinĉjo. Kaj poste li sukcesis tordi sian kolon por retrorigardi per unu okulo trans la ŝultron. Li vidis, ke rajdistoj fore oriente jam paralelas la orkojn galopante trans la ebenaĵon. La sunsubiro origis ties lancojn kaj kaskojn kaj ekbriletis sur iliaj fluaj haroj. Ili enbaris la orkojn malhelpante ties diskuron kaj pelante ilin laŭlonge de la rivero.

Li tre scivolis, kiaj personoj ili estas. Li jam bedaŭris, ke li ne lernis pli en Rivendelo nek pli ofte rigardis mapojn kaj tiajn aferojn; sed tiutempe la vojaĝplanoj ŝajnis troviĝi en manoj pli kompetentaj, kaj li neniam antaŭvidus distranĉiĝon de Gandalfo aŭ Paŝegulo aŭ eĉ Frodo. Pri Rohano li memoris nur, ke la ĉevalo de Gandalfo, Ombrofakso, devenis de tiu lando. Tio ŝajnis esperiga ĝis certa grado.

“Sed kiel ili scios, ke ni ne estas orkoj? — li pensis. — Supozeble ili neniam aŭdis pri hobitoj ĉi-regione. Supozeble mi devus ĝoji, ke la fiaj orkoj verŝajne estas detruotaj, sed mi prefere saviĝu mem”. Plej probable li kaj Gaja estos mortigitaj kune kun siaj kaptintoj antaŭ ol la rohananoj eĉ sciiĝus pri ili.

Kelkaj rajdistoj ŝajnis esti pafarkistoj, lertaj pafadi desur kuranta ĉevalo. Rajdinte rapide ĝis celdistanco ili pafis sagojn kontraŭ la orkojn kiuj postrestis, kaj pluraj el tiuj falis; poste la rajdistoj forturniĝis el celdistanco de l’ respondaj pafarkoj de la malamikoj, kiuj pafis malorde ne riskante halti. Tio okazis multfoje, kaj unufoje sagoj trafis inter la isengardanoj. Unu el ili, ĝuste antaŭ Grinĉjo, stumblofalis kaj ne plu leviĝis.

Noktiĝis sen tio, ke la rajdistoj proksimiĝis por batalo. Multaj orkoj jam falis, tamen restis almenaŭ ducent. En la frua mallumo la orkoj alvenis teraltaĵeton. La rando de l’ arbarego tre proksimis, verŝajne ne pli ol tri okonojn da mejlo, sed ili ne kapablis pluiri. La rajdistoj ĉirkaŭis ilin. Grupeto malobeis la ordonon de Ugluko kaj kuris plu al la arbarego: nur tri revenis.

— Nu, jen ni estas, — ĉikanis Griŝnaĥo. — Bela estreco! Espereble la granda Ugluko elkondukos nin denove.

— Demetu tiujn duonulojn! — ordonis Ugluko malatentante Griŝnaĥon. — Vi, Lugduŝo, nomu du aliajn kaj gardostaru apud ili. Ili estas ne mortigotaj, krom se la fiaj blankhaŭtuloj trabreĉos. Ĉu komprenite? Dum mi vivas, mi volas ilin. Sed ili ne elkriu kaj ili ne estu elsavitaj. Ligu iliajn krurojn!

La lasta parto de tiu ordono estis senkompate plenumita. Sed Grinĉjo konstatis, ke la unuan fojon li proksimas al Gaja. La orkoj kreis grandan bruon, kriante kaj klakante per siaj armiloj, kaj la hobitoj sukcesis interflustri dum kelka tempo.

— Tion ĉi mi ne alte taksas, — diris Gaja. — Mi sentas min preskaŭ elĉerpita. Ŝajnas al mi, ke mi ne povus rampi pli multe, eĉ se mi estus libera.

— Lembaso! — flustris Grinĉjo. — Lembaso. Mi havas iom. Ĉu vi? Al mi ŝajnas, ke ili nenion prenis escepte de niaj glavoj.

— Jes, mi havis paketon en mia poŝo, — respondis Gaja, — sed ĝi verŝajne eretiĝis. Ĉiuokaze mi ne kapablas enpoŝigi mian buŝon!

— Tio ne necesos. Mi... — sed tiumomente sovaĝa piedbato avertis Grinĉjon, ke la bruo sordiniĝis, kaj la gardantoj atentas.

La nokto estis malvarma kaj senmova. Ĉie ĉirkaŭ la altaĵeto, sur kiu amasiĝis la orkoj, ekbrulis gardfajretoj ore ruĝaj en la mallumo, kompleta ringo da ili. Ili estis pafarke atingeblaj, sed la rajdistoj ne montris sin kontraŭ la lumo, kaj la orkoj malŝparis multajn sagojn alpafante la fajrojn, ĝis Ugluko ĉesigis tion. La rajdistoj aŭdigis neniun sonon. Pli poste dum la nokto, kiam la luno aperis el la nebuleto, de tempo al tempo ili vidiĝis, ombrecaj figuroj foje briletantaj en la blanka lumo, dum ili moviĝis en senĉesa patrolado.

— Ili atendos la sunon, damnu ilin! — graŭlis unu el la gardantoj. — Kial ni ne kuniĝas kaj traimpetas? Kion olda Ugluko supozas sin faranta, mi ŝatus scii.

— Verŝajne vi ŝatus, — grincis Ugluko, alpaŝante de poste. — Ĉu vi asertas, ke mi tute ne pensas, ha? Damnu vin! Vi samas la alian kanajlaron: la larvaĉojn kaj la simiojn de Lugburzo. Ne utilas impeti kun ili. Ili simple kvikus kaj forkurus, kaj troviĝas pli ol sufiĉe el tiuj fiaj ĉevalknaboj por balai nian trupon sur la ebenaĵo. Nur unu aferon kapablas tiuj larvaĉoj: ili vidas kiel gufoj en la mallumo. Sed tiuj blankhaŭtuloj havas pli kapablajn nokt-okulojn ol la plimultaj homoj, laŭ miaj informoj; kaj ne forgesu iliajn ĉevalojn! Tiuj povas vidi la nokt-venteton, aŭ tiel oni diras. Tamen unu aferon la bravuloj ne scias: Maŭhuro kaj ties knaboj estas en la arbarego kaj pli-malpli tuje prezentiĝos.

1 ... 135 136 137 138 139 140 141 142 143 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)