Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 130 131 132 133 134 135 136 137 138 ... 322
Перейти на страницу:

— Do vi ne pagas tributon al Saŭrono? — diris Gimlio.

— Ni tion ne faras nek iam ajn faris, — diris Eomero kun ekfajro de l’ okuloj, — kvankam venis al miaj oreloj, ke tiu mensogo estas disvastigita. Antaŭ kelkaj jaroj la mastro de l’ Nigra Lando volis aĉeti de ni ĉevalojn je alta prezo, sed ni tion rifuzis, ĉar la bestojn li misutiligas. Poste li sendis kaperantajn orkojn, kaj ili forkondukis tiom, kiom ili povis, elektante ĉiam ĉevalojn nigrajn: malmultaj el tiuj jam restas. Tiukiale nia malpaco kun la orkoj estas severa.

» Sed aktuale nin ĉefe koncernas Sarumano. Li pretendis mastrecon de tiu ĉi tuta lando, kaj okazis milito inter ni dum multaj monatoj. Li prenis orkojn por servi lin, kaj luprajdantojn, kaj misajn homojn, kaj li fermis kontraŭ nin la Breĉon, tiel ke ni probable estas atakotaj tiel oriente kiel okcidente.

» Estas malfacile trakti tian malamikon: li estas sorĉisto tiel ruza kiel kaŝiĝe lerta, ĉar li havas multajn aspektojn. Li iras tien-reen, oni diras, kiel maljunulo en kapuĉo kaj mantelo, tre simile al Gandalfo, kiel multaj nun memoras. Liaj spionoj trapasas ĉiujn retojn, kaj liaj birdoj misaŭguraj flugas libere sur la ĉielo. Mi ne scias, kiel ĉio finiĝos kaj mia koro dubemas; ĉar ŝajnas al mi, ke ne ĉiuj liaj amikoj loĝas en Isengardo. Sed se vi venos al la reĝa domo, vi vidos mem. Ĉu vi volas veni? Ĉu mi vane esperas, ke vi estas sendita al mi kiel helponto dum dubo kaj bezono?

— Mi venos, kiam mi povos, — diris Aragorno.

— Venu nun! — diris Eomero. — La Heredonto de Elendilo vere estus forto por la Filoj de Eorlo en tiu ĉi misa sezono. Okazas ĝuste nun batalo ĉe la Okcidentujo, kaj mi timas, ke tio finiĝos malbone por ni.

» Efektive, al tiu ĉi rajdado norden mi iris sen permeso de la reĝo, ĉar dum mia foresto lia domo estas lasita kun malmulte da gardado. Sed skoltoj avertis min antaŭ tri noktoj pri la ork-bando alvenanta el la Orienta Muro, kaj ili raportis, ke kelkaj inter ili portis la blankan insignon de Sarumano. Do suspektante tion, kion mi plej timas, nome ligon inter Ortanko kaj la Nigra Turego, mi forkondukis mian eoredon, virojn de mia propra sekvantaro; kaj ni ĝisvenis la orkojn je noktiĝo antaŭ du tagoj, proksime al la limoj de la Entarbaro. Tie ni ĉirkaŭis ilin, kaj ekbatalis hieraŭ je la tagiĝo. Dek kvin el miaj viroj mi perdis kaj dek du ĉevalojn, ve! Ĉar la orkoj estis pli multaj ol ni anticipis. Aliaj aliĝis al ili, veninte el la oriento el trans la Granda Rivero: iliaj spuroj estas klare videblaj iom norde de ĉi loko. Kaj ankaŭ aliaj venis el la arbaro. Grandaj orkoj, kiuj ankaŭ portis la Blankan Manon de Isengardo: tiu speco estas pli forta kaj pli danĝera ol ĉiuj aliaj.

» Malgraŭ tio ni detruis ilin. Sed ni tro longe forestas. Oni bezonas nin sude kaj okcidente. Ĉu vi ne volas veni? Troviĝas aldonaj ĉevaloj, kiel vi vidas. Estas farota laboro por la Glavo. Jes, kaj ni povus utiligi la hakilon de Gimlio kaj la pafarkon de Legolaso, se ili volos pardoni miajn hastajn vortojn pri la Damo de l’ Arbaro. Mi nur parolis, kiel parolas ĉiuj homoj en mia lando, kaj mi volonte lernus pli bonan.

— Mi dankas vin pro viaj afablaj vortoj, — diris Aragorno, — kaj mia koro deziras akompani vin; sed mi ne povas forlasi miajn amikojn, dum restas espero.

— Espero ne restas, — diris Eomero. — Viajn amikojn vi ne trovos ĉe la nordaj limoj.

— Tamen miaj amikoj ne estas malantaŭe. Ni trovis klaran atestaĵon ne malproksime de la Orienta Muro, ke almenaŭ unu el ili ankoraŭ estis tie vivanta. Sed inter la muro kaj la montetoj ni trovis neniun alian postsignon de ili, kaj neniuj spuroj deviis tien aŭ alien, se mia lerto ankoraŭ ne forlasis min.

— Do kio okazis al ili laŭ via opinio?

— Mi ne scias. Eble ili estas murditaj kaj forbruligitaj inter la orkoj; sed vi diris, ke tio ne povas esti, kaj mi ne timas tion. Mi povas nur supozi, ke oni forportis ilin en la arbaron antaŭ la batalo, eble eĉ antaŭ ol vi ringis viajn malamikojn. Ĉu vi povas ĵuri, ke neniu eskapis tiamaniere el via reto?

— Mi pretus ĵuri, ke neniu orko eskapis post kiam ni ekvidis ilin, — diris Eomero. — Ni atingis la arbarorandon antaŭ ili, kaj se post tio iu alia vivanto trabreĉis nian ringon, tiu estis nenia orko kaj posedis ian elfan potencon.

— Niaj amikoj estas vestitaj precize kiel ni, — diris Aragorno; — kaj vi preterpasis nin en plena taglumo.

— Tion mi forgesis, — diris Eomero. — Estas malfacile certi pri io ajn inter tiom da mirindaĵoj. La mondo tute strangiĝis. Elfo kaj gnomo kunule promenas en niaj ĉiutagaj kampoj; kaj oni parolas kun la Damo de l’ Arbaro kaj tamen travivas; kaj revenas al milito la Glavo kiu estis rompita dum la longaj epokoj, antaŭ ol la patroj de niaj patroj enrajdis en Markion! Kiel juĝu homo kion fari en tia epoko?

— Kiel li juĝis ĉiam, — diris Aragorno. — Bono kaj miso ne ŝanĝiĝis depost la praepoko; kiel ili ankaŭ ne estas tiaj inter elfoj kaj gnomoj kaj aliaj inter homoj. Estas la devo de homo konstati ilin, tiom en la Ora Arbaro kiom en lia propra domo.

— Ja vere, — diris Eomero. — Sed vin mi ne pridubas, nek la faron kiun mia koro volas fari. Tamen mi ne rajtas libere fari ĉion laŭ mia volo. Kontraŭas nian leĝaron permesi, ke fremduloj vagu laŭvole en nia lando, ĝis la reĝo mem cedas al ili tiun rajton, kaj la ordono pli severas dum ĉi tagoj de danĝero. Mi petegis, ke vi revenu volonte kun mi, kaj tion vi ne volas. Mi malemas komenci batalon de cent kontraŭ tri.

— Mi ne opinias, ke via leĝaro estas kreita por tia hazardo, — diris Aragorno. — Kaj efektive mi ne estas fremdulo; ĉar mi estis en tiu ĉi lando pli frue, pli ol unufoje, kaj rajdis kun la armeo de rohananoj, kvankam kun alia nomo kaj en alia aspekto. Vin mi ne vidis pli frue, ĉar vi estas juna, sed mi kunparolis kun Eomundo, via patro, kaj kun Teodeno filo de Tengelo. Neniam en antaŭa epoko iu ajn alta mastro de tiu ĉi lando devigis homon forlasi serĉon kia la mia. Almenaŭ mia devo estas klara: pluiri. Vidu jam, filo de Eomundo, oni devas finfine elekti. Helpu nin, aŭ plej malbone lasu nin liberaj. Aŭ provu apliki vian leĝon. Se tion vi faros, troviĝos malpli multaj por reiri al via milito aŭ al via reĝo.

Eomero silentis momente, poste li parolis.

— Al ni ambaŭ necesas urĝo, — li diris. — Mia aro jukas foriri, kaj ĉiu horo malpliigas vian esperon. Jen mia elekto. Vi rajtas iri; kaj cetere mi pruntedonos al vi ĉevalojn. Nur tion ĉi mi petas: kiam via serĉo estos plenumita, aŭ pruviĝos vana, revenu kun la ĉevaloj trans Entvaŝon al Meduseldo, la alta dorao en Edoraso, kie Teodeno nun sidas. Tiel vi pruvos al li, ke mi ne misjuĝis. Tiel mi metas min, kaj eble eĉ mian vivon, en la kuratorecon de via fidindeco. Ne neglektu.

— Mi ne neglektos, — diris Aragorno.

Vidiĝis granda miro kaj multaj ombraj kaj dubemaj gvatoj inter la viroj de Eomero, kiam tiu ordonis, ke la kromĉevaloj estu pruntedonitaj al la fremduloj; sed nur Eotano aŭdacis paroli malkaŝe:

— Tio eble konvenas por tiu mastro de la raso el Gondoro, laŭ lia pretendo, sed kiu aŭdis pri ĉevalo de Markio donita al gnomo?

— Neniu, — diris Gimlio. — Kaj ne ĝenu vin: neniu iam aŭdos pri tio. Mi preferas marŝi ol sursidi la dorson de ajna besto tiom granda, donita ĉu sen, ĉu kun bedaŭro.

1 ... 130 131 132 133 134 135 136 137 138 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)