Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 134 135 136 137 138 139 140 141 142 ... 322
Перейти на страницу:

La orkoj manklakis kaj kriaĉis.

— Ne akceptas sian kuracilon, — ili mokis. — Ne scias, kio estas bona al li. Aj! Poste ni ĝuos amuzaĵojn.

Sed tiumomente Ugluko ne okupiĝis pri amuzaĵoj. Necesis rapidi kaj pacigi la maleman sekvantaron. Li kuracis Gajan orkmaniere; kaj la rimedo efikis rapide. Kiam li trudis trinkaĵon el sia flakono en la gorĝon de l’ hobito, tranĉis la krurŝnurojn kaj trenlevis lin, Gaja stariĝis, aspekte pala sed seriozmiena, defia kaj ege vigla. La surfrunta vundo jam ne ĝenis lin, sed li havis brunan cikatron ĝis la vivofino.

— Saluton, Grinĉjo! — li diris. — Do ankaŭ vi partoprenas tiun etan ekspedicion, ĉu? Kie ni dormos-matenmanĝos?

— Atentu! — diris Ugluko. — Tio manku! Ligu la langojn. Neniom da interparolo. Malhelpoj estos raportitaj ĉe la celo, kaj Li scios, kiel rekompenci vin. Vi ja ricevos dormon-matenmanĝon: pli ol vi povos gluti.

La orka bando komencis malsupreniri laŭ streta ravino kondukanta ĝis la suba nebuleta ebenaĵo. Gaja kaj Grinĉjo, disigitaj de dek orkoj aŭ pli, subengrimpis kune. Ĉe la fundo ili surpaŝis herbon, kaj la koroj de la hobitoj plikuraĝiĝis.

— Jam rekte antaŭen! — kriis Ugluko. — Okcidenten kaj iomete norden. Sekvu Lugduŝon.

— Sed kion ni faros je tagiĝo? — diris iuj el la nordanoj.

— Daŭrigi la kuradon, — diris Ugluko. — Kion vi supozas? Ĉu sidi surherbe kaj atendi ĝis la blankhaŭtuloj aliĝos al la pikniko?

— Sed ni ne povas kuri en la sunlumo.

— Vi kuros kun mi malantaŭe, — diris Ugluko. — Kuros! Aŭ vi neniam plu revidos viajn amatajn loĝtruojn. Je la Blanka Mano! Kiom utilas sendi por vojaĝo montajn larvojn, nur duone trejnitajn. Kuru, damninduloj! Kuru dum la nokto daŭras!

Tiam la tuta grupo komencis kuri per la longaj saltaj paŝegoj de orkoj. Ili observis nenian ordon, puŝante, ŝovante kaj sakrante; tamen ilia rapido estis tre granda. Ĉiun hobiton gardis triopo. Grinĉjo troviĝis tre malantaŭe en la spaliro. Li scivolis kiom longe li kapablos progresi tiapaŝe: manĝaĵon li ne havis depost la mateno. Unu el liaj gardantoj havis vipon. Sed aktuale la orka likvoro ankoraŭ ardis en li. Ankaŭ lia cerbo estis vigla.

De tempo al tempo venis al lia menso vizio pri la entuziasrna vizaĝo de Paŝegulo kliniĝanta al malhela postsignaro kaj kuranta, kuranta malantaŭe. Sed kion povus vidi eĉ disirulo krom konfuzitaj spuroj de orkaj piedoj? Liaj propraj spuretoj kaj tiuj de Gaja estis forigitaj per la tramplado de la ferplandaj ŝuoj antaŭ ili kaj malantaŭ ili kaj ĉirkaŭ ili.

Ili progresis nur proksimume unu mejlon for de la klifo, kiam la tereno deklivis suben al larĝa malprofunda konkavejo, kie la grundo molis kaj malsekis. Tie kuŝis nebuleto pale ekluma sub la lastaj radioj de la koma luno. La malhelaj figuroj de la orkoj antaŭe malklariĝis kaj poste estis englutitaj.

— Aj! Estu singardaj! — kriis Ugluko de malantaŭe.

Subita penso alsaltis al Grinĉjo en la menson, kaj li tuj ekagis. Li deviis dekstren kaj plonĝis el atingo de sia kroĉiĝema gardanto, celante kapantaŭen en la nebuleton; li alteriĝis sur la herbon diskuŝe.

— Haltu! — kriegis Ugluko.

Sekvis momenta malordo kaj konfuziĝo. Grinĉjo saltleviĝis kaj ekkuris. Sed la orkoj persekutis lin. Iuj subite abruptis rekte antaŭ li.

“Ne espereblas eskapo! — pensis Grinĉjo. — Sed espereblas, ke mi lasis kelkajn proprajn signojn netuŝitaj sur la malseka tero”. Li palpis ĉe la kolo per siaj du ligitaj manoj, kaj malkroĉis la broĉon de sia mantelo. Ĝuste kiam kaptis lin longaj brakoj kaj duraj krifoj li lasis ĝin fali. “Tie ĝi kuŝos supozeble ĝis la fino de tempo, — li pensis. — Mi ne scias kial mi faris tion. Se eskapis la aliaj, ili verŝajne iris ĉiuj kun Frodo”.

Vipo volviĝis ĉirkaŭ liaj kruroj kaj li subpremis krion.

— Sufiĉe! — kriis Ugluko alkurante. — Li ankoraŭ devos kuri longan vojon. Kurigu ilin ambaŭ! Uzu la vipon nur kiel memorigilon.

— Sed tio ne finiĝas, — li minacis, sin turninte al Grinĉjo. — Mi ne forgesos. Pago estas nur prokrastita. Ek al.

Nek Grinĉjo nek Gaja multe memoris pri la posta parto de l’ vojaĝo. Misaj sonĝoj kaj misaj vekiĝoj kunfandiĝis en longa mizertunelo, kun espero ĉiam pli velkanta malantaŭe. Ili kuris, kuradis, klopodante atingi la rapidecon starigitan de l’ orkoj, frapite de tempo al tempo per kruela vipŝnuro ruze manipulita. Kiam ili haltis aŭ stumblis, oni kaptis kaj trenis ilin kelkan distancon.

La varmo de la orka trinkaĵo jam malaperis. Grinĉjo denove sentis sin malvarma kaj vomema. Subite li falis vizaĝaltere. Duraj manoj kun ŝirantaj ungegoj alkroĉiĝis kaj levis lin. Li estis portata denove kvazaŭ sako, kaj mallumo ekestis: ĉu mallumo de alia nokto aŭ blindeco de la okuloj, li ne povis scii.

Malklare li ekkonstatis pri voĉoj bruegantaj: ŝajne multaj orkoj postulis halton. Ugluko kriegis. Li sentis sin teren ĵetita, kaj li kuŝis ĝis nigraj sonĝoj envolvis lin. Sed ne longe li eskapis el doloroj; baldaŭ la fera kroĉiĝo de senkompataj manoj trafis lin denove. Dum longa tempo li estis frapetita kaj skuita, kaj poste la mallumo malrapide cedis kaj li revenis al la vekiĝanta mondo kaj konstatis, ke estas matene. Ordonoj estis kriataj, kaj li estis krude ĵetita sur la herbon.

Tie li kuŝis kelkan tempon luktante kontraŭ malespero. Lia kapo turniĝis, sed pro la ardo en la korpo li divenis, ke oni havigis al li plian glutaĵon. Orko kliniĝis super li kaj ĵetis al li iom da pano kaj strion da nekuirita sekigita karno. Li avide manĝis la malfreŝan grizan panon, sed ne la viandon. Li estis malsatega, sed ankoraŭ ne tiom malsatega, ke li manĝus viandon ĵetitan al li de orko, karnon de estaĵo kies naturon li ne volis konjekti.

Li sidiĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Gaja troviĝis proksime. Ili estis ĉe la bordo de rapidega mallarĝa rivero. Antaŭe baŭmis montoj: iu alta pinto ricevis la unuajn radiojn de la suno. Ombra makulo da arbarego kuŝis antaŭ ili sur la subaj deklivoj.

Okazis multe da kriado kaj debatado inter la orkoj; kverelo ŝajnis denove komenciĝonta inter la nordanoj kaj la isengardanoj. Iuj indikis retroen al la sudo kaj iuj indikis orienten.

— Nu, bone, — diris Ugluko. — Lasu ilin al mi do! Nenia mortigado, kiel mi diris al vi pli frue; sed se volas forĵeti ĉion, kion ni venis la tutan vojon akiri, forĵetu ĝin! Mi prizorgos tion, la batalemaj uruk-hajoj faru la laboron kiel kutime. Se vi timas la blankhaŭtulojn, kuru! Kuru! Jen la arbarego, — li diris, indikante antaŭen. — Atingu ĝin! Tio estas la plej favora ebleco. Iru jam! Kaj rapide, antaŭ ol mi forbatos ankoraŭ kelkajn kapojn por iom saĝigi la ceterajn.

Okazis iom da sakrado kaj interpuŝiĝo kaj poste plimulto el la nordanoj forŝiriĝis kaj forkuris, pli ol cento da ili, kurante malorde laŭ la riverbordo al la montoj. La hobitoj postrestis kun la isengardanoj: malhela minaca trupo, minimume okdeko da grandaj malpalaj oblikv-okulaj orkoj kun grandaj arkpafiloj kaj mallongaj larĝklingaj glavoj. Kelkaj el la pli grandaj kaj pli kuraĝaj nordanoj restis kun ili.

— Nun ni traktos pri Griŝnaĥo, — diris Ugluko; sed eĉ kelkaj el liaj propraj sekvantoj rigardis maltrankvile suden.

— Mi scias, — graŭlis Ugluko. — La damnindaj ĉevalknaboj konstatis pri ni. Pri tio tute kulpas vi, Snago. Oni devus fortranĉi al vi kaj al la aliaj skoltoj la orelojn. Sed ni estas batalistoj. Ni jam festmanĝos ĉevalkarnon, aŭ ion pli bonan.

Tiam Grinĉjo vidis, kial kelkaj trupanoj indikis orienten. De tiu direkto nun venis raŭkaj krioj, kaj jen estis denove Griŝnaĥo, kaj dorse de li kvardeko da similuloj: longbrakaj kurbakruraj orkoj. Sur iliaj ŝildoj estis pentrita po ruĝa okulo. Ugluko antaŭen paŝis renkonte al ili:

— Do vi revenis? — li diris. — Repensis la aferon, ĉu?

1 ... 134 135 136 137 138 139 140 141 142 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)