Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 131 132 133 134 135 136 137 138 139 ... 322
Перейти на страницу:

— Sed nun vi devos rajdi, aŭ vi malhelpos nin, — diris Aragorno.

— Venu, vi sidos malantaŭ mi, amiko Gimlio, — diris Legolaso. — Tiam ĉio estos en ordo, kaj al vi necesos nek pruntepreni ĉevalon, nek esti ĝenata per ĉevalo.

Oni kondukis al Aragorno grandan malhelgrizan ĉevalon, kaj li surseliĝis.

— Ĝi nomiĝas Hasufelo, — diris Eomero. — Ke ĝi portu vin taŭge kaj al fortuno pli prospere ol spertis Garulfo, ĝia antaŭa mastro.

Ĉevalo pli malgranda kaj malpli peza, sed agitiĝema kaj arda, estis kondukita al Legolaso. Arodo ĝi nomiĝis. Sed Legolaso petis, ke oni forprenu la selon kaj bridon. “Tion mi ne bezonas”, — li diris kaj malpeze sursaltis, kaj je ĉies miro Arodo estis malsovaĝa kaj agopreta sub li, moviĝante tien kaj reen pro nuraj vortoj: tia estis la elfa metodo ĉe ĉiuj bonaj bestoj. Gimlion oni suprenlevis malantaŭ lian amikon, al kiu li kroĉiĝis, apenaŭ pli senĝena ol Sam Vato en boato.

— Adiaŭ, kaj vi trovu kion vi serĉas! — kriis Eomero. — Revenu laŭeble baldaŭ, kaj niaj glavoj poste brilu kune!

— Mi venos, — diris Aragorno.

— Kaj ankaŭ mi venos, — diris Gimlio. — La afero de la Damo Galadriela daŭre kuŝas inter ni. Mi ankoraŭ devos instrui al vi parolojn ĝentilajn.

— Ni vidos, — diris Eomero. — Tiom da strangaĵoj hazardis, ke lerni laŭdon al bela sinjorino sub la amaj frapoj de gnoma hakilo ne ŝajnos granda mirindaĵo. Adiaŭ!

Tion dirinte ili disiĝis. Tre rapidaj estis la ĉevaloj de Rohano. Kiam post kelka tempo Gimlio rigardis reen, la trupo de Eomero estis jam eta kaj malproksima. Aragorno ne rigardis reen: li rigardis la postsignojn dum la rapida antaŭeniro, klinante la kapon apud la kolo de Hasufelo. Post nelonge ili alvenis la bordon de Entvaŝo, kaj tie ili renkontis la aliajn spurojn, pri kiuj Eomero aludis, venantajn suben el la oriento de sur la montaro.

Aragorno elseliĝis kaj esploris la teron, poste saltis denove selen kaj forrajdis iom orienten, restante unuflanke kaj zorgante ne surrajdi la spurojn. Poste li denove elseliĝis kaj esploris la teron, piedirante jen antaŭen jen malantaŭen.

— Malmulto troveblas, — li diris reveninte. — La ĉefaj spuroj estas tute konfuzitaj pro l’ trapaso de la rajdistoj, kiam ili revenis; ilia unua vojo certe kuŝis pli proksime al la rivero. Sed tiu ĉi vojo orienten estas freŝa kaj klara. Neniu spuro troviĝas tie de piedoj irantaj la kontraŭan direkton, reen al Anduino. Nun ni devos rajdi malpli rapide kaj certiĝi, ke neniuj spuroj devias ambaŭflanke. La orkoj ekde ĉi tie certe konstatis, ke ili estas ĉasataj; ili eble provis iel forigi siajn kaptitojn antaŭ ol oni alvenis ilin.

Dum ili rajdis antaŭen, la tago estis nuboplena. Malaltaj grizaj nuboj venis trans la Montaron. Nebuleto vualis la sunon. Ĉiam pli proksime superombris la arbvestitaj deklivoj de Fangorno, malrapide malheliĝantaj dum la suno iris okcidenten. Ili vidis neniujn spurojn dekstre kaj maldekstre, sed jen kaj jen ili pasis unuopajn orkojn, falhaltigitajn dum la forkuro, kun grizplumaj sagoj eniĝintaj dorse aŭ gorĝe.

Finfine, dum la posttagmezo estis forvelkanta, ili alvenis la randon de la arbarego, kaj en aperta maldensejo ili trovis la lokon de la granda bruligado: la cindroj ankoraŭ varmegis kaj fumis. Apude troviĝis amasego da kaskoj kaj maŝkirasoj, fenditaj ŝildoj kaj rompitaj glavoj, pafarkoj kaj sagoj, kaj aliaj armaĵoj. Sur fosto en la mezo estis muntita granda goblena kapo: sur ties frakasita kasko plu videblis la blanka signo. Pli fore, apud la rivero, kie ĝi elfluis el la arbarorando, troviĝis tumulo. Ĝi estis nove kreita; la kruda tero estis kovrita de freŝe tranĉitaj herbgrunderoj: ĉirkaŭe estis starigitaj dek kvin lancoj.

Aragorno kaj ties kunuloj esploris larĝe ĉirkaŭ la batalkampo, sed la lumo forvelkis kaj la vespero baldaŭ malheliĝis malklara kaj nebuleca. Ĝis noktiĝo ili trovis neniun spuron de Gaja kaj Grinĉjo.

— Ni povas neniom pli, — diris Gimlio triste. — Ni frontis multajn enigmojn de kiam ni venis al Tol Brandiro, sed tiu ĉi estas plej malfacile solvebla. Mi konjektas, ke la bruligitaj ostoj de la hobitoj estas jam miksitaj kun tiuj de la orkoj. Tio estos peza informo por Frodo, se li ĝisvivos aŭdi ĝin; kaj peza ankaŭ por tiu maljuna hobito, kiu atendas en Rivendelo. Elrondo kontraŭis ilian vojaĝon.

— Sed Gandalfo ne, — diris Legolaso.

— Sed Gandalfo elektis mem vojaĝi, kaj li la unua perdiĝis, — respondis Gimlio. — Lia aŭgurado perfidis lin.

— La konsiloj de Gandalfo ne fondiĝis sur antaŭscio pri sekureco, por li aŭ por aliaj, — diris Aragorno. — Ekzistas aferoj prefere komencotaj ol rifuzotaj, eĉ se la finrezulto estas neklara. Sed mi ankoraŭ ne forlasos tiun ĉi lokon. Ĉiuokaze ni devas atendi ĉi tie la mateniĝon.

Iom ekster la batalkampo ili bivakis sub larĝa arbo: tiu aspektis kiel kaŝtanarbo, kaj tamen ĝi plu portis multajn larĝajn brunajn foliojn el antaŭa jaro, kvazaŭ sekaj manoj kun longaj disigitaj fingroj; tiuj klakis morne pro la nokta venteto.

Gimlio ektremis. Ili kunportis nur po unu lankovrilon.

— Ni ĉendu fajron, — li diris. — Mi jam ne zorgas pri la danĝero. La orkoj venu tiel dense kiel someraj tineoj ĉirkaŭ kandelo!

— Se tiuj malfeliĉaj hobitoj disvagas en la arbaro, tio eble logus ilin ĉi tien, — diris Legolaso.

— Kaj ĝi eble logus aliaĵojn, nek orkajn nek hobitajn, — diris Aragorno. — Ni proksimas al la montaj limregionoj de l’ perfidulo Sarumano. Cetere ni troviĝas je la eĝo mem de Fangorno, kaj oni diras, ke estas danĝere tuŝi ties arbojn.

— Sed la rohananoj kreis grandan bruladon ĉi tie hieraŭ, — diris Gimlio, — kaj ili faligis arbojn por la fajro, kiel videblas. Tamen ili pasigis poste la nokton ĉi tie sendomaĝe, kiam finiĝis ilia laboro.

— Ili estis multaj, — diris Aragorno, — kaj ilin ne ĝenas la kolero de Fangorno, ĉar ili malofte venas ĉi tien, kaj ili ne iras sub la arbojn. Sed niaj vojoj verŝajne kondukos nin en la arbaron mem. Do gardu vin! Tranĉu neniom da viva ligno!

— Ne necesas, — diris Gimlio. — La rajdistoj postlasis sufiĉe da splitoj kaj branĉoj, kaj morta ligno kuŝas abunde. — Li foriris por kolekti brulaĵon, kaj sin okupis per konstruo kaj ĉendo de fajro; sed Aragorno sidis silenta, dorse apogita per la granda arbo, profunde pensante; kaj Legolaso staris sola en la maldensejo, rigardante la profundan ombron de la arbaro, kliniĝante antaŭen, kiel aŭskultanto al voĉoj defore alvokantaj.

Kiam la gnomo bruligis malgrandan helan fajron, la tri kunuloj proksimiĝis al ĝi kaj sidiĝis kune, kovrante ĝian lumon per siaj kapuĉitaj figuroj. Legolaso suprenrigardis al la branĉoj de la arbo etendiĝantaj super ili.

— Vidu! — li diris. — La arbo estas kontenta pri la fajro!

Eble temis pri tio, ke la dancantaj ombroj trompis iliajn okulojn, sed certe al ĉiu el la kunuloj ŝajnis, ke la branĉoj kurbiĝas tien aŭ alien por alveni supre de la flamoj, dum la superaj branĉoj kliniĝas; la brunaj folioj nun elstaris rigide, kaj kunfrotiĝis kiel multaj malvarmaj sulketaj manoj spertantaj komforton pro la varmo.

Estis silento, ĉar subite la malhela kaj nekonata arbaro, tiel proksima, sentigis sin kiel granda minaca ĉeestaĵo plena de ia sekreta intenco. Post kelka tempo denove parolis Legolaso.

— Celeborno avertis, ke ni ne iru profunden en Fangornon, — li diris. — Ĉu vi scias kial, Aragorno? Kiaj estas la arbaraj fabeloj, pri kiuj Boromiro aŭdis?

— Mi aŭdis multajn rakontojn en Gondoro kaj aliloke, — diris Aragorno, — sed sen la vortoj de Celeborno mi taksus ilin nur fabeloj kreitaj de la homoj dum velko de vera scio. Mi pensis demandi vin pri la tiuafera aŭtentikeco. Kaj se elfo de l’ arbaro ne scias, kiel povu homo respondi?

— Vi pli vojaĝis ol mi, — diris Legolaso. — Mi aŭdis nenion pri ĝi en mia propra lando, krom nur kantoj kiuj rakontas kiel la onodroj, kiujn la homoj nomas entoj, tie loĝis antaŭ longe. Ĉar Fangorno estas malnova, malnova eĉ laŭ elfaj kriterioj.

1 ... 131 132 133 134 135 136 137 138 139 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)