Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 129 130 131 132 133 134 135 136 137 ... 322
Перейти на страницу:

— Mi servas neniun, — diris Aragorno; — sed la servantojn de Saŭrono mi persekutas kien ajn ili iras. Malmultaj inter la mortemuloj scias pli pri orkoj; kaj mi ne persekutas ilin tiel laŭ propra elekto. La orkoj, kiujn ni ĉasis, kaptis du el miaj amikoj. Pro tia neceso homo senĉevala iros piede, kaj li ne petos permeson sekvi la spurojn. Li ankaŭ ne kalkulos la kapojn malamikajn krom per glavo. Mi ne estas senarmila.

Aragorno retroĵetis sian mantelon. La elfa ingo ekbriletis kiam li kaptis ĝin kaj la brila klingo de Andurilo fajris kiel subita flamo kiam li elingigis ĝin.

— Elendilo! — li kriis. — Mi estas Aragorno, filo de Aratorno, kaj oni nomas min Elesaro, la Elfŝtono, Dunadano, heredonto de Isilduro, la filo de Elendilo el Gondoro. Jen la Glavo kiu estis Rompita kaj estas reforĝita! Ĉu vi helpos aŭ malhelpos min? Elektu rapide!

Gimlio kaj Legolaso rigardis mirigite sian kunulon, ĉar ili neniam antaŭe vidis lin en tia humoro. Li ŝajnis stature kreskinta, dum Eomero ŝrumpis; kaj sur lia viva vizaĝo ili trafis kurtan vizion pri la potenco kaj majesteco de la reĝoj el ŝtono. Momente ŝajnis al la okuloj de Legolaso, ke blanka flamo flagras sur la frunto de Aragorno kvazaŭ brilanta krono.

Eomero retropaŝis kaj sur lia vizaĝo estis mieno imponiĝa. Li mallevis siajn fierajn okulojn.

— Jen efektive estas tagoj strangaj, — li murmuris. — Sonĝoj kaj legendoj ekvivas el la herbo. Diru al mi, mastro, — li diris, — kio venigis vin ĉi tien? Kaj kion signifas la malhelaj vortoj? Jam delonge Boromiro, filo de Denetoro, iris serĉi respondon, kaj la ĉevalo, kiun ni pruntedonis al li, revenis senrajdiste. Kian sorton vi venigas el la nordo?

— La sorton de elekto, — diris Aragorno. — Vi povas diri jenon al Teodeno, filo de Tengelo: malkaŝa milito kuŝas antaŭ li, kun Saŭrono aŭ kontraŭ li. Jam neniuj rajtas vivi kiel ili vivis, kaj malmultaj retenos tion, kion ili nomas propra. Sed pri tiuj gravaj aferoj ni parolos poste. Se hazardo permesos, mi venos mem al la reĝo. Nun mi havas grandan bezonon kaj mi petas helpon aŭ almenaŭ informojn. Vi aŭdis, ke ni persekutas ork-bandon, kiu forportis niajn amikojn. Kion vi povas sciigi al ni?

— Ke ne necesas plu persekuti ilin, — diris Eomero. — La orkoj estas detruitaj.

— Kaj niaj amikoj?

— Ni trovis nur orkojn.

— Sed tio estas vere stranga, — diris Aragorno. — Ĉu vi traserĉis la mortigitojn? Ĉu ne estis kadavroj ne-orkaj? Tiuj estus malgrandaj, laŭ via takso nur infanoj, senŝuaj sed grize vestitaj.

— Troviĝis nek nanoj, nek infanoj, — diris Eomero. — Ni nombris la mortintojn kaj prirabis ilin, kaj poste ni amasigis la kadavrojn kaj bruligis ilin laŭ nia kutimo. La cindroj ankoraŭ fumas.

— Ni ne parolas pri nanoj aŭ infanoj, — diris Gimlio. — Niaj amikoj estis hobitoj.

— Hobitoj? — diris Eomero. — Kaj kio estas ili? Estas stranga nomo.

— Stranga nomo de stranga popolo, — diris Gimlio. — Sed tiuj estas al ni tre karaj. Ŝajnas, ke en Rohano vi aŭdis pri la vortoj, kiuj ĝenis Minason Tirit. Ili parolis pri la duonuloj. Tiuj hobitoj estas duonuloj.

— Ĉu duonuloj! — ridis la rajdisto staranta apud Eomero. — Duonuloj! Sed tiuj estas nur eta popolo en malnovaj kantoj kaj infanaj rakontoj el la nordo. Ĉu ni promenas en legendoj aŭ sur la verda tero en taglumo?

— Eblas fari ambaŭ, — diris Aragorno. — Ĉar ne ni sed la posteuloj kreos la legendojn pri nia epoko. La verda tero, ĉu vi diras? Tio estas potenca afero legenda, kvankam vi surpaŝas ĝin en la taga lumo!

— La tempo urĝas, — diris la rajdisto, ne atentante Aragornon. — Ni devas rapidi suden, mastro. Ni lasu ĉi sovaĝulojn al iliaj fantaziaĵoj. Aŭ ni ligu ilin kaj konduku ilin al la reĝo.

— Silentu, Eotano! — diris Eomero propralingve. — Lasu nin provizore. Diru al la eoredo, ke ĝi aranĝu sin sur la pado, kaj pretiĝu rajdi al la Entvaŝo.

Murmurante Eotano retiriĝis kaj alparolis la aliajn. Baldaŭ ili retroiris kaj lasis Eomeron sola kun la tri kunuloj.

— Ĉio kion vi diras estas stranga, Aragorno, — li diris. — Tamen vi diras la veron, tio estas klara: la homoj de Markio ne mensogas, kaj sekve ne estas facile trompeblaj. Sed ne ĉion vi rakontis. Ĉu vi ne volas nun paroli pli detale pri via komisio, tiel ke mi povu juĝi kion fari?

— Mi ekvojaĝis el Imladriso, kiel oni nomas ĝin en la rimaĵo, antaŭ multaj semajnoj, — respondis Aragorno. — Kun mi iris Boromiro el Minaso Tirit. Mia komisio estis iri al tiu urbo kun la filo de Denetoro por helpi lian popolon en la milito kontraŭ Saŭrono. Sed la Kunularo, kun kiu mi vojaĝis, havis alian aferon. Pri ĝi mi ne povas paroli nun. Gandalfo la Griza estis nia estro.

— Gandalfo! — Eomero ekkriis. — Gandalfo Grizmantelo estas konata en Markio; sed lia nomo, mi avertas vin, ne plu estas pasvorto al la reĝa favoro. Li gastis en la lando multfoje laŭ la homa memoro, veninte laŭvole, post sezono aŭ post multaj jaroj. Li ĉiam heroldas pri strangaj okazaĵoj: Misheroldo, diras nun iuj.

» Efektive depost lia lasta alveno en la somero al ĉiuj aferoj okazis mise. Tiam komenciĝis nia problemo pri Sarumano. Ĝis tiam ni taksis Sarumanon nia amiko, sed Gandalfo venis tiam kaj avertis nin, ke subita milito prepariĝas en Isengardo. Li diris, ke li mem estis enkarcerigita en Ortanko kaj nur malfacile eskapis, kaj li petegis helpon. Sed Teodeno ne volis aŭskulti lin, kaj li foriris. Ne parolu laŭte la nomon Gandalfo al la oreloj de Teodeno! Li koleras. Ĉar Gandalfo prenis la ĉevalon, kiu nomiĝas Ombrofakso, la plej valoran el ĉiuj ĉevaloj de la reĝo, ĉefo de l’ Mearasoj, kiun rajtas rajdi nur la Mastro de Markio. Ĉar la patro de ilia raso estis la granda ĉevalo de Eorlo, kiu scipovis la lingvon de la homoj. Antaŭ sep noktoj Ombrofakso revenis; sed la reĝa kolero ne malpliiĝis, ĉar la ĉevalo estas nun sovaĝa kaj perraesas al neniu tuŝi ĝin.

— Do Ombrofakso sola trovis sian vojon el malproksima nordo, — diris Aragorno, — ĉar tie disiĝis li kaj Gandalfo. Sed ve! Rajdos Gandalfo ne plu. Li falis en mallumon en la Minejoj de Morio kaj ne plu eliros.

— Tio estas peza informo, — diris Eomero. — Almenaŭ al mi kaj al multaj; kvankam ne al ĉiuj, kiel vi eble konstatos, se vi alvenos la reĝon.

— Ĝi estas informo pli doloriga, ol iu ajn en tiu ĉi lando povas kompreni, kvankam ĝi eble efikos ilin severe antaŭ ol la jaro multe pli aĝiĝos, — diris Aragorno. — Sed kiam falas la grandaj, malpli grandaj devas gvidi. Mia parto estis gvidi nian Kunularon sur la longa vojo el Morio. Tra Lorieno ni venis — pri kio estus bone, ke vi ekkonu la veron antaŭ ol priparoli ĝin denove — kaj de tie laŭ la leŭgoj de la Granda Rivero ĝis la akvofaloj de Raŭroso. Tie Boromiron mortigis tiuj samaj orkoj, kiujn vi detruis.

— Ĉiuj viaj informoj estas veindaj! — ekkriis Eomero konsternite. — Granda domaĝo estas tiu morto al Minaso Tirit, kaj al ni ĉiuj. Tiu estis meritplena viro! Ĉiuj laŭdis lin. Li venis malofte al Markio, ĉar lin ĉiam okupis la militoj ĉe la orientaj landlimoj, sed mi vidis lin. Pli simila al la rapidaj filoj de Eorlo ol al la severaj viroj de Gondoro li ŝajnis al mi, kaj verŝajne montriĝonta kiel grandioza estro de sia popolo en konvena tempo. Sed ni ricevis neniun sciigon el Gondoro pri tiu ĉi doloraĵo. Kiam li falis?

— Jam estas la kvara tago de kiam li estis mortigita, — respondis Aragorno, — kaj ekde la vespero de tiu tago ni vojaĝis el la ombro de Tol Brandiro.

— Ĉu piede? — ekkriis Eomero.

— Jes, precize kiaj vi vidas nin.

Vasta miro envenis la okulojn de Eomero.

— Paŝegulo estas nomo tro povra, filo de Aratorno, — li diris. — Flugpieda mi nomas vin. Tiun faraĵon de la tri amikoj devus oni prikanti en multaj haloj. Kvardek leŭgojn plus kvin vi tramezuris antaŭ fino de la kvara tago! Fortika estas la raso Elendila! Sed nun, mastro, kion vi volas, ke mi faru? Mi devas reiri haste al Teodeno. Mi parolis singarde antaŭ miaj homoj. Estas vere, ke ni ankoraŭ ne militas malkaŝe kontraŭ la Nigra Lando, kaj troviĝas kelkaj, proksimaj al la reĝa orelo, kiuj esprimas poltronajn konsilojn; sed milito venas. Ni ne forlasos nian malnovan aliancon kun Gondoro, kaj dum ili batalos ni helpos ilin: tion diras mi kaj ĉiuj kiuj konsentas kun mi. Orient-markio estas mia komandejo, la respondeco de la Tria Marŝalo, kaj mi forigis tute niajn gregojn kaj paŝtistojn, retirinte ilin trans Entvaŝon kaj lasinte surloke nur gardistojn kaj rapidajn skoltojn.

1 ... 129 130 131 132 133 134 135 136 137 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)