Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 108 109 110 111 112 113 114 115 116 ... 322
Перейти на страницу:

— Probable, — diris la Damo kun milda rido. — Sed venu, rigardu kaj vidu, kion vi vidos. Ne tuŝu la akvon!

Sam surgrimpis la soklon kaj kliniĝis al la kuvo. La akvo aspektis malmola kaj malhela. Steloj respeguliĝis en ĝi.

— Estas nur steloj, kiel mi supozis, — li diris. Poste li eligis mallaŭtan spirospasmon, ĉar la steloj estingiĝis. Kvazaŭ malhela vualo estus fortirita, la Spegulo griziĝis, poste klariĝis. Brilis suno, kaj la arbobranĉoj flirtis kaj gestis pro vento. Sed antaŭ ol Sam povis decidi, kion li fakte vidas, la lumo forvelkis; kaj nun li pensis vidi Frodon palvizaĝan profunde dormanta sub malhela klifego. Poste li ŝajnis vidi sin iranta tra malluma koridoro kaj grimpanta senfinan serpentumantan ŝtuparon. Li subite konstatis, ke li urĝe serĉas ion, sed kion, li tute ne sciis. Kvazaŭ sonĝo la vizio ŝanĝiĝis kaj returniĝis, kaj li vidis denove la arbojn. Sed ĉi-foje ili ne estis tiom proksimaj, kaj li povis vidi, kio okazas: ili ne estis flirtantaj pro vento, ili falis, krake al tero.

— He! — kriis Sam per atenca voĉo. — Jen tiu Ted Sablomano faligas arbojn, kie li ne devus. Ili estas nefaligendaj: temas pri tiu avenuo post la Muelejo, kiu superombras la vojon al Apudakvo. Se nur mi povus atingi ĝis Ted, mi lin faligus.

Sed nun Sam konstatis, ke la Malnova Muelejo malaperis, kaj oni konstruis grandan konstruaĵon ruĝbrikan, kie ĝi antaŭe staris. Multaj personoj vigle laboris. Apude troviĝis alta ruĝa fumturo. Nigra fumo ŝajnis nebuligi la supraĵon de l’ Spegulo.

— Okazas ia diablaĵo en la Provinco, — li diris. — Elrondo agis sagace, kiam li volis resendi s-ron Gaja. — Tiam subite Sam ekkriis kaj forsaltis. — Mi ne povas resti ĉi tie, — li diris frenezece. — Mi devas hejmeniri. Oni elfosis Bagŝutan Vicon, kaj jen mia povra Avulo malsupreniras de la Monteto kun siaj etaj posedaĵoj sur ĉareto. Mi devas iri hejmen!

— Vi ne povas iri hejmen sola, — diris la Damo. — Vi ne volis iri hejmen sen via mastro, antaŭ ol vi enrigardis la Spegulon, kaj tamen vi sciis, ke misaferoj tre povus okazi en la Provinco. Memoru, ke la Spegulo montras multajn aferojn, kaj ne ĉiuj jam okazis. Kelkaj neniam okazas, krom se tiuj, kiuj vidas la viziojn, forturniĝas de sia vojo por malhelpi ilin. La Spegulo estas danĝera gvidanto al agado.

Sam sidiĝis sur la teron kaj metis sian kapon inter la manojn.

— Prefere mi neniam estu veninta ĉi tien, kaj neniom pli da magio mi volas vidi, — li diris kaj silentiĝis. Post momento li parolis denove, malklare, kvazaŭ li kontraŭluktus larmojn. — Ne, mi hejmeniros laŭ la vojo longa kun s-ro Frodo, aŭ mi tute ne hejmeniros. Sed mi esperas, ke iam mi reiros. Se tio, kion mi vidis, pruviĝos vera, iu estos bone tradraŝita!

— Ĉu nun vi volas rigardi, Frodo? — diris Damo Galadriela. — Vi ne volis vidi elfan magion, kaj estis kontenta.

— Ĉu vi konsilas, ke mi rigardu? — demandis Frodo.

— Ne, — ŝi diris. — Mi konsilas al vi nek jeson, nek neon. Mi ne estas konsilisto. Vi eble ekscios ion, kaj ĉu aŭ ne tio, kion vi vidos, estos bona aŭ misa, tio eble estos avantaĝa, kaj tamen eble ne estos. Vidi estas samtempe bone kaj danĝere. Tamen mi opinias, Frodo, ke viaj kuraĝo kaj saĝo sufiĉas al la provo, aŭ mi ne estus kondukinta vin ĉi tien. Faru laŭplaĉe!

— Mi rigardos, — diris Frodo, kaj li surgrimpis la soklon kaj kliniĝis al la malhela akvo. Tuj la Spegulo klariĝis kaj li vidis terenon krepuskan. Montoj baŭmis malhele en la malproksimo kontraŭ pala ĉielo. Longa griza vojo reserpentumis for de la vido. Fore figuro iris malrapide sur la vojo, unue malklara kaj eta, sed pli grandiĝanta kaj klariĝanta dum ĝi proksimiĝis. Subite Frodo konstatis, ke tiu memorigas al li Gandalfon. Li preskaŭ vokis voĉe la nomon de l’ sorĉisto, kaj tiam li rimarkis, ke la figuron vestis ne grizo, sed blanko, blanko kiu briletis malforte en la krepusko, kaj en ĝia mano estis blanka bastono. La kapo estis tiom klinita, ke li povis vidi neniun vizaĝon, kaj baldaŭ la figuro foriris post vojkurbon kaj eliris el la vidkampo de l’ Spegulo. Dubo venis la menson de Frodo: ĉu tio estis vizio pri Gandalfo dum unu el ties multaj solecaj vojaĝoj antaŭ longe, aŭ ĉu ĝi estis Sarumano?

La vizio ŝanĝiĝis. Mallonge kaj ete, sed tre kolorplene, li ekvidis Bilbon senripoze ĉirkaŭiranta en ties ĉambro. La tablon kovris malorde diversaj paperoj; pluvo albatis la fenestrojn.

Sekvis paŭzo, kaj sekvis poste multaj scenoj, kiuj estis, laŭ supozo de Frodo, partoj de granda historio, en kiu li mem estis implikita. La nebulo klariĝis kaj li vidis ion, kion li neniam antaŭe vidis, sed tuj rekonis: la maron. Noktiĝis. La maro agitiĝis kaj ekestis ŝtorma. Tiam li vidis kontraŭ la suno, subiranta sangoruĝa en fukecan nubaron, la nigran konturaron de alta ŝipo kun ŝiritaj veloj, alrajdanta el la Okcidento. Poste larĝan riveron fluantan tra multhoma urbego. Poste blankan fortikaĵon kun sep turoj. Kaj poste denove ŝipon kun nigraj veloj, sed nun jam estis matene, kaj la akvo muaris en lumo, kaj standardo portanta emblemon de blanka arbo brilis en la sunlumo. Fumo kvazaŭ de fajro kaj batalo leviĝis, kaj denove la suno subiris je brula ruĝo, kiu velkis al griza nebuleto; kaj en ties mezon ŝipeto forpasis, sparkante je lumoj. Ĝi malaperis, kaj Frodo ĝemspiris kaj pretiĝis retroiri.

Sed subite la Spegulo komplete malheliĝis, tiom malhela kvazaŭ truo malfermiĝus en la vidmondo, kaj Frodo enrigardis malplenecon. En tiu nigra abismo aperis unuopa Okulo, kiu malrapide pligrandiĝis, ĝis ĝi plenigis preskaŭ la tutan Spegulon. Tiom terura ĝi estis, ke Frodo staris ĉenite, ne povante krii aŭ forturni la rigardon. La Okulon randis fajro, sed ĝi mem estis glaca, flava kiel okulo de kato, spionema kaj absorbita, kaj la nigra fendeto de ĝia pupilo malfermiĝis al puto, fenestro al nenio.

Poste la Okulo komencis ĉirkaŭiri, esplorante jen tien jen aliflanken, kaj Frodo sciis certe kaj terurite, ke inter la multaj aĵoj, kiujn ĝi serĉis, li mem estis unu. Sed li sciis ankaŭ, ke lin ĝi ne povas vidi — ankoraŭ ne, krom se li tion kaŭzus. La Ringo, kiu pendis sur ĉeneto je lia kolo, iĝis peza, pli peza ol ŝtonego, kaj lia kapo estis trenata suben. La Spegulo ŝajnis varmegiĝi kaj vaporkirlaĵoj supreniris de l’ akvo. Li estis glisanta antaŭen.

— Ne tuŝu la akvon! — mallaŭte diris la Damo. La vizio forvelkis, kaj Frodo konstatis, ke li rigardas la malvarmetajn stelojn ekbrilintaj en la arĝenta kuvo. Li retropaŝis tute tremante kaj rigardis la Damon.

— Mi scias, kio estas tio, kion vi laste vidis, — ŝi diris, — ĉar tio estas ankaŭ en mia menso. Ne timu! Ne supozu, ke nur per kantado inter arboj, aŭ eĉ per la sveltaj sagoj de elfaj pafarkoj, tiu ĉi lando Lotlorieno estas defendata kontraŭ la Malamiko. Mi diras al vi, Frodo, ke ĝuste dum mi alparolas vin, mi perceptas la Malhelan Mastron kaj konas lian menson, aŭ tiun parton, kiu koncernas la elfojn. Kaj li palpserĉas ĉiam por percepti min kaj mian pensadon. Sed ankoraŭ la pordo estas fermita!

Ŝi levis siajn blankajn brakojn, kaj etendis siajn manojn al la oriento laŭ gesto de forpuŝo kaj rifuzo. Erendilo, la vespera stelo, plej amata de l’ elfoj, klare brilis supre. Tiom hela ĝi estis, ke la figuro de la elfa Damo kreis malfortan ombron sur la tero. Ĝiaj radioj trafis ringon sur ŝia fingro, kaj blanka gemo sur ĝi sparkis kvazaŭ la Vespera Stelo venus suben por ripozi sur ŝia mano. Frodo rigardis imponite tiun ringon; ĉar subite al li ŝajnis, ke li komprenas.

— Jes, — ŝi diris, perceptinte lian penson, — ne estas permesate paroli pri ĝi, kaj Elrondo ne povis tion fari. Sed ĝi ne estas forkaŝebla de la Ringoportanto, kaj iu, kiu vidis la Okulon. Estas vere, ke unu el la Tri restas sur fingro de Galadriela en Lorieno. Tiu ĉi estas Nenja, la Ringo de l’ Diamanto, kaj mi estas ĝia kuratoro.

» Li suspektas, sed li ne scias — ankoraŭ ne. Ĉu vi ne komprenas nun, kial via alveno estas por ni kvazaŭ paŝo al pereo? ĉar se vi malsukcesos, tiam ni estos nudigitaj antaŭ la Malamiko. Tamen se vi sukcesos, tiam nia potenco estos malplia, kaj Lotlorieno forvelkos, kaj la tajdoj de l’ Tempo forviŝos ĝin. Ni devos foriri al la Okcidento, aŭ ŝrumpi al kamparana popolo de valetoj kaj kavernoj, malrapide forgesonta kaj forgesota.

1 ... 108 109 110 111 112 113 114 115 116 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)