Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 106 107 108 109 110 111 112 113 114 ... 322
Перейти на страницу:

— Rakontu jam la tutan historion! — diris Celeborno.

Tiam Aragorno rakontis ĉion, kio okazis sur la pasejo de Karadraso kaj dum la sekvintaj tagoj; kaj li parolis pri Balino kaj ties libro, kaj la batalo en la Ĉambro de Mazarbulo, kaj la fajro, kaj la mallarĝa ponto, kaj la alveno de l’ Teruro.

— Misaĵo el la Antikva Mondo ĝi ŝajnis, tia, kian mi neniam antaŭe vidis, — diris Aragorno. — Ĝi estis samtempe ombro kaj flamo, forta kaj timiga.

— Ĝi estis balrogo de Morgoto, — diris Legolaso, — el ĉiuj elfaj plagoj, la plej timinda, krom tiu, kiu sidas en la Malhela Turo.

— Efektive mi vidis sur la ponto tion, kio hantas niajn plej malhelajn sonĝojn, mi vidis la Plagon de Durino, — diris Gimlio per mallaŭta voĉo, kaj en liaj okuloj staris teruro.

— Ve! — diris Celeborno. — Ni delonge timas, ke sub Karadraso dormas teruraĵo. Sed se mi scius, ke la gnomoj denove vekis tiun misaĵon en Morio, mi malpermesus al vi transpason de l’ norda limo, vi kaj ĉiuj, kiuj akompanas vin. Kaj se tio estus ebla, oni dirus, ke fine Gandalfo falis el saĝo en malsaĝon, enirinte senbezone la reton de Morio.

— Tiu estus malprudenta fakte, kiu dirus tion, — diris Galadriela severe. — Senbezona estis neniu el la faroj de Gandalfo. Tiuj, kiuj sekvis lin ne konis lian menson kaj ne povas raporti pri lia plena intenco. Sed kiel ajn estas pri la gvidinto, la sekvintoj ne kulpas. Ne bedaŭru vian bonvenigon de la gnomo. Se nia gento estus longe ekzilita kaj malproksime de Lotlorieno, kiu el Galadrimoj, eĉ Celeborno la Saĝa, povus preterpasi kaj ne volus rigardi sian antikvan hejmon, eĉ se ĝi fariĝus loĝejo de drakoj?

» Malhelas la akvo de Ĥeled-Zaramo, kaj fridas la fontoj de Kibil-Nalao, kaj belaj estis la multpilastraj haloj de Ĥazad-Dumo en la Praaj Tagoj antaŭ la falo de potencaj reĝoj sub la ŝtonon.

Ŝi alrigardis Gimlion, kiu sidis malkontente trista, kaj ŝi ridetis. Kaj la gnomo, aŭdinte la nomojn proponcitaj per sia propra antikva lingvo, rigardis supren kaj trafis ŝiajn okulojn; kaj ŝajnis al li, ke li subite enrigardis la koron de malamiko kaj vidis en ĝi amon kaj komprenon. Miro esprimiĝis sur lia vizaĝo, kaj poste li ridetis reciproke.

Li stariĝis malglate kaj riverencis laŭ la gnoma maniero, dirante:

— Tamen pli bela estas la viva lando Lorieno, kaj Damo Galadriela superas ĉiujn gemojn, kiuj kuŝas sub la tero!

Sekvis silento. Poste Celeborno denove ekparolis.

— Mi ne sciis, ke via situacio estis tiom misa. Gimlio forgesu miajn severajn vortojn: mi parolis kun zorgo en la koro. Mi faros mian plejeblon por helpi vin, ĉiun laŭ lia deziro kaj bezono, sed precipe tiun el la etuloj, kiu portas la ŝarĝon.

— Via celo estas konata al ni, — diris Galadriela, alrigardante Frodon. — Sed ni ne parolos pri ĝi pli malkaŝe ĉi tie. Sed eble pruviĝos ne vane, ke vi alvenis tiun ĉi landon serĉante helpon, kiel Gandalfo mem klare intencis. Ĉar la Sinjoro de Galadrimoj estas taksata la plej saĝa el la elfoj de Mez-Tero, kaj donanto de donacoj super la kapablo de reĝoj. Li loĝadis en la Okcidento ekde l’ aŭroraj tagoj, kaj mi loĝadis kun li dum jaroj nekalkuleblaj: ĉar antaŭ la pereo de Nargotrondo kaj Gondolino mi transpasis la montojn, kaj kune dum epokoj de l’ mondo ni kontraŭstaris la longan malvenkon.

» Estis ĝuste mi, kiu kunvokis la Blankan Konsilion. Kaj se miaj intencoj ne malsukcesus, ĝin eble regus Gandalfo la Griza, kaj tiuokaze eble la aferoj elfalus alie. Sed eĉ nun restas iom da espero. Mi ne konsilos vin, dirante faru tion, aŭ faru tion ĉi. Ĉar ne per farado aŭ aranĝado, nek per elekto inter tiu plano kaj alia mi kapablas utili; sed nur per scio pri tio, kio estis kaj estas, kaj parte ankaŭ kio estos. Sed tion ĉi mi diras al vi: via Celo staras sur tranĉila eĝo. Se vi devios nur iomete, ĝi malsukcesos, kaj ruiniĝos ĉiuj. Tamen espero restas dum la tuta Kunularo estas lojala.

Dirinte tion, ŝi tenis ilin per la okuloj, kaj silente rigardis esplore ĉiun el ili laŭvice. Neniu krom Legolaso kaj Aragorno povis longe toleri ŝian rigardon. Sam tuj ruĝiĝis kaj pendigis sian kapon. Finfine Damo Galadriela okule liberigis ilin, kaj ridetis:

— Ne zorgigu viajn korojn, — ŝi diris. — Ĉi-nokte vi dormos trankvile. — Tiam ili suspiris kaj spertis subite lacon, kiel tiuj, kiuj estas demanditaj longe kaj profunde, kvankam neniu vorto estis malkaŝe parolita.

— Iru nun! — diris Celeborno. — Vi estas elĉerpitaj pro malĝojo kaj multe da peno. Eĉ se via Celo ne koncernus nin proksime, vi rajtus trovi rifuĝon en tiu ĉi urbo, ĝis vi estus kuracitaj kaj refreŝigitaj. Nun vi ripozos, kaj dum kelka tempo ni ne parolos pri via pluirado.

Tiunokte la Kunularo dormis sur la tero, kio multe kontentigis la hobitojn. La elfoj etendis por ili pavilonon inter la arboj proksime al la fontano, kaj en ĝi ili metis molajn kanapojn; poste, dirante pacvortojn per belaj elfaj voĉoj, ili forlasis ilin. Dum iomete da tempo la vojaĝintoj priparolis la antaŭan nokton sur la arbosuproj, la tagan vojaĝon, la Sinjoron kaj Damon, ĉar ili ankoraŭ ne kuraĝis pli retrorigardi.

— Kial vi ruĝiĝis, Sam? — diris Grinĉjo. — Vi baldaŭ submetiĝis. Oni povus supozi, ke via konscienco sentas kulpon. Espereble tio ne estis pli malbona ol komploto ŝteli unu el miaj litkovriloj.

— Pri io tia mi ne pensis, — respondis Sam, kies humoro ne estis ŝercema. — Se vi volas scii, mi sentis min kvazaŭ nuda, kaj tio ne plaĉis al mi. Ŝi ŝajnis rigardi en mian internon kaj demandi, kion mi farus, se ŝi ebligus al mi reflugi hejmen al la Provinco ĝis komforta trueto kun — kun iom da propra ĝardeno.

— Strange, — diris Gaja. — Preskaŭ tion mi mem sentis; nur, nur tamen, mi eble diros nenion pli, — li finis lame.

Ĉiu el ili, verŝajne, spertis same: ĉiu sentis, ke al li estas proponata elekto inter timoplena ombro, kiu atendas antaŭe, kaj io, kion li treege deziras: klare antaŭ ilia menso kuŝis tio, kaj por ĝin ricevi necesis nur, ke li forturniĝu de la vojo kaj lasu al aliaj la Celon kaj la militon kontraŭ Saŭrono.

— Kaj ŝajnis al mi ankaŭ, — diris Gimlio, — ke mia elekto restus sekreto, konota nur al mi.

— Al mi tio ŝajnis treege stranga, — diris Boromiro. — Eble tio estis nur provo, kaj ŝi volis pro propra bona celo legi niajn pensojn; sed mi preskaŭ supozis, ke ŝi tentas nin, kaj proponas tion, kion laŭpretende ŝi kapablas liveri. Ne necesas diri, ke aŭskulti mi rifuzis. La homoj el Minas Tirito fidelas al siaj promesoj. — Sed kion laŭ lia supozo la Damo proponis al li, tion Boromiro ne konigis.

Kaj se temis pri Frodo, li rifuzis paroli, malgraŭ ke Boromiro insistis per multaj demandoj.

— Ŝi longe vin rigardadis, Ringoportanto, — li diris.

— Jes, — diris Frodo, — sed kio ajn venis tiam en mian menson, tion mi retenos tie.

— Nu, estu singarda! — diris Boromiro. — Mi tute ne certas pri tiu elfa Damo kaj ŝiaj celoj.

— Ne parolu mise pri Damo Galadriela! — diris Aragorno severe. — Vi ne scias, kion vi diras. En ŝi kaj en tiu ĉi lando ne troviĝas miseco, krom se iu alportas ĝin mem. Tiuokaze li gardu sin! Sed hodiaŭ nokte mi dormos sentime la unuan fojon post kiam mi forlasis Rivendelon. Kaj mi dormu profunde kaj provizore forgesu mian malĝojon! Mi estas lacega korpe kaj kore. — Li faligis sin sur sian kanapon kaj tuj endormiĝis profunde.

La aliaj baldaŭ faris same, kaj nek bruo nek sonĝo perturbis ilian dormon. Vekiĝinte, ili konstatis, ke la taga lumo vastas sur la gazono antaŭ la pavilono, kaj la fontano supren-malsupreniras ekbrile pro la suno.

Ili restis kelkajn tagojn en Lotlorieno, laŭ malprecizaj konstatoj aŭ memoroj. La tutan tempon dum ili loĝis tie, la suno brilis klare, krom milda pluvo, kiu foje falis, kaj forpasis lasante ĉion freŝa kaj pura. La aero estis malvarmeta kaj milda, kvazaŭ temus pri fruprintempo, tamen ili sentis ĉirkaŭ si la profundan kaj penseman kvieton de vintro. Ŝajnis al ili, ke ili faras malmulton krom trinki, manĝi, ripozi kaj promeni inter la arboj; kaj tio sufiĉis.

1 ... 106 107 108 109 110 111 112 113 114 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)