Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 111 112 113 114 115 116 117 118 119 ... 322
Перейти на страницу:

— Kio estas tiuj? — demandis Sam, palpante unu, kiu kuŝis sur la verda herbo.

— Ŝnuroj kompreneble! — respondis elfo el la boatoj. — Neniam vojaĝu eĉ mallonge sen ŝnuro! Kaj ŝnuro longa kaj forta kaj malpeza. Tiaj estas ĉi tiuj. Ili eble helpos pri multaj bezonoj.

— Ne necesas diri tion al mi! — diris Sam. — Mi venis senŝnure, kaj ĉiam tio min ĝenis. Sed mi scivolas, el kio ĉi tiuj estas faritaj, ĉar mi scias iom pri ŝnurfarado: ĝi estas familia metio, por tiel diri.

— Ili estas faritaj el hitlajno, — diris la elfo, — sed mankas nun tempo por instrui al vi ilian faradon. Se ni scius pli frue, ke tiu metio ĝojigas vin, ni povus instrui al vi multon. Sed nun, ho ve! krom se vi revenos alian fojon ĉi tien, vi devas kontentiĝi per nia donaco. Ke ĝi servu vin fidele!

— Ek! — diris Haldiro. — ĉio jam pretas por vi. Eniru la boatojn! Sed estu singardaj komence!

— Atentu la vortojn! — diris la aliaj elfoj. — Tiuj boatoj estas malpeze konstruitaj, kaj ili estas ruzaj kaj ne similas la boatojn de aliaj popoloj. Ili ne subakviĝos, kiom ajn vi ŝarĝos ilin; sed ili estas kapricaj se misnavigataj. Estus saĝe, se vi ekzercus eniron kaj eliron ĉi tie, kie estas kajo, antaŭ ol eknavigi laŭ la fluo.

La Kunularo estis aranĝita tiamaniere: Aragorno, Frodo kaj Sam okupis unu boaton; Boromiro, Gaja kaj Grinĉjo alian; kaj en la tria estis Legolaso kaj Gimlio, kiuj jam firme amikiĝis. En tiu lasta boato estis stivita la plejparto de l’ posedaĵoj kaj pakaĵoj. La boatojn movis kaj stiris kurttenilaj remiloj, kiuj havis foliformajn plataĵojn. Kiam ĉio estis preta, Aragorno gvidis ilin laŭ provnavigo kontraŭfluen sur la Arĝentvejno. La fluo estis rapida, kaj ili iris antaŭen malrapide. Sam sidis ĉe la pruo, kroĉante la flankojn kaj rerigardante sopire al la bordo. La sunlumo brilis sur la akvo kaj nebuligis liajn okulojn. Kiam ili pasis preter la verdan gazonon de l’ terstrio, la arboj kreskis ĝis la rando de l’ rivero. Ie-tie oraj folioj saltetis kaj flosis sur la ondetiĝa fluo. La aero estis tre hela kaj senmova, kaj ĉio silentis, krom alta malproksima kantado de alaŭdoj.

Ili ĉirkaŭiris abruptan kurbiĝon de la rivero, kaj jen, naĝante fiere laŭ la fluo al ili, vidiĝis enorma cignego. La akvo rugis ambaŭflanke de la blanka brusto sub ĝia kurba kolo. Ĝia beko brilis simile al polurita oro, kaj ĝiaj okuloj glimis kvazaŭ gagato muntita en flavaj gemoj; ĝiaj blankaj flugilegoj estis duonlevitaj. Muziko alvenis laŭ la rivero dum ĝi proksimiĝis; kaj subite ili perceptis, ke tio estas ŝipo, verkita kaj ĉizita per elfa lerteco je similaĵo de birdo. Du elfoj blankvestitaj navigis ĝin per nigraj remiloj. Meze de la ŝipo sidis Celeborno, kaj malantaŭ li staris Galadriela, alta kaj blanka. Cirkleto de oraj floroj ornamis ŝiajn harojn, kaj en la mano ŝi tenis harpon, kaj ŝi kantis. Malĝoje kaj dolĉe sonis ŝia voĉo en la malvarmeta klara aero:

Mi kantis pri folioj oraj, orfolioj kreskis: pri vent’ mi kantis, kaj tra l’ branĉoj blova vent’ ekestis. Preter la Suno kaj la Luno, jen la Maro ŝaŭmis, apud la strando Ilmarina Arbo ora baŭmis. En Eldamaro brilis ĝi sub la Vesper-stelaro, apud murar’ de Tirion’ en elfa Eldamaro. La orfolioj longe kreskis sur la jaroj branĉaj, dum elfaj larmoj falas preter Maroj nun Distranĉaj. Ho, Lorieno! Venas Vintro, Tago senfolias; folioj falas al la fluo, la River’ devias. Ho, Lorien’! Tro longe loĝis mi ĉi strandon foran kaj en velkanta krono plektis elanoron oran. Sed se mi kantus nun pri ŝipoj, kiu ŝipo venus, kaj trans la maron tiel larĝan iam min kunprenus?

Aragorno haltigis sian boaton kiam la cignoŝipo apudiĝis. La Damo finis sian kanton kaj salutis ilin.

— Ni venis por lastfoje adiaŭi vin, — ŝi diris, — kaj forsendi vin kun benoj el nia lando.

— Kvankam vi estis niaj gastoj, — diris Celeborno, — vi ankoraŭ ne manĝis kun ni, kaj sekve ni invitas vin al disiĝa festo, ĉi tie inter la fluantaj akvoj, kiuj portos vin malproksimen de Lorieno.

La cigno iris malrapide ĝis la kajo, kaj ili turnis siajn boatojn kaj sekvis ĝin. Tie ĉe la fino de Egladilo sur la verda herbo okazis la disiĝa festo; sed Frodo manĝis kaj trinkis malmulte, atentante nur la belon de la Damo kaj ties voĉo. Ŝi ne plu ŝajnis danĝera aŭ timiga, nek plenigita de kaŝita potenco. Jam ŝi ŝajnis al li, kiel homoj el postaj tagoj ankoraŭ kelkfoje vidas elfojn: ĉeesta kaj tamen malproksima, viva vizio de tio, kio jam postlasiĝis tre fore de l’ fluantaj fluoj de l’ tempo.

Kiam ili finmanĝis kaj fintrinkis, sidante sur la herbo, Celeborno denove parolis al ili pri ilia vojaĝo, kaj levinte sian manon li indikis suden al la arbaroj post la terstrio.

— Kiam vi navigos laŭflue, — li diris, — vi trovos, ke la arboj ĉesos, kaj vi alvenos terenon dezertan. Tie la Rivero fluas en ŝtonozaj valoj inter altaj erikejoj, ĝis fine post multegaj mejloj ĝi alvenas la altan insulon Tindroko, kiun ni nomas Tol Brandiro. Tie ĝi dismetas siajn brakojn ĉirkaŭ la apikaj bordoj de l’ insulo, kaj poste falas bruege kaj vaporege laŭ la kaskadegoj de Raŭroso suben en Nindalfon, la Malsekvangon kiel oni nomas ĝin en via lingvo. Tio estas larĝa regiono de limakeca marĉo, kie la fluo iĝas serpentuma kaj multe disdividita. Tie la Entvaŝo enfluas multloke el la arbaro Fangorno okcidente. Ĉirkaŭ tiu fluo, ĉi-flanke de l’ Granda Rivero, troviĝas Rohano. Aliflanke estas la senŝirmaj montetoj de Emin Muilo. Tie la vento blovas el la oriento, ĉar ili frontas, trans la Mortigaj Marĉoj kaj Neniesoj, Kirit Gorgoron kaj la nigran pordegon de Mordoro.

» Boromiro kaj tiuj, kiuj lin akompanos serĉante Minason Tirit, prefere lasu la Grandan Riveron super Raŭroso kaj transiru Entvaŝon antaŭ ol ĝi atingos la marĉojn. Tamen ili ne tro longe sekvu tiun fluon, nek risku implikiĝon en la Arbaro Fangorno. Tio estas lando stranga, kaj jam malmulte konata. Sed Boromiro kaj Aragorno sendube ne bezonas tiun averton.

— Vere ni aŭdis pri Fangorno en Minaso Tirit, — diris Boromiro. — Sed tio, kion mi aŭdis, ŝajnas al mi plejparte klaĉoj de maljunulinoj, tiaj, kiajn ni rakontas al niaj infanoj. Ĉio troviĝanta norde de Rohano estas jam tiel malproksima de ni, ke la fantazio povas libere vagi tie. Antaŭe Fangorno kuŝis rande de nia regno; sed jam pasis vivoj de multaj homoj post kiam ĝin vizitis iu el ni, por pruvi aŭ malpruvi la legendojn hereditajn de distaj jaroj.

» Mi mem estis sporade en Rohano, sed mi neniam transiris ĝin norde. Kiam oni sendis min kiel kurieron, mi trapasis la Breĉon apud la suboj de la Blankaj Montoj, kaj transiris Isenon kaj Grizinundon en nordon. Longa enuiga vojaĝo. Mil ducent mejlojn mi taksis ĝin, kaj tio okupis min dum multaj monatoj; ĉar mi perdis mian ĉevalon en Tarbado, dum trapaso de Grizinundo. Post tiu vojaĝo, kaj la vojo, kiun mi trapaŝis kun tiu ĉi Kunularo, mi ne multe dubas, ke mi trovos vojon tra Rohano, kaj ankaŭ tra Fangorno, se necese.

— Do ne necesas, ke mi diru pli, — diris Celeborno. — Sed ne malestimu la saĝaĵon devenintan de l’ distaj jaroj; ĉar ofte povas okazi, ke la maljunulinoj retenas memore sciigon pri aferoj iam necesaj por la saĝula kono.

Nun Galadriela stariĝis de sur la herbo, kaj preninte pokalon de unu el siaj junulinoj ŝi plenigis ĝin per medo kaj donis ĝin al Celeborno.

— Jam estas horo trinki la adiaŭan tason, — ŝi diris. — Trinku, Sinjoro de Galadrimoj! Kaj ne malĝoju via koro, kvankam nokto devas sekvi tagmezon, kaj nia vespero jam proksimiĝas.

1 ... 111 112 113 114 115 116 117 118 119 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)