Бесплатная библиотека
Читайте книгу на сайте или телефоне
READ-E-BOOK » Фэнтези » La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
La Mastro de l' Ringoj [Esperanto] - Читать Любимую Русскую Полную Книгу 👉 Read-E-Book.com

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]

Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:

La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
1 ... 105 106 107 108 109 110 111 112 113 ... 322
Перейти на страницу:

Kaj preninte manon de Frodo li forlasis la monteton de Cerino Amroto kaj neniam plu revenis tien kiel vivanto.

7

La Spegulo de Galadriela

La suno estis subiranta malantaŭ la montojn, kaj la ombroj profundiĝis, kiam ili denove ekiris. Ilia pado nun eniris densejojn, kie la krepusko jam estiĝis. Nokto alvenis sub la arboj dum ili marŝis, kaj la elfoj malkovris siajn arĝentajn lampojn.

Subite ili denove eliris en apertejon kaj trovis sin sub pala vespera ĉielo, punktita de kelkaj fruaj steloj. Antaŭ ili estis larĝa senarba spaco, etendiĝanta laŭ granda cirklo kaj forkurbiĝanta ambaŭflanke. Ĝi finiĝis per profunda fosaĵo perdita en mola ombro, sed la herbo ĉe ĝia rando estis verda, kvazaŭ ĝi ardus ankoraŭ memorante pri la foririnta suno. Aliflanke leviĝis ĝis granda alto verda muro ĉirkaŭanta verdan monteton kovritan de malornoj pli altkreskaj ol iuj, kiujn ili jam vidis en la tuta lando. Ties altecon oni ne povis konjekti, tamen ili staris rekte en la krepusko kvazaŭ vivantaj turoj. Inter iliaj multnivelaj branĉoj kaj iliaj ĉiammoviĝaj folioj brilis sennombraj lumoj, verdaj, oraj kaj arĝentaj. Haldiro sin turnis al la Kunularo.

— Bonvenon al Karas Galadono! — li diris. — Ĉi tie estas la urbo de Galadrimoj, kie loĝas Celeborno la Sinjoro kaj Galadriela la Damo de Lorieno. Sed ni ne povos eniri ĉi tie, ĉar la pordego ne frontas norden. Ni devos ĉirkaŭiri ĝis la suda flanko, kaj la vojo ne estas mallonga, ĉar la urbo estas granda.

Vojo pavimita per blankaj ŝtonoj etendiĝis laŭ la ekstera rando de l’ fosaĵo. Laŭ ĝi ili iris okcidenten, kun la urbo ĉiam grimpanta supren, kvazaŭ verda nubo maldekstre de ili; kaj dum la nokto pliprofundiĝis, ekaperis pliaj lumoj, ĝis la monteto ŝajnis flamanta pro steloj. Ili alvenis finfine blankan ponton, kaj transirinte trovis la grandan pordegon de la urbo: tiu frontis sud-okcidenten, metita inter la finoj de la ĉirkaŭa muro, kiuj ĉi tie imbrikiĝis, kaj tiuj estis altaj kaj fortaj kaj ornamitaj per multaj lampoj.

Haldiro frapis kaj parolis, kaj la pordego malfermiĝis sensone, sed pri gardistoj Frodo povis vidi neniun indikon. La vojaĝantoj eniris, kaj la pordego fermiĝis malantaŭ ili. Ili troviĝis en mallarĝa pasejo inter la murofinoj. Rapide trapasinte ĝin, ili eniris la urbon de l’ arboj. Ili vidis neniun, nek aŭdis paŝojn sur la padoj, sed aŭdiĝis multaj voĉoj, ĉirkaŭe kaj en la aero supre. Malproksime, supre sur la monteto, ili aŭdis kantadon, kiu elaltiĝis kvazaŭ milda pluvo sur foliojn.

Ili laŭiris multajn padojn kaj grimpis multajn ŝtuparojn, ĝis ili atingis la altejojn kaj vidis antaŭ si meze de larĝa gazono fontanon trembrilantan. Ĝin lumigis arĝentaj lampoj, kiuj svingiĝis sur branĉoj de l’ arboj, kaj ĝi enfalis arĝentan basenon, el kiu transrandis blanka rojo. Je la suda flanko de la gazono staris la plej grandioza el ĉiuj arboj. Ĝia glata trankego glimis kiel griza silko, kaj ĝi baŭmis, ĝis kie la unuaj branĉoj, fore supre, malfermis siajn membregojn sub ombrecaj nuboj da folioj. Apud ĝi staris larĝa blanka eskalo, kaj ĉe la subo sidis tri elfoj. Ili saltleviĝis kiam la vojaĝantoj proksimiĝis, kaj Frodo vidis, ke ili estas altaj kaj vestitaj per grizaj maŝkirasoj, kaj de sur la ŝultroj pendis longaj blankaj manteloj.

— Ĉi tie loĝas Celeborno kaj Galadriela, — diris Haldiro. — Ili deziras, ke vi supreniru por interparoli kun ili.

Unu el la gardistoj blovis klaran noton per korneto, kaj ĝi estis respondita trifoje de la fora supro.

— Mi iros la unua, — diris Haldiro. — Frodo sekvu poste kun Legolaso. La aliaj rajtas sekvi laŭvole. Ĝi estas longa grimpo por tiuj, kiuj ne kutimiĝis al tiaj ŝtuparoj, sed vi rajtas ripozi survoje.

Grimpante malrapide, Frodo preterpasis multajn fletojn: iuj je unu flanko, iuj je alia, kaj iuj metitaj ĉirkaŭ la arbotrunko, tiel ke la eskalo trapasis ilin. Je granda alteco super la tero li alvenis al larĝa talano, kvazaŭ ferdeko de ŝipego. Sur ĝi estis konstruita domo, tiom granda, ke surtere ĝi preskaŭ sufiĉus por halo de homoj. Li eniris malantaŭ Haldiro, kaj trovis sin en ovalforma ĉambro, meze de kiu kreskis la trunko de l’ granda malorno, jam pintiĝanta al sia verto, kaj tamen ankoraŭ formanta pilastron larĝrondan.

La ĉambregon plenigis malkruda lumo; ĝiaj muroj estis verdaj kaj arĝentaj, kaj ĝia tegmento estis ora. Multaj elfoj sidis tie. Sur du seĝoj apud la arbotrunko kun baldakeno el viva branĉo sidis unu apud la alia Celeborno kaj Galadriela. Ili stariĝis por saluti siajn gastojn, laŭ kutimo de la elfoj, eĉ tiuj, kiujn oni taksis potencaj reĝoj. Tre altaj ili estis, kaj la Damo ne malpli ol la Sinjoro; kaj ili estis seriozmienaj kaj belaj. Ili estis vestitaj tute per blankaĵo: la haroj de l’ Damo estis profunde oraj, kaj la haroj de Sinjoro Celeborno estis arĝentaj, longaj kaj helaj; sed vidiĝis ĉe ili neniu indiko pri maljuniĝo, krom eble funde de l’ okuloj; ĉar tiuj estis akraj kiel lancoj en la stellumo, kaj tamen profundaj, la putoj de profundaj memoroj.

Haldiro kondukis Frodon antaŭ ilin, kaj la Sinjoro bonvenigis lin en lia propra lingvo. Neniun vorton diris Damo Galadriela, tamen longe rigardis lian vizaĝon.

— Sidiĝu nun apud mia seĝo, Frodo el la Provinco! — diris Celeborno. — Kiam alvenos ĉiuj, ni interparolos.

Ĉiun el la kunuloj li salutis ĝentile laŭnome, kiam ili envenis.

— Bonvenon, Aragorno, filo de Aratorno! — li diris. — Pasis ok plus tridek jaroj laŭ la mondo ekstera de kiam vi alvenis tiun ĉi landon; kaj tiuj jaroj tre pezas al vi. Sed la fino proksimiĝas, ĉu bona ĉu malbona. Ĉi tie metu flanken provizore vian ŝarĝon!

» Bonvenon, filo de Tranduilo! Tro malofte vojaĝas ĉi tien miaj parencoj el la nordo.

» Bonvenon Gimlio, filo de Gloino! Jam de treege longe ni ne vidis iun el la Durina popolo en Karas Galadono. Sed hodiaŭ ni flankenmetis nian longdaŭran leĝon. Tio estu signo, ke, kvankam la mondo nuntempe malhelas, pli bonaj tagoj proksimiĝas, kaj ke amikeco renoviĝos inter niaj gentoj.

Gimlio profunde riverencis.

Kiam ĉiuj gastoj eksidis antaŭ lia seĝo, la Sinjoro rigardis ilin denove.

— Ĉi tie estas ok, — li diris. — Naŭ devis eliri: tion anoncis la raportoj. Sed eble okazis ia ŝanĝo, pri kiu ni ne aŭdis. Elrondo estas malproksima, kaj mallumo kolektiĝas inter ni, kaj la tutan jaron plilongiĝis la ombroj.

— Ne, ne okazis ŝanĝo, — diris Damo Galadriela, la unuan fojon parolante. Ŝia voĉo estis klara kaj muzika, sed pli basa ol kutime ĉe virinoj. — Gandalfo la Griza ekvojaĝis kun la Kunularo, sed li ne transiris la limojn de tiu ĉi lando. Nun diru al ni, kie li estas, ĉar mi multe deziras interparoli kun li denove. Sed lin mi ne povas vidi de malproksime, krom se li eniras tra la bariloj de Lotlorieno: griza nebuleto ĉirkaŭis lin, kaj la vojoj de liaj piedoj kaj lia menso estas kaŝitaj al mi.

— Ve! — diris Aragorno. — Gandalfo la Griza falis en ombron. Li restis en Morio kaj ne eskapis.

Pro tiuj vortoj ĉiuj elfoj en la halo laŭte ekkriis pro malĝojo kaj mirego.

— Jen malbona novaĵo, — diris Celeborno, — la plej misa, kiu estas eldirita ĉi tie dum longaj jaroj plenaj de malbonaj faroj. — Li turnis sin al Haldiro. — Kial mi ne estis pli frue informita pri tio ĉi? — li demandis elf-lingve.

— Ni nenion diris al Haldiro pri niaj faroj aŭ nia celo, — diris Legolaso. — Unue ni estis tro lacaj kaj danĝero sekvis nin tro proksime; kaj poste ni preskaŭ forgesis nian malĝojon por kelka tempo, dum ni marŝis feliĉe laŭ la belaj padoj de Lorieno.

— Tamen mia malĝojo estas granda, kaj nia perdo ne povas restaŭriĝi, — diris Frodo. — Gandalfo estis nia gvidanto, kaj li kondukis nin tra Morio; kaj kiam nia eskapo ŝajnis neebla li savis nin, kaj li pereis.

1 ... 105 106 107 108 109 110 111 112 113 ... 322
Перейти на страницу:
0
Сюжет
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Атмосфера
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Главный герой
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
0
Общее впечатление
  • 1
  • 2
  • 3
  • 4
  • 5
  • 6
  • 7
  • 8
  • 9
  • 10
Итоговая оценка: 0.0 из 10 (голосов: 0 / История оценок)