La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]
- Автор: Толкин Джон Рональд Руэл
- Год: 2007
- Язык: эсперанто
- Год: Sezonoj
- Переводчик: Уильям Олд
- Жанр: Фэнтези
Электронная книга - «La Mastro de l' Ringoj [Esperanto]». Краткое содержание книги:
Frodo klinis la kapon.
— Kaj kion vi deziras? — li diris finfine.
— Ke estu tio, kio devus esti, — ŝi respondis. — La amo de la elfoj al sia lando kaj siaj verkoj estas pli profunda ol la profundaĵoj de l’ Maro, kaj ilia bedaŭro estas senmorta kaj neniam povas esti tute kvietigita. Tamen ili forĵetos ĉion prefere ol submetiĝi al Saŭrono: ĉar ili nun konas lin. Pri la sorto de Lotlorieno vi ne respondecas, sed nur pri la plenumo de via propra tasko. Tamen mi povus deziri, se tio iel helpus, ke la Unu Ringo neniam estus kreita, aŭ restus eterne perdita.
— Vi estas saĝa, sentima kaj bela, Damo Galadriela, — diris Frodo. — Mi donos al vi la Unu Ringon, se vi ĝin petos. Ĝi estas afero tro granda por mi.
Galadriela ridis per subita klara rido.
— Povas esti, ke Damo Galadriela estas saĝa, — ŝi diris, — tamen ĉi tie ŝi renkontis superulon pri ĝentileco. Milde vi venĝis vin pro mia provado de via koro je nia unua renkontiĝo. Vi komencas vidi per akra okulo. Mi ne neas, ke mia koro ege deziras peti tion, kion vi proponas. Dum multaj longaj jaroj mi pripensis, kion mi povus fari, se la Granda Ringo iam venus en miajn manojn, kaj jen! ĝi estis alportita ĝis mia mankapto. La miseco, kiu estis antaŭ longe elpensita, efikas multmaniere, ĉu aŭ ne Saŭrono mem staras aŭ pereas. Ĉu tio ne estus brava faro je kredito de lia Ringo, se mi prenus ĝin perforte aŭ timige de mia gasto? Kaj nun finfine tio venas. Vi donos al mi la Ringon libere! Anstataŭ la Malhela Mastro vi starigos Reĝinon. Kaj mi ne estos malhela, sed bela kaj terura kiel la mateno kaj la nokto! Bela kiel la maro, suno kaj neĝo sur la monto! Terura kiel la ŝtormo kaj la fulmo! Pli forta ol la fundamento de la tero. Ĉiuj min amos kaj timos senespere!
Ŝi levis sian manon kaj el la ringo, kiun ŝi portis, eliĝis lumego, kiu lumigis nur ŝin kaj lasis ĉion alian malluma. Ŝi staris antaŭ Frodo ŝajnante jam alta preter mezurebleco, kaj bela netolereble, terura kaj adorinda. Poste ŝi lasis fali sian manon, kaj la lumo velkis, kaj subite ŝi denove ridis, kaj jen! ŝi ŝrumpis: svelta elfino, vestita nur per simpla blanko, kies voĉo estis mallaŭta kaj trista.
— Mi sukcesis la provon, — ŝi diris. — Mi iĝos malplia, kaj iros al Okcidento kaj restos Galadriela.
Longe ili staris silente. Fine la Damo parolis denove.
— Ni reiru! — ŝi diris. — En la mateno vi devos foriri, ĉar jam ni elektis, kaj la sortotajdoj fluas.
— Mi volas starigi unu demandon antaŭ nia foriro, — diris Frodo, — ion, pri kio mi intencis demandi Gandalfon en Rivendelo. Al mi estas permesate porti la Unu Ringon: kial mi ne povas vidi ĉiujn aliajn kaj koni la pensojn de ties portantoj?
— Vi ne provis, — ŝi diris. — Nur trifoje vi surmetis la Ringon sur vian fingron de kiam vi scias, kion vi posedas. Ne provu! Tio pereigus vin. Ĉu Gandalfo ne diris al vi, ke la ringoj havigas potencon laŭ la mezuro de ĉiu posedanto? Antaŭ ol uzi tiun potencon, vi devus multe plifortiĝi, kaj eduki vian volon por superregi aliulojn. Tamen malgraŭ tio, kiel Ringoportanto kaj iu, kiu jam portis ĝin fingre kaj vidis tion, kio estas kaŝita, via vidkapablo pliakriĝis. Vi perceptis mian penson pli klare ol multaj, kiujn oni taksas saĝaj. Vi vidis la Okulon de tiu, kiu regas la Sepon kaj la Naŭon. Kaj ĉu vi ne vidis kaj rekonis la ringon sur mia fingro? Ĉu vi vidis mian ringon? — ŝi demandis, turninte sin al Sam.
— Ne, Damo, — li respondis. — Se diri la veron, mi scivolis, pri kio vi parolas. Mi vidis stelon tra viaj fingroj. Sed se vi pardonos mian rektan parolon, mi opinias, ke mia mastro pravis. Mi volus, ke vi prenu lian Ringon. Vi ordigus la aferojn. Vi malhelpus, ke oni elfosu la Avulon kaj forpelu lin. Vi pagigus kelkajn personojn pro ties fiagado.
— Tion mi farus, — ŝi diris. — Tiel ĝi komenciĝus. Sed tie ĝi ne haltus, ho ve! Ni ne priparolu ĝin plu. Ni iru!
8
Adiaŭ al Lorieno
Tiun nokton la Kunularo estis denove alvokita al la ĉambro de Celeborno, kaj tie la Sinjoro kaj Damo salutis ilin per afablaj vortoj. Finfine Celeborno parolis pri ilia foriro.
— Nun venis la horo, kiam tiuj, kiuj volas daŭrigi la Celon, devas fortigi siajn korojn por forlasi tiun ĉi landon. Tiuj, kiuj ne plu deziras iri antaŭen, rajtas resti ĉi tie, dum iom da tempo. Sed ĉu oni iros aŭ ne, oni ne povas certi pri paco. Ĉar ni jam alvenis pereorandon. Ĉi tie tiuj, kiuj volas, rajtas atendi la proksimiĝon de l’ horo, kiam aŭ la mondaj vojoj estos denove liberaj, aŭ ni vokos ilin al la lasta bezono de Lorieno. Tiam ili rajtos reiri al siaj landoj, aŭ iri al la daŭra hejmo de tiuj, kiuj pereis batalante.
Sekvis silento.
— Ĉiuj decidis iri antaŭen, — diris Galadriela, rigardante en ĉies okulojn.
— Kiom koncernas min, — diris Boromiro, — mia vojo hejmen kondukas antaŭen kaj ne retroen.
— Tio estas vera, — diris Celeborno, — sed ĉu tiu ĉi tuta Kunularo iros kun vi ĝis Minaso Tirit?
— Ni ankoraŭ ne decidis pri nia vojo, — diris Aragorno. — Post Lorieno mi ne scias, kion intencis fari Gandalfo. Efektive, al mi ŝajnas, ke eĉ li ne havis klaran celon.
— Eble ne, — diris Celeborno. — Tamen kiam vi forlasos tiun ĉi landon, vi ne plu povos forgesi la Grandan Riveron. Kiel iuj el vi bone scias, ĝi ne estas transirebla far vojaĝantoj kun pakaĵoj inter Lorieno kaj Gondoro, krom boate. Ĉu la pontoj de Osgiliado ne estas rompitaj kaj ĉiuj albordiĝejoj nun okupataj de l’ Malamiko? Laŭ kiu bordo vi vojaĝos? La vojo al Minaso Tirit troviĝas ĉi-borde, ĉe la okcidento; sed la rekta vojo al la celo troviĝas oriente de l’ Rivero, sur la bordo pli malhela. Kiun bordon vi nun laŭiros?
— Se mian konsilon oni atentos, temos pri la okcidenta bordo, kaj la vojo al Minaso Tirit, — respondis Boromiro. — Sed mi ne estas la ĉefa en la Kunularo. — La aliaj diris nenion, kaj Boromiro aspektis dubema kaj ĝenata.
— Mi konstatas, ke vi ankoraŭ ne scias kion fari, — diris Celeborno. — Ne estas mia rolo elekti por vi, sed mi helpos vin laŭeble. Inter vi estas kelkaj, kiuj scias navigi boatojn: Legolaso, kies popolo konas la rapidan Arbaran Riveron, Boromiro de Gondoro kaj Aragorno la vojaĝisto.
— Kaj unu hobito! — kriis Gaja. — Ne ĉiuj el ni taksas boatojn kvazaŭ sovaĝajn ĉevalojn. Mia popolo loĝas sur la bordoj de Brandovino.
— Tio estas bona, — diris Celeborno. — Do mi havigos al via Kunularo boatojn. Ili estos malgrandaj kaj leĝeraj, ĉar se vi iros longe sur akvo, troviĝos lokoj, kie vi estos devigataj porti ilin. Vi alvenos la rapidejojn de Sarn Gebiro, kaj eble finfine ĝis la grandaj akvofaloj de Raŭroso, kie la Rivero tondras suben de Nen Hithoelo; kaj estas aliaj danĝeroj. Boatoj eble faciligos dum iom da tempo vian vojaĝon. Tamen ili ne havigos al vi konsilojn: en la fino vi devos lasi ilin kaj la Riveron, kaj turniĝu okcidenten — aŭ orienten.
Aragorno dankis Celebornon multfoje. La donaco de boatoj multe faciligis lian menson, ne malĉefe ĉar jam ne estos neceso decidi pri la vojo dum kelkaj tagoj. La aliaj ankaŭ aspektis pli esperplenaj. Kiaj ajn estis la danĝeroj antaŭ ili, ŝajnis preferinde flosi renkonte al ili laŭ la larĝa fluo de Anduino ol pezpaŝi antaŭen kun kurbigitaj dorsoj. Nur Sam estis dubema: almenaŭ li daŭre taksis boatojn tiel nedezirindaj kiel sovaĝaj ĉevaloj, aŭ eĉ pli, kaj ne ĉiuj danĝeroj, kiujn li travivis, persvadis lin pli alte taksi ilin.
— Ĉio estos preparita por vi kaj atendos vin ĉe la haveno antaŭ la morgaŭa tagmezo, — diris Celeborno. — Mi sendos miajn servantojn al vi en la mateno por helpi vin prepari la vojaĝon. Nun ni deziras al vi agrablan nokton kaj senĝenan dormon.